sábado, 27 de dezembro de 2025

8) PREZENCAJ VERBOJ, PARTICIPOJ KAJ GERUNDIOJ

Por lakalizi vortojn, premu Ctrl+F.



         SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 01.01.2026

  1. Kiaj estas viaj esperoj por la komenciĝanta jaro 2026?
  2. Ĉu vi estas intencanta fari ion por Esperanto en tiu ĉi nova jaro?
  3. Kiuj dancadas, aŭskultante la novjaran muzikon?
  4. Ĉu vi estas esperanta gajni en la loterio Megaseno?
  5. Ĉu tiu konstruata ponto ligas du urbojn?
  6. Kion oni sentas, estimate de multaj homoj?
  7. Ĉu la venkanta teamo estas aplaŭdata de la spektantaro?
  8. Kiel la mondo ŝanĝiĝas, movate de novaj ideoj?
  9. Ĉu la suno subiras, pentrante la ĉielon per flava kaj ruĝa koloroj?
  10. Kion faras la laborantaj abeloj [abelhas]?
  11. Kion Doktoro Esperanto estis esperanta, kiam, parolante Esperante, li lanĉis Esperantoal la mondo en la 26-a de Julio 1887?





           SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 31.12.2025


REVIZIO KAJ MIKSAĴO DE GRAMATIKAJ KONCEPTOJ 

Ellaboru 20 demandojn kun respondoj pri tiuj tuj malsupraj bildoj, kun la prezencaj aktivaj kaj pasivaj adjektivaj kaj adverbaj participoj, krom epitetoj:



  1. RESPONDU EKZERCIĜE LA MALSUPRAN APARTAN DEMANDARON

  1. Ĉu la parolanta instruisto estas aŭskultata de la lernantoj?
  2. Ĉu la tempo pasas, nenion atendante?
  3. Kiel la kuko [bolo] estas manĝata?
  4. Ĉu, legante libron, oni vojaĝas al aliaj mondoj kaj tempoj?
  5. De kiu la kreskanta planto estas akvumata [regada]?
  6. Ĉu la decido, kiam prenata rapide, estas ĉiam la plej bona?
  7. Kiel la ploranta infano estas konsolata de sia patrino?
  8. Ĉu la vojo estas klare videbla, lumigata de la luno?

 ****

SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 30.12.2025

AKTIVA PREZENCA ADVERBA PARTICIPO (TRANSITIVA AŬ NETRANSITIVA VERBO -ANTE)

  1. Al kie la rivero fluas, portante belecon?

  2. Ĉu oni povas kanti, dancante samtempe [ao mesmo tempo, simultaneamente]?
  3. Kiel la studento respondas, hezitante [vacilando, hesitando]?
  4. Ĉu la patrino laboras, pensante pri siaj gefiloj?
  5. Kion oni vidas, rigardante tra la fenestro?
  6. Ĉu la atleto kuras, esperante venki [vencer]?
  7. Kial li foriris, nenion dirante?
  8. Ĉu oni povas solvi problemon, trankvile parolante?
  9. Kiu parolas ĉiam ridetante?
  10. Ĉu la infano lernas, ludante?

PASIVA PREZENCA ADVERBA PARTICIPO (TRANSITIVA AŬ NETRANSITIVA VERBO -ATE)

  1. Ĉu la kastelo staras, ĉirkaŭate [arrodeado] de arboj?
  2. Kiel la urbo aspektas, vidate de supre?
  3. Ĉu la sekreto restas kaŝita, bone gardate?
  4. Kio okazas, se tiu regulo estas rompata [rompido, quebrado]?
  5. Ĉu la tasko fariĝas pli facila, farate kune?
  6. Kial la kanto sonas malĝoja, kantate malrapide?
  7. Kiel la akuzito sentas sin, juĝate [julgado] de la publiko?
  8. Ĉu la donaco estas pli valora, donata senatende (aŭ sen atendo [sem esperar])?
  9. Kio estas la rezulto, kiam ideo estas akceptata universale?
  10. Ĉu la manĝo estas bongusta, preparata kun amo?

  11. ****

SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 29.12.2025

PASIVA PREZENCA PARTICIPO (ESTAS ... -ATA)

  1. Kio estas konstruata sur tiu tereno?
  2. Ĉu la letero estas skribata de la direktoro?
  3. De kiu la muziko estas komponata?
  4. Ĉu la manĝo estas preparata en la kuirejo?
  5. Kiel la problemo estas solvata [solucionado, resolvido] de la teamo [equipe, time]?
  6. Ĉu la vero estas serĉata de la filozofoj?
  7. Kial la regulo [regra] estas sekvata [seguida] de ĉiuj?
  8. Ĉu la domo estas purigata [limpada] ĉiusemajne?

  9. Kiel (aŭ per kio) la informo estas disvastigata (aŭ diskonigata, anoncata [divulgada, anunciada])?
  10. Ĉu la pordo estas malfermata de iu?


PASIVA PARTICIPO KIEL EPITETO (-ATA –O)

  1. Ĉu tiu skribata letero estas formala komunikilo?
  2. Kio estas la valoro de rakontata historio?
  3. Ĉu tiu bone farata laboro meritas laŭdon [elogio]?
  4. Ĉu amata persono sentas sin sekura?
  5. Kie troviĝas la observata kometo 3I/Atlaso?
  6. Por vi, ĉu la lernata lingvo Esperanto estas regula kaj unuforma?
  7. Kiu estas la aŭtoro de tiu legata libro?
  8. Kia estas la gusto de tiu servata kafo?


****

 


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 28.12.2025

AKTIVA PREZENCA PARTICIPO (ESTAS ... -ANTA)

  1. Ĉu la mondo estas konstante turniĝanta (aŭ rotacianta [girando em torno do seu próprio eixo, rotacionando])?
  2. Kiu estas staranta ĉe la pordo?
  3. Kion la sciencisto estas esploranta [pesquisando] en la laboratorio?
  4. Ĉu la kantisto estas kantanta belan melodion?
  5. Pri kio la politikistoj estas parolantaj?
  6. Ĉu la ekonomi-kresko estas malrapidiĝanta?
  7. Kiel la hundo estas bojanta [latindo]
  8. Ĉu vi estas atendanta [aguardando] iun [alguém]?
  9. Kiel la situacio estas pliboniĝanta?
  10. Ĉu la infano estas dormanta en sia lito?


AKTIVA PREZENCA PARTICIPO KIEL EPITETO (-ANTA -O)

  1. Ĉu ridanta vizaĝo estas agrabla?
  2. Kio estas la sono [som] de fluanta rivero?
  3. Kiu helpas la falantan homon?
  4. Ĉu kreskanta arbo bezonas akvon?
  5. Kia estas la sento de amanta koro?
  6. Ĉu pensanta menso estas aktiva menso?
  7. Kiuj estas la defioj de ŝanĝiĝanta socio [sociedade se modificando, em modificação, em mudança]?
  8. Ĉu brulanta kandelo donas fortan lumon?


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 27.12.2025


Respondu al la demandoj malsupre listitaj [abaixo listadas], por ekzerciĝi pri prezencaj verboj, participoj kaj gerundioj, krom pri la sufikso –AD-.



SIMPLA PREZENCA TENSO (-AS)

  1. Ĉu la suno brilas pli forte ĉi-matene?
  2. Ĉu la homoj bezonas amon por vivi?
  3. Kiel la vento blovas tra inter la arboj?                    (R.: -ante)
  4. Ĉu la vero ĉiam venkas la malveron?
  5. Kial la infanoj ridas tiel laŭte?
  6. Ĉu bona instruisto paciencas kun la lernantoj?
  7. Kion la filozofo pensas pri la vivo?
  8. Ĉu la tempo pasas rapide, kiam oni amuziĝas?
  9. Kie la scio loĝas?
  10. Ĉu ni lernas ion novan ĉiutage?
  11. Kiom da horoj vi dormas kutime en la nokto?
  12. Ĉu la paco komenciĝas per kompreno?
  13. Kiu skribas la leĝojn de la naturo?
  14. Ĉu la mondo ŝanĝiĝas konstante?
  15. Kiel Caetano Veloso kreas siajn muzikojn? (R.: -ante)
  16. Ĉu la scienco klarigas ĉiujn misterojn?
  17. Pri kio tiuj poetoj deklamas?
  18. Kio okazas, kiam la akvo bolas?

KONTINUA AŬ RIPETATA AGO (-AD-)

  1. Ĉu la pluvo faladas sur la tegmenton [telhado] dum la ŝtormo?
  2. Kio batadas ritme en la brusto?
  3. Ĉu la horloĝo tiktakadas [faz tic-tac] senĉese?
  4. Kiel la ondoj frapadas la bordon? (R.: -ante)
  5. Kiel la birdoj kantadas en la arbaro?
  6. Ĉu la infano demandadas pri ĉio?
  7. Kion la ventolilo blovadas [ventila] en la ĉambro?
  8. Kie la maŝino bruadas [zoa, faz barulho] en (aŭ dum) la tuta tago?
  9. Ĉu la martelo batadas la najlon?
  10. Ĉu tiu bona metiisto (aŭ man-laboristo [obreiro, artífice]) marteladas kun precizeco?
                                       ****                         

Modoj kaj Tensoj (aŭ Verbaj Tempoj)

  • En Esperanto estas tri verbaj modoj:
    • Indikativo (aŭ difinita tempo): Mi laboras en la oficejo.
    • Kondicionalo (aŭ kondiĉa tempo): Ŝi trinkus kafon, se ŝi havus tempon.
    • Imperativo (aŭ ordona tempo): Venu ĉi tien, mi petas.
  • La modo indikativo havas tri tensojn. Ili estas:
    • Prezenco (aŭ estanta tempo): La hundo bojas.
    • Preterito (aŭ pasinta tempo): Hieraŭ mi legis bonan mesaĝon.
    • Futuro (aŭ estonta tempo): Morgaŭ ni vizitos la avinon.
  • Jen la gramatikaj finiĝoj de la verbaj tensoj de la modo indikativo:
    • PREZENCO = -AS: Ŝi kantas tre bele.
    • PRETERITO = -IS: Mi dormis dum la tuta posttagmezo [tarde].
    • FUTURO = -OS: Ni aĉetos novan aŭton (aŭ aŭtomobilon).

La Prezenco (aŭ AS-Tempo)

  • Tiu tenso rilatas al verba ago [ação verbal], kiu okazas aŭ okazadas en la nuntempo [no momento presente]. Temas pri ago atestebla [testemunhável] aŭ rimarkebla (aŭ observebla) nun, en la estanta tempo.
  • La verbo en la prezenco povas esti sola, nedaŭra [não continuado], nelonga [curto] ago [ação].
    • La kato saltas sur la tablon.
  • Tamen la verbo en la prezenco povas esti ankaŭ ago aŭ agado kun longa daŭreco.
    • Li loĝas [ele mora] en Parizo.

La Sufikso –AD-

  • Se la prezenca verba ago estas seria, kun sinsekvo [sequência], daŭro, ripeto, kutimo, oni povas uzi la sufikson -ad, kiu donas la ideon de ripetado aŭ daŭrado.
    • Dorotea frapadas (aŭ batadas) la pordon.


LA PREZENCAJ PARTICIPOJ

  • Por doni ideon de momenta daŭreco aŭ de kontinua prezenco de unu sola verba ago, ekzistas la participo -anta, kiu estas plej ofte [frequentemente] uzata kune kun la verbo ‘esti’.
    • La infano estas ludanta en la ĝardeno.
  • Ĉar la participo -anta estas adjektiva, ekzistas ankaŭ epitetoj kun -anta.
    • La kantanta birdo sidas sur la branĉo [galho].
  • -Anta estas aktiva prezenca participo.

  • Se tamen verbo estas en la pasiva voĉo, ekzistas la participo -ata, plej ofte aperanta post la verbo ‘esti’ kaj ankaŭ rolanta [atuando] kiel epiteto.
    • La letero estas skribata de mia amiko.

LA PREZENCA GERUNDIO


  • Post la liga verbo ‘esti’ aperas la participoj      -anta (aktiva) aŭ -ata (pasiva), en prezencaj verbaj agoj de la subjekto.
  • Tamen, post netransitivaj kaj transitivaj verboj la aktiva prezenca participo (aŭ, pli specife, gerundio) estas -ante, kaj la pasiva prezenca participo estas -ate.
    • -ante: Ŝi iras sur la strato, kantante feliĉe.
    • -ate: La knabo sidas sur la planko, ĉirkaŭate de siaj ludiloj.

Ĉar la gerundio finiĝas per -e, ĝi havas naturon de adverbo, kaj pro tio la koncerna [concernente] demando komenciĝas per KIEL.

Kiel Karlo Dimitrovo laboras? Li laboras kantante.

                                                                                   Novaj ekzercaj demandoj publikiĝos tie ĉi en la proksimaj tagoj de la semajno.

Nenhum comentário:

Postar um comentário