02-05-14
No dia 30 de abril, também a pacata vila de Maracangalha, no
município baiano de São Sebastião do Passé, comemorou o centenário do grande cantor
e compositor popular Dorival Caymmi. É que lá viveu Maria Amália da Cruz (a
“Anália”), rezadeira, sambadora e pandeirista muito conhecida no local e que
foi a musa de uma das canções mais famosas de Caymmi, qual seja “Eu Vou pra
Maracangalha”.
A iniciativa da homenagem partiu do Colégio Estadual
Polivalente de Candeias (município vizinho), sob a coordenação do professor
Júlio Nessin (o qual também é veterano esperantista).
Os festejos contaram com a participação da filarmônica Lira de
Maracangalha, formada por crianças e adolescentes da região.
De acordo com o professor Júlio Nessin, comemorar o centenário
de Caymmi na vila é uma forma de valorizar aspectos históricos do lugar e
resgatar “causos” inusitados ali protagonizados. “Maracangalha é um local que
respira história. Além de ser parte importante de uma música famosa, abrigou
a Usina Cinco Rios, uma das mais tradicionais no Recôncavo Baiano e coleciona
interessantes histórias de vida”, contou.
“Ela levantava, prendia a saia na ponta do elástico, para não
pisar na barra, e sambava como ninguém. Além de dançar, ela tocava pandeiro e
era muito boa com ritmo”, recordou Maria Edith Assis, 81 anos, filha caçula
da “Anália”. Ela, porém, confidencia que não entende o trecho da música em que Caymmi canta “se
Anália não quiser ir, eu vou só”. “Minha mãe amava esse lugar. Acho difícil
ela se negar a ir para Maracangalha com Caymmi”, disse entre risos.
|
En la 30-a de aprilo, ankaŭ la simpla vilaĝo Marakangaljo, en la
bahia municipo San-Sebastiano el Paseo, prifestis la centjariĝon de la granda
kantisto kaj komponisto Dorival Caymmi. Tiel estis, ĉar tie vivis Maria
Amália da Cruz (“Anália”), loke tre konata kurac-parolantino, sambistino kaj
tamburinistino kaj kiu estis la muzo de unu el la plej famaj kanzonoj de
Caymmi, nome “Mi Iros Marakangaljon”.
Kiu havis la iniciativon de la omaĝo, tiu estis la Ŝtata Multfunkcia
Kolegio de Kandejo (najbara municipo), sub la gvidado de la instruisto Júlio
Nessin (kiu estas ankaŭ veterana esperantisto).
La omaĝoj kalkulis ankaŭ kun la partopreno de la filharmonio
Muzikantaro de Marakangaljo, konsistigita de infanoj kaj adoleskantoj el la
regiono.
Laŭ la instruisto Nessin, omaĝi al la centjariĝo de Caymmi en
tiu vilaĝo estas maniero plivalorigi lokajn historiajn aferojn kaj revivigi
kuriozajn rakontaĵojn tie estintajn. “Marakangaljo estas loko, kiu spiras
historion. Krom esti grava parto de fama muzikaĵo, ĝi entenis Kvin-Riveroj-n,
unu el la plej malnovaj sukerfabrikoj en Rekonkavo (bahia regiono), krom tio,
ke ĝi gardas interesajn vivhistoriojn”, li klarigas.
“Ŝi levis kaj fiksis la jupon ĉe la pinto de la elasto, por ne treti
la jupo-randon, kaj sambis treege bone. Krom danci, ŝi ludis tamburinon kaj
estis tre lerta pri ritmoj”, memorigis Maria Edith Assis, 81-jara, malplej aĝa
filino de “Anália”. Tamen, ŝi konfesas ne kompreni la pecon de la kanzono,
kie Caymmi kantas, ke “se Analja ne volos kuniri, mi soliros”. “Mia patrino
amis tiun lokon. Mi opinias malprobable, ke ŝi rifuzus iri al Marakangaljo
kune kun Caymmi”, ŝi diris inter ridoj.
|
Nenhum comentário:
Postar um comentário