sábado, 17 de janeiro de 2026

11) LA MODO KONDICIONALO: INTER REVO, NEREALECO KAJ ĜENTILECO

 Por lokalizi vortojn kaj sufiksojn, kunpremu Ctrl+F 





             SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 23.01.2026


176.        Ĉu vi plene favorus al la artefarita superintelekto, se ĝi jam estus kreita kaj utiligata mondskale?


177.       Ĉu la mondo estus pli ekvilibreca, se Afriko estus pli industriigita?

 

178.       Mi dezirus scii, ĉu la sporto, eĉ la profesia, povus vere unuigi naciojn; ĉu vi povus opinii pri tio?

 

179.       Se la Unuiĝintaj Nacioj havus pli da potenceco, ĉu la militoj estus malpli oftaj?

 

180.       Ĉu vi bonvolus klarigi, kial Ĉinio estas energie la lando plej potenca?

 

181.       Se la priklimata politiko malsukcesus, kiaj estus la ekonomiaj kaj mediprotektaj sekvoj?

 

182.       Ho! Se nur la Olimpikoj estus sen politika influo! Ĉu vi ŝatus prikomenti?

 

183.       Mi volus scii, ĉu la turismo estus la ĉefa enspezfonto de tiu insulo, se ĝiaj strandoj transformiĝus al plaĝoj; ĉu vi povus skribi artikolon pri tio?

 

184.       Se la ligo estus malfondita, ĉu la nacia futbala nivelo falus en gravan krizon?

 

185.       Ĉu vi bonvolus diri, kiu lando estus la plej riĉa je naturaj rimedoj sen la predema [predatória] ekspluatado de naturaj resursoj?

 

186.       Se ĉiuj voĉdonus, ĉu la politika sistemo estus pli legitima? Aŭ ĉu vi favorus al la senkondiĉa libereco de voĉdonado (elektado)?

 

187.       Se vi havus monan kondiĉon, ĉu vi aĉetus homoidan roboton por servi vin kiel hejma instruisto?

 

188.       Se la maro altiĝus je unu metro, kiuj landoj estus plej trafitaj?

 

189.       Ĉu la ekonomio estus pli stabila sen spekulado?

 

190.       Ĉu vi bonvolus klarigi, ĉu sportaj eventoj estus utilaj por urboplanado.

 

191.       Se la nacia valuto malfortiĝus, kiel tio influus la eksportadon?

 

192.       Ho! Se nur ĉiuj atletoj estus traktataj egale! Se tiele, ĉu vi kuraĝus prezentiĝi kiel kuristo?

 

193.       Se vi rajtus (puvus laŭleĝe) voĉdoni en la Oskaro 2026, al kiu vi voĉdonus por la premio de plej bona aktoro? Ĉu Wagner Moura, Timothée Chalamet, Leonardo DiCaprio, Ethan Hawke aŭ Michael Jordan?

 

194.       Se dezertoj estus plene irigaciitaj per subtera akvo, ĉu ili fariĝus fortaj agrikulturaj teritorioj?

 

195.       Ĉu la profesiaj sportoj bone rezistus sen sponsorado [patrocínio]?

 

196.       Se vi estus tradukisto, kiun artefaritan intelektulon vi elektus por fari la krudajn tradukojn?

 

197.       Mi dezirus scii, ĉu la olimpika spirito estas ankoraŭ valida en la nuntempo; ĉu vi povus atentigi min pri tio?

 

198.       Se ĉiuj kontinentoj estus ligitaj per transoceanaj pontoj, kia estus la tutmondisma komerco?

 

199.       Se ĉiuj landoj uzus saman monon ne apartenantan al specifa lando, ĉu la internaciaj ekonomiaj krizoj malaperus?

 

200.       Ĉu vi kredas, ke la plena partnereco de la homaj aktivecoj kun la artefarita intelekto povus plipotencigi la homan cerbon? Aŭ kontraŭe? Aŭ dependas? Ĉu povos esti, ke kune kun la evoluo de la artefarita intelekto al la artefarita superintelekto, ankaŭ la homoj evoluos al intelektaj superhomoj?

 

****




SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 22.01.2026


151.       Se okazus pli da investoj en la virina futbalo, ĉu ĝi estus pli profitodona [lucrativo]?

 

152.       Ĉu vi farus turismon en Peruo, se vi sukcesus grupigi amikaron por tia ekskurso?

 

153.       Se nia loka teamo havus pli da trejnado, ĉu ĝi venkus la ŝtatan ĉampionecon?

 

154.       Mi volus scii, ĉu la Eŭropa Unio estus pli forta kun nova membro; ĉu vi, kiel geopolitika analizisto, aprobus tion?

 

155.       Se Afriko estus unu sola ŝtato, kiel ĝia ekonomio funkcius?

 

156.       Ĉu la mondo estus pli justa, se ĉiuj landoj havus la saman voĉdonpovon (elektopovon)?

 

157.       Se la Olimpikoj okazus en via urbo, kia estus la ekonomia efiko? Aŭ ĉu tio ŝanĝus nenion?

 

158.       Mi dezirus scii, ĉu la paco estus ebla sen internacia diplomatio; ĉu vi bonvolus komenti tion?

 

159.       Se la futbala arbitrado estus plene aŭtomata, ĉu la ludoj estus plene justaj?

 

160.       Ĉu vi bonvolus klarigi, kial tiu regiono estus strategia por komerco?

 

161.       Se la minimuma salajro altiĝus multe super la inflacio, ĉu la dungado (laborkontraktado) malkreskus?

 

162.       Ho, se nur ĉiuj landoj estus demokrataj, ĉu la internaciaj konfliktoj draste malpliiĝus?

 

163.       Mi volus demandi, ĉu la Monda Pokalo estus pli interesa kun malpli da teamoj; ĉu vi bonvolus doni vian opinion?

 

164.       Se la Amazonia arbaro estus detruita, kiel tio influus la tutmondan klimaton?

 

165.       Ĉu vi kapablus kalkuli, kiom kostus organizi Olimpiajn Ludojn en Afriko?

 

166.       Se la politikistoj pli aŭskultus la popolon, ĉu la fido al la ŝtato kreskus?

 

167.       Mi dezirus vivi en mondo, kie ekonomiaj krizoj ne ekzistus. Ĉu vi akompanus min en tia transloĝiĝo?

 

168.       Se la landlimoj ne ekzistus, kiel ŝanĝiĝus la geografio de Eŭropo?

 

169.       Ĉu la nacia ligo estus pli forta kun pli da eksterlandaj ludantoj?

 

170.       Ĉu vi ŝatus scii, ĉu libera komerco (sen impostoj) estus tute avantaĝa por malriĉaj landoj?

 

171.       Se la ĉefurbo estus translokita, kiaj estus la politika, socia kaj ekonomia efikoj?

 

172.       Ho! Se nur mi gajnus en la loterio megaseno kaj iĝus milionulo, kion mi ŝanĝus en mia vivo? Kaj vi, kion vi farus per tia premiego?

 

173.       Se vi estus membro de la esperantista reciproka gastiga klubo Pasporta Servo, kiujn landojn vi ŝatus koni komence?

 

174.       Se la impostoj estus pli malaltaj, ĉu  la investoj pliiĝus en inversa proporcio?

 

175.       Se la registaro ŝanĝus sian ekonomian politikon, ĉu la inflacio malpliiĝus aŭtomate?


****


Plaĝo de la Terpinto Nia-Sinjorino-el-Gvadelupo, en la insulo de la Monaĥoj, kiu apartenas al la municipo Salvadoro, en Bahio


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 21.01.2026


126.       Ĉu vi kredus, se mi sciigus vin, ke plaĝo en Salvadoro (la ĉefurbo de la brazila ŝtato Bahio), estas konsiderita la plej bona en la mondo, laŭ faka taksa organizacio? Ĉu vi ŝatus koni la kriteriojn de tia elekto?

 

127.       Ho! Se nur mi estus federacia deputito, mi prezentus projekton por reformo de ĉiuj impostoj, ĉu vi voĉdonus favore al tia mia projekto?

 

128.       Mi dezirus scii, kiuj ŝtatoj estas finance la plej stabilaj en Brazilo, ĉu vi sciigus min pri tio?

 

129.       Se nia kvartalo estus pli granda, ĉu ĝi posedus fakultaton?

 

130.       Ĉu vi bonvolus sciigi min, je kioma horo komenciĝos la spektaklo?

 

131.       Se la parlamento estus pli aŭdaca, ĉu ĝi reformus la konstitucion?

 

132.       Ho! Se nur mi estus novelisto, mi verkus interesan novelon (literatura ĝenro, malpli granda romano), kiu estas en mia kapo; ĉu vi povus redakti ĝin, se mi rakontus ĝin al vi?

 

133.       Mi tre ŝatus scii, kio okazos, kiam eksterteranoj malfermos kontakton kun ni, ĉu vi bonvolus fari prognozon?

 

134.       Se la temperaturo estus pli alta, ĉu vi irus al la plaĝo hodiaŭ?

 

135.       Ĉu vi bonvolus pruntedoni al mi unu paskrediton [crédito de passagem], por ke mi pasu tra la turn-barilo (aŭ pas-kontrolilo [torniquete]) de la buso?

 

136.       Se la klaso estus pli disciplinita, ĉu ĝi profitus pli bone la lecionojn?

 

137.       Ho! Se nur mi jam estus serĝento, mi preferus labori nur en la stratoj; ĉu vi, kiel mia komandanto, aprobus tian mian preferon?

 

138.       Ĉu vi mendus (aŭ petus komerce) lu-aŭton per aplikaĵo sen ŝoforo, se ĝi jam ekzistus en nia urbo?

 

139.       Se la brazila parto de la regiono Amazonio estus malpli granda, ĉu ĝi estus pli facile regata de la brazila registaro?

 

140.       Se vi veturus al Amazonio, ĉu vi tuj irus al la arbaro, aŭ preferus unue longe promeni en Manaŭso?

 

141.       Se vi povus vojaĝi tra la tempo, ĉu vi preferus vojaĝi unue al la pasinteco, aŭ al la estonteco?

 

142.       Se vi gajnus vojaĝan premion al unu el tiuj ĉi lokoj, kiun lokon vi elektus: Pantanalon, Japanujon, aŭ la Lunon?

 

143.       Se nia sportklubo estus pli riĉa, ĉu ĝi investus en unu stadiono?

 

144.       Se vi loĝus en la insulego Gronlando, ĉu vi estus stokanta provianton (provizaĵojn, manĝaĵojn), timante senigan (malhavigan) krizon?

 

145.       Se Judita havus tempon, ĉu ŝi instruus statistikon (aŭ pri statistiko) al ni senpage?

 

146.       Se vi bezonus aĉeti  pagendan [paga, que não é de graça, que deve ser paga] version de artefarita intelekto, kiun vi elektus inter ChatGPT, Gemini, Perplexity, Qwen, Claude kaj DeepSeek?

 

147.       Se vi elektus la karieron de instruisto, kiun lernobjekton vi preferus instrui?

 

148.       Se mi dubus pri tio, kiun profesion sekvi, kion vi konsilus al mi en tiu ĉi tempo de necertecoj antaŭ la ekreganta artefarita intelekto?

 

149.       Ĉu vi bonvolus permesi al mi reciti poemon?

 

150.       Se vi verkus poemojn, kian stilon vi adoptus?

 

****




           SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 20.01.2026


101. Se la pluvoj estus pli oftaj en nia regiono, ĉu la terkulturistoj pli prosperus?

102. Ho! Se nur mi estus avanulo (atakisto), tre certe mi farus multajn golojn; ĉu vi ludus kiel ariergardisto (defendisto) por venkigi kun mi nian teamon?

103. Mi volus scii, kiaj robotoj plej bone adaptiĝos al la hejmaj laboroj, ĉu vi havas ideon?

104. Kiel deputitoj, kion alian ni povus fari, por malpliigi la senlaborecon en nia ŝtato?

105. Ĉu vi bonvolus klarigi, kia estos la homara vivo kun la homoidaj robotoj, la eksterteranoj kaj la materiiĝintaj Spiritoj kunvivantaj flanke ĉe flanke [lado a lado] kun ni?

106. Se nia taktikisto (trejnisto) estus pli sperta, ĉu nia teamo brilus en la ĉampioneco?

107. Se S-ro Mbombo estus la ministro pri sporto, ĉu li konstruus pli da stadionoj?

108. Mi dezirus scii, en kiuj urboj okazos la ludoj de la venonta futbalpokalo; ĉu vi informus tion al mi?

109. Se la urbestraro estus pli travidebla (pli klara, tre videbla) pri la kontoj, ĉu la urbanoj pli fidus ĝin?

110. Ĉu vi bonvolus diri, kia estas nun la socia vivo en Venezuelo?

111. Se la ĉefministro [primeiro-ministro] regus pli saĝe, ĉu li evitigus la konfliktojn?

112. Ho! Se nur mi estus maratonisto, mi kurus tra la tuta Saharo! Ĉu vi, kiel profesia kuristo, kompanius al mi?

113. Mi ŝatus kompreni la teorion de la evoluo laŭ Karlo Darvino, ĉu vi, kiel biologo, instruus min pri ĝi?

114. Se tiu kinejo estus pli moderna, ĉu ĝi montrus filmojn 3D?

115. Ĉu vi submetiĝus al kirurgio farota de roboto?

116. Se la hospitalo transformiĝus al intelekta hospitalo, ĉu via posteno de kuracisto estus en danĝero de estingiĝo?

117. Se vi diplomiĝus pri Medicino, ĉu vi specialiĝus pri pediatrio, aŭ pri geriatrio?

118. Mi ŝatus scii, kiu sporto estas la plej populara en Usono, ĉu basketbalo, aŭ usona piedpilkado (aŭ usona futbalo), ĉu vi scias?

119. Se ĉiuj antaŭvidoj [previsões] pri la ekonomio en 2025 estus realiĝintaj, ĉu ni estus pli fidemaj pri 2026?

120. Ĉu vi kapablus instrui pri matematiko en teknika lernejo?

121. Se nia teamo estus averaĝe (aŭ meznombre [em média]) pli maljuna, ĉu vi ankoraŭ havus ŝancon daŭri ludanta en 2026?

122. Ho! Se nur mi estus la prezidento, mi inaŭgurus grandajn liceojn por instruado kaj fabrikado de intelektaj mebloj; ĉu vi partoprenus en tia entrepreno (aŭ partoprenus tian entreprenon)?

123. Ĉu vi kuraĝus kontaktiĝi vid-al-vide kun eksterterano, se unu el ili aperus antaŭ vi?

124. Kiu pli ektimigus [assustaria] vin, se vi  subite renkontus lin, ĉu eksterterano, aŭ materiiĝinta Spirito?

125. Ĉu vi, kiu ŝatas futurismon, povus antaŭvidi, kia estus la homa socia vivo, se la artefaritaj intelektuloj okupus ĉiujn postenojn de laboro?




           SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 19.01.2026

51. Se la klimato en la vintro estus malpli malvarma, ĉu la turismo malkreskus en Ĉilio?

52. Ho! Se mi estus futbal-juĝisto, mi ĉiam fajfus juste; ĉu vi aprobus mian laboron?

53. Mi volus scii, kiuj kontinentoj estos la plej loĝataj post la tergloba transiro, ĉu vi povas prognozi (aŭ konjekti)?

54. Se la ekonomio estus malpli forta, ĉu multaj urbanoj kaj vilaĝanoj migrus al aliaj landoj?

55. Ĉu vi bonvolus detaligi, kia estus la financa vivo sen bankoj?

56. Se la teamo estus pli entuziasmigita, ĉu ĝi gajnus la turniron?

57. Se S-ino Mabula estus la ministrino pri edukado, ĉu ŝi ŝanĝus la tutan eduk-sistemon?

58. Mi volus scii, kiuj urboj estas la plej sportemaj en Sudameriko, ĉu vi scias?

59. Se la klimato estus pli malvarma, ĉu  nia agrokulturo estus pli produktiva?

60. Ĉu vi bonvolus resumi, kia estus la familia terkulturo (aŭ agrikulturo, agrokulturo) sen registara financado?

61. Se la prezidanto estus pli kuraĝa, ĉu li iniciatus la reformon de la federacia konstitucio?

62. Ho! Se mi estus maratonisto, mi kurus tra ĉiuj kontinentoj. Ĉu vi irus en mia kompanio (aŭ ĉu vi kompanius al mi, ĉu vi akompanus min)?

63. Mi volus scii, kiuj landoj konsistigas BRIKSON; ĉu vi povus listigi ilin al mi?

64. Se nia urbo estus pli moderna, ĉu ĝi disponigus pli da sportejoj?

65. Ĉu vi povus verki traktaĵon pri tio, kia estus la ekonomia vivo sen valutoj (sen monoj)?

66. Se la Leĝodona Potenco [Poder Legislativo] estus pli influema kaj decidema, ĉu la popolanoj estus pli sendependaj?

67. Ho! Se mi estus geografo, mi mapus pri multe da nekonataj regionoj; ĉu vi helpus min en tio?

68. La entreprenisto Toŝio ŝatus scii, kiuj sportoj estas la plej popularaj en Afriko; ĉu vi esplorus tion por li?

69. Se la ekonomio estus pli liberala, ĉu  la komerco kreskus grandskale?

70. Ĉu vi bonvolus diri, kia estus la mondo sen elektoj de politikistoj?

71. Se la teamo estus pli juna, ĉu ĝi ludus multe pli energie kaj vigle?

72. Ho! Se nur mi estus la prezidento, mi reduktus la nombron da ministerioj; ĉu vi konsentus kun mi?

73. La turismologo Mersekero dezirus scii, kiuj urboj estis la plej vizitataj en Eŭropo en la pasinta jaro; ĉu vi povus sciigi lin pri tio?

74. Se la registaro estus pli malriĉa, ĉu ĝi ankoraŭ estus subtenanta la sportojn?

75. Ĉu vi ŝatus prezenti al vi (imagi), kia fariĝus la tutmonda merkato post eventuala sendolarigo de la tuta internacia ekonomio?

76. Se la registaro estus pli riĉa, ĉu ĝi investus en stadionoj?

77. Ho! Se mi estus prestiĝa akademia ekonomikisto, mi proponus tutan tributan reformon; ĉu vi disvastigus tian mian ideon?

78. Mi dezirus scii, kiuj landoj estus la plej stabilaj en la mondo kun plenaj protektismaj tarifoj sur importaĵoj; ĉu vi kapablus priparoli tion?

79. Se la partizanoj [torcedores] estus pli multenombraj, ĉu ekzistus pli da futbalaj kluboj en la ŝtato?

80. Ĉu vi povus diri, kia estus la homaro kun unu sola valuto por ĉiuj landoj?

81. Se la prezidanto estus pli saĝa, ĉu li evitus konfliktojn?

82. Se 宮原清照 estus la trejnisto, ĉu li estus ŝanĝinta la taktikojn de la teamo?

83. Mi ŝatus scii, kiuj landoj estas reprezentotaj en la venonta monda futbalpokalo, ĉu vi povus informi tion al mi?

84. Se la temperaturo estus pli stabila, ĉu la homoj estus pli sekuraj en tiu ĉi sezono?

85. Ĉu vi bonvolus instrui, kia estus la demokratia vivo sen politikaj partioj?

86. Se la teamo estus pli bone trejnita, ĉu ĝi gajnus almenaŭ unu medalon?

87. Se vi estus invitita, ĉu vi kandidatigus vin vojaĝi al la Luno en venonta misio?

88. Mi volus scii, kiuj politikaj sistemoj estus la plej efikaj en partnereco kun la artefarita intelekto; ĉu vi povus konekti pri tio?

89. Se la lando estus pli malgranda, ĉu ĝi estus pli facile regata?

90. Ĉu vi bonvolus resumi, kia estus la plej proksima futbalpokalo sen tiel multaj selektitaroj?

91. Se la prezidento estus humanisma virino, ĉu la politiko estus malsama, kaj ĉiuj nacianoj pli vivus en paco?

92. Ho! Se nur mi estus milionulo, mi aĉetus tri elektrajn aŭtomobilojn; ĉu vi kunlaborus kun mi en la elekto?

93. Se vi estus roboto, en kio vi preferus labori, ĉu en fabriko, aŭ en loĝdomo?

94. Se la algoritma nevidebligo [apagamento algorítmico] ne ekzistus, ĉu la minoritataj ideoj pli bone disvastiĝus en Interreto?

95. Ĉu vi ne ŝatus legi pli da noveloj (literatura ĝenro), anstataŭ spekti tiajn tedajn dramseriojn de la televizio?

96. Se la teamo estus pli rapida, ĉu ĝi venkus en la duonfinalo? Aŭ ĉu tio pli dependus de la strategioj elektitaj?

97. Ho! Se mi estus la reĝo, mi donus facilecon al ĉiuj regatoj havi unu hejman roboton. Ĉu vi apogus unu tian iniciaton mian?

98. Mi dezirus scii, kiuj landoj estus la plej influaj en la geopolitiko, post eventuala sendolarigo de la monda ekonomio; ĉu vi bonvolus prognozi pri tio? 

99. Se la sociologia konado de la socio estus pli vasta, ĉu la malegaleco inter genroj, klasoj kaj etnoj estus malpli granda?

100. Ĉu vi bonvolus diri, kioma horo estas laŭ la grenviĉa horeco?





           SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 18.01.2026


26. Ĉu vi povus klarigi, kia estus la terana vivo en ordinara kontaktado kun eksterteranoj?


27. Se la registaro estus pli demokrateca, ĉu la civitanoj estus pli liberaj?


28. Ho! Se nur mi estus geografo, mi esplorus la plej altajn montojn. Ĉu mi kalkulus kun via kompanio?


29. Mi dezirus scii, kiuj sportistoj estos famaj post 50 jaroj. Vi, kiel futuristo, havas tian liston?


30. Se la ekonomio ne havus inflacion, ĉu la popolo pli konsumus senbride?


31. Ĉu vi ne volus scii, kia estus la mondo sen polueco?


32. Se la teamo iĝus pli disciplinita, ĉu ĝi povus gajni la medalon el oro?


33. Ho! Se mi estus magnato, mi konus ĉiujn kontinentojn, ĉu vi akompanus min?


34. Mi ŝatus scii, kiu politika sistemo estus la plej efika sen registaro. Ĉu vi konsentas, ke tio eblus?


35. Se la lando pli malgrandus, ĉu ĝi estus pli facile regata?


36. Ĉu vi bonvolus diri, kia estus la mondo sen internaciaj sportaj konkursoj?


37. Se la prezidento estus virino, ĉu la politiko estus malsama kaj la popolo vivus pli ĝoje?


38. Ho! Se mi estus registara ekonomikisto, mi reformus la tutan bankan sistemon, ĉu vi farus same?


39. Mi dezirus scii, kiuj urboj estus la plej sportemaj kun pli da ŝtata subvencio, ĉu vi farus tian prognozon?


40. Se la loka klimato estus pli varma, ĉu la lokanoj elmigrus al aliaj regionoj dum la vintro?


41. Ĉu vi bonvolus klarigi al ili, kia estus la homa socia vivo kun la registaro el ministroj-robotoj?


42. Se la teamo estus pli rapida, ĉu ĝi venkus en la finalo?


43. Ho! Se mi estus la reĝo, mi abolus la impostojn al la malriĉuloj. Ĉu vi opinius tion justa?


44. Mi dezirus scii, kiuj landoj estus la plej influaj en la geopolitiko, se iliaj registaroj konsistus el artefaritaj intelektuloj kiel ministroj, ĉu vi povus analizi tion?


45. Se la ekonomio estus pli justa, ĉu  la socia malegaleco malaperus?


46. Ĉu vi povus instrui al ni, kia estus la mondo sen la ekonomia tutmondismo [globalização]?


47. Se la registaro estus pli malferma, ĉu la civitanoj estus pli aktivaj?


48. Ho! Se mi estus sportisto, tre certe mi partoprenus en la olimpikoj (aŭ olimpiaj ludoj), aŭ en la pokalo de la mondo pri futbalo, ĉu ne?


49. Mi dezirus scii, kiuj regionoj estas la plej riĉaj je raraj mineraloj en Afriko, ĉu vi scias?


50. Se la urbo estus pli sekura, ĉu la turismo kreskus?


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 17.01.2026

 

Legu laŭte kaj kopiu skribile la malsuprajn 25 demandojn uzantajn la kondicionalon en la tri uzmanieroj (hipotezaj, imagaj deziroj kaj ĝentilaj petoj), kaj fine invente skribu koncernajn respondojn kun la us-modo.


1. Se la registaro estus pli demokrateca, ĉu la civitanoj pli fidus ĝin?

2. Ĉu vi dezirus vojaĝi al la monda futbalpokalo, se tio estus ebla?

3. Mi volus scii, kiuj landoj estos la plej riĉaj en 2050.

4. Se Brazilo estus pli malvarma, ĉu la futbalo ankoraŭ estus tiel populara?

5. Ho! Se nur mi estus prezidento... Kion mi farus pri la koruptado?

6. Mi dezirus aŭdi vian opinion pri la nuntempa ekonomia krizo.

7. Se nia teamo estus pli forta, ĉu ĝi venkus en la ĉampioneco?

8. Ĉu vi bonvolus klarigi, kiel funkcius la merkato sen impostoj?

9. Se la landoj estus sen limoj, kiel la internacia vojaĝado funkcius?

10. Mi dezirus scii, kiuj urboj estus la plej vizitataj de vi en Afriko, ĉu vi bonvolus deklari?

11. Se la parlamentanoj estus pli honestaj, ĉu la popolo estus pli feliĉa?

12. Ho! Se mi ankoraŭ estus futbalisto, certe, kunvokite, mi ludus en la Monda Pokalo.

13. Mi volus scii, kia estus la socia vivo sen mono.

14. Se la klimato estus pli stabila, ĉu la agrikulturo ĉiam prosperus?

15. Ĉu vi dezirus voĉdoni, se la elektado estus hodiaŭ? Al kiu vi voĉdonus por prezidento?

16. Mi volus scii, kiuj robotaj sportoj estus plej popularaj en Azio.

17. Se la ekonomio estus pli forta, ĉu la senlaboreco malpliiĝus (aŭ malpligrandiĝus)?

18. Se Abazo estus milionulo, ĉu li aĉetus futbalan klubon?

19. Mi dezirus scii, kia estus la mondo sen politikaj partioj.

20. Se la maroj estus pli puraj, ĉu la turismo kreskus?

21. Ĉu vi volus klarigi, kia estus la internacia socia vivo sen limoj inter landoj?

22. Se la prezidanto estus pli juna, ĉu li havus alian vidpunkton?

23. Se vi estus la trejnisto, ĉu vi ŝanĝus la strategion de la teamo?

24. Ĉu vi bonvolus instrui, kiuj ekonomioj estus la plej stabilaj en Eŭropo en pli forta ligiĝo kun Brikso?

25. Se la urbo estus pli granda, ĉu ĝi havus pli da stadionoj?

****



1. La kondicionalo aŭ futuro de la preterito

(la finaĵo -us)

Oni uzas ĉi tiun modon por esprimi agojn, kiuj dependas de kondiĉo kaj estas ofte hipoteza, imaga aŭ nereala. En principo, temas pri ago, kiu esta planata aŭ dezirata por okazi en la futura tenso, se alia ago donus la kondiĉon por tio. La kondicionalo (aŭ kondiĉa modo) ankaŭ estas konata kiel "us-modo".

Ekzemple:


“Se nur mi estus lernanto pri literaturo...


“La mondo estus pli amuza, se ni uzus -us”.


“Ho! Se nur mi estus senkondiĉa kondicionalisto”!


“Politiko, sporto kaj ekonomio estus pli simplaj kun la diplomateca -us”. 


“Se la kondicionalo estus futbalisto, ĝi ĉiam estus en la ludo”.


“Mi volus scii, kiel titoli ĉi tiun ĵus komponitan kanzonon”.


“La kondicionalo estus la plej ĝentila sed ne konkludiga amiko”.


Detalante:


a) Hipotezaj aŭ Kondiĉaj Agoj
Ĝi priskribas agon, kiu okazus, se iu kondiĉo plenumiĝus. Ĝenerale, oni uzas la konjunkcion 
se.

  • Rafaelo diris, ke se li jam havus la aĝon de dek ok jaroj, li irus ofte al ĉiuj kvar kinejoj de sia urbo.
  • Se la vetero estus bona, ni irus al la parko.


b) Nerealigeblaj aŭ Imagaj Deziroj
Oni uzas ĝin por esprimi dezirojn aŭ sonĝojn, kiuj estas neeblaj aŭ tre malprobablaj.

  • Mi dezirus vivi en la tempo de la Renesanco, se tio estus ebla.
  • “Ho! Se nur mi estus milionulo!” [La partikulo 'nur' uzeblas kaj foje uzatas kiel idioma esprimaĵo en tia kunteksto de nerealigebla revaĵo.]


c) Ĝentilaj Petoj kaj Deziroj (Ĝentileco)
Oni povas uzi la kondicionalon por fari peton, sugeston aŭ esprimi deziron pli milde kaj ĝentile.

  • Ĉu vi bonvolus diri al mi, kioma horo estas?
  • Mi volus tason da teo, mi petas.

 


Novaj trejnaj demandaj suplementoj aperos tie ĉi mem en la proksimaj tagoj de la semajno, inter la 6-a kaj la 7-a matene laŭ la brazilja horeco (inter la 9-a kaj 10-a laŭ Grenviĉo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário