sábado, 22 de novembro de 2025

3) ADJETIVANDO OU QUALIFICANDO GERAL

 

Para localizar palavras, tecle Ctrl+F.



SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 28.11.2025


1. Kiu pensas, ke la vivo estas bela? [KIU, como já deduzido, é um correlativo que atua como partícula interrogativa sobre nome, espécie, profissão do sujeito..., ou como pronome relativo ligado ao sujeito, servindo, portanto, para identificar uma pessoa ou uma coisa específica, funcionando como que um dedo apontando para o sujeito da ação da frase. KE, como também já deduzido, é uma conjunção que serve para juntar duas ideias ou frases separadas, avisando que uma explicação vem a seguir depois dela.]

2. Ĉu vi scias, kiu diras, ke la tago estos varma morgaŭ (amanhã)?

3. Kiu kredas, ke la maro estas profunda?

4. Kiu konsentas, ke la sano (saúde) estas grava?

5. Kiu trovas, ke la leciono (lição, aula) estas facila?

6. Kiu kredas, ke la vetero (o tempo, o clima) en decembro estos varma en la tuta Brazilo?

7. Kiu opinias, ke la klasika muziko estas  sana kaj necesa?

8. Kiu vidis, ke la ĉielo estis tre blua hieraŭ (ontem)?

9. Kiu imagas, ke la universo estas senfina?

10. Kiu sentas, ke la vento estas malvarma hodiaŭ (hoje)?

11. Ĉu vi scias, ke tiu taksiisto dubas, ke la Tero estas ronda?

12. Kiu esperas, ke la kvantuma fiziko estos bona, necesa kaj tre utila al ni?

13. Ĉu vi kredas, ke Petro rimarkas, ke la floroj estas freŝaj?

14. Kiu opinias, ke la tuta granda urbo estas brua?

15. Kiu komprenas, ke la tempo estas pli rapida?

16. Kiu forgesas, ke la minerala akvo estas altvalora?

17. Kiu asertis, ke tiu filmo estas interesa?

18. Ĉu vi scias, kiu neas, ke la problemo estas granda?

19. Kiu supozas, ke la manĝaĵo, kiu estas varma, estas bongusta?

20. Kiu aŭdis, ke kanario estas gaja birdo (pássaro, passarinho, ave)?

21. Kiu revas, ke la mondo estos paca post la planeda transiro (transição planetária), kiu estas grandioza?

22. Kiu diris, ke Ana konstatis, ke la domo estas malplena?

23. Ĉu vi opinias, ke homo, kiu timas, ke la nokto estas danĝera, estas malkuraĝa?

24. Kiu garantias, ke la nova aŭtobuso, kiu estas en la garaĝo, estas komforta?

25. Ĉu vi scias, kiu pensas, ke tiu politikisto, kiu parolas, estas justa?


Glossário com os verbos utilizados nas 25 perguntas acima, no infinitivo, com suas respectivas traduções em português:


Aserti – Afirmar

Aŭdi – Ouvir/ Ouvir dizer

Diri – Dizer

Dubi – Duvidar

Esperi – Esperar (ter esperança)

Esti – Ser / Estar

Forgesi – Esquecer

Garantii – Garantir

Imagi – Imaginar

Juĝi – Julgar

Kompreni – Entender / Compreender

Konfesi – Confessar

Konsenti – Concordar

Konstati – Constatar

Kredi – Acreditar / Crer

Nei – Negar

Opinii – Opinar

Paroli - Falar

Pensi – Pensar

Revi – Sonhar (no sentido de desejar algo futuro)

Rimarki – Notar / Reparar

Scii – Saber

Senti – Sentir

Supozi – Supor

Timi – Temer / Ter medo

Trovi – Achar / Encontrar / Opinar

Vidi – Ver

****


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 27.11.2025


26. Ĉu la sofo de via domo estas komforta kaj nova, aŭ malkomforta kaj malnova?

27. Kia estas la plej malnova teatro de via urbo?

28. Ĉu via baza trejnado de Esperanto estas simpla, aŭ malfacila?

29. Ĉu vi trovas, ke la poezio de Cecília Meireles estas bela, delikata kaj profunda?

30. La kvantuma komputilo estas nova kaj utila, tamen ĉu ĝi estas tre multekosta por vi?

31. Kiu estas pli riĉa, ĉu bankiero, aŭ poeto?

32. Ĉu tomato estas frukto? Kia ĝi estas en via opinio?


33. Kia estas la rezulto de la eksperimento de la homa klonado?

34. Ĉu zebro estas sovaĝa nigra-blanka besto?


35. Ĉu vi scias, ĉu taksio sen ŝoforo (aŭ aŭtonoma, aŭ aŭtomata taksio) estas sekura?


36. Se en la dezerto la tago estas varma, ĉu la nokto estas malvarma? Aŭ dependas?

37. Ĉu la arkitekturo de la kataluna Antoni Gaudí estas grandioza?


38. Ĉu la gitaro pli bruema estas la akustika, aŭ la elektra?


39. Kiu estas la plej inteligenta persono en via familio?

40. Ĉu la tasko (tarefa) de protektado de la planedo estas tre urĝa?

41. Charlie Chaplin estis fama, sed ĉu li estis feliĉa?

42. Ĉu vi opinias, ke la politiko estas komplika, sed necesa afero (coisa, assunto)?

43. Kia estas la elektra energio de via strato (rua)?

44. Ĉu por vi la trejno de Esperanto estas longa, aŭ mallonga?

45. Kio estas 'aŭtobuso' en la portugala?


46. Ĉu la suno en la lasta sabato estis varma?


47. Ĉu vi konsentas, ke la naturo estas perfekta?

48. Kia estas la karaktero de la heroo?

49. Ĉu la papero de via kajero estas blanka?


50. Ĉu tiu ĉi jaro 2025 estas historia, aŭ ĉu 2026 estos pli historia? Kiu estas via sincera opinio?


****


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 26.11.2025


1. Kia estas la klimato en la dezerto de Saharo?

2. Ĉu elefanto estas pli granda, peza kaj volumena, ol rinocero?


3. Ĉu vi opinias, ke la araba kafo estas la plej bongusta?

4. Kiu estas pli rapida, ĉu tigro, aŭ testudo?


5. La klasika Kadillac ne estas moderna aŭtomobilo, sed ĉu ĝi estas komforta?


6. Ĉu la prezidento estas la plej grava persono en la respubliko, aŭ ne?

7. Kia estas la nova muzeo de Egiptio?



8. Ĉu vi opinias, ke opero estas enuiga, aŭ agrabla speco de muziko?

9. La problemo de la atmosfera poluado estas komplika en preskaŭ (quase) la tuta mondo, tamen ĉu ekzistas facila solvo por ĝi?

10. Kiu estas la plej alta monto en Tanzanio?

11. Ĉu 70-procenta ĉokolado estas dolĉa, aŭ amara?

12. Kia estas la plej multekosta hotelo en via urbo?

13. Ĉu vi trovas, ke la artefarita intelekto estas tre necesa?

14. Se la feliso leono estas forta, ĉu la feliso kato estas malforta, aŭ dependas?

15. Ĉu la banko plej proksima de via domo estas publika, aŭ privata?

16. Kia estas la artisto plej maljuna en via lando?

17. Por vi, ĉu la rozo estas la plej bela floro en la tuta mondo? Kiu estas pli bela, ĉu la ruĝa rozo, aŭ la ruĝa tulipo?


18. Ĉu vi opinias, ke la komponisto kaj kantisto Jimmy Cliff estis genia jamajka regeisto?


19. La kometo 3I/Atlaso estas tre anomalia kaj stranga, sed por vi ĉu ĝi estas vera kaj ordinara kometo, aŭ ne? Kia estas via opinio?

20. Kiu estas pli granda, ĉu la oceano Atlantiko, aŭ la maro Mediteraneo?

21. Ĉu la muzika stilo roko estas tre bruema por vi, aŭ ĉu ĝi estas agrabla? Aŭ dependas?


22. Kia estas la atmosfero de Braziljo, la urbo de la kongreso de Esperanto en Brazilo en la jaro 2025?

23. Ĉu vi kredas, ke piano estas tre malfacila instrumento?


24. Ĉu ĝirafo estas la plej alta besto de la mondo?


25. Kiu estas la malplej rapida besto inter testudo, araneo kaj heliko?



SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 25.11.2025


  1. Ĉu la aktoro Vito Pirbazari, de Netflikso, estis konata de vi?
  2. Kiu estos pli libera en la arbaro, ĉu la papago, aŭ la kato?
  3. Ĉu vi konsentas, ke malnova balailo estas malbona?
  4. Ĉu vi scias, ĉu tiu bela basketbalo de Harlem Globetrotters estas tre fama en la tuta planedo?

  5. Ĉu vi opinias, ke tiu rozkolora malgranda tondilo de infano ŝajnas sendanĝera?

  6. Estu atenta al la demando: kiu estas pli rapida, ĉu kurado, aŭ naĝado? Aŭ ĉu tio dependas?
  7. Por vi, ĉu la belga aktorino Émilie Dequenne estis tre talenta?
  8. Ĉu tiu tre longa kaj tre multekosta aŭtomobilo estas tre komforta? Kiu estas via opinio?

  9. Estu atenta kaj respondu: kiu estas malpli dika, ĉu adolta homo, aŭ adolta gorilo?
  10. Ĉu tia lukto de bokso estas interesa, aŭ malinteresa por vi?

  11. Ĉu vi scias, kio estas “alegre” en Esperanto?
  12. Kiu estas pli senutila, ĉu malnova kaj malplena domo, aŭ antikva kastelo?
  13. Por vi, ĉu la konata futbalisto Vinicius Júnior, de Realo Madrido, estas la plej bona ludisto de la mondo? Aŭ ĉu estas alia ludisto ankoraŭ pli bona, ol li?
  14. Ĉu tiu malnova komputilo estas malmultekosta? Ĉu ĝi ankoraŭ estas bona kaj utila?

  15. Ĉu estas olimpika naĝejo en via urbo? Se jes, ĉu ĝi estas publika, aŭ privata?

  16. Kiu estas plej malrapida inter ĉevalo, dromedaro kaj elefanto?
  17. Ĉu vi scias, ĉu la granda brazila aktoro Ney Latorraca estis tre riĉa?
  18. Ĉu tia trankvila malgranda kato estas bela? Kia ĝi estas por vi? Estu sincera.

  19. Kiu estas pli danĝera, ĉu tigro, aŭ leono?
  20. Ĉu vi scias, kiu estas la traduko de la adjektivo ‘kolora’ en la portugala?
  21. Kiu estas pli facila por vi, ĉu teniso, aŭ skermo?
  22. Ĉu malforta homo estas malsana? Aŭ dependas?
  23. Estu atenta al la filozofia demando: ĉu vi trovas, ke tia homoida roboto estos tre utila,  ĉu ĝi estos malutila?
  24. Ĉu tiu akrobatino estos fama en la cirko?

  25. Kiu estas pli utila por vi, ĉu tre inteligenta artefarita intelekto, aŭ kompetenta, saĝa kaj sperta homa laboristo?


****


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 24.11.2025


  1. Ĉu vi scias, ĉu tiu juna afrika virino estas riĉa?

  2. Ĉu tia longa serpento anakondo estas tre danĝera?

  3. Kiu estas pli interesa al vi, ĉu bokso, aŭ skermo?
  4. Ĉu vi opinias, ke mallonga kurado estas pli-malpli facila? Aŭ dependas de la rapideco?
  5. Kio estas ‘blua’ en la portugala?
  6. Kiu estas pli bela por vi, ĉu tigro, aŭ leono?
  7. Ŝajnas, ke tiu ĝoja infano estas tre feliĉa, ĉu vi konsentas?


  8. Ĉu vi scias, ĉu tiu nova komputilo estos tre utila por mi?

  9. Ĉu via socia reto estas tre utila al vi?
  10. Kiu estas pli stulta, ĉu kamelo, aŭ ĉevalo?
  11. Ĉu tiu varma taso estas plena?

  12. Ŝajnas, ke tiu antikva ŝranko estas senutila. Ĉu vi kredas, ke ĝi ankoraŭ estas utila?

  13. Kiu estas pli malmultekosta, ĉu tiu malnova sofo, aŭ la antikva ŝranko?

  14. Kiu estas la traduko de ‘pavo’ en la portugala?

     
  15. Ĉu vi pensas, ke la trankvila pavo ŝajnas pli bela, ol la maltrankvila?
  16. Ŝajnas, ke, elefanto estus tre malutila, se ĝi estus malpli peza, ĉu vi konsentas?
  17. Kiu estis pli rapida en kurado, ĉu tigro, aŭ motorbiciklo? Aŭ dependas?
  18. Ĉu tia partio de teniso de tablo estas enuiga, aŭ tre interesa? Al mi ĝi estas interesa. Ĉu ankaŭ al vi?

  19. Ĉu vi pensas, ke la malfacila handbalo estas malpli interesa, ol la facila basktebalo? Aŭ ĉu ĝi estas pli interesa?
  20. Kiu estas plej maldika inter krokodilo, serpento kaj kamelo?
  21. Ĉu vi scias, ĉu la saĝa Betoveno estis ĝoja, aŭ malĝoja klasika komponisto?
  22. Ĉu la malvarma temperaturo estas sana al vi?
  23. Kia estas la temperaturo en via urbo hodiaŭ? Ĉu pli alta, malpli alta, pli malalta, malpli malalta? Kia?
  24. Kiu kompreneble estas pli moderna, ĉu poŝtelefono, aŭ kompufono?

  25. Ĉu vi kredas, ke tia klasika tranĉilo ankoraŭ estas utila?


****


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 23.11.2025


  1. Ĉu vi kredas (aŭ opinias, aŭ pensas, aŭ trovas), ke tiu mola lito estas komforta?
  2. Kiu estas pli libera, ĉu birdo, aŭ kato?
  3. Ĉu tiu malnova kaj luksa forko de la marko Rogers Bros estas multekosta?

  4. Kia estas tia plasta kulero?
  5. Kiu estas plej malnova inter radiofono, televidilo kaj komputilo?
  6. Mi opinias, ke Richard Chamberlain estis tre granda usona aktoro, ĉu ankaŭ vi konsentas kun tio?
  7. Ĉu en via urbo estas nekonata aktoro tre talenta?
  8. Kiu estas pli facila por vi, ĉu kurado, aŭ naĝado?
  9. Ĉu la malrapida testudo ŝajnas saĝa besto?
  10. Ĉu vi opinias, ke tiu privata skermo-leciono estas multekosta?

  11. Kiu estas pli enuiga por vi, ĉu futbalo, aŭ teniso?
  12. Ĉu estas grava komponisto de klasika muziko tre konata en via urbo?
  13. Ĉu vi scias, ĉu Niccolò Paganini, tiu maldika, saĝa, itala violonisto, estis sana?

  14. Kia glaso estas sur la malgranda tablo?

  15. Kiu estas pli uzata en via domo, ĉu tranĉilo, aŭ tondilo?
  16. Ĉu tiu malnova seĝo estas senutila, aŭ malutila? Ĉu jes, ne, aŭ ĉu tio dependas?

  17. Ĉu vi kredas, ke televidilo kun kristallikva  ekrano estas tre multekosta? Ĉu jes, ne, aŭ dependas de la marko?
  18. Kiu estas pli uzata en via domo, ĉu glaso, aŭ taso?
  19. Ŝajnas, ke malbona lito ne estas tre utila, sed ĝi estas malmultekosta, ĉu ne? Kiu estas via opinio?
  20. Ĉu vi scias, ĉu la genia B. B. King estis feliĉa gitaristo?

  21. Kiu estas pli inteligenta, ĉu elefanto, aŭ delfeno?
  22. Ĉu malforta ĉevalo estas pli rapida ol azeno?
  23. Mi pensas, ke tiu luksa kaj neordinara kompufono estus multekosta, se ĝi estus sen tarifo de importada imposto. Ĉu ankaŭ vi opinias, ke jes?

  24. Ĉu vi opinias, ke publika parko ŝajnas pli trankvila en dimanĉo?  dependas de la loko?
  25. Kiu estas plej malpeza inter forko, kulero kaj tranĉilo? Aŭ ĉu dependas de la materialo?


****


SÉRIE DE EXERCÍCIOS DE 22.11.2025


  1. Kia estis la aktoro Val Kilmer?
    Modelo de respondo: Tiu aktoro estis tre kompetenta.
  2. Ĉu komponisto estas pli riĉa, ol kantisto?
    Modelo de respondo: Por mi dependas de la komponisto kaj de la kantisto.
  3. Kiu estas pli rapida, ĉu tigro, aŭ leono?
    Modelo de respondo: En mallonga distanco tigro estas pli rapida, kaj leono estas malpli rapida, sed en longa distanco leono estas pli rapida, ol tigro.
  4. Kio estas ‘kompetenta’ en la portugala lingvo?
  5. Ĉu tia juna papago estas nigra-blanka, aŭ verda-flava?

  6. Kiu estas pli granda, ĉu elefanto, aŭ kamelo?
  7. Ĉu tiu kolora televidilo estas multekosta?

     
  8. Kia estas tia stranga tondilo?

  9. Ĉu tiu tre inteligenta kantisto estas konata de vi?

  10. Ĉu vi opinias, ĉu tiu glaso estas pura?

  11. Kiu estas malpli juna, ĉu Nejmaro, aŭ Kristiano Ronaldo?
  12. Ĉu via tre moderna kompufono estas pli-malpli utila, malutila, senutila, aŭ tre utila?
  13. Ĉu tiu malforta kaj maldika ĉevalo estas malsana?


  14. Kiu estas plej rapida inter hipopotamo, tigro kaj ĉevalo?
  15. Kiu estas la traduko de ‘ruĝa’ en la portugala lingvo?
  16. Ĉu tiu nova komputilo estas malmultekosta?

  17. Kiu estas pli trankvila, ĉu kato, aŭ serpento?
  18. Tiu malnova balailo en la mano de la viro ne estas bela, tamen ŝajnas, ke ĝi estas tre utila, ĉu vi konsentas kun tio?

  19. Ĉu tiu publika lukto de kapoejro estas interesa, aŭ malinteresa al vi?

  20. Kiu estas pli malfacila, ĉu teniso, aŭ handbalo?
  21. Ĉu tia malgranda sofo estas pli-malpli komforta, malkomforta, aŭ tre komforta? Kiu estas via opinio?

  22. Ĉu vi scias, ĉu tiu malfeliĉa homo estas malriĉa?

  23. Kiu estas pli bruema, ĉu papago, aŭ kanario?
  24. Kiu vorto estas ‘saĝa’ en la portugala?
  25. Por vi, ĉu tiu stulta krokodilo estas danĝera?

     ****


Em Esperanto o adjetivo, ou seja, a palavra que qualifica o substantivo, no singular termina com a letra –A.

O verbo que mais aparece antecedendo o adjetivo é o verbo infinitivo ESTI (ser, no sentido de ter tal qualidade, ou estar, no sentido de estar com tal qualidade). Conjugado, o verbo ESTI é ESTAS, no presente; ESTIS, no pretérito; ESTOS, no futuro; ESTUS, no condicional ou futuro do pretérito; e ESTU, no imperativo, para todas as pessoas e números.

As formas de perguntas típicas sobre o adjetivo são:

KIA ESTAS –O?

KIA ESTAS TIO?

KIA ESTAS TIU?

KIA ESTAS TIU –O?

KIA ESTAS TIA –O?

ĈU TIO ESTAS –A?

ĈU TIU -O ESTAS –A?

ĈU TIA -A ESTAS –A?


Para se trabalhar com o adjetivo há várias expressões que reforçam a ideia da qualidade. Eis algumas corriqueiras abaixo listadas:

Tre = muito, bastante, bem (sempre no sentido de intensidade). Ex.: Everaldo estas tre forta. (Everaldo é muito forte).

Mal- = prefixo indicativo de contrário (kontraŭo), antônimo (antonimo). Ex.: granda (grande), malgranda (pequeno); ĝentila (gentil), malĝentila (grosseiro); rapida (rápido), malrapida (devagar).

Tia = tal, de tal qualidade. Ex.: Kia estas tia marbordo? (Como é tal orla?)

Ĉu vi scias, ĉu (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? (Em Esperanto, sempre com vírgula entre tais orações) = você sabe se substantivo A é adjetivo X? Ex.: Ĉu vi scias, ĉu tiu frukto estas dolĉa? (Você sabe se essa fruta é doce?)

Kiu estas (adjektivo)-a, ĉu (substantivo)-o A,  (substantivo)-o B? = quem é adjetivo X, substantivo A, ou substantivo B? Ex.: Kiu estas danĝera, ĉu leono, aŭ kato? (Quem é perigoso, leão ou gato?)

Nigra-blanka = forma alternativa a nigra kaj blanka (preto e branco), quando as duas cores caracterizam simultaneamente algo. Ex.: La anaso de Petro estas nigra-blanka. (O pato de Pedro é preto e branco.) [KAJ em português é a conjunção aditiva E.]

Sed = conjunção adversativa redirecional, ou seja, que não se opõe necessariamente ao termo antecedente, mas apenas mostra o que é ou que qualidade tem o termo sucedente. Ex.: Tiu domo ne estas verda, sed ĝi estas blua. (Aquela casa não é verde, mas é azul.)

Tamen conjunção adversativa opositiva, em que a oração sucedente faz forte oposição à oração antecedente. Ex. La pluvo estas forta, tamen la vetero estas varma. (A chuva está forte, contudo o tempo está quente.)

Epiteto (epiteto) = adjetivo que antecede diretamente um substantivo. Ex.: bela domo (bela casa), granda arkitekto (grande arquiteto).

Pli-malpli = forma alternativa de pli aŭ malpli (mais ou menos). Mia malnova klimatizilo estis pli-malpli efika. (Meu velho condicionador de ar era mais ou menos eficaz.)

Kiu estas pli (adjektivo)-a, ĉu (substantivo A)-o,  (substantivo B)-o? = quem é mais adjetivo X, substantivo A ou substantivo B? Ex.: Kiu estas pli forta, ĉu Everaldo, aŭ Stefano? (Quem é mais forte, Everaldo, ou Estêvão?); Kiu estas pli nova, ĉu la televidilo de Ivanova, aŭ tiu de Stefanino? (Quem é mais novo, o televisor de Ivanova, ou o de Estefânia?)

Pli ol, Malpli ol (comparativo de superioridade ou inferioridade) = mais que, menos que. Ĉu (substantivo A)-o estas pli (adjektivo)-a, ol (substantivo B)-o? Ĉu (substantivo B)-o estas malpli (adjektivo)-a, ol (substantivo A)-o? Ex.: Ĉu leporo estas pli rapida, ol testudo? (Lebre é mais rápida do que tartaruga?) Ĉu testudo estas malpli rapida, ol leporo? (Tartaruga é menos rápida do que lebre?). Obs.: Embora não seja rigidamente obrigatório, normalmente usa-se vírgula antes do OL em oração comparativa entre dois substantivos.

Se (substantivo)-o A estas pli (adjektivo)-a ol (substantivo)-o B, kompreneble (obviamente) (substantivo)-o B estas malpli (adjektivo)-a ol (substantivo)-o A. Ex.: Se li estas pli alta ol ŝi, ĉu ŝi estas malpli alta ol li? (Se ele é mais alto do que ela, ela é menos alta (ou, no português coloquial, mais baixa) do que ele?) É uma alternativa conclusiva.

Plej = o superlativo “o mais”, entre mais de dois comparados. Ex.: Jupitero estas la plej granda planedo de la sunsistemo. (Júpiter é o maior planeta do sistema solar.)

Malplej = o superlativo “o menos”, entre mais de dois comparados. Ex.: Merkuro estas la malplej granda inter la planedoj de la suna sistemo. (Mercúrio é o menor entre todos os planetas do sistema solar.)

Ĉu vi opinias, ke tia (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? = Você acha/acredita que tal substantivo A é adjetivo X? [KE é uma conjunção subordinativa que introduz orações subordinadas substantivas sucedentes. KE não tem função sintática dentro da oração subordinada; serve apenas para ligá-la à oração antecedente.]

Ĉu vi trovas, ke tia (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? = Você acha que tal substantivo A é adjetivo X?

Ĉu vi kredas, ke tia (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? = Você acredita que tal substantivo A é adjetivo X?

Ĉu vi pensas, ke tia (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? = Você pensa que tal substantivo  A é adjetivo X?

Por mi = Para mim, no sentido de em meu favor, mas também para mim, no sentido de a meu ver, sob meu ponto de vista.

Al mi = Para mim, no sentido de destinado a mim, direcionado a mim.

Ĉu vi konsentas kun tio? = Você concorda com isso?

Estu atenta = Esteja atento, preste atenção.

Ŝajnas = Verbo parecer no presente. 

Ŝajnas, ke = Parece que.

Ankaŭ = Também.

Ankoraŭ = Ainda.


Eis uma relação de adjetivos do dia a dia:

bela (belo/bela)

bona (bom/boa)

bruema (barulhento/barulhenta)

dika (gordo/gorda, volumoso/volumosa)

enuiga (entediante, chato/chata)

facila (fácil)

feliĉa (feliz)

forta (forte)

granda (grande)

grava (importante)

ĝoja (alegre, feliz, contente)

inteligenta (inteligente)

interesa (interessante)

juna (jovem, novo/nova, para pessoas e animais, embora às vezes também para objetos e abstrações)

konata (conhecido/conhecida)

kutima (costumeiro, comum, usual)

la lasta (o último/a última; por último (em relação a outros))

la unua (o primeiro/a primeira; por primeiro (em relação a outros))

libera (livre)

longa (longo/longa)

malbela (feio/feia)

malbona (mau/má, ruim, de má qualidade, estragado)

maldika (magro/magra, delgado/delgada, fino/fina)

malfacila (difícil)

malfeliĉa (infeliz)

malforta (fraco/fraca)

malgranda (pequeno/pequena)

malĝoja (triste)

maljuna (velho/velha, para pessoas e animais, embora às vezes também para objetos)

mallonga (curto/curta)

malmultekosta (barato/barata, de baixo custo)

malnova (velho/velha – para objeto ou abstração)

malpura (sujo/suja)

malrapida (lento/lenta, devagar)

malriĉa (pobre)

malsana (doente)

malutila (prejudicial)

malvarma (frio/fria)

multekosta (caro/cara, de alto custo)

negrava (não importante)

nekonata (desconhecido/desconhecida)

nekutima (incomum/inusual)

nova (novo/nova – para objeto ou abstração)

okupita (ocupado/ocupada)

ordinara (comum, de qualidade simples)

plena (cheio/cheia)

privata (privado/privada)

publika (público/pública)

pura (limpo/limpa)

rapida (rápido/rápida)

riĉa (rico/rica)

sana (saudável)

senutila (não útil, sem utilidade)

simpla (simples)

stranga (estranho/estranha)

stulta (estúpido/estúpida)

saĝa (sábio/sábia, inteligente, prudente, sensato/sensata)

trankvila (tranquilo/tranquila, calmo/calma)

utila (útil)

varma (quente).


Nenhum comentário:

Postar um comentário