sábado, 14 de fevereiro de 2026

15) LA KVARA UZATECO DE LA AKUZATIVO: ĈE UNITOJ DE MEZURO

    Por trovi vortojn kaj esprimojn, kunpremu Ctrl+F.

 Plena Ilustrita Vortaro 

Vortaro Túlio Flores


 


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 19.02.2026


126.        Ĉu tiu rivero estas pli, aŭ malpli ol dek kilometrojn longa? Mi volas scii, kiomlonga ĝi estas (aŭ kiom da kilometroj longa ĝi estas, aŭ simple kiom da kilometroj ĝi havas).

127.        Kiom da kilometroj longa estas la vojo inter la du vilaĝoj?

128.        Ĉu tiu konstruaĵo estos dudek kvin metrojn alta?


129.        Ĉu vi havas por vendi akumulatoron 45 amperojn kapacita, 7000 centimetrojn kubajn volumena kaj 12 voltojn tensia?

130.        Ĉu la bebo estas tri kilogramojn peza nun?

131.        Kiomvolumena kaj kiomkapacita estas la sitelo apud la puto?

132.        Ĉu la tablo estas du metrojn longa?

133.        Kiom da paŝoj longa estas la parko laŭ via mezuro?

134.        Ĉu la nova tunelo estas cent metrojn longa?


135.        Kiom da jaroj aĝa estas via plej maljuna kato?

136.        Ĉu la nova ponto estas cent metrojn pli longa ol la malnova?

137.        Kiom da amperoj kapacita estas tiu akumulatoro 12 voltojn tensia?


138.        Ĉu tiu ŝipo estas cent tunojn peza?

139.        Kiom da metroj alta estas la lumturo ĉe la marbordo?


140.        Ĉu tiu kanjono estas kvarcent metrojn profunda?


141.        Ĉu vi scias, ĉu la riĉeco de la du metrojn alta S-ro Patranobiso estas unu milionon kaj duonon pli alta ol tiu de la unu metron kaj duonon alta S-ino Kasesinova?

142.        Ĉu la glacio estas dek centimetrojn dika ĉi-matene?


143.        Kiom da paĝoj longa estas la artikolo, kiun vi skribas?

144.        Ĉu la turo estas dudek metrojn pli alta ol la apuda domo?

145.        Ĉu la elektro en via urbo estas 110, aŭ 220 voltojn tensia?

146.        Ĉu tiu malproksima monto estas pli ol du mil metrojn alta?

147.        Kiom da kilometroj longa estas la rivero en via regiono?

148.        Ĉu la nova vojo estas tri metrojn pli larĝa ol la malnova?

149.        Kiom da horoj longa estas via labortago kutime?

150.        Ĉu vi scias, kiom da gradoj kliniĝinta estas la Turo de Pizo nuntempe, rilate al la vertikalo? Ĉu ĝi estas pli, aŭ malpli ol 4 gradojn kliniĝinta?


****


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 18.02.2026


101.        Kiom da metroj profunda estas la nova puto? [Sen la akuzativo ĉe la unito, pro tio, ke temas pri demando kun 'kiom da'.] Ĉu ĝi estas pli, aŭ malpli ol 10 metrojn profunda?  [Kun la akuzativo ĉe la unito, ĉar temas pri propozicia respondo laŭ la akuzativiga mezurunita normo.]

102.        Kiom da vatoj potenca estas tiu elektra duŝilo?

103.        Ĉu tiu vazo estas pli ol unu metron kuban volumena kaj pli ol kvindek litrojn kapacita?

104.        Ĉu la strato antaŭ via domo estas dek metrojn larĝa?

105.        Kiom da centimetroj alta estas la herbo en la ĝardeno?

106.        Ĉu la rivero estas kvin metrojn pli profunda meze de la fluejo?

107.        Kiom da kilometroj longa estos la nova fervojo?

108.        Ĉu tiu sako da fruktoj estas dek funtojn peza?

109.        Kiom da futojn alta estas la statuo en la placo?

110.        Ĉu tiu mikroonda fornelo estas 1000 vatojn potenca, aŭ pli?

111.        Kiom da coloj longa estas la tranĉilo sur la tablo?

112.        Ĉu la monto estas du mil metrojn pli alta ol la urbo?

113.        Kiom da tunoj peza estas la ŝipo ĉe la haveno?

114.        Ĉu la tablo konstruita de vi estas unu metron alta?

115.        Kiom da mejloj longa estis la marŝo de la soldatoj?

116.        Ĉu la glacio sur la lago estas dek colojn dika?

117.        Kiom da jaroj aĝa estos la arbo venontjare?

118.        Ĉu la kesto estas tri futojn longa kaj du futojn larĝa?

119.        Kiom da gramoj peza estas tiu ora ringo?

120.        Ĉu la muro de la kastelo estas dek metrojn alta?

121.        Kiom da kilometroj pli longa estas ĉi tiu vojo?

122.        Ĉu via hundo estas jam dek jarojn aĝa?

123.        Kiom da metroj profunda estas la neĝo sur la monto?

124.        Ĉu la turo de la preĝejo estas kvardek metrojn alta?

125.        Kiom da vatoj potenca estas tiu motoro?

Pri la ekzempliga teksto:

  1. Ĉu la persikoj estis ducent gramojn pezaj?
  2. Ĉu la generatoro estas 75 kilogramojn peza?
  3. Ĉu la generatoro estas kvin jarojn malnova?

****



SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 17.02.2026


76.  Kiom da litroj kapacita kaj kiom da centimetroj kubaj volumena estas tiu poto el argilo? [La akuzativa N devas aperi en la samstruktura respondo.]

77.  Kiom da metroj alta estas la monto Everesto?

78.  Ĉu la bebo naskiĝis tri kilogramojn peza?

79.  Kiom da jaroj aĝa estas via avino?

80.  Ĉu la naĝejo estos du metrojn profunda?

81.  Kiom da paŝoj longa estas la koridoro?

82.  Ĉu la elefanto estas kvar tunojn peza?

83.  Ĉu la infano kreskis dek centimetrojn dum la jaro?

84.  Kiom da eŭroj multekosta estas tiu aŭtomobilo?

85.  Ĉu la filmo estas du horojn longa?

86.  Kiom da metroj profunda estas la oceano tie?

87.  Ĉu la kato estas kvin jarojn aĝa?

88.  Ĉu la konstruaĵo estos kvindek metrojn alta?

89.  Kiom da kilogramoj peza estas la sako da rizo?

90.  Ĉu la vojo estas cent mejlojn longa?

91.  Kiom da centimetroj alta estas tiu basketbalisto (aŭ korbopilkisto)?

92.  Ĉu tiu hundino estas 20 colojn peza?

93.  Kiom da monatoj aĝa estas la hundido?

94.  Ĉu la lago estas dek metrojn profunda?

95.  Kiom da paĝoj longa estas la romano?

96.  Ĉu la arbo estas tridek metrojn alta kaj dek jarojn aĝa?

97.  Kiom da tunoj peza estas la ŝipo?

98.  Ĉu la muro estas du metrojn alta?

99.  Kiom da horoj daŭra estis la vojaĝo?

100.        Ĉu la monto estas mil metrojn pli alta ol la domo?

Pri la fina mezurekzerca teksto:

  1. Kiom da tempo longa estis la pago ĉe la elirejo?
  2. Ĉu la listo farita de li estis dudek centimetrojn alta?
  3. Ĉu lia filo estis 130 intelek-kvocienton inteligenta?
  4. Ĉu vi aĉetis unu 43 centimetrojn longan paron da sportŝuoj?
  5. Ĉu la voĉo estis ŝajne 80 decibelojn laŭta?
****



SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 16.02.2026


51.  Ĉu la Oblikva Turo de Pizo estas pli ol 50 metrojn alta?

52.  Kiom da kilometroj longa estas la vojo inter via hejmo kaj la laborloko?

53.  Ĉu la skatolo sendota morgaŭ estas dek kvin kilogramojn peza?

54.  Kiom da metroj profunda estas la puto en via ĝardeno?

55.  Ĉu la rivero ĉirkaŭ la urbo estas cent metrojn larĝa kaj dudek kilometrojn longa?

56.  Kiom da minutoj longa estis la parolado, kiun vi aŭskultis hieraŭ?

57.  Ĉu la bileto por la koncerto estas kvardek eŭrojn kosta?

58.  Kiom da jaroj aĝa estas via plej malnova amiko?

59.  Ĉu la konstruaĵo ĉe la placo estas okdek metrojn alta?

60.  Kiom da paĝoj longa estas la raporto, kiun vi devas prezenti?

61.  Ĉu la valizo, kiun vi portas, estas dudek kilogramojn peza?

62.  Kiom da centimetroj longa estas la fiŝo, kiun vi kaptis?

63.  Ĉu la naĝejo en la hotelo estas tri metrojn profunda, aŭ pli?

64.  Kiom da jaroj aĝaj estas la tri grandaj piramidoj de Gizo?

65.  Ĉu la benkoj en la parko estas du metrojn longaj?

66.  Kiom da tunoj peza estas la kamiono parkadita antaŭ la magazeno?

67.  Ĉu la nova turo konstruata ĉi-jare estos cent kvindek metrojn alta?

68.  Kiom da litroj kapacita estas la botelo, kiun vi aĉetis?

69.  Ĉu la tunelo sub la monto estas du kilometrojn longa?

70.  Kiom da celsiaj gradoj varma estas la akvo por la bano?

71.  Ĉu via telefono estas ducent gramojn peza?

72.  Kiom da sekundoj longa estis la silento post la demando?

73.  Ĉu tiu ĉambro estas dudek kvadratajn metrojn area?

74.  Kiom da paŝoj longa estas la ponto super la kanalo?

75.  Ĉu la arbo en la korto nun estas dek metrojn alta kaj kvindek jarojn aĝa?


Pri la fina ekzempliga teksto:

  1. Kiom da metroj kvadrataj area estas la superbazaro?
  2. Ĉu vi komencis meti la aĉetitaĵojn en la unu metron altan ĉarumon? [En tiu ĉi kazo, 'alta' ricevis la N de la akuzativo pro la naturo de direkto de la demando.]
  3. Ĉu la listo estis dek centimetrojn longa, aŭ pli?
  4. Ĉu ŝia restado estis preskaŭ unu jarcenton longa?
  5. Ĉu la aĵaro estis du metrojn kubajn volumena?

****



SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 15.02.2026


26.  Kiomlonga estas la Granda Ĉina Muro?

27.  Kiom da kilogramoj peza estas tiu sako da rizo?

28.  Ĉu la infano estas unu metron alta, aŭ pli?

29.  Kiom da coloj profunda estas la kavo en la ĝardeno?

30.  Ĉu estas vere, ke la ponto estos du kilometrojn longa?

31.  Kiom da tagoj longa estis via restado en Berlino?

32.  Ĉu tiu ŝtono estas cent kilogramojn peza?

33.  Kiom da metroj alta estas la plafono en via vizit-ĉambro?

34.  Ĉu la vojaĝo al Lisbono estas mil mejlojn longa?

35.  Kiom da futoj alta estas via domo?

36.  Ĉu la libro verkita de S-ro Pavinsko estas pli ol tricent paĝojn longa?

37.  Kiom da jaroj aĝa estas F-ino Mamadova?

38.  Ĉu la nova nubskrapulo (aŭ ĉielskrapanto) estos kvarcent metrojn alta?

39.  Kiom da tunoj peza estas tiu tempomaŝino?

40.  Ĉu la rivero tie estas kvindek metrojn profunda?

41.  Kiom da semajnoj longa daŭros la kurso?

42.  Ĉu tiu muro estas du metrojn alta kaj tri metrojn longa?

43.  Kiom da coloj longa fariĝis via hararo en la lastaj tridek tagoj?

44.  Ĉu la skatolo estas multajn kilogramojn peza?

45.  Kiom da metroj profunda estas tiu puto?

46.  Ĉu la vojo inter la du urboj estas dudek kilometrojn longa?

47.  Kiom da jaroj aĝa estas la instruisto Kitagavo?

48.  Ĉu tiu ŝtuparo estas tridek ŝtupojn alta?

49.  Kiom da paĝoj longa estos via tezo?

50.  Ĉu tiu pesilo estas precize 500 (kvincent) gramojn peza?


****




En Esperanto, la mezuroj povas esti esprimataj tiel, ke oni verbigas, transitive, la nomon mem de la mezuroj, kiel en la jenaj ekzemploj:

Tiu strato longas 5.000 metrojn.

Tiu sako da fazeolo pezas 50 kilogramojn.

La knabino aĝas 10 jarojn.


Oni povas uzi ankaŭ la verbon HAVI, laŭvole, kun la aldono de la mezura prepozicio DA plus la substantivo de la mezuro, kiel en la jenaj ekzemploj:

Tiu strato havas 5.000 metrojn (da longo).

Tiu sako da fazeolo havas 50 kilogramojn (da pezo).

La knabino havas 10 jarojn (da aĝo).

 

LA UZATECO DE LA AKUZATIVO ĈE UNITOJ DE MEZURO

Krom indiki rektan objekton, direkton kaj anstataŭi prepoziciojn, la akuzativa kazo estas uzata ankaŭ en la esprimo de mezuroj, metante la literon N antaŭ la verbon ESTI kaj aldonante la nomon de la mezuro en adjektiva formo, kiel en la jenaj ekzemploj:

Tiu strato estas 5.000 metrojn longa.

Tiu sako da fazeolo estas 50 kilogramojn peza.

La knabino estas 10 jarojn aĝa.


Malsupre estas cent paroj da frazoj pri diversaj mezuroj, kun la mezuroj ekzempligitaj (long-, pez- kaj aĝ-) kaj kelkaj aliaj, en kiuj la unua frazo estas kun la verbigo de la mezuro mem (longas, pezas, aĝas ktp., kiel en la unua triopo da ekzemploj), aŭ kun la verbo havi (kiel en la dua triopo da ekzemploj). Kaj la dua frazo de ĉiu paro estas kun la mezura akuzativo (kiel en la tria triopo da ekzemploj).

{Proponoj: Legu ĉiujn frazojn laŭte kaj kopiu ilin per krajono.}

 

La linio havas 1 metron da longo. | La linio estas 1 metron longa.

La biciklo havas 2 metrojn (da longo). | La biciklo estas 2 metrojn longa.

La ŝipego havas 300 metrojn da longo. | La ŝipego estas 300 metrojn longa.

La tablo havas 3 metrojn da longo. | La tablo estas 3 metrojn longa.

La ŝnuro havas 12 metrojn (da longo). | La ŝnuro estas 12 metrojn longa.

La fiŝo havas 4 jarojn (da aĝo). | La fiŝo estas 4 jarojn aĝa.

La ĉevalido havas 5 jarojn (da aĝo). | La ĉevalido estas 5 jarojn aĝa.

La panego havas 1 kilogramon (da pezo). | La panego estas 1 kilogramon peza.

La kafosako havas 500 gramojn (da pezo). | La kafosako estas 500 gramojn peza.

La kato havas 3 jarojn (da aĝo). | La kato estas 3 jarojn aĝa.

La papago havas 6 jarojn (da aĝo). | La papago estas 6 jarojn aĝa.

La hundo havas 5 jarojn (da aĝo). | La hundo estas 5 jarojn aĝa.

La sciuro havas 8 monatojn (da aĝo). | La sciuro estas 8 monatojn aĝa.

La bebo aĝas 1 jaron. | La bebo estas 1 jaron aĝa.

Tiu kanario aĝas 1 jaron. | Tiu kanario estas 1 jaron aĝa.

Tiu kuniklo aĝas 2 jarojn. | Tiu kuniklo estas 2 jarojn aĝa.

Tiu arbego aĝas 200 jarojn. | Tiu arbego estas 200 jarojn aĝa.

Tiu konstruaĵo aĝas 100 jarojn. | Tiu konstruaĵo estas 100 jarojn aĝa.

Tiu fortepiano aĝas 150 jarojn. | Tiu fortepiano estas 150 jarojn aĝa.

La picego havas 1 kilogramon (da pezo). | La picego estas 1 kilogramon peza.

La faruno havas 25 kilogramojn (da pezo). | La faruno estas 25 kilogramojn peza.

Tiu kasavujo pezas 5 kilogramojn. | Tiu kasavujo estas 5 kilogramojn peza.

La botelo havas 200 gramojn (da pezo). | La botelo estas 200 gramojn peza.

La krajono havas 15 centimetrojn (da longo). | La krajono estas 15 centimetrojn longa.

La skribilo havas 18 centimetrojn (da longo). | La skribilo estas 18 centimetrojn longa.

Mia amiko aĝas 25 jarojn. | Mia amiko estas 25 jarojn aĝa.

Ŝia frato aĝas 30 jarojn. | Ŝia frato estas 30 jarojn aĝa.

Tiu ŝnuro longas 25 metrojn. | Tiu ŝnuro estas 25 metrojn longa.

Tiu trotuaro longas 15 metrojn. | Tiu trotuaro estas 15 metrojn longa.

Tiu valizo pezas 25 kilogramojn. | Tiu valizo estas 25 kilogramojn peza.

La lito havas 50 kilogramojn (da pezo). | La lito estas 50 kilogramojn peza.

La pomo havas 150 gramojn (da pezo). | La pomo estas 150 gramojn peza.

La poŝtelefono pezas 250 gramojn. | La poŝtelefono estas 250 gramojn peza.

La avino aĝas 80 jarojn. | La avino estas 80 jarojn aĝa.

Mia praavino aĝas 102 jarojn. | Mia praavino estas 102 jarojn aĝa.

La skatolo havas 10 kilogramojn (da pezo). | La skatolo estas 10 kilogramojn peza.

La skatolo pezas 12 kilogramojn. | La skatolo estas 12 kilogramojn peza.

La kukego havas 1 kilogramon (da pezo). | La kukego estas 1 kilogramon peza.

La knabo aĝas 8 jarojn. | La knabo estas 8 jarojn aĝa.

Tiu lernantino aĝas 10 jarojn. | Tiu lernantino estas 10 jarojn aĝa.

La ŝranko larĝas 1 metron. | La ŝranko estas 1 metron larĝa.

La ŝranko longas 1,2 metrojn. | La ŝranko estas 1,2 metrojn longa.

La papero havas 30 centimetrojn. | La papero estas 30 centimetrojn longa.

La papero longas 20 centimetrojn. | La papero estas 20 centimetrojn longa.

La edzino aĝas 35 jarojn. | La edzino estas 35 jarojn aĝa.

La saketo havas 10 kilogramojn (da pezo). | La saketo estas 10 kilogramojn peza.

La rizosako pezas 3 kilogramojn. | La rizosako estas 3 kilogramojn peza.

La bildo havas 2 kilogramojn (da pezo). | La bildo estas 2 kilogramojn peza.

La bildo havas 30 centimetrojn da larĝo. | La bildo estas 30 centimetrojn larĝa.

La libro pezas 1 kilogramon. | La libro estas 1 kilogramon peza.

La libro pezas 1,5 kilogramojn. | La libro estas 1,5 kilogramojn peza.

La infano havas 2 jarojn (da aĝo). | La infano estas 2 jarojn aĝa.

La infano havas 4 jarojn (da aĝo). | La infano estas 4 jarojn aĝa.

La krajono havas 10 culojn da alto. | La krajono estas 10 culojn alta.

La pordo havas 2 metrojn da alto. | La pordo estas 2 metrojn alta.

La aŭtomobilo havas 3,5 metrojn da longo. | La aŭtomobilo estas 3,5 metrojn longa.

La fenestrego havas 3 metrojn (da larĝo). | La fenestrego estas 3 metrojn larĝa.

Lia najbaro aĝas 60 jarojn. | Lia najbaro estas 60 jarojn aĝa.

La gepatroj havas 45 jarojn (da aĝo). | La gepatroj estas 45 jarojn aĝa.

La librego pezas 1 kilogramon. | La librego estas 1 kilogramon peza.

La rivero havas 2.000 metrojn da longo. | La rivero estas 2.000 metrojn longa.

La rivero havas 300 metrojn da larĝo. | La rivero estas 300 metrojn larĝa.

Tiu programistino havas 40 jarojn (da aĝo). | Tiu programistino estas 40 jarojn aĝa.

Tiu esperantistino havas 45 jarojn (da aĝo). | Tiu esperantistino estas 45 jarojn aĝa.

La ŝtofo longas 20 metrojn kaj larĝas 10 metrojn. | La ŝtofo estas 20 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa.

Tiu ĉokolado pezas 200 gramojn. | Tiu ĉokolado estas 200 gramojn peza.

Tiu vojo longas 1.000 metrojn. | Tiu vojo estas 1.000 metrojn longa.

Tiu bastono longas 1 metron. | Tiu bastono estas 1 metron longa.

La temperaturo havas 5 celsiajn gradojn sub nulo | La temperaturo estas 5 celsiajn gradojn sub nulo.

Tiu libro pezas 1 kilogramon. | Tiu libro estas 1 kilogramon peza.

Tiu valizo pezas 15 kilogramojn. | Tiu valizo estas 15 kilogramojn peza.

Tiu parfumboteleto altas je 5 centimetroj. | Tiu parfumboteleto estas 5 centimetrojn alta.

Tiu botelego pezas 750 gramojn. | Tiu botelego estas 750 gramojn peza.

La profesoro havas 55 jarojn (da aĝo). | La profesoro estas 55 jarojn aĝa.

Nia filo havas 12 jarojn (da aĝo). | Nia filo estas 12 jarojn aĝa.

La statuo havas 50 kilogramojn (da pezo). | La statuo estas 50 kilogramojn peza.

Tiu elefanto havas 7 tunojn (da pezo). | Tiu elefanto estas 7 tunojn peza.

Tiu vazo pezas 8 kilogramojn. | Tiu vazo estas 8 kilogramojn peza.

La piramidoj de Gizo havas (aŭ aĝas) 4 mil jarojn. | La piramidoj de Gizo estas 4 mil jarojn aĝa.

La nova ponto havas 500 metrojn (da longo) kaj 30 metrojn da larĝo. | La nova ponto estas 500 metrojn longa kaj 30 metrojn larĝa.

La piedirponto havas 17 metrojn (da longo). | La piedirponto  estas 17 metrojn longa.

Tiu barmuro malproksimas 18 metrojn de la domo. | Tiu barmuro estas 18 metrojn malproksima de la domo.

La taso havas 300 gramojn (da pezo). | La taso estas 300 gramojn peza.

La taso havas 400 gramojn (da pezo). | La taso estas 400 gramojn peza.

La tabelo longas 2 metrojn. | La tabelo estas 2 metrojn longa.

Mia laborĉambro longas 4 metrojn. | Mia laborĉambro estas 4 metrojn longa.

Tiu knabino aĝas 7 jarojn. | Tiu knabino estas 7 jarojn aĝa.

La koridoro longas 15 metrojn. | La koridoro estas 15 metrojn longa.

Tiu vojo longas 500 metrojn. | Tiu vojo estas 500 metrojn longa.

Tiu kablo longas 4 metrojn kaj dikas 4 centimetrojn. | Tiu kablo estas 4 metrojn longa kaj 4 centimetrojn dika.

Tiu koridoro longas 20 metrojn. | Tiu koridoro estas 20 metrojn longa.

La kastelo havas 50 mejlojn (da distanco) for de la urbo. | La kastelo estas 50 mejlojn (da distanco) for de la urbo.

La strio havas 50 metrojn (da longo). | La strio estas 50 metrojn longa.

La temperaturo havas 10 negativajn celsiajn gradojn | La temperaturo estas 10 gradojn celsiajn negativa.

Mia kompufono havas 20 centimetrojn (da alto). | Mia kompufono estas 20 centimetrojn alta.

La musklakilo havas 7 centimetrojn (da longo). | La musklakilo estas 7 centimetrojn longa.

Tiu skulptaĵo pezas 10 kilogramojn. | Tiu skulptaĵo estas 10 kilogramojn peza.

Tiu aleo havas 800 metrojn (da longo). | Tiu aleo estas 800 metrojn longa.

Tiu ŝtofo longas 10 metrojn kaj larĝas 6 metrojn. | Tiu ŝtofo estas 10 metrojn longa kaj 6 metrojn larĝa.

Tiu vagonaro havas centojn da tunoj da pezo. | Tiu vagonaro estas centojn da tunoj peza.

 

SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 14.02.2026



Malsupre estas 25 ekzercaj demandoj, kiujn vi devas respondi kun la akuzativo ĉe la koncernaj mezur-unitoj. Respondu ĉion laŭtvoĉe kaj skribile.



1.    Ĉu la rivero Eŭfrato estas pli, aŭ malpli ol 2.700 (du mil sepcent kilometrojn) longa?

2.    Kiom da kilometroj longa (aŭ kiomlonga) estas la vojo tra la montaro? [En demando pri mezurunito kun KIOM DA ne uzeblas la akuzativo ĉe la unito, konsiderante la bazan regulon, ke post prepozicio ne uzeblas la akuzativa N. Pro tio, en tiu ekzemplo 'kilometroj' estas sen la litero N. Tamen, en la koncerna samstruktura respondo la N nepre devas aperi, kiel ekzemple: La vojo estas 2 kilometrojn longa.]

3.    Ĉu la tablo aĉetita hieraŭ estas du metrojn longa?

4.    Ĉu la lago apud la vilaĝo estas dek metrojn profunda?

5.    Kiom da tunoj peza estas la ŝipo ĉe la haveno?

6.    Ĉu la muro de la fortikaĵo estas ok metrojn alta?

7.    Ĉu la vojaĝo estos tri semajnojn daŭra sen interrompo?

8.    Kiom da paĝoj longa estas la sola romano verkita de Guimarães Rosa?

9.    Ĉu tiu infano jam estas du jarojn aĝa?

10.  Ĉu la monto videbla de ĉi tie estas mil metrojn alta?

11.  Kiom da horoj longa estis la koncerto hieraŭ vespere?

12.  Ĉu la ponto super la rivero estas ducent metrojn longa?

13.  Ĉu la pako sendita al vi estas pli ol dek kilogramojn peza?

14.  Kiom da coloj alta kreskis la planto dum la nokto?

15.  Ĉu la turo en la urbo estas cent metrojn alta?

16.  Ĉu la vojo pavimita lastjare estas kvin kilometrojn longa?

17.  Kiom da realoj kosta estas la bileto al la teatro?

18.  Ĉu la arbo en la ĝardeno estas dudek metrojn alta kaj cent jarojn aĝa?

19.  Ĉu la vojo laŭmarŝita de la soldatoj estas dek kilometrojn longa?

20.  Kiom da tagoj longa estos la ferioj planitaj de vi?

21.  Ĉu la rivero fluanta tra la valo estas pli, aŭ malpli cent metrojn larĝa?

22.  Ĉu la libro legata de vi estas tricent paĝojn longa?

23.  Kiom da mejloj longa estas la vojaĝo al la ĉefurbo?

24.  Ĉu la malnova katedralo estas kvindek metrojn alta?

25.  Kiomlonga estas oficiale la maratono?




MEZURUNITA EKZEMPLIGA TEKSTO


Antaŭhieraŭ, la tutan matenon mi iris la urbon kun miaj du filoj, por fari aĉetojn en superbazaro cent metrojn kvadratajn area. Mi bezonis duonhoron por inspekti la var-sekciojn de la cent metrojn kvadratajn area ĉiovendejo, post kiam mi komencis meti la aĉetitaĵojn en la unu metron altan ĉarumon.

Du horojn poste mi kompletigis la aĉetadon kaj tiam direktiĝis al unu el la kasoj, por la pago. Se mia edzino estus akompaninta nin, ŝi bezonus unu jaron, por preni la samajn aferojn, kaj tri ĉarumojn aldone, por elĉerpi sian propran aĉetan liston.

Ĉirkaŭ tri monatojn antaŭe, mi donis al ŝi dek-centimetran liston de aĉetotaĵoj kaj petis ŝin iri kune kun sia patrino por fari la aĉetojn. Ŝia restado interne de la granda podetalejo estis preskaŭ unu jarcenton longa, por ne diri jarmilan. En vero ŝi restis la tutan tagon, prenante ne nur la listerojn, sed ankaŭ sian propran senlistan aĵaron, kiu estis du metrojn kubajn volumena. Nur por pagi la tuton ĉe la elirejo, la tempo estis du horojn kaj tridek minutojn longa.

Mi ne plu faris la stultaĵon, peti ŝin denove iri tien sola kun mia bopatrino. Mi mem iris fari aĉetojn.

Mi ree ekzamenis la dudek centimetrojn altan liston faritan de mi kaj rimarkis, ke mi aĉetis, krom ĉio el la listo, nur du aferojn. Mi bezonis nur kvin minutojn por aldoni la ekstraĵojn en la rulpakujon. Kaj la ŝparita mono estis notinda, laŭ mia 130 intelek-kvocienton inteligenta filo.

Unu 43 centimetrojn longan paron da sportŝuoj mi aĉetis, pro surpriza proponita rabato anoncita per mikrofonita voĉo, kiu sonis ŝajne 80 decibelojn laŭte. Ĝi estis 100 spesojn kosta, do mi ne povis perdi la oportunon, pro tio mi enĉarumigis ĝin. Kaj kelkaj importitaj persikoj, ducent gramojn pezaj, estis alia improvizita aĉetitaĵo.

Reirante hejmen, mi haltis ĉe fuel-stacio, por aĉeti unu litron da dizeloleo, por reprovizi nian generatoron, kiam necese. Ĝi estas 75 kilogramojn peza, kvin jarojn malnova, 110 voltojn tensia, 5000 vatojn potenca kaj ĉirkaŭ 45 amperojn kapacita, sufiĉa por energiigi nian tutan bienon, kiu estas cent hektarojn area. La ujo de la dizeloleo aĉetita estis kvin litrojn kapacita kaj dudek centimetrojn kubajn volumena. Mi decidis gardi ĝin en kongelujo ekster la domo, ĉar tiele ĝi estos pli efika, se tenata en temperaturo nul celsiajn gradojn malalta.

Kun multa postrestinta mono en la poŝo, mi alvenis en la hejmon tre feliĉe.




Novaj trejnaj demandaj suplementoj aperos tie ĉi mem en la proksimaj tagoj de la semajno, inter la 6-a kaj la 7-a matene laŭ la brazilja horeco (inter la 9-a kaj 10-a laŭ Grenviĉo).

sábado, 7 de fevereiro de 2026

14) LA AKUZATIVO EN LA LOKO DE CERTAJ PREPOZICIOJ. EBLECOJ.

   Por trovi vortojn kaj esprimojn, kunpremu Ctrl+F.

 Plena Ilustrita Vortaro 

Vortaro Túlio Flores



              SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 13.02.2026                         

151. Kien (aŭ kion, aŭ en kion, aŭ al kie, aŭ al kiu loko, aŭ en kiun lokon, aŭ kiun lokon) vi vojaĝas trajne?

152. Kion unue vi veturos dum via kontinenta ekskurso tra Afriko?

153. Dum kiom da tempo vi devis atendi la buson al Ateno hodiaŭ matene?

154. Kiomlonge vi loĝis en Varsovio, antaŭ ol transloĝiĝi al Prago?

155. Kien vi navigis pasintvintre?

156. Ĉu vi ankoraŭ intencas vojaĝi Barcelonon kun tiom da pluvo, malvarmo kaj vento en la urbo?

157. Je kioma horo vi kutime ekiras la laboron matene?

158. Al kie (aŭ kien, aŭ kion, aŭ en kion  la delegitoj flugos por la internacia kongreso?

159. Kion vi preferus iri post la laboro hodiaŭ vespere?

160. En kion vi transformus vian salonon dum la semajnfino?

161. Kion vi vizitus unue, se vi alvenus Nov-Zelandon frue en la mateno?

162. Al kie vi flugus el San-Paŭlo por semajnfina libertempo?

163. Dum kiom da tempo vi veturus Sidnejon per helikoptero?

164. Je kioma horo vi atingas la universitaton ordinare?

165. Kiomlonge vi flugus Ankaron, la ĉefurbon de Turkio?

166. Kien vi iros kuri antaŭ la vespermanĝo?

167. En kion vi ŝanĝus vian dormoĉambron dum la ferioj?

168. Kion vi planas iri unue, kiam vi alvenos Tokion?

169. Al kie vi veturus semajnfine por ripozi?

170. Dum kiom da tempo vi vojaĝos Johanesburgon je laboro?

171. Je kioma horo vi reiras la hejmon post la ofico?

172. Kiomlonge vi biciklos Londonon por la kurso pri kuirarto?

173. Kial vi tiel rapide iras la flughavenon?

174. En kion vi transformus malnovan magazenon en via kvartalo?

175. Kion vi aĉetus, se vi irus Parizon printempe?

176. Al kie vi vojaĝus el Pekino por la vintraj ferioj?

177. Dum kiom da tempo vi iros la bienon por ripozo?

178. Je kioma horo vi veturos la ban-urbon?

179. Kiomlonge vi flugis Romon, por fari la esploron?

180. Kien vi direktos vin, alveninte la urbon?


 ****



                   SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 12.02.2026


126. Dum kiom da tempo vi biciklas vian laborejon?

127. Kiomlonge vi restos en hotelo dum via vojaĝo de Moskvo Kievon (la ĉefurbon de Ukrainio)?

128. En kion vi venos por ferii, ĉu la montaron, aŭ la marbordon?

129. Je kioma horo vi ekveturos Dubajon el Kairo?

130. Kion vi elektus por vojaĝi turisme, ĉu Buenos-Ajreson, aŭ Limaon?

131. Kien vi iros unue, kiam vi alvenos Nov-Jorkon? Ĉu la Centran Parkon, aŭ la Statuon de Libereco? 

132. Dum kiom da tempo la aviadilo flugos de San-Paŭlo Londonon?

133. Kiomlonge vi atendis vian amikon ĉe la stacidomo en Tokio? Ĉu unu horon, aŭ pli ol unu horon?

134. Kien vi iros en Portugalujo, post kiam vi finos vian laboron en Lisbono? Ĉu Bragon, Koimbron, aŭ Amadoron?

135. Je kioma horo vi kutime eliras el la hejmo, por iri la oficejon?

136. En kion la turisto metis sian pasporton, por foriri la flughavenon?

137. Kion vi vojaĝus, se vi povus elekti inter Pekino kaj Tajvano?

138. Kion vi marŝos por tagmanĝi en la centro de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio?

139. Dum kiom da tempo vi studas Esperanton ĉiun tagon?

140. Kiomlonge la ŝipo navigis por alveni 

Kaburbon, en Sud-Afriko?

141. Kien (aŭ kion, aŭ kiun lokon, aŭ al kie, aŭ al kiu loko) la studentoj veturis dum la lasta semajnfino?

142. Je kioma horo la trajno ekiros Berlinon morgaŭ matene?

143. En kion vi pakis viajn vestaĵojn por iri la montaron?

144. Al kie vi intencas translokiĝi venontan jaron en Afriko: ĉu Sieraleonon, aŭ Somalion?

145. Kion vi preferos iri unue en Salvadoro, Bahio, dum la somero?

146. Dum kiom da tempo vi planas resti en Bonaero?

147. Kiomlonge la labora deĵoro daŭras ĝenerale en via urbo?

148. Kien vi sendos tiujn pakaĵojn el Madrido? Ĉu Vatikanon, aŭ San-Marinon?

149. Je kioma horo la restoracioj malfermiĝas en Seulo?

150. En kion la geadoleskantoj tuj saltis, alveninte la klubon?


****



                        SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 11.02.2026


101. Dum kiom da tempo vi legas, antaŭ ol ekdormi? Ĉu unu horon, aŭ pli?

102. Kion vi planas fari la tutan semajnfinon, dum vi restos en la kamparo?

103. Je kioma horo vi foriros el Singapuro Honkongon?

104. Dum kiom da tempo vi restos en Los-Anĝeleso antaŭ, ol flugi Ĉikagon?

105. Kiomlonge daŭros la trajna vojaĝo el Moskvo Sankt-Peterburgon?

106. Dum kiom da tempo vi kutime kuiras vespermanĝon hejme? Ĉu du horojn, aŭ malpli?

107. Kien, aŭ kion, vi iros por aĉeti cerealojn hodiaŭ? Ĉu la liberan foiron, aŭ la magazenon?

108. Kiomlonge daŭras la flugo de Tokio Pekinon?

109. Al kie vi veturos por viziti amikojn ĉi-semajnfine? Ĉu la vilaĝon, aŭ al la kamparo?

110. Je kioma horo vi iradas vian laboron ĉiutage?

111. Kion vi preferus iri en Filipinoj, ĉu Manilon, la ĉefurbon, aŭ Davaon?

112. En kion vi eniros por studi? Ĉu bibliotekon, aŭ kafbutikon?

113. Dum kiom da tempo vi aliras la botanikan parkon posttagmeze?

114. Kiomlonge vi veturos trajne de Parizo al Berlino?

115. Kien vi sendos pakaĵon al via amatino?

116. Je kioma horo vi finas vian tagan rutinon vespere, por reiri la hejmon?

117. Al kie vi vojaĝos por ferii en Sudameriko, ĉu ekzemple Rio-de-Ĵanejron?

118. Kion vi unue iros dum via ekskurso al Afriko, ĉu Kinŝason, la ĉefurbon de Demokratia Respubliko Kongo, aŭ Dodomaon, la ĉefurbon de Tanzanio?

119. En kion vi iros por partopreni la venontan nacian kongreson de Esperanto?

120. Kiomlonge daŭras la ŝipa vojaĝo de Novjorko Londonon?

121. Al kie vi vojaĝos el Johanesburgo? Ĉu Najrobion, la ĉefurbon de Kenjo, aŭ en Adis-Abebon, la ĉefurbon de Etiopio?

122. Kien vi iros por sporti en via urbo?

123. Kion vi iras tagmanĝi en via deĵora paŭzo?

124. Al kie vi flugos por la konferenco, ĉu al Ĉikago, aŭ Vaŝingtonon?

125. Kion vi preferus veturi unue, ĉu Antarkton, aŭ Gronlandon?


****




                     SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 10.02.2026


76.  Kiomlonge vi atendos la trajnon veturontan la centralan stacidomon de Helsinko, en Finnlando?

77.  Dum kiom da tempo vi restos en Lisbono, antaŭ ol vi ekveturos Porton?

78.  Kien vi iros morgaŭ post la laboro: ĉu la bankon aŭ la superbazaron?

79.  Vi metos la juvelojn en kion, antaŭ ol preni la metroon al la flughaveno?

80.  Al kie vi veturos ĉi-semajnfine por viziti amikojn?

81.  Kion vi faros la tutan posttagmezon, dum vi vojaĝos per buso alian urbon?

82.  Je kioma horo vi renkontiĝos kun la gvidisto, por iri kune la muzeon?

83.  Dum kiom da tempo vi loĝos en Novjorko, antaŭ ol transloĝiĝi Toronton?

84.  Kiomlonge daŭras la flugo el Londono Tokion sen halto?

85.  Kien vi intencas transloĝiĝi el Kairo: ĉu Aleksandrion?

86.  Kien vi iros ŝanĝi monon, antaŭ ol flugi Luksemburgon?

87.  Al kie vi iros hodiaŭ vespere por manĝi: ĉu restoracion aŭ rapidservan budon?

88.  Kion vi muzikos la tutan nokton en la nokta trajno? Ĉu nokturnojn?

89.  Je kioma horo ekiros la trajno el Berlino Munkenon?

90.  Dum kiom da tempo vi restos en Meksikurbo, antaŭ ol pluveturi Limon?

91.  Kiomlonge vi promenis en la parko hodiaŭ matene?

92.  Kien vi flugos el San-Paŭlo: ĉu Bonaeron, en Argentino, aŭ Asuncionon, en Paragvajo?

93.  Vi metos viajn dokumentojn en kion, por ne perdi ilin dum la vojaĝo Kiton, en Ekvadoro?

94.  Al kie vi veturos el Lagoso: ĉu Akron (la ĉefurbon de Ganao), aŭ Abuĝon (la ĉefurbon de Niĝerio)?

95.  Kion vi rigardos dum la longa vojaĝo per aviadilo el Sidnejo Melburnon?

96.  Je kioma horo vi alvenos la hotelon post la flugo?

97.  Dum kiom da tempo vi restos en Dubajo, antaŭ ol flugi Mumbajon?

98.  Kiomlonge vi laboros hodiaŭ vespere, antaŭ  ol reiri la hejmon?

99.  Kien vi iros post la leciono: ĉu la bibliotekon, aŭ la kafejon?

100. Vi transformos la bileton en kion ĉe la vendotablo: en elektronikan, aŭ en paperan bileton?


****




SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 09.02.2026

51.  Dum kiom da tempo vi restos en Roterdamo dum via vizito al Nederlando? Ĉu dum unu semajno, aŭ unu monaton?

52.  Kiomlonge daŭros via vojaĝo de Recifo al Fortalezo per aviadilo?

53.  Kien vi iros post la tagmanĝo, ĉu la interretbutikon aŭ la bibliotekon?

54.  Kion vi preferos vojaĝi en la ferioj, ĉu Burundon, aŭ Togolandon?

55.  Al kie vi vojaĝos venontsemajne, ĉu Buenos-Ajreson (aŭ Bonaeron), aŭ al Montevideo?

56.  Kion vi marŝis matene en via kvartalo? Ĉu la foirhalon, aŭ la pulbazaron?

57.  Dum kiom da tempo vi restas en la oficejo ĉiun labordeĵoron?

58.  Kiomlonge vi marŝas de la lernejo al via hejmo ĉiutage? Ĉu unu horon, duonhoron?

59.  Kien sin direktos via ekskursa ŝipo, ĉu  Aŭstralion aŭ Nov-Zelandon?

60.  Je kioma horo vi finos la deĵoron kaj reiros la hejmon?

61.  En kion vi ŝatus iri en la vespero, ĉu la kinejon, aŭ la koncertejon?

62.  Al kie vi veturos por ferioj? Ĉu Venezuelon, aŭ Kolombion?

63.  Dum kiom da tempo daŭras via paŭzo por la kafumo? Ĉu dek minutojn, kvaronhoron? 

64.  Kiomlonge vi restis en la hospitalo post la vizito al la kuracisto?

65.  Kiam vi iros Tanzanion, por supreniri Kilimanĝaron?

66.  Je kioma horo vi revenos tien ĉi per metroo?

67.  Kion vi venas frue en la mateno, ĉu la universitaton, aŭ la laboratorion?

68.  En kion vi plonĝos por amuziĝi? Ĉu la naĝejon, aŭ en la riveron?

69.  Dum kiom da tempo vi flugos per helikoptero de Gujano ĝis Franca Gujano?

70.  Kiomlonge daŭros via restado en la kafejo post la tagmanĝo?

71.  Al kie vi iros por aĉeti panon, ĉu la panvendejon, aŭ la superbazaron?

72.  Kion (aŭ al kio) vi kuros maratone?

73.  Dum kiom da tempo vi flugos Brazavilon, la ĉefurbon de Respubliko Kongo?

74.  Kiomlonge vi veturas la flughavenon, antaŭ ol vi komencas labori?

75.  Kien vi preferus iri promene, ĉu Havanon, aŭ en Santiagon de Kubo?


****


 SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 08.02.2026

26. Dum kiom da tempo vi marŝis la urbocentron de Lagoso, en Niĝerio?

27. Kiam vi alvenos Nov-jorkon, se via alĉieliĝo el Londono estos je la tagmezo? Ĉu je la 7-a vespere?

28. En kiun urbon de Afriko vi veturos post via restado en Galegio?

29. Dum kiom da tempo oni kutime flugas de Otavo al Sidnejo?

30. Al kie vi preferus vojaĝi la sekvan fojon: Ĉu Los-Anĝeleson, aŭ Pekinon?

31. Kiom longe la trajno de Berlino al Vieno bezonas por la vojaĝo?

32. Je kioma horo la ŝipo alvenos la insulareton Santorinon?

33. Kion vi iros unue en Rio-de-Ĵanejro: la faman plaĝon Kopakabanon, aŭ la monton Korkovadon?

34. Kiun kontinenton vi flugos post via restado en Usono?

35. Dum kiom da tempo vi intencas loĝi en Mumbajo dum via hindia turneo?

36. Je kioma horo vi kutime ekveturas la oficejon matene?

37. Kiomlonge daŭras pli-malpli la aŭtobusa veturo de Ĝirono al Barcelono?

38. Al kie vi flugos post via vizito al la Granda Muro en Ĉinio? Ĉu Agron, por koni Taĝ-Mahalon?

 39. En kiun hotelon en Romo vi iros por gastiĝi post via alveno?

40. Je kiu horo la grupo planas alveni la muzeon la Ermitejon, en Sankt-Peterburgo?

41. Kiomlonge vi planas resti en Osako dum via vojaĝo al Japanujo?

42. Kion vi unue kutime iras, kiam vi alvenas novan urbon: ĉu la plej faman lokan restoracion, aŭ la plej faman vidindaĵon?

43. Je kioma horo la gvidisto kondukos la turistaron la piramidojn de Egiptujo?

44. Kiom longe vi restos en Tajlando post la longa flugo? Ĉu du tagojn, aŭ nur dum unu tago?

45. Al kie vi tuj iros post la kunsido en la ĉefurbo? Ĉu la montaron?

46. En kiun landon de Sudameriko vi veturos post Brazilo?

47. Je kioma horo vi devos alveni la flughavenon, antaŭ ol deteriĝi al Dubajo?

48. Dum kiom da tempo vi esploros la antikvajn ruinojn de Ateno? Ĉu unu semajnon?

49. Kiomlonge vi intencas vojaĝi la tutan Aŭstralion per motorciklo?

50. Je kioma horo oni rekomendas alveni la stacidomon antaŭ la longdistanca trajno?

 ****



SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 07.02.2026


Malsupre estas 25 ekzercaj demandoj, kiujn vi devas respondi preferinde kun la substitua akuzativo, por encerbigi la regulon, aŭ kun la koncerna prepozicio. Respondu ĉion laŭtvoĉe kaj skribile.




1.   Dum kiom da tempo vi planas resti en Parizo? Ĉu dum du monatoj, aŭ nur unu monaton?

2.   Kiomlonge vi laboris hieraŭ senpaŭze? Ĉu dum du horoj, aŭ nur unu horon?

3.   Kien (aŭ en kion, en kiun lokon) vi vojaĝos post la vizito al Novjorko?

4.   En kion (aŭ kion, en kiun lokon) vi eniris hieraŭ unu horon antaŭe, ĉu en la teatron, aŭ en la kinejon?

5.   Al kie (aŭ en kion, aŭ kion) vi flugos post via restado en Tokio?

6.   Kion vi preferus viziti, ĉu Romon, Kairon, aŭ Sidnejon?

7.   Je kioma horo vi foriros al Berlino post du tagoj (aŭ du tagojn poste)?

8.   Dum kiom da tempo vi restis en la hospitalo la pasintan semajnon?

9.   Kiomlonge vi planas studi hodiaŭ antaŭ la ekzameno?

10.  Kien vi iris hieraŭ post la laboro, ĉu rekte la hejmon, aŭ unue al restoracio?

11.  En kion vi iris por ŝanĝi vian monon dum la vojaĝo al Londono?

12.  Al kie vi veturos post via restado en San-Paŭlo?

13.  Kion vi elektus flugi unue, ĉu Pekinon, aŭ Nov-Delhion?

14.  Kiomlonge vi flugos Moskvon tri tagojn poste?

15.  Dum kiom da tempo vi restis en la biblioteko hieraŭ?

16.  Kiomlonge vi planas resti en Antananarivo dum la somero?

17.  Kien vi vojaĝos post via semajnfina restado en Johanesburgo?

18.  En kion vi eniris por veturi hieraŭ nokte, ĉu buson, metroon, metroeton, aŭ trajnon?

19.  Al kie vi flugos post via vojaĝo tra Aŭstralio la venontan semajnon?

20.  Kion vi preferus iri unue en Rio-de-Ĵanejro, ĉu al Korkovado, aŭ Ipanemon? Kion?

21.  Je kioma horo vi planas foriri al Los-Anĝeleso post tri semajnoj (aŭ tri semajnojn poste)?

22.  Dum kiom da tempo vi restis en la muzeo de Kairo antaŭ du tagoj (aŭ du tagojn antaŭe)?

23.  Kiomlonge vi planas resti en Meksik-urbo, antaŭ ol reiri la hejmon?

24.  Kien vi iris post via vizito al la universitato en Toronto unu semajnon antaŭe?

25.  En kion vi eniris hieraŭ posttagmeze, ĉu la bibliotekon aŭ la kafeterion?





La Akuzativo anstataŭ Prepozicioj


En kelkaj okazoj, por esprimi mezurojn, daŭron de tempo kaj direkto al lokoj, la kazo akuzativo ankaŭ povas anstataŭi rilatajn prepoziciojn (kiel "dum" kaj “en” por tempo, aŭ "je" por prezo/mezuro). Tiu regulo estas elektebla, ne deviga.

Ekzemploj:

  • Mi ankoraŭ ne scias, sed mi forestos longan tempon (= dum longa tempo).
  • Du horojn antaŭe (= antaŭ du horoj) tiu sinjorino invitis tiun infanon transloĝiĝi kun ŝi ŝian landon.
  • La libro “Kvindek Jarojn Poste” (aŭ Post Kvindek Jaroj), de Emmanuel, estas tre leginda.
  • La doktorino Katlena deĵoris la tutan nokton (= en/dum la tuta nokto) en la hospitalo. Nun ŝi reiros hejmen (= la hejmon, en la hejmon, al la hejmo), por ripozi almenaŭ ses horojn (= dum ses horoj).
  • Abimbolo veturadas multajn jarojn (= de multaj jaroj) preskaŭ la tutan Mozambikon (= en la tuta Mozambiko), kiel vojaĝa komizo. 
  • Marŝante tiel malrapide, eble Hektoro alvenos la urbon nur en la noktomezo. (= alvenos en la urbon)
  • Mi laboris dek horojn senpaŭze. (= dum dek horoj)
  • Kion vi preferus veturi, se vi havus monkondiĉon, ĉu Saharon, Japanujon, aŭ la Lunon? (= al Saharo, al Japanujo, aŭ al la Luno)



Novaj trejnaj demandaj suplementoj aperos tie ĉi mem en la proksimaj tagoj de la semajno, inter la 6-a kaj la 7-a matene laŭ la brazilja horeco (inter la 9-a kaj 10-a laŭ Grenviĉo).