Por lokalizi vortojn kaj sufiksojn, kunpremu Ctrl+F
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 16.01.2026
| Tablo primetita por bankedo |
151. Ĉu la tablo estas jam tute aranĝita por la manĝontoj?
152. Ĉu la filmo, spektota de vi vespere, estas premiita en la Globo el Oro, aŭ ĉu ĝi estas premiota en la Oskaro?
153. Ĉu la ligno estas kolektita, uzote por la fajro?
154. Kiu estas la punoto pro malobeo?
155. Kion vi trinkos dum la tagmanĝo?
156. Ĉu la vento blovos forte dum la nokto?
157. Ĉu vi aranĝos renkontiĝon kun ili?
158. Ĉu ni estas pretaj por la defioj de la estonteco?
159. Ĉu la studentoj estos studantaj (aŭ estas studontaj) en la biblioteko?
160. Kial Gordana sin preparas tiel entuziasme, translokiĝonte (aŭ transloĝiĝonte) al Kanado por programo de akademia interŝanĝo?
161. Ĉu la teatraĵo bazita sur teatro de Machado de Assis estos jam komenciĝinta, kiam ni alvenos al la teatro?
162. Vidinte la rezulton, ĉu vi faros la investon?
163. Kiu estas la virino baldaŭ naskonta (aŭ akuŝonta) tri ĝemelajn naskotojn (aŭ akuŝotojn)?
164. Tuj forironte, ĉu vi trovis la donacon donotan en la festo de datreveno (aŭ naskiĝdato)?
165. Kiu estas la ricevonto de la donaco?
166. Ĉu la muroj estos farbataj (aŭ estas farbotaj) venontmonate? En la fino de la venonta monato, ĉu ili ĉiuj jam estos farbitaj?
167. Ĉu la kanto estos kantata, gaje akompanote de la piano?
168. Kuirite kun amo, ĉu la supo tuj distribuota al la malriĉuloj estos bongusta kaj saniga?
169. Aĉetite en la foirejo, ĉu la tuj kuirotaj legomoj estas freŝaj?
170. Kie estas la dokumento sendota al la direktoro?
171. Ĉu la materialo, uzota por kudri la kostumon uzotan en la ceremonio, jam estas ĉe la kudromaŝino?
172. Kiuj estas la naĝistoj naĝontaj hodiaŭ en la naĝejo?
173. Ĉu baldaŭ vi skribos poemon por mi?
174. Ĉu la novaj birdoj kantos frue matene, eĉ en kaĝetoj?
175. Kiu konvinkos vin ŝanĝi vian opinion pri la venkonto de la venonta ĉampioneco de futbalo?
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 15.01.2026
| La Lavado de Bonfino |
126. Kial la festo nomata Lavado de Bonfino ĉiam okazis kaj daŭre okazos en la tria tago antaŭ la solena festo de Sinjoro de Bonfino?
127. Ĉu vi jam estas kontaktinta, aŭ ankoraŭ estas kontaktonta la baldaŭ alvenontan amikon venintan el Niĝerio?
128. Jam vekiĝinte kaj tuj skribonte la mesaĝon per Vacapo (WhatsApp), ĉu vi trovis la Esperantan vortaron?
129. Kiu divenos [advinhará], kiu estos la prelegonto postmorgaŭ, post la decido de la morgaŭa kunsido?
130. Ĉu la aŭto estis riparita matene, estas riparata nun, aŭ estas riparota (aŭ estos riparata) nur morgaŭ?
131. Ĉu la prelego estos klare aŭskultata de ĉiuj [por todos] kaj protokolata (aŭ protokolita [registrada em ata]) de la sekretario?
132. Ĉu la tasko estos finita antaŭ la limdato [data limite do prazo]?
133. Skribite tiel [tão] rapide, ĉu la protokolo [ata] estos legebla?
134. Ĉu la robo uzota de mi morgaŭ vespere estos jam lavita hodiaŭ posttagmeze [de tarde]?
| Robo |
135. Ĉu la iloj estas pretigitaj, uzotaj en la ĝardeno?
136. Kiu estas la elektoto (aŭ estos la elektito) por la posteno de prezidanto?
137. Ĉu vi vizitos viajn geavojn en la plej proksima dimanĉo?
138. Kiam okazos la plej venonta suna eklipso?
139. Ĉu vi baldaŭ ŝanĝos vian hararanĝon [penteado, arranjo de cabelos]?
140. Kion ni lernos el la pasinteco por la estonteco?
141. Ĉu tiam la infanoj estos ludantaj en la ludparko?
142. Ĉu ŝi aĉetos florojn, volante ornami la tablon?
143. Kiam la suno subiros, ĉu tiam vi estos jam reveninta?
144. Lavinte la telerojn, ĉu vi ripozos nun?
145. Kiu estas la tuj ekparolonta persono?
146. Tuj ekdormonte, ĉu vi estingis la lumon?
147. Kiuj estos la unuaj vojaĝontoj al Marso?
148. Ĉu la floroj estos akvumataj de la najbaro?
149. Ĉu la projekto estos bone analizita, saĝe taksota de la spertuloj?
150. Jam alivestiĝinte [trocado de roupa] kaj preparinte la valizon, ĉu vi vokos taksion, aŭ lu-aŭton per aplikaĵo?
****
101. Alĉieliĝinte (aŭ deteriĝinte, ekfluginte) de la flughaveno Santos Dumont, en Rio-de-Ĵanejro, je la 7-a matene, kiam (je kioma horo) tiu fluganta aviadilo surteriĝos (aŭ alteriĝos) en la flughaveno Afonso Pena, apud Kuritibo?
102. Ĉu vi pensas, ke multe neĝos en la komenciĝonta vintro?
103. Kiu klarigos (eksplikos) al ni la novan regularon?
104. Kion vi planos por via estonteco? En via emeriteco, ĉu vi kondutos kiel maljunulo [velho], aĝoplenulo [idoso], aŭ aĝoplenaktivulo [nolt]?
105. Kiu estos kantanta en la duŝejo (banĉambro) tiam, kiam mi alvenos (aŭ estos alvenanta, aŭ estos alveninta)?
106. Ĉu vi lernos la hispanan, esperante loĝi en Madrido?
107. Ĉu vi estos jam leginta la novelon (literatura ĝenro), kiam la dramserio [novela de televisão] komenciĝos?
108. Fininte la laboron, ĉu vi tuj iros al la gimnastikejo per tiu baldaŭ forironta aŭtobuso (aŭ buso)?
109. Ĝis post la karnavalo, ĉu vi estos leginta la libron ankoraŭ tute legotan de mi poste, se vi efektive pruntos (aŭ pruntedonos) ĝin al mi?
110. Tuj trinkonte la kafon, ĉu vi aldonis plian [a mais] sukeron al ĝi?
111. Hodiaŭ mi demandas: Kiu estos la venkonto de la morgaŭa matĉo (ludo, partio)? Morgaŭ matene mi demandos: Kiu estas la venkonto de la hodiaŭa matĉo? Postmorgaŭ mi demandos: Kiu estis la venkinto de la hieraŭa matĉo?
112. Ĉu la fenestroj estos purigataj kaj fine purigitaj venontsemajne (en la venonta semajno)?
113. Ĉu la kuko el ĉokolado estis bakita, estas servata dum la festeno kaj estos servita post la festeno?
114. Ĉu la pordo de la kinejo estos jam ŝlosita tuj post la fino de la tuj komenciĝonta filmo?
115. Konstruite el jakarando, ĉu tiu tablo estos daŭranta (aŭ estas daŭronta) dum pli ol cent jaroj?
116. Kiu estas la nova publikigota artikolo legota de la novaj legontoj?
117. Ĉu la mono estas ŝparata, uzote por la ferioj?
118. Kiam la kontraktoto venos por subskribi la kontrakton skribitan de la kontraktonto?
119. Ĉar morgaŭ mi spektos la filmon "La Sekreta Agento", ĉu estas gramatike ĝuste aserti [afirmar], ke hodiaŭ mi estas spektonta ĝin kaj ke postmorgaŭ mi estos spektinta ĝin?
120. Ĉu la akvo bolos [ferverá] (aŭ estos bolanta) post kvin minutoj?
121. Kiu purigos la kuirejon post la bankedo?
122. Kiel ni povas plibonigi nian estontecon kiel esperantistoj?
123. Ĉu vi estos tuj laboranta (aŭ estas tuj laboronta) per la ĵus aĉetita komputilo?
124. Li studos medicinon, intencante asisti necesbezonantojn (malriĉulojn) en la periferio de la urbo, ĉu ne estas vere?
125. Ĉu vi estas planinta, plananta, aŭ planonta (aŭ, pli simple, ĉu vi planis, planas, aŭ planos) ĉion, kion vi faros en viaj venontaj ferioj?
****
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 13.01.2026
76. Ĉu la pico ĵus bakita estos manĝata (aŭ estas manĝota) ankoraŭ malvarme?
77. Ĉu la leciono lernota morgaŭ estos malfacila?
78. Kiu estos la pacperonto (paco-intervenonto) inter la du malamikaj landoj?
79. Ĉu la maŝinoj, kiujn ni uzadas, estos iam plene intelektaj?
80. Kial estos grave lerni pri aliplanedaj kulturoj?
81. Ĉu la vero dirita sincere ĉiam helpos?
82. Kion la vojaĝantoj vidos, kiam ili estos alvenintaj al la nekonata lando?
83. Ĉu la paciento estos resanigota per la alvenonta kuracilo preskribota de artefarita intelektulo?
84. Kiel la laboro estos organizata en la socio de la estonteco?
85. Ĉu la kantoj de la pasinteco estos kantataj de la estontaj generacioj?
86. Kiam tiuj infanoj estos sufiĉe aĝaj por kompreni la ŝanĝiĝantan mondon?
87. Ĉu la kuko bakota por la naskiĝtago (aŭ datreveno [aniversário]) havos ĉokoladon?
88. Inter nunaj beboj, kiu estos la solvonto de ĉi tiu malnova mistero?
89. Ĉu la konstruaĵo estos finita ĝis la venonta aŭtuno?
90. Kial la revoj de la junuloj formos la estontecon?
91. Kiam la nova generacio de infanoj kaj adoleskantoj komencos gvidi la mondon?
92. Kion la patro retmesaĝas al sia filo, baldaŭ revidonte lin?
93. Ĉu la plantoj estos akvumataj ĉiutage por ne velki [murchar]?
94. Kiel la homoj interkomunikos sen lingvaj baroj?
95. Ĉu la tradicioj estos konservataj, aŭ forgesitaj?
96. Kiam la scienco povos finfine elklarigi la originon de la vivo?
97. Ĉu la farota tasko postulos multan atenton?
98. El tiuj studentoj pri literaturo, kiu estos la verkonto de romanoj?
99. Ĉu la mondo lasota de ni estos pli bona loko por la naskiĝontoj?
100. Kiel la homoj vivos, kiam ili estos atingintaj la eternan junecon?
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 12.01.2026
51. Ĉu la sekretoj de la universo iam estos plene komprenitaj?
52. Kion la instruonto estos instruinta al la instruotoj en la fino de la baldaŭ instruota leciono?
53. Ĉu la urbo estos multe pli granda post dudek jaroj?
54. Kiel la novaj kvantumaj komputoroj estos uzataj (aŭ estas usotaj), ĉu efike aŭ neefike, por solvi la plej grandajn planedajn problemojn?
55. Ĉu la paco estos daŭranta aŭ permanenta, aŭ nur portempa en la estonteco?
56. Kiom da steloj la robotoj povos kalkuli, kiam iliaj teleskopaj okuloj komencos funkcii?
57. Ĉu la farota decido influos multajn homojn?
58. Kiu estos la elektoto al prezidento en la venontaj elekto-kampanjoj de 2026 en Brazilo?
59. Ĉu la maljusteco estos tute venkita en la estonteco?
60. Kiu nacia selektitaro venkos la mondan ĉampionecon de futbalo okazonta en 2026?
61. Ĉu la ĵus plantitaj plantoj vigle kreskos, akvumote regule en ĉiu mateno?
62. Kion oni faros por protekti la homan naturon?
63. Ĉu la mesaĝo, sendota per letero, estos sufiĉe klara?
64. Kiel oni instruos historion al la ankoraŭ naskiĝontaj terloĝontoj?
65. Ĉu la pontoj, konstruitaj antaŭ longe, estos ankoraŭ uzataj en la venontaj cent jaroj?
66. Kiam la mondo estos tute libera de militoj kaj politikaj maljustaĵoj?
67. Ĉu la filmo, spektota de tiuj spektontoj, gajnis iun premion en la konkurso Globo el Oro?
68. Kiu estos la faronto de la unua granda malkovro en la estonta Tero?
69. Ĉu la problemoj diskutataj nun estos solvitaj poste?
70. Kial la homa scio estos la plej valora havaĵo en la estonteco?
71. Ĉu la donacoj aĉetitaj por la infanoj estos ŝatataj?
72. Kion la robotoj-arkeologoj trovos en tiu elfosota loko?
73. Ĉu la estonteco estos tia, kian ni imagas en la estanteco?
74. Kiel la homaj-robotaj rilatoj ŝanĝiĝos per la sociaj retoj 5D?
75. Gajninte la premion pri plej bona aktoro en la konkurso Globo el Oro, ĉu Wagner Moura estos vizitanta (aŭ estas vizitonta) sian familion en la urbo Salvadoro, kie li naskiĝis?
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 11.01.2026
26. Kion tiu artefarita pentronto pentros sur tiu pentrota tolo [tela de linho]?
27. Ĉu vi estos studanta (aŭ estas studonta) en la tuta nokto por la ekzameno?
28. Kiam la decido, pri kiu ni diskutis, estos anoncita (publikigita)?
29. Ĉu la manĝaĵoj preparotaj por la festo estos vegetaraj?
30. Kiun lastan verkon tiu maljuna verkisto estos skribinta (aŭ estas skribonta) antaŭ sia morto?
31. Post kiom da jaroj la arbo, plantita hodiaŭ, estos donanta fruktojn?
32. Kio estos la ĉefa celo de la homaro en la estonteco?
33. Post la planeda transiro, ĉu la socia vivo estos pli justa por ĉiuj homoj?
34. Kiel oni estos solvinta la problemon de la tutmonda varmiĝo?
35. Ĉu la vero pri intelekta vivo trans la Tero, kaŝita dum jaroj, finfine estos malkaŝita?
36. Kiom da libroj estos legitaj de vi ĝis finiĝos la jaro 2026?
37. Ĉu la infanoj estos jam dormantaj tiam, kiam ni revenos el la kinejo?
38. Kiel la estonteco estos spertata (travivata, praktikata, sentata...) de niaj nepoj (filoj de niaj gefiloj)?
39. Ĉu la rakonto rakontota de la avino estos fabelo de Andersen, aŭ de la fratoj Grimm?
40. Kial la leciono, instruota morgaŭ, ankoraŭ ne estas tuj preparota?
41. Ĉu la pordoj de la muzeo jam estos malfermitaj al la publiko je la 8-a matene?
42. Kies ideoj formos la ekzistadisman filozofion de la estonteco?
43. Ĉu li, alvenonte al la stacidomo (aŭtobus-stacio), tuj aĉetos la bileton?
44. Kion la politikistoj promesos dum la venonta elektada kampanjo?
45. Ĉu la medicino progresos sufiĉe por kuraci ĉiujn malsanojn?
46. Kiel la lingvoj de la mondo evoluos kun la tempo?
47. Ĉu la nova leĝo proponita de la registaro estos unuvoĉe (unuanime) akceptita de la parlamento?
48. Kiu estos la ricevonto de la plej grava premio?
49. Ĉu la domo aĉetota de ili bezonos multajn riparojn?
50. Kial la memoro kaj la scio gravos por la estontaj homaj generacioj en la konkuremo kun la artefarita intelekto?
SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 10.01.2026
Jen 25 demandoj uzantaj "ĉu" kaj "ki-vortojn" alterne, kun fokusoj sur la futuron kaj diversajn participojn. Respondu ilin per simpla formo kaj ankaŭ per participa formo, kiam eble, ĉiam preferinde per skribo kaj per parolo.
1. Ĉu la mondo ŝanĝiĝos multe en la venonta jardeko?
2. Kion la homaro lernos el siaj pasintaj eraroj?
3. Ĉu la morgaŭa tago estos pli bona ol la hodiaŭa?
4. Kiel la teknologio influos nian vivon estontece?
5. Ĉu la infanoj, kiuj nun lernas, estos saĝaj plenkreskuloj (adoltoj)?
6. Kiam la paco finfine regos sur la Tero?
7. Ĉu vi, leginte ĉi tiun libron, havos novajn ideojn?
8. Kiu estos la prelegonto post la venonta prelego?
9. Ĉu la konstruota ponto estos sufiĉe forta?
10. Kial la homoj ĉiam esperas pri pli bona estonteco?
11. Ĉu la solvo al la problemo estos trovita baldaŭ?
12. Kion la sciencistoj malkovros en la sekvaj jaroj?
13. Ĉu la malnova domo estos malkonstruita (detruita) venontmonate?
14. Kiel oni memoros nian generacion post mil jaroj?
15. Ĉu la planedo resaniĝos, se ni agados respondece?
16. Kiom da tempo pasos, antaŭ ol teranoj kolonios Marson?
17. Ĉu la papera mesaĝo skribita hieraŭ alvenos ĝustatempe al sia adresato?
18. Kiu estas la amoto de la ĉefrolulo (aŭ ĉefa persono) en la filmo?
19. Ĉu tiu kantota kanto fariĝos tre populara?
20. Kial tiu vero ne estos facile akceptata de la familio?
21. Ĉu la vojaĝonto memoros paki sian pasporton en la aĉetota valizo?
22. Kion vi faros, atendante la trajnon?
23. Ĉu la promeso, farita de li, estos plenumita?
24. Kie la gefianĉoj loĝos, estante geedziĝontaj?
25. Ĉu la tasko estos finita antaŭ la limdato?
1. La Futuro (aŭ os-tempo)
La futuro en Esperanto estas uzata por priskribi agojn, kiuj ankoraŭ ne okazis, sed kiuj okazos. Ĝi formiĝas tre simple, aldonante la finaĵon -os al la verba radiko.
· Ekzemplo: Hodiaŭ estas sabato. Morgaŭ estos dimanĉo, kiam mi komencos legi la libron.
2. Netransitiva Futura Ago
Ĝi rilatas al futura ago, kiun la subjekto faros per si mem, sen bezono de rekta objekto. La ago ne "transiros" al io alia.
· Ekzemplo: Laŭ la meteologia (aŭ meteorologia) servo, morgaŭ multa pluvo okazos. Mi eliros kun ombrelo.
3. Transitiva Futura Ago kun la Kaŭzativo (-ig)
Oni uzas ĝin, kiam la subjekto kaŭzas aŭ igas, ke la ago okazu al objekto. La sufikso -ig- (kaŭzativo) estas aldonata antaŭ la futura finaĵo -os.
· Ekzemplo: La instruisto klarigos la lecionon al la studentoj.
4. Terminologia Distingo
Jen gravaj distingoj:
· Prezenco, Preterito, Futuro: Ili estas teknikaj gramatikaj terminoj uzataj por aludi al la verbaj tensoj de la indikativa modo.
· Estanteco, Pasinteco (aŭ Estinteco), Estonteco: Estas la ĝeneralaj nomoj por la tempaj periodoj: la nuntempo, la pasinteco kaj la estonteco.
o Ekzemplo: Ni devas plani por la estonteco.
5. Futuraj Participoj
Esperanto posedas riĉan sistemon de participoj, kiuj povas esti kombinitaj kun diversaj verbaj tempoj. Tie ĉi ni fokusiĝas sur tiuj, kiuj esprimas ideon pri estonteco, tuja, proksima aŭ malproksima.
Aktivaj Futuraj Participoj (Agoj farotaj de la subjekto)
· -os ... -anta (Prezenca Aktiva Adjektiva Participo en la Estonteco): Ĝi priskribas subjekton, kiu estos faranta agon en la estonteco.
o Ekzemplo: La kantisto, kiu morgaŭ estos kantanta sur la scenejo (aŭ podio), estas tre talenta.
· -os ... -ante (Prezenca Aktiva Adverba Participo (aŭ, pli specife, gerundio) en la estonteco): Ĝi priskribas duarangan agon, kiun la subjekto estos faranta samtempe kun la ĉefa ago (kiu estas en estonteco).
o Ekzemplo: Li lernos Esperanton, esperante vojaĝi tra la estonta tempo.
· -os ... -inta (Preterita Aktiva Adjektiva Participo en la estonteco - Futuro Perfekta): Ĝi priskribas subjekton, kiu jam estos fininta agon en specifa momento de la estonteco.
o Ekzemplo: Kiam vi alvenos, mi estos jam manĝinta la vespermanĝon.
· -os ... -inte (Preterita Aktiva Adverba Participo (aŭ gerundio) en Futuro): Priskribas agon, kiun la subjekto estos fininta antaŭ ol fari la ĉefan agon en la estonteco.
o Ekzemplo: Fininte la hejmtaskon, la infano ludos ekstere.
· -onta (Futura Aktiva Adjektiva Participo): Ĝi priskribas iun aŭ ion, kiu baldaŭ faros aŭ intencas fari ion.
o Ekzemplo: La tuj forironta trajno baldaŭ ekmoviĝos.
· -onte (Futura Aktiva Adverba Participo (aŭ gerundio)): Ĝi indikas la intencon aŭ la baldaŭecon de ago antaŭ la ĉefa ago.
o Ekzemplo: Tuj manĝonte la supon, li prenis kuleron.
· -onto (Futura Aktiva Substantiva Participo): Ĝi rilatas al "tiu, kiu faros" la agon.
o Ekzemplo: La venkonto en la konkurso ricevos oran medalon.
Pasivaj Participoj (Ago ricevita de la subjekto)
· -os ... -ata (Prezenca Pasiva Adjektiva Participo en la estonteco): Ĝi priskribas ion, kio estos farata de iu en estonta momento.
Ø Ekzemplo: La domo estos purigata en la venonta sabato.
· -os ... -ate (Prezenca Pasiva Adverba Gerundia Participo en la estonteco): Ĝi priskribas pasivan agon, kiu okazos estantece kun la ĉefa ago en la estonteco.
Ø Ekzemplo: La raporto estos prezentata detale klarigate de la direktoro.
· -os ... -ita (Preterita Pasiva Adjektiva Participo en la estonteco - Futuro Perfekta Pasiva): Ĝi priskribas ion, kio jam estos farita en specifa momento de la futuro.
Ø Ekzemplo: Post unu horo, la pordo estos jam ŝlosita.
· -os ... -ite (Preterita Pasiva Adverba Gerundia Participo en la estonteco): Ĝi priskribas pasivan agon, kiu estos finita antaŭ la ĉefa ago.
Ø Ekzemplo: Konstruite el fortaj materialoj, la ponto eltenos la ŝtormon.
· -ota (Futura Pasiva Adjektiva Participo): Ĝi priskribas ion, kio baldaŭ estos aŭ kiu estos la objekto de ago.
Ø Ekzemplo: Jen la libro legota de la klubo venontmonate.
· -ote (Futura Pasiva Adverba Participo): Ĝi indikas estontan celon, por kiu io estas uzata aŭ uzita.
Ø Ekzemplo: La faruno estas aĉetata, uzote por baki kukon.
· -oto (Futura Pasiva Substantiva Participo): Ĝi rilatas al "tio, kio estos farita".
Ø Ekzemplo: La kontraktoto subskribos la kontrakton morgaŭ matene.
Novaj trejnaj demandaj suplementoj aperos tie ĉi mem en la proksimaj tagoj de la semajno, inter la 6-a kaj la 7-a matene laŭ la brazilja horeco (inter la 9-a kaj 10-a laŭ Grenviĉo).




Nenhum comentário:
Postar um comentário