sábado, 26 de julho de 2025

8¨¨. LA VERBO EN LA PREZENCO KAJ LA PREZENCAJ PARTICIPOJ

 




 Videa bazo:

https://www.youtube.com/watch?v=KLk5YM5pvOs&t=246s

 


Modoj kaj Tensoj

  • En Esperanto estas tri verbaj modoj:
    • Indikativo (aŭ difinita tempo): Mi laboras en la oficejo.
    • Kondicionalo (aŭ kondiĉa tempo): Ŝi trinkus kafon, se ŝi havus tempon.
    • Imperativo (aŭ ordona tempo): Venu ĉi tien, mi petas.
  • La modo indikativo havas tri tensojn. Ili estas:
    • Prezenco (aŭ estanta tempo): La hundo bojas.
    • Preterito (aŭ pasinta tempo): Hieraŭ mi legis bonan mesaĝon.
    • Futuro (aŭ estonta tempo): Morgaŭ ni vizitos la avinon.
  • Jen la gramatikaj finiĝoj de la verbaj tensoj de la modo indikativo:
    • PREZENCO = -AS: Ŝi kantas tre bele.
    • PRETERITO = -IS: Mi dormis dum la tuta posttagmezo.
    • FUTURO = -OS: Ni aĉetos novan aŭton.

La Prezenco (aŭ AS-Tempo)

  • Tiu tenso rilatas al verba ago, kiu okazas aŭ okazadas en la nuntempo. Temas pri ago atestebla, rimarkebla, observebla nun, en la estanta tempo.
  • La verbo en la prezenco povas esti sola, nedaŭra, nelonga ago.
    • La kato saltas sur la tablon.
  • Tamen la verbo en la prezenco povas esti ankaŭ ago aŭ agado kun longa daŭreco, kun kontinueco aŭ kun reguleco.
    • Li loĝas en Parizo.

La Sufikso –AD-

  • Se la prezenca verba ago estas seria, kun sinsekvo, daŭro, ripeto, kutimo, oni povas uzi la sufikson -ad, kiu donas la ideon de ripetado aŭ daŭrado.
    • Dorotea frapadas ĉe la pordo.

La Prezencaj Participoj

  • Por doni ideon de momenta daŭreco aŭ de kontinua prezenco de unu sola verba ago, ekzistas la participo -anta, kiu estas plej ofte uzata kune kun la verbo ‘esti’.
    • La infano estas ludanta en la ĝardeno.
  • Ĉar la participo -anta estas adjektiva, ekzistas ankaŭ epitetoj kun -anta.
    • La kantanta birdo sidas sur la branĉo.
  • -Anta estas aktiva prezenca participo.
  • Se tamen la verbo estas en la pasiva voĉo, ekzistas la participo -ata, plej ofte aperanta post la verbo ‘esti’ kaj ankaŭ rolanta kiel epiteto.
    • La letero estas skribata de mia amiko.
  • Post la liga verbo ‘esti’ aperas la participoj -anta aŭ -ata, en prezencaj verbaj agoj de la subjekto.
  • Tamen, post netransitivaj kaj transitivaj verboj la aktiva prezenca participo estas -ante kaj la pasiva prezenca participo estas -ate.
    • -ante: Ŝi iras sur la strato, kantante feliĉe.
    • -ate: La knabo sidas sur la planko, ĉirkaŭate de siaj ludiloj.

Respondu al la demandoj malsupre listitaj, por ekzerciĝi pri prezencaj verboj kaj participoj, krom pri la sufikso –AD-.



SIMPLA PREZENCA TENSO (-AS)

  1. Ĉu la suno brilas pli forte ĉi-matene?
  2. Ĉu la homoj bezonas amon por vivi?
  3. Kiel la vento blovas tra inter la arboj?
  4. Ĉu la vero ĉiam venkas la malveron?
  5. Kial la infanoj ridas tiel laŭte?
  6. Ĉu bona instruisto paciencas kun la lernantoj?
  7. Kion la filozofo pensas pri la vivo?
  8. Ĉu la tempo pasas rapide, kiam oni amuziĝas?
  9. Kie la scio loĝas?
  10. Ĉu ni lernas ion novan ĉiutage?
  11. Kiom da horoj vi dormas kutime en la nokto?
  12. Ĉu la paco komenciĝas per kompreno?
  13. Kiu skribas la leĝojn de la naturo?
  14. Ĉu la mondo ŝanĝiĝas konstante?
  15. Kiel Caetano Veloso kreas siajn muzikojn?
  16. Ĉu la scienco klarigas ĉiujn misterojn?
  17. Pri kio tiuj poetoj deklamas?
  18. Kio okazas, kiam la akvo bolas?

KONTINUA AŬ RIPETATA AGO (-AD-)

  1. Ĉu la pluvo faladas sur la tegmenton dum la ŝtormo?
  2. Kio batadas ritme en la brusto?
  3. Ĉu la horloĝo tiktakadas senĉese?
  4. Kial la ondoj frapadas la bordon?
  5. Kiel la birdoj kantadas en la arbaro?
  6. Ĉu la infano demandadas pri ĉio?
  7. Kion la ventolilo blovadas en la ĉambro?
  8. Kie la maŝino bruadas la tutan tagon?
  9. Ĉu la martelo batadas la najlon?
  10. Ĉu tiu bona metiisto marteladas kun precizeco?


AKTIVA PREZENCA PARTICIPO (ESTAS ... -ANTA)

  1. Ĉu la mondo estas konstante ŝanĝiĝanta?
  2. Kiu estas staranta ĉe la pordo?
  3. Kion la sciencisto estas esploranta en la laboratorio?
  4. Ĉu la kantisto estas kantanta belan melodion?
  5. Pri kio la politikistoj estas parolantaj?
  6. Ĉu la ekonomi-kresko estas malrapidiĝanta?
  7. Kial la hundo estas bojanta?
  8. Ĉu vi estas atendanta iun?
  9. Kiel la situacio estas pliboniĝanta?
  10. Ĉu la infano estas dormanta en sia lito?


AKTIVA PREZENCA PARTICIPO KIEL EPITETO (-ANTA -O)

  1. Ĉu ridanta vizaĝo estas agrabla?
  2. Kio estas la sono de fluanta rivero?
  3. Kiu helpas la falantan homon?
  4. Ĉu kreskanta arbo bezonas akvon?
  5. Kia estas la sento de amanta koro?
  6. Ĉu pensanta menso estas aktiva menso?
  7. Kiuj estas la defioj de ŝanĝiĝanta socio?
  8. Ĉu brulanta kandelo donas fortan lumon?


PASIVA PREZENCA PARTICIPO (ESTAS ... -ATA)

  1. Kio estas konstruata en tiu tereno?
  2. Ĉu la letero estas skribata de la direktoro?
  3. De kiu la muziko estas komponata?
  4. Ĉu la manĝo estas preparata en la kuirejo?
  5. Kiel la problemo estas solvata de la teamo?
  6. Ĉu la vero estas serĉata de la filozofoj?
  7. Kial la regulo estas sekvata de ĉiuj?
  8. Ĉu la domo estas purigata ĉiusemajne?
  9. Per kio la informo estas disvastigata?
  10. Ĉu la pordo estas malfermata de iu?


PASIVA PARTICIPO KIEL EPITETO (-ATA –O, -ITA -O)

  1. Ĉu skribita letero estas formala komunikilo?
  2. Kio estas la valoro de rakontata historio?
  3. Ĉu bone farita laboro meritas laŭdon?
  4. Ĉu amata persono sentas sin sekura?
  5. Kie troviĝas la perdita trezoro?
  6. Ĉu fermita pordo signifas nepran rifuzon?
  7. Kiu estas la aŭtoro de la legata libro?
  8. Kia estas la gusto de tiu freŝe farita kafo?


AKTIVA PREZENCA ADVERBA PARTICIPO (-ANTE)

  1. Ĉu oni povas kanti, dancante samtempe?
  2. Kiel la studento respondas, hezitante?
  3. Ĉu la patrino laboras, pensante pri siaj gefiloj?
  4. Kion oni vidas, rigardante tra la fenestro?
  5. Ĉu la atleto kuras, esperante venki?
  6. Kial li foriris, nenion dirante?
  7. Ĉu oni povas solvi problemon, trankvile parolante?
  8. Kiu parolas, ĉiam ridetante?
  9. Ĉu la infano lernas, ludante?
  10. Kien la rivero fluas, portante belecon?


PASIVA PREZENCA ADVERBA PARTICIPO (-ATE)

  1. Ĉu la kastelo staras, ĉirkaŭate de arboj?
  2. Kiel la urbo aspektas, vidate de supre?
  3. Ĉu la sekreto restis kaŝita, bone gardate?
  4. Kio okazas, se regulo estas rompata, konsciate?
  5. Ĉu la tasko fariĝas pli facila, farate kune?
  6. Kial la kanto sonas malĝoja, kantate malrapide?
  7. Kiel la akuzito sentas sin, juĝate de la publiko?
  8. Ĉu la donaco estas pli valora, donite senatende?
  9. Kio estas la rezulto, kiam ideo estas akceptata universale?
  10. Ĉu la manĝo estos bongusta, preparate kun amo?


REVIZIO KAJ MIKSAĴO DE GRAMATIKAJ KONCEPTOJ

  1. Ellaboru 20 demandojn kun respondoj pri tiuj tuj malsupraj bildoj, kun la prezencaj aktivaj kaj pasivaj adjektivaj kaj adverbaj participoj, krom epitetoj:


  2. Ĉu la parolanta instruisto estas aŭskultata de la lernantoj?
  3. Ĉu la tempo pasas, nenion atendante?
  4. Kiel la kuko estas manĝata, farite el ĉokolado?
  5. Ĉu, legante libron, oni vojaĝas al aliaj mondoj kaj tempoj?
  6. De kiu la kreskanta planto estas akvumata?
  7. Ĉu la decido, kiam prenate rapide, estas ĉiam la plej bona?
  8. Kial la ploranta infano estas konsolata de sia patrino?
  9. Ĉu la vojo estas videbla, lumigate de la luno?
  10. Kiu dancadas, aŭskultante la muzikon?
  11. Ĉu tiu konstruata ponto ligas du urbojn?
  12. Kion oni sentas, amate de multaj homoj?
  13. Ĉu la venkanta teamo estas aplaŭdata de la spektantaro?
  14. Kiel la mondo ŝanĝiĝas, movate de novaj ideoj?
  15. Ĉu la suno subiras, pentrante la ĉielon per koloroj?
  16. Kion faras la laborantaj abeloj?
  17. Kion Doktoro Esperanto estis esperanta, kiam, parolante Esperante, li lanĉis al la mondo la Lingvon Internacian, en la 26-a de Julio 1887?


Nenhum comentário:

Postar um comentário