Por trovi vortojn kaj esprimojn, kunpremu Ctrl+F.
Plena Ilustrita Vortaro
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 30.01.2026
151. Ananja, mi volas, ke vi trapasu kun laŭdo la ekzamenon! Ĉu vi estas studanta adekvate pri la historio de Barato (Hindujo, Hindio), en tiu ĉi fina fazo de prepariĝado?
152. La fenestroj estas malfermitaj; fermu ilin rapide, ĉar uragano alproksimiĝas al nia vilaĝo, kiel anoncis la televizio! Ĉu vi ne timas?
153. La nova kolego forgesis ĉion lernitan en la lasta semajno; petu lin, ke li urĝe restudetu la lecionojn! Ĉu vi povos helpi lin?
154. La deziro de ĉiuj estas forta, ke la vero triumfu super la mensogo! Ĉu vi deziras la samon?
155. La tablo estas plena je paperoj; ordigu ĝin tuje! Ĉu vi faros tion nun, aŭ en ĉi tiu momento?
156. Zanilo, nia nova estro, rekomendas, ke la teamo agadu pli vigle! Kiam vi revenos el viaj ferioj por plivigligi la skipon?
157. Karlo, la nova lernanto, petas, ke la instruisto pri Kemio donu ekzemplon en la praktiko! Ĉu estos eble fari tion en la lernoĉambro?
158. Estas bezone (necese) praktiki Esperanton ĉiutage! Ĉu vi konsentas kun mi?
159. Estas grave, ke vi ne forgesu aĉeti la vortaron! Ĉu vi promesas tion?
160. Estas interese, ke la du kamaradoj vizitu unu la duan en la dimanĉoj! Ĉu vi pensas same?
161. S-ro Okado penegis, por ke vi sukcesu en la hejmtasko! Ĉu vi ne kompensos lian klopodon?
162. Katarina parolas laŭte, por ke ĉiuj aŭskultu ŝin bone! Ĉu vi bone aŭskultas ŝin?
163. Vi estas bruema jam tiel malfrue en la nokto; silentiĝu nun kaj provu endormiĝi! Ĉu morgaŭ vi ne devos ellitiĝi (stariĝi) pli frue?
164. La sonorilo de la preĝejo sonoras, por ke ni sciu, ke estas la tagmezo! Kioma horo estas en via brakhorloĝo?
165. Nia samideano ĵus eltrajniĝis (eliris el la trajno); kuru, por helpi lin pri la bagaĝo, ĉu vi povas?
166. La reviziado far (aŭ fare de) la landlima gardistaro estas rigora, ke ĉiuj enmigrantoj prezentu la vakcin-atestilon! Ĉu vi opinias tion justa?
167. Mi volas, ke vi estu tute sukcesa en la lukto! Ĉu vi sufiĉe trejnis, por alfronti vian rivalon?
168. F-ino Mariana, la nova instruistino, insistas, ke la lernantoj finu la taskojn ankoraŭ en la klasĉambro, antaŭ la foriro el la lernejo! Ĉu vi ne opinias ŝin tre severa?
169. S-ro Heritiero, la maljuna librovendisto, rekomendis, ke ni aĉetu de li kaj legu la libron "La Grafo de Montekristo"! Ĉu vi scias, kiu estas ĝia aŭtoro?
170. Urĝas, ke ni prenu la plej venontan metroon, eĉ se ni veturos starante, ĉar la konferenco komenciĝos post 30 minutoj! Ĉu vi estas preta?
171. Necesas, ke vi partoprenu en la diskutrondo (aŭ partoprenu la diskutrondon)! Ĉu vi havas ideojn por prezenti kaj diskutigi?
172. Estas demokratece, ke ĉiuj partoprenontoj voĉdonu pri la projektoj! Ĉu ne juste?
173. Georgo agadis fortanime kaj sindediĉe, por ke Afŝario aprobiĝu en la konkurso! Ĉu li donos donacon al li poste?
174. Miora ridas, por ke la pacientoj ĝoju dum la vakcinado! Ĉu vi rimarkas tiun detalon?
175. Vi estas videble tre laca, sed mi petas, ke vi daŭrigu la laboron iom pli. Ĉu vi povas daŭri laborante almenaŭ unu plian horon?
****
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 29.01.2026
126. La pordo restas malfermita; fermu ĝin rapide, ĉar mi aŭdis per la radio, ke estas urso cirkulanta en nia kvartalo! Ĉu vi ne aŭdis?
127. La kuirejo urĝe bezonas vian balaadon, ĉar estas multaj balaaĵoj sur ĝia planko; balau ĝin tuje! Prenu la balailon! Ĉu vi vidis la balaaĵujon?
128. La nova kolego maltrankvilas pro la amaso da taskoj destinitaj al li; helpu lin iomete, ĉu vi povas?
129. La ĝenerala espero estas tio, ke la justeco venku! Ĉu vi, kiel advokatino, batalos por tio en via profesio?
130. Mi volas, atendas, deziras kaj petas, ke vi estu pacienca! Ĉu vi povas klopodi por tio almenaŭ unu fojon?
131. S-ino Blagorodna, nia nova estrino (ĉefino) postulas, ke la teamo finu la raporton ĝustatempe, antaŭ ol la direktoro alvenos! Ĉu vi pretas rapidi?
132. La nova lernanto petas, ke la instruisto ripetu ĉion ankoraŭfoje (ree denove), sed estas preskaŭ la fino de la leciono! Ĉu vi kredas, ke la instruisto kontentigos lin?
133. Ni bezonas legi ĉiutage, almenaŭ unu paĝon de la romano, kun skribilo inter la fingroj! Ĉu vi rekonas, ke tio estas valora kaj helpa por nia pli efika lernado?
134. Estas esence grave, ke vi neniam mensogu al mi! Ĉu vi promesos tion?
135. Estas bonege, ke la tuta familio manĝu kune, almenaŭ tagmeze! Ĉu vi konsideras tion gravega?
136. F-ino Mbemba multe ŝvitis, por ke vi sukcesu en la konferenco! Ĉu vi estas agpreta ekparoladi?
137. Takanobuo parolas klare kaj malrapide, por ke la gelernantetoj komprenu ĉion, kion li instruas! Ĉu ili sukcesos lerni efike? Espereble, jes!
138. Vi estas tre bruema en tiu ĉi mateno, sed bonvolu silentiĝi nun, ĉar la lerneja inspektoro estas baldaŭ alvenonta! Ĉu vi povas fariĝi muta iomete?
139. La horloĝo sonoras; vekiĝu! Ĉu vi forgesis, ke vi bezonos foriri pli frue hodiaŭ?
140. - F-ino Belĉeva petis gasti ĉe ni pere de Pasporta Servo; ŝi restu ĉe ni dum unu semajno, ĉu vi konsentas?
- Kompreneble, mi konsentas, kondiĉe ke ŝi venu sola.
141. La komuna deziro de ĉiuj estas klara, ke la amo regu en niaj koroj! Ĉu vi havas saman deziron?
142. Mi volas, ke vi estu kontenta en via nova am-rilato! Ĉu vi bonvolus venigi ŝin al mi, por ke mi konu ŝin?
143. La instruisto Osmaro postulas, ke la studentoj skribu pli per krajono! Ĉu vi sekvos tion?
144. La kolegino Barbara petis, ke vi klarigu kaj deklaru tion, kion vi sentas pri ŝi! Ĉu vi pretas sin prezenti al ŝi?
145. Urĝas, ke ni finu tuj la projekton! Ĉu vi povas finpretigi la konkludon ankoraŭ hodiaŭ?
146. Nepre necesas, ke vi venu al la seminario! Ĉu vi intencas fari prelegon?
147. Estas bone, ke la infanoj plantu en grupo! Ĉu vi opinias tion pli produktiva?
148. Dagezo multe laboris, por ke vi estu feliĉa en la promenado! Ĉu vi ne dankos al li?
149. F-ino Baradosova ludas per gitaro, por ke ĉiuj ĝuu en la festo! Ĉu vi plezuras?
150. Vi estas kolera pro la maljustaĵo, sed trankviliĝu; ĉio finiĝos juste poste. Ĉu vi ne havas tian esperon?
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 28.01.2026
101. Indas, ke nia ĉefino kontroligu la kontrakton, antaŭ ol ciferece subskribi ĝin; ĉu nia kolego roboto jam leg-skanis kaj interpretis la etajn (tre malgrandajn) vortojn?
102. Ĉio sukcesu en via lernado; ĉu vi jam sentas vin preta?
103. La teamo kunlaboru pli bone, ĉar la apogo jam alvenis; ĉu vi estos la gvidanto?
104. Mi petas, ke vi sendu la dosieron ankoraŭ hodiaŭ; ĉu vi povos fari tion ĝis la kvina?
105. Mi volas, ke vi venu al la debato; ĉu vi jam decidis, kiun tezon vi defendos?
106. La instruisto Moŝio ĵus rekomendis, ke ni legu la ĉapitron antaŭe; ĉu vi jam komencis tralegi ĝin?
107. La estro postulas, ke ĉiuj alvenu ĝustatempe; ĉu vi povos alveni akurate hodiaŭ, aŭ preferinde antaŭ la 9-a?
108. Mi deziras, ke vi plene ripozu dum la semajnfino; ĉu vi efektive planas fari nenion?
109. Estas necese, ke vi ne parolu dum ŝia prezento; ĉu vi povas atendi silente ĝis la fino?
110. Necesas, ke ni finu ĉi tiun taskon hodiaŭ; ĉu vi havas tempon posttagmeze?
111. Estas grave, ke vi alvenu akurate; ĉu vi jam programis la alarmon de via kompufono?
112.
113. Urĝas, ke vi respondu al tiu mesaĝo; ĉu vi jam tradukigis kaj ekzamenis ĝin?
114. Estas pli bone, ke ni ŝparu iom da mono; ĉu ni nuligu tiun promenon?
115. Estas nepre necese, ke vi trinku pli da akvo; ĉu vi jam trinkis glason da ĝi ĉi-matene?
116. Mi klarigis ĉion denove, por ke vi komprenu; ĉu nun estas pli klare?
117. Parolu pli laŭte, por ke ĉiuj aŭdu vin; ĉu vi volas, ke mi ŝanĝu la mikrofonon, aŭ ĉu tiu estas sufiĉa?
118. Mi sendos al vi la ligilon, por ke vi konu la retejon; ĉu vi volas ĝin per Vacapo, Telegramo, Fejsbuko, aŭ retpoŝto?
119. Ni ekzerciĝu kune, por ke ni pliboniĝu pli efike; ĉu vi povos hodiaŭ vespere?
120. Mi faros liston, por ke ni ne forgesu ion; ĉu vi volas aldoni ion?
121. Mi rezervigos tablon en la restoracio, por ke ni ne atendu en vico; ĉu vi preferas je la oka?
122. Ne interrompu min; ĉu vi povas atendi unu minuton?
123. Montru al mi la foton; ĉu ĝi estas en via galerio (bildujo)?
124. Prenu ombrelon; ĉu la prognozo de la meteologio ne diras pluvon?
125. Respondu ĉi tiun mesaĝon tuje; ĉu vi komprenis ĉion, kion ĝi diras?
![]() |
| Semaforeto de transiro |
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 27.01.2026
77. La fenestro estas malfermita; fermu ĝin rapide, antaŭ ol la pluvo ekfalos! Ĉu estas facile (ĉu tio estas facila) al vi?
78. Hodiaŭ nia nova kolegino forgesis ĉion, kion ŝi lernis hieraŭ; ni atendu, ke ŝi memoru ĉion denove ĝis la morgaŭa ekzameno! Ĉu vi povas helpi ŝin per viaj mnemonikaj artifikoj?
79. Mia deziro pri tiu disputo estas forta, nome, ke la vero triumfu! Ĉu ankaŭ vi havas tian deziron?
80. Mi volas, ke vi estu kuraĝa kaj fortanima en tiu defio! Ĉu vi estas ag-preta por la batalo?
81. La ĉefo ordonas, ke la teamo (skipo) kunlaboru pli sindediĉe! Ĉu vi konsentas kun li?
82. La nova lernanto petas, ke la instruisto Obando donu ekzemplon! Ĉu povas esti, ke li lernis nenion ĝis nun?
83. Estas nepre necese, ke mi studu Esperanton ĉiutage! Se vi konsentas kun tio, ĉu vi konsentos al mi tempon por mia studo dum la labordeĵoro [plantão de trabalho]?
84. Estas grave, ke vi ne forgesu alporti la materialon! Ĉu vi estas atenta pri tio?
85. Estas bone, ke la amikoj vizitu unu la alian (aŭ unu la duan, se estas nur du amikoj)! Ĉu vi faciligos tian viziton?
86. S-ro Tsukamoto penis, por ke vi sukcesu en la stir-ekzameno! Kion vi faros, por danki al li?
87. S-ro Kendakenda parolas tre klare, por ke ĉiuj komprenu ĝuste lian instruon! Ĉu vi rimarkas tion?
88. Silentu dum momento! Ĉu vi aŭdas tiun bruon?
89. Ne forgesu la ŝlosilojn; ĉu vi jam kontrolis la poŝojn?
90. Fermu la fenestron! Ĉu vi ankoraŭ ne perceptis, ke estas tre malvarme?
91. - Telefonu al mi vespere.
- Ĉu je la 8-a (oka) horo taŭgos?
- Prefere inter la 7-a kaj duono kaj la 8-a.
92. Sendu la respondon al S-ro Haragakizo; ĉu vi havas lian retadreson?
93. La tablo estas polve malpura; purigu ĝin tuje, antaŭ ol la kelnero venos primeti ĝin por la bankedo! Ĉu vi faros tion nun, aŭ ĉi tiam?
94. Atendu ŝian alvenon; ĉu vi esperas, ke ŝi alvenos ĝustatempe, aŭ ĉu vi atendas (havas certecon), ke ŝi alvenu ĝustatempe?
95. Ne parku (aŭ parkumu) ĉi tie! Ĉu vi ne vidas la malpermesigan ŝildon?
96. Klarigu tion denove; ĉu vi povas paroli pli malrapide?
97. - Sidiĝu apud mi.
- Ĉu tiu sidloko estas libera?
98. - Li telefonu al sia patrino hodiaŭ!
- Ĉu vi kredas, ke ŝi nepre bezonas lian helpon?
- Mi tute certas (mi havas tutan certecon).
99. Ŝi iom ripozu post la deĵoro, antaŭ ol kuri al la metrostacio (stacio de metroo); ĉu ŝi ne aspektas tre laca?
100. Ni ekkuru pli frue morgaŭ; ĉu eblos al vi ekde la sepa matene?
****
- La ĉambro estas tute malorda; ordigu ĝin tuje! Ĉu vi faros tion nun [agora, presentemente], aŭ ĉi-tiam [agora, presentemente]?
- La lampo estas ŝaltita senbezone; tuj malŝaltu ĝin! Ĉu aŭdite?
- La instruonto malfruas; venigu lin urĝe! Ĉu vi povas rapidigi lin?
- Mia sincera deziro estas, ke nia amikeco daŭru longe! Ĉu ankaŭ vi deziras tion?
- Mi volas, ke vi estu sana kaj forta por labori ĝis vi transdimensiiĝos definitive (mortos)! Ĉu vi akceptas tion?
- La fabrikestro (la ĉefo de la fabriko) postulas, ke la skipo laboru pli sindediĉe (aŭ sindoneme)! Ĉu vi pretas obei lin?
- Multe da lernantoj petis, ke la instruisto klarigu denove la punkton! Ĉu vi bone komprenis ĝin?
- Necesas, ke ni lernu Esperanton ĉiam! Ĉu vi konsentas?
- Estas grave, ke vi alvenu akurate (ĝustatempe)! Ĉu vi povas promesi tion?
- Estas bone, ke la familio restu unueca! Respondu sincere: ĉu vi pensas same?
- Instruistino Mabanza studis multe, por ke vi komprenu la lecionon! Ĉu vi havas iun dubon?
- Fraŭlino Muholeza skribas per grandaj literoj, por ke ŝia patrino kapablu legi! Ĉu vi rimarkas?
- Vi uzas la lingvon tro multe; ripozigu la langon iomete! Ĉu vi povas tion fari?
- La telefono sonoras; respondu ĝin tuje! Ĉu vi ne aŭdas ĝin?
- Nia amiko ĵus alvenis de tre malproksime; bonvolu akcepti lin adekvate! Ĉu estas eble al vi bonvenigi lin komfortige?
- Ilia deziro estas klara, ke la ĝojo regu en niaj koroj! Ĉu vi deziras same?
- Mi volas, ke vi estu sukcesa en viaj projektoj! Ĉu vi estas preta komenci agadi?
- La instruistino Maritza insistas, ke la gelernantoj faru la klas-taskojn tuje! Ĉu vi jam komencis?
- Mia onklo rekomendis, ke ni legu tiun ĉi libron! Ĉu vi akceptas tion kaj volas legi ĝin la unua?
- Urĝas, ke ni tuj ekiru (komencu iri)! Ĉu vi pretas?
- Estos utile, ke S-ro Flajoro partoprenu la kunvenon! Ĉu vi scias, ĉu li planas partopreni en ĝi?
- Estas ordonite, ke la knaboj kaj la knabinoj ne ludu kune! Ĉu vi aprobas tion?
- S-ino Vatanukia laboris forte, por ke vi havu bonan vivon! Ĉu vi ne dankos al ŝi?
- D-ro Neilo multe ridas, por ke la pacientoj ĝoju! Ĉu vi rimarkas tion?
- Mi scias, ke vi estas laca, sed leviĝu (stariĝu) nun! Ĉu vi povas fari tion sola?
****
![]() |
| Tanzania knabo studeme leganta libron en Esperanto |
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 26.01.2026
51. Necesas, ke vi legu ĉiutage, kun krajono en la mano, por fari gravajn substrekojn! Ĉu vi konsentas, ke tio estas tre utila?
52. La pordo estas malfermita; fermu ĝin rapide, ke la vento blovas forte! Ĉu vi rimarkas?
53. Nia nova kolego maltrankviliĝas; faru lin trankvila! Ĉu vi kapablas? [Rimarku, ke post la verbo fari kaj ĝia rekta objekto, la komplemento estas adjektivo sen akuzativo.]
54. Nia nova kolego maltrankviliĝas; igu lin trankviliĝi! Ĉu vi kapablas? [Rimarku, ke post la verbo igi kaj ĝia rekta objekto, la komplemento estas infinitivo.]
55. Mi volas, ke vi estu pacienca! Ĉu eblas al vi esti tia?
56. La ĉefredaktisto postulas, ke la tuta redaktistaro finu la redaktadon ĝustatempe! Ĉu vi pretas?
57. La lernanto petas, ke la instruisto donu konsileton dum la ekzameno! Ĉu vi povas kredi tion?
58. La kuirejo estas tre malpura; purigu ĝin kaj vi gajnos ĉokoladon! Ĉu vi povas fari tion?
59. Estas grave, ke vi, kiel atestinto, ne mensogu antaŭ la juĝisto! Ĉu vi povas promesi tion nome de la leĝo?
60. Estas bone, ke la familio manĝu kune! Ĉu vi pensas laŭe (same)?
61. La pastro Borkovsko penis multe, por ke vi sukcesu en la seminaria ekzameno! Ĉu vi ne dankos lin?
62. S-ino Olga instruas tre didaktike, por ke la infanoj komprenu! Ĉu vi rimarkas?
63. Vi estas tre bruema kaj parolema hodiaŭ, sed silentiĝu nun! Ĉu vi povas tion fari?
64. La sonorileto de la pordo sonoras; Ĉu vi ne aŭdas? Kuru por vidi, kiu alvenis!
65. La repetitoro alvenis; li restu kun vi dum la tuta mateno! Ĉu vi esperas lerni multe?
66. La ĝenerala volo estas klara, ke la nova politika sistemo funkciu kontentige! Ĉu vi aparte volas tion?
67. Mi volas, ke vi estu sukcesa en via teatra monologo! Ĉu vi estas nervoza (tre maltrankvila)?
68. La instruistino S-ino Sodova insistas, ke la lernantoj faru la taskojn en tuta silento! Ĉu vi obeos ŝian volon?
69. Tiu intelektulo rekomendas, ke ni legu ĉi tiun libron. Ĉu vi konas ĝin? Pri kio temas?
70. Urĝas, ke ni tuj foriru, antaŭ ol pluvos! Ĉu vi jam alivestiĝis (ŝanĝis la veston)?
71. Necesegas (nepre necesas), ke vi partoprenu la kongreson! Ĉu vi aliĝis al ĝi?
72. Estas bone, ke la geknaboj ludu kune! Ĉu vi aprobas tion?
73. S-ro Kaputikjano multe klopodis, por ke vi havu prosperan vivon! Ĉu vi ne estas dankema al li pro tio?
74. Ananja ridetas, por ke la infanoj ĝoju! Ĉu vi rimarkas tiun detalon?
75. Vi estas klare tre malforta post la drinkado en la festo, sed leviĝu nun de la planko! Ĉu vi povas tion fari?
****
![]() |
| 房间乱得一塌糊涂;马上整理吧!你会现在做,还是此刻做呢? |
Imperativo aŭ Volitivo (finaĵo -u)
Oni uzas ĉi tiun modon por esprimi ordonojn, petojn, volon aŭ deziron. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la "u-modo" aŭ "vola modo".
a) Rektaj Ordonoj
Ĝi estas la plej komuna maniero doni rektan ordonon al iu (la dua persono singulara aŭ plurala).
- Hej! Silentu!
- Manĝu tuj viajn legomojn! [Atentu, ke la dua persono singulara aŭ plurala ne postulas la subjekton.]
b) Esprimo de Deziro aŭ Volo
Oni povas uzi ĝin por esprimi fortan deziron aŭ volon, ke io okazu, simile al "li/ŝi faru" aŭ "lasu, ke li/ŝi faru".
- Li venu, kaj mi pardonos al li.
- La paco regu sur la tero!
- Mi volas, ke vi estu tre feliĉa en via nova kariero.
c) La Volitivo en Frazoj kun "ke"
Kiam la ĉeffrazo esprimas deziron, peton, volon, rekomendon aŭ ordonon (uzante verbojn kiel voli, peti, deziri, rekomendi, postuli), la verbo de la subfrazo (enkondukita per ke) devas esti en la volitivo.
- Mi petas, ke vi donu dungon al mi!
- La instruisto volas, ke la studentoj studu pli.
d) La Volitivo kun "ke" en Nepersonaj Frazoj
Kiam la ĉeffrazo estas nepersona kaj esprimas neceson, urĝon aŭ konvenon (kiel en necesas, ke..., urĝas, ke..., estas bone, ke...), la verbo de la subfrazo ankaŭ uzas la volitivon.
- Necesas, ke ni studu kaj ellernu Esperanton ĉiam.
- Estas grave, ke vi alvenu ĝustatempe.
e) La Volitivo post "por ke"
La konjunkcio por ke, kiu indikas celon aŭ intencon, estas ĉiam sekvata de verbo en la volitivo.
- Mi multe laboris, por ke vi diplomiĝu, mia filo!
- Ŝi parolas laŭte, por ke la avino aŭdu ŝin.
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 24.01.2026
Legu okule kaj laŭte kaj poste respondu skribile kaj laŭtvoĉe ĉiujn kompleksajn dupropoziciajn demandojn.
1. Vi estas laca, sed eĉ tiele, studu ankoraŭ pli! Ĉu vi komprenas min?
2. La vespermanĝo estas preta, manĝu unue la legomojn! Ĉu vi aŭdis min?
3. La instruisto eksplikis, kaj li venu morgaŭ por ekzameni nin! Ĉu ni studu nun?
4. La paco estas grava; mi atendas, ke ĝi regu sur la tero! Ĉu ankaŭ vi deziras tion?
5. Mi volas, ke vi estu feliĉa en via nova profesio! Kion vi sentas nun?
6. La estro petis, ke la laboristoj studu pli! Ĉu vi konsentas kun tio?
7. La patrino insistas, ke la filo donu atenton al la taskoj! Ĉu vi rimarkis tion?
8. Necesas, ke ni ĉiam studu kaj lernu Esperanton! Ĉu vi pensas same?
9. Estas grave, ke vi alvenu ĝustatempe! Ĉu vi povas promesi tion?
10. Estas bone, ke la kolegoj helpu unu la alian! Ĉu vi faras tion?
11. Mi multe laboris, por ke vi diplomiĝu, mia filo! Ĉu vi ne dankas min?
12. Ŝi parolas laŭte, por ke la avino aŭdu ŝin! Ĉu vi rimarkis tion?
13. Vi estas malatenta, sed aŭskultu min nun! Ĉu vi pretas komenci studi?
14. La hundo bojas, bonvolu fermi la pordon! Ĉu vi tuj faros tion?
15. La amiko alvenis, li restu kun ni ĝis la fino de la festo! Ĉu vi ĝojas pri tio?
16. Mi deziro estas forta, ke la paco regu sur la tero! Ĉu vi sentas same?
17. Mi volas, ke vi estu tre feliĉa hodiaŭ! Ĉu vi ĝojas pro via datreveno?
18. La instruisto rekomendas, ke la studentoj studu pli diligente! Ĉu vi sekvos tiun rekomendon, aŭ ne?
19. Nia nova kolego petas, ke ni helpu lin kun la raporto! Ĉu vi pretas kunlabori kun li?
20. Urĝas, ke ni finu la taskon hodiaŭ! Ĉu vi kunlaboremas firme por tio?
21. Necesas, ke vi venu al la kunveno! Ĉu vi planas tion?
22. Estas konvene, ke la infanoj ekdormu frue! Ĉu vi aprobas tion?
23. Mi penis multe, por ke vi sukcesu en la ekzameno! Ĉu vi jam scias la rezulton?
24. Ŝi kantas, por ke ĉiuj ĝuu la momenton! Ĉu vi plezuriĝas?
25. Vi estas kolera, sed bonvolu rideti! Ĉu vi povas tion fari?
Novaj trejnaj demandaj suplementoj aperos tie ĉi mem en la proksimaj tagoj de la semajno, inter la 6-a kaj la 7-a matene laŭ la brazilja horeco (inter la 9-a kaj 10-a laŭ Grenviĉo).







Nenhum comentário:
Postar um comentário