sábado, 7 de fevereiro de 2026

14) LA AKUZATIVO EN LA LOKO DE CERTAJ PREPOZICIOJ. EBLECOJ.

   Por trovi vortojn kaj esprimojn, kunpremu Ctrl+F.

 Plena Ilustrita Vortaro 

Vortaro Túlio Flores



              SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 13.02.2026                         

151. Kien (aŭ kion, aŭ en kion, aŭ al kie, aŭ al kiu loko, aŭ en kiun lokon, aŭ kiun lokon) vi vojaĝas trajne?

152. Kion unue vi veturos dum via kontinenta ekskurso tra Afriko?

153. Dum kiom da tempo vi devis atendi la buson al Ateno hodiaŭ matene?

154. Kiomlonge vi loĝis en Varsovio, antaŭ ol transloĝiĝi al Prago?

155. Kien vi navigis pasintvintre?

156. Ĉu vi ankoraŭ intencas vojaĝi Barcelonon kun tiom da pluvo, malvarmo kaj vento en la urbo?

157. Je kioma horo vi kutime ekiras la laboron matene?

158. Al kie (aŭ kien, aŭ kion, aŭ en kion  la delegitoj flugos por la internacia kongreso?

159. Kion vi preferus iri post la laboro hodiaŭ vespere?

160. En kion vi transformus vian salonon dum la semajnfino?

161. Kion vi vizitus unue, se vi alvenus Nov-Zelandon frue en la mateno?

162. Al kie vi flugus el San-Paŭlo por semajnfina libertempo?

163. Dum kiom da tempo vi veturus Sidnejon per helikoptero?

164. Je kioma horo vi atingas la universitaton ordinare?

165. Kiomlonge vi flugus Ankaron, la ĉefurbon de Turkio?

166. Kien vi iros kuri antaŭ la vespermanĝo?

167. En kion vi ŝanĝus vian dormoĉambron dum la ferioj?

168. Kion vi planas iri unue, kiam vi alvenos Tokion?

169. Al kie vi veturus semajnfine por ripozi?

170. Dum kiom da tempo vi vojaĝos Johanesburgon je laboro?

171. Je kioma horo vi reiras la hejmon post la ofico?

172. Kiomlonge vi biciklos Londonon por la kurso pri kuirarto?

173. Kial vi tiel rapide iras la flughavenon?

174. En kion vi transformus malnovan magazenon en via kvartalo?

175. Kion vi aĉetus, se vi irus Parizon printempe?

176. Al kie vi vojaĝus el Pekino por la vintraj ferioj?

177. Dum kiom da tempo vi iros la bienon por ripozo?

178. Je kioma horo vi veturos la ban-urbon?

179. Kiomlonge vi flugis Romon, por fari la esploron?

180. Kien vi direktos vin, alveninte la urbon?


 ****



                   SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 12.02.2026


126. Dum kiom da tempo vi biciklas vian laborejon?

127. Kiomlonge vi restos en hotelo dum via vojaĝo de Moskvo Kievon (la ĉefurbon de Ukrainio)?

128. En kion vi venos por ferii, ĉu la montaron, aŭ la marbordon?

129. Je kioma horo vi ekveturos Dubajon el Kairo?

130. Kion vi elektus por vojaĝi turisme, ĉu Buenos-Ajreson, aŭ Limaon?

131. Kien vi iros unue, kiam vi alvenos Nov-Jorkon? Ĉu la Centran Parkon, aŭ la Statuon de Libereco? 

132. Dum kiom da tempo la aviadilo flugos de San-Paŭlo Londonon?

133. Kiomlonge vi atendis vian amikon ĉe la stacidomo en Tokio? Ĉu unu horon, aŭ pli ol unu horon?

134. Kien vi iros en Portugalujo, post kiam vi finos vian laboron en Lisbono? Ĉu Bragon, Koimbron, aŭ Amadoron?

135. Je kioma horo vi kutime eliras el la hejmo, por iri la oficejon?

136. En kion la turisto metis sian pasporton, por foriri la flughavenon?

137. Kion vi vojaĝus, se vi povus elekti inter Pekino kaj Tajvano?

138. Kion vi marŝos por tagmanĝi en la centro de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio?

139. Dum kiom da tempo vi studas Esperanton ĉiun tagon?

140. Kiomlonge la ŝipo navigis por alveni 

Kaburbon, en Sud-Afriko?

141. Kien (aŭ kion, aŭ kiun lokon, aŭ al kie, aŭ al kiu loko) la studentoj veturis dum la lasta semajnfino?

142. Je kioma horo la trajno ekiros Berlinon morgaŭ matene?

143. En kion vi pakis viajn vestaĵojn por iri la montaron?

144. Al kie vi intencas translokiĝi venontan jaron en Afriko: ĉu Sieraleonon, aŭ Somalion?

145. Kion vi preferos iri unue en Salvadoro, Bahio, dum la somero?

146. Dum kiom da tempo vi planas resti en Bonaero?

147. Kiomlonge la labora deĵoro daŭras ĝenerale en via urbo?

148. Kien vi sendos tiujn pakaĵojn el Madrido? Ĉu Vatikanon, aŭ San-Marinon?

149. Je kioma horo la restoracioj malfermiĝas en Seulo?

150. En kion la geadoleskantoj tuj saltis, alveninte la klubon?


****



                        SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 11.02.2026


101. Dum kiom da tempo vi legas, antaŭ ol ekdormi? Ĉu unu horon, aŭ pli?

102. Kion vi planas fari la tutan semajnfinon, dum vi restos en la kamparo?

103. Je kioma horo vi foriros el Singapuro Honkongon?

104. Dum kiom da tempo vi restos en Los-Anĝeleso antaŭ, ol flugi Ĉikagon?

105. Kiomlonge daŭros la trajna vojaĝo el Moskvo Sankt-Peterburgon?

106. Dum kiom da tempo vi kutime kuiras vespermanĝon hejme? Ĉu du horojn, aŭ malpli?

107. Kien, aŭ kion, vi iros por aĉeti cerealojn hodiaŭ? Ĉu la liberan foiron, aŭ la magazenon?

108. Kiomlonge daŭras la flugo de Tokio Pekinon?

109. Al kie vi veturos por viziti amikojn ĉi-semajnfine? Ĉu la vilaĝon, aŭ al la kamparo?

110. Je kioma horo vi iradas vian laboron ĉiutage?

111. Kion vi preferus iri en Filipinoj, ĉu Manilon, la ĉefurbon, aŭ Davaon?

112. En kion vi eniros por studi? Ĉu bibliotekon, aŭ kafbutikon?

113. Dum kiom da tempo vi aliras la botanikan parkon posttagmeze?

114. Kiomlonge vi veturos trajne de Parizo al Berlino?

115. Kien vi sendos pakaĵon al via amatino?

116. Je kioma horo vi finas vian tagan rutinon vespere, por reiri la hejmon?

117. Al kie vi vojaĝos por ferii en Sudameriko, ĉu ekzemple Rio-de-Ĵanejron?

118. Kion vi unue iros dum via ekskurso al Afriko, ĉu Kinŝason, la ĉefurbon de Demokratia Respubliko Kongo, aŭ Dodomaon, la ĉefurbon de Tanzanio?

119. En kion vi iros por partopreni la venontan nacian kongreson de Esperanto?

120. Kiomlonge daŭras la ŝipa vojaĝo de Novjorko Londonon?

121. Al kie vi vojaĝos el Johanesburgo? Ĉu Najrobion, la ĉefurbon de Kenjo, aŭ en Adis-Abebon, la ĉefurbon de Etiopio?

122. Kien vi iros por sporti en via urbo?

123. Kion vi iras tagmanĝi en via deĵora paŭzo?

124. Al kie vi flugos por la konferenco, ĉu al Ĉikago, aŭ Vaŝingtonon?

125. Kion vi preferus veturi unue, ĉu Antarkton, aŭ Gronlandon?


****




                     SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 10.02.2026


76.  Kiomlonge vi atendos la trajnon veturontan la centralan stacidomon de Helsinko, en Finnlando?

77.  Dum kiom da tempo vi restos en Lisbono, antaŭ ol vi ekveturos Porton?

78.  Kien vi iros morgaŭ post la laboro: ĉu la bankon aŭ la superbazaron?

79.  Vi metos la juvelojn en kion, antaŭ ol preni la metroon al la flughaveno?

80.  Al kie vi veturos ĉi-semajnfine por viziti amikojn?

81.  Kion vi faros la tutan posttagmezon, dum vi vojaĝos per buso alian urbon?

82.  Je kioma horo vi renkontiĝos kun la gvidisto, por iri kune la muzeon?

83.  Dum kiom da tempo vi loĝos en Novjorko, antaŭ ol transloĝiĝi Toronton?

84.  Kiomlonge daŭras la flugo el Londono Tokion sen halto?

85.  Kien vi intencas transloĝiĝi el Kairo: ĉu Aleksandrion?

86.  Kien vi iros ŝanĝi monon, antaŭ ol flugi Luksemburgon?

87.  Al kie vi iros hodiaŭ vespere por manĝi: ĉu restoracion aŭ rapidservan budon?

88.  Kion vi muzikos la tutan nokton en la nokta trajno? Ĉu nokturnojn?

89.  Je kioma horo ekiros la trajno el Berlino Munkenon?

90.  Dum kiom da tempo vi restos en Meksikurbo, antaŭ ol pluveturi Limon?

91.  Kiomlonge vi promenis en la parko hodiaŭ matene?

92.  Kien vi flugos el San-Paŭlo: ĉu Bonaeron, en Argentino, aŭ Asuncionon, en Paragvajo?

93.  Vi metos viajn dokumentojn en kion, por ne perdi ilin dum la vojaĝo Kiton, en Ekvadoro?

94.  Al kie vi veturos el Lagoso: ĉu Akron (la ĉefurbon de Ganao), aŭ Abuĝon (la ĉefurbon de Niĝerio)?

95.  Kion vi rigardos dum la longa vojaĝo per aviadilo el Sidnejo Melburnon?

96.  Je kioma horo vi alvenos la hotelon post la flugo?

97.  Dum kiom da tempo vi restos en Dubajo, antaŭ ol flugi Mumbajon?

98.  Kiomlonge vi laboros hodiaŭ vespere, antaŭ  ol reiri la hejmon?

99.  Kien vi iros post la leciono: ĉu la bibliotekon, aŭ la kafejon?

100. Vi transformos la bileton en kion ĉe la vendotablo: en elektronikan, aŭ en paperan bileton?


****




SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 09.02.2026

51.  Dum kiom da tempo vi restos en Roterdamo dum via vizito al Nederlando? Ĉu dum unu semajno, aŭ unu monaton?

52.  Kiomlonge daŭros via vojaĝo de Recifo al Fortalezo per aviadilo?

53.  Kien vi iros post la tagmanĝo, ĉu la interretbutikon aŭ la bibliotekon?

54.  Kion vi preferos vojaĝi en la ferioj, ĉu Burundon, aŭ Togolandon?

55.  Al kie vi vojaĝos venontsemajne, ĉu Buenos-Ajreson (aŭ Bonaeron), aŭ al Montevideo?

56.  Kion vi marŝis matene en via kvartalo? Ĉu la foirhalon, aŭ la pulbazaron?

57.  Dum kiom da tempo vi restas en la oficejo ĉiun labordeĵoron?

58.  Kiomlonge vi marŝas de la lernejo al via hejmo ĉiutage? Ĉu unu horon, duonhoron?

59.  Kien sin direktos via ekskursa ŝipo, ĉu  Aŭstralion aŭ Nov-Zelandon?

60.  Je kioma horo vi finos la deĵoron kaj reiros la hejmon?

61.  En kion vi ŝatus iri en la vespero, ĉu la kinejon, aŭ la koncertejon?

62.  Al kie vi veturos por ferioj? Ĉu Venezuelon, aŭ Kolombion?

63.  Dum kiom da tempo daŭras via paŭzo por la kafumo? Ĉu dek minutojn, kvaronhoron? 

64.  Kiomlonge vi restis en la hospitalo post la vizito al la kuracisto?

65.  Kiam vi iros Tanzanion, por supreniri Kilimanĝaron?

66.  Je kioma horo vi revenos tien ĉi per metroo?

67.  Kion vi venas frue en la mateno, ĉu la universitaton, aŭ la laboratorion?

68.  En kion vi plonĝos por amuziĝi? Ĉu la naĝejon, aŭ en la riveron?

69.  Dum kiom da tempo vi flugos per helikoptero de Gujano ĝis Franca Gujano?

70.  Kiomlonge daŭros via restado en la kafejo post la tagmanĝo?

71.  Al kie vi iros por aĉeti panon, ĉu la panvendejon, aŭ la superbazaron?

72.  Kion (aŭ al kio) vi kuros maratone?

73.  Dum kiom da tempo vi flugos Brazavilon, la ĉefurbon de Respubliko Kongo?

74.  Kiomlonge vi veturas la flughavenon, antaŭ ol vi komencas labori?

75.  Kien vi preferus iri promene, ĉu Havanon, aŭ en Santiagon de Kubo?


****


 SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 08.02.2026

26. Dum kiom da tempo vi marŝis la urbocentron de Lagoso, en Niĝerio?

27. Kiam vi alvenos Nov-jorkon, se via alĉieliĝo el Londono estos je la tagmezo? Ĉu je la 7-a vespere?

28. En kiun urbon de Afriko vi veturos post via restado en Galegio?

29. Dum kiom da tempo oni kutime flugas de Otavo al Sidnejo?

30. Al kie vi preferus vojaĝi la sekvan fojon: Ĉu Los-Anĝeleson, aŭ Pekinon?

31. Kiom longe la trajno de Berlino al Vieno bezonas por la vojaĝo?

32. Je kioma horo la ŝipo alvenos la insulareton Santorinon?

33. Kion vi iros unue en Rio-de-Ĵanejro: la faman plaĝon Kopakabanon, aŭ la monton Korkovadon?

34. Kiun kontinenton vi flugos post via restado en Usono?

35. Dum kiom da tempo vi intencas loĝi en Mumbajo dum via hindia turneo?

36. Je kioma horo vi kutime ekveturas la oficejon matene?

37. Kiomlonge daŭras pli-malpli la aŭtobusa veturo de Ĝirono al Barcelono?

38. Al kie vi flugos post via vizito al la Granda Muro en Ĉinio? Ĉu Agron, por koni Taĝ-Mahalon?

 39. En kiun hotelon en Romo vi iros por gastiĝi post via alveno?

40. Je kiu horo la grupo planas alveni la muzeon la Ermitejon, en Sankt-Peterburgo?

41. Kiomlonge vi planas resti en Osako dum via vojaĝo al Japanujo?

42. Kion vi unue kutime iras, kiam vi alvenas novan urbon: ĉu la plej faman lokan restoracion, aŭ la plej faman vidindaĵon?

43. Je kioma horo la gvidisto kondukos la turistaron la piramidojn de Egiptujo?

44. Kiom longe vi restos en Tajlando post la longa flugo? Ĉu du tagojn, aŭ nur dum unu tago?

45. Al kie vi tuj iros post la kunsido en la ĉefurbo? Ĉu la montaron?

46. En kiun landon de Sudameriko vi veturos post Brazilo?

47. Je kioma horo vi devos alveni la flughavenon, antaŭ ol deteriĝi al Dubajo?

48. Dum kiom da tempo vi esploros la antikvajn ruinojn de Ateno? Ĉu unu semajnon?

49. Kiomlonge vi intencas vojaĝi la tutan Aŭstralion per motorciklo?

50. Je kioma horo oni rekomendas alveni la stacidomon antaŭ la longdistanca trajno?

 ****



SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 07.02.2026


Malsupre estas 25 ekzercaj demandoj, kiujn vi devas respondi preferinde kun la substitua akuzativo, por encerbigi la regulon, aŭ kun la koncerna prepozicio. Respondu ĉion laŭtvoĉe kaj skribile.




1.   Dum kiom da tempo vi planas resti en Parizo? Ĉu dum du monatoj, aŭ nur unu monaton?

2.   Kiomlonge vi laboris hieraŭ senpaŭze? Ĉu dum du horoj, aŭ nur unu horon?

3.   Kien (aŭ en kion, en kiun lokon) vi vojaĝos post la vizito al Novjorko?

4.   En kion (aŭ kion, en kiun lokon) vi eniris hieraŭ unu horon antaŭe, ĉu en la teatron, aŭ en la kinejon?

5.   Al kie (aŭ en kion, aŭ kion) vi flugos post via restado en Tokio?

6.   Kion vi preferus viziti, ĉu Romon, Kairon, aŭ Sidnejon?

7.   Je kioma horo vi foriros al Berlino post du tagoj (aŭ du tagojn poste)?

8.   Dum kiom da tempo vi restis en la hospitalo la pasintan semajnon?

9.   Kiomlonge vi planas studi hodiaŭ antaŭ la ekzameno?

10.  Kien vi iris hieraŭ post la laboro, ĉu rekte la hejmon, aŭ unue al restoracio?

11.  En kion vi iris por ŝanĝi vian monon dum la vojaĝo al Londono?

12.  Al kie vi veturos post via restado en San-Paŭlo?

13.  Kion vi elektus flugi unue, ĉu Pekinon, aŭ Nov-Delhion?

14.  Kiomlonge vi flugos Moskvon tri tagojn poste?

15.  Dum kiom da tempo vi restis en la biblioteko hieraŭ?

16.  Kiomlonge vi planas resti en Antananarivo dum la somero?

17.  Kien vi vojaĝos post via semajnfina restado en Johanesburgo?

18.  En kion vi eniris por veturi hieraŭ nokte, ĉu buson, metroon, metroeton, aŭ trajnon?

19.  Al kie vi flugos post via vojaĝo tra Aŭstralio la venontan semajnon?

20.  Kion vi preferus iri unue en Rio-de-Ĵanejro, ĉu al Korkovado, aŭ Ipanemon? Kion?

21.  Je kioma horo vi planas foriri al Los-Anĝeleso post tri semajnoj (aŭ tri semajnojn poste)?

22.  Dum kiom da tempo vi restis en la muzeo de Kairo antaŭ du tagoj (aŭ du tagojn antaŭe)?

23.  Kiomlonge vi planas resti en Meksik-urbo, antaŭ ol reiri la hejmon?

24.  Kien vi iris post via vizito al la universitato en Toronto unu semajnon antaŭe?

25.  En kion vi eniris hieraŭ posttagmeze, ĉu la bibliotekon aŭ la kafeterion?





La Akuzativo anstataŭ Prepozicioj


En kelkaj okazoj, por esprimi mezurojn, daŭron de tempo kaj direkto al lokoj, la kazo akuzativo ankaŭ povas anstataŭi rilatajn prepoziciojn (kiel "dum" kaj “en” por tempo, aŭ "je" por prezo/mezuro). Tiu regulo estas elektebla, ne deviga.

Ekzemploj:

  • Mi ankoraŭ ne scias, sed mi forestos longan tempon (= dum longa tempo).
  • Du horojn antaŭe (= antaŭ du horoj) tiu sinjorino invitis tiun infanon transloĝiĝi kun ŝi ŝian landon.
  • La libro “Kvindek Jarojn Poste” (aŭ Post Kvindek Jaroj), de Emmanuel, estas tre leginda.
  • La doktorino Katlena deĵoris la tutan nokton (= en/dum la tuta nokto) en la hospitalo. Nun ŝi reiros hejmen (= la hejmon, en la hejmon, al la hejmo), por ripozi almenaŭ ses horojn (= dum ses horoj).
  • Abimbolo veturadas multajn jarojn (= de multaj jaroj) preskaŭ la tutan Mozambikon (= en la tuta Mozambiko), kiel vojaĝa komizo. 
  • Marŝante tiel malrapide, eble Hektoro alvenos la urbon nur en la noktomezo. (= alvenos en la urbon)
  • Mi laboris dek horojn senpaŭze. (= dum dek horoj)
  • Kion vi preferus veturi, se vi havus monkondiĉon, ĉu Saharon, Japanujon, aŭ la Lunon? (= al Saharo, al Japanujo, aŭ al la Luno)



Novaj trejnaj demandaj suplementoj aperos tie ĉi mem en la proksimaj tagoj de la semajno, inter la 6-a kaj la 7-a matene laŭ la brazilja horeco (inter la 9-a kaj 10-a laŭ Grenviĉo).

4 comentários:

  1. Du horojn antaŭe (= antaŭ du horoj) tiu sinjorino invitis tiun infanon transloĝiĝi kun ŝi ŝian landon.
    Mi pensas ke la vorto translogxigxi estas malgxusta. La gxusta vorto estus translokigxi, cxu ne?
    Nur tajperaro, sed gravas por lernanto memori gxin gxuste. Dankon pro la bonega studmaterialo.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. ReVo (eo: pt|en)
      transloĝiĝi: mudar-se|change one's dwelling, move, relocate

      Excluir
  2. Dicionário de Túlio Flores
    Português-Esperanto / Esperanto-Português
    transloĝiĝi mudar-se. (de residência).

    ResponderExcluir
  3. En PLENA ILUSTRITA VORTARO:

    Transloĝiĝi. Ŝanĝi sian loĝejon, k okupi alian: li devis transloĝiĝi tre alten […], tute sub la tegmento (ZAMENHOF); en ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo (ZAMENHOF).

    ResponderExcluir