domingo, 14 de junho de 2026

BAZA KURSO DE ESPERANTO. LA 12-A LECIONO (LA KORELATIVOJ I-VORTOJ KAJ KI-VORTOJ)

   Para achar palavras, morfemas e expressões na página, tecle Ctrl+F.

 Plena Ilustrita Vortaro 

Vortaro Túlio Flores

 


A 12ª VIDEOAULA:
https://www.youtube.com/watch?v=j_TIe3CAHtA&t=2701s





EKZERCO 7.12
 

151. Kiu volos gliti sur la ruĝa deglitilo kun Alana morgaŭ?

152. Kion Edemo povus fari per la flava ludaŭto, se Hiroŝo permesus?

153. Kiajn ludojn Jozefo ŝatas ludi sur la sablo kun siaj geamikoj?

154. Kie Hiroŝo intencas kaŝi la grizan ŝtonon, kiu nun kuŝas sur la sablo?

155. Kiam Alana komencis gvidi la amuzan konversacion en la ludejo?

156. Kial Jozefo devus helpi Edemon purigi la bluan tornistron (aŭ dorsosakon) nun?

157. Kiel Hiroŝo povis movi la pezan ludaŭton tiel rapide hieraŭ?

158. Kiom da sablo Alana baldaŭ volos meti en la flavan ludilon?

159. Kies bela tornistro estas tiu, kiun Edemo portas en la momento?

160. Ĉu iu el la gajaj infanoj deziras sidi sur la flava ŝtuparo?

161. Ĉu io surpriza okazis tiam, kiam Alana subite montris la sablon?

162. Ĉu ia nova amiko alvenos, por ludi sur la malproksima verda herbejo poste?

163. Ĉu Hiroŝo lasis sian ludilan baskul-kamionon ie proksime de la deglitilo hieraŭ vespere?

164. Ĉu vi iam vidis Jozefon kuri tiel rapide al la blua lud-strukturo?

165. Ĉu Jozefo ial sidas trankvile rilate al la hundo, kiu foriris?

166. Kiun belan ludilon Hiroŝo elektos por doni al iu afabla knabino, kiun li konis en sia strato?

167. Kion la geinfanoj farus, se iu forta pluvo komenciĝus subite?

168. Kian grandan veturilon Edemo volos stiradi tiam, kiam li kreskos?

169. Kie Alana ludos, se la ruĝeta deglitilo fariĝos tro varma?

170. Kiam la kvar fidelaj geamikoj decidos kuri al io nova?

171. Kial Hiroŝo rigardas Alanan tro atente, dum ŝi klarigas ian gravan regulon de ludo?

172. Kiel la infanoj ekludus, se iu ajn malbona vetero aperus?

173. Kiom da gajaj horoj tiu kvaro jam pasigis en la lud-parketo?

174. Kies konsilon Edemo sekvis, por sidi tiel trankvile sur la sablo?

175. Ĉu vi pensas ke io bona okazos, se Jozefo komencos kanti gaje?

 



EKZERCO 6.12
 

126. Kiu mansalutas iujn, supre sur la ŝtuparo?

127. Al kiu Dorotea telefonas, ĉu vi povas diveni?

128. Kiu kaj kia aviadilo staras sur la aerodromo (aŭ aviadil-parkejo) de la flughaveno?

129. Kie la transportisto metos la sakojn kaj valizojn?

130. Kiam la stevardino fermos la pordon de la aeroplano?

131. Kial Paŭlo portas sian malhelan ĉapelon?

132. Kiel la homoj devas supreniri laŭ la ŝtuparo?

133. Kiom da pakoj povas enporti ĉiu pasaĝero?

134. Kies telefonon uzas la virino kun la nigra mansako?

135. Ĉu iu helpos porti la pezajn bagaĵojn?

136. Ĉu io malfacila okazos antaŭ la ekflugo?

137. Ĉu la soldato bezonas ian specialan dokumenton?

138. Ĉu oni povas sidi ie proksime de la aviadilo?

139. Ĉu iam vi flugos per tiu sama aviadilo?

140. Ĉu ial la piloto trarigardas la pasaĝerojn?

141. Ĉu oni povas iel akceli la eniron?

142. Kiom da tempo restas ĝis la ekflugo?

143. Ĉu ies valizo restas ankoraŭ sur la tero?

144. Kiu kontrolus la flugbiletojn, se la stevardino forestus?

145. Kion vi farus, se vi rimarkus ian problemon?

146. Kie vi atendus, se la flugo malfruus?

147. Kial la aeroplano ankoraŭ devas resti sur la grundo?

148. Kiel oni devas paroli dum la eniro?

149. Ene de la aviadilo, ĉu iu scias, en kiu loko devas lokiĝi la malgrandaj sakoj?

150. Ĉu io malhelpos al ni, ekflugi (aŭ deteriĝi) ĝustatempe?

 



EKZERCO 5.12
 

101. Kiu volas manĝi pufmaizon nun?

102. Kion Meera intencas tuj fari en la salono kun la hundo?

103. Kia roboto povus helpi al la familio purigi la domon? Ĉu tiu programita etulo?

104. Kie Henriko sidas por uzi sian poŝtelefonon?

105. Kiam Padma decidos viziti iun imponan kaj majestan luksejon, post kiam ŝi iros al frizosalono?

106. Kial Volfgango volas amike saluti la roboton?

107. Kial kaj kiel la hundo povus kuri, se iu lasus ĝin sola kun la aŭtomato?

108. Kiom da personoj ŝatas spekti ion en la televidilo? Ĉu la nuna televidaĵo estas alloga?

109. Kies tasko estos tio, instrukcii la roboton pri la hejmtaskoj en iu tago?

110. Ĉu iu infano volas legi libron, anstataŭ ludi?

111. Ĉu troviĝas io bongusta en la granda bovlo, kiu estas en la mano de Klaŭso?


112. Ĉu vi havas ian alternativan ideon por amuzi la infanojn?

113. Ĉu la roboto povus labori ie en la kuirejo?

114. Ĉu Klaŭŝo iam instruos la gefilojn instrukcii tian etan homsimilulon?

115. Ĉu Meera ial karesas la hundon tiel milde, aŭ ne? Kion ŝi faras?

116. Kiu povus helpi Volfgangon pli bone saluti la novan mekanikan amikon?

117. Kion Padma kaj Klaŭso rigardas tiel feliĉe?

118. Kial la hundo ne timas la roboton, nek bojas kontraŭ ĝi?

119. Kie la hundo plej ŝatas dormi dum la nokto?

120. Kiam la nova aŭtomato komencos fari ion utilan?

121. Kial Henriko preferas aŭskulti ion per la kap-aŭskultilo?

122. Kiel Meera povos instrui la hundon kunvivi trankvile kun la nova loĝanto de la domo?

123. Kiom da pufmaizo Padma volas preni el la bovlo?

124. Kies kapaŭskultilon Henriko decidis pruntepreni por aŭskulti muzikon?

125. Ĉu tiu eta aŭtomato estas iu androido, aŭ nur ia homsimilulo? Kiu estas la malsameco inter androido kaj homsimilulo?

 



EKZERCO 4.12
 

76. Kiu tenas ian trinkaĵon apud la naĝejo?

77. Kion iu knabo manĝas ĉe la akvo?

78. Kie sidas ies gepatroj sub la grandaj ombreloj?

79. Kiam iu amiko venis por ludi kun Ivano?

80. Kial la vivsavisto rigardas iel atente la naĝejon?

81. Kiel povas iu knabino kuri tiel rapide kun la flosilo (aŭ naĝobarelo)?

82. Kiom da ŝorbeto (ne glaciaĵo) manĝas iu infano ĉi tie?

83. Kies pli granda ombrelo staras apud la tablo, flanke de ia alia malpli granda ombrelo?

84. Iu vidis ion interesan; kio ĝi estas?

85. Ia nigre vestita klubanino banas sin apud la muro; kiu ŝi estas, ĉu vi scias?

86. Ie en la klubejo kuŝas ies mantelo; kie ĝi troviĝas, ĉu vi vidas?

87. Iam en la somero venos pli da klubanoj; kiam, kial kaj kiom da ili ĝuste?

88. Ial, iel kaj iom Akiro ridetas; kial li tiel ĝojas?

89. Iel Rita restas trankvile; kiam ŝi baniĝos?

90. Iom da trinkaĵo restas en la botelo de Rita; kiom  da ĝi ankoraŭ restas? Ĉu multo, aŭ malmulto?

91. Kiu trinkas akvon el kokoso, ĉu vi vidas?

92. Kion faras iu tuj apud Akleso?

93. Kiu kaj kia afero plej plaĉas al la infanaro ĉe la klubo?

94. Kie iu sidas profesie?

95. Kiam Izabela aĉetos ian malvarman trinkaĵon, kaj kiun trinkaĵon ŝi aĉetos?

96. Kial iu staras sola apud la muro?

97. Kiel alimaniere oni povas vidi ion malproksiman sen binoklo?

98. Kiom da manĝaĵoj alportis la vizitantoj?

99. Kies oranĝokolora naĝobarelo estas tiu de la knabino en oranĝokolora bankostumo?

100. Iu rakontis ion strangan pri la klubejo; kion vi aŭdis prie?

 



EKZERCO 3.12
 
51. Kiu lavis iajn telerojn en la kuirejo, antaŭ ol iu alia venis al la fronta pordo de la domo?

52. Kio estas io blanka en la botelo, kiun la laktovendisto liveras al la dommastrino?

53. Kia estus iu tago, se la laktovendisto iam ne venus?

54. Kie la dommastrino purigis iujn telerojn per ia purigilo?

55. Kiam iu pagis per io al iu por io?

56. Kial la dommastrino pagis iom da mono, se iu jam liveris ion?

57. Kiel la laktovendisto portis iom da lakto en iu korbo?

58. Kiom da boteloj iu ajn viro lasus apud ies pordo, se li havus ian kialon por tio?

59. Kies mono estas tiu en la mano de iu virino?

60. Ĉu iu scias, kial la dommastrino rigardas iun kun rideto?

61. Ĉu iu teleraro estis ie sur la lavujo, kiam iu frapis?

62. Se io danĝera okazus iam en la kuirejo, ĉu iu vokus iun?

63. Kiu ial, iam kaj iel donis ion blankan al iu?

64. Kio fariĝus, se iu plena botelo iam falus iel?

65. Kia homo estus la laktovendisto, se li iel forpasus subite sen ia ajn vorto?

66. Kie iu laktovendisto lasus iun botelon, se la dommastrino estus ie for?

67. Kiam iu dommastrino purigus iajn telerojn, se ŝi nun babilus kun iu aŭ iuj?

68. Kial iu persono ial staras ĉe la pordo, por liveri iom da io?

69. Kial la laktovendisto iel krie proponas ion de ekstere, kiam iu virino lavas ion ie interne?

70. Kiom da mono iu klientino donos, se ŝi ricevos ian pli grandan botelon da lakto?

71. Kies ideo estis, ke iu virino lavu iajn telerojn per iu flava spongo (aŭ purigilo)?

72. Ĉu io flava estas ia spongo, kiun iu dommastrino uzas ie?

73. Kiu volas iom da freŝa lakto, se iu laktovendisto alportas iom da ĝi nun?

74. Kio montras, ke iu dommastrino estas feliĉa, kiam ŝi parolas al iu ĉe la fronta pordo?

75. Kie la viro trovis ian korbon, se li iam bezonis ĝin por porti ion? 




EKZERCO 2.12
 

26. Ĉu iu helpis Manuelon aranĝi la legomojn frumatene?

27. Kio pli plaĉas al Hildegarda, ĉu la tomatoj, la karotoj, aŭ iu alia vegetaĵo sur la vendotablo?

28. Ĉu ia fremda persono venos aĉeti fruktojn poste hodiaŭ?

29. Kie iu povas trovi freŝajn kukurbojn en ĉi tiu libera foiro?


30. Kiam vi kutimas veni aĉeti ion en ĉi tiu loko?

31. Ĉu ial la hundo Doro kuŝas tiel trankvile apud la vendotablo? Ĉu ĝi avide atendas ion?

32. Kiel oni povas elekti la plej bonajn legomojn zorge kaj rapide?

33. Kiom da pomoj Kodjo volas aĉeti por sia familio hodiaŭ?

34. Kies estas la korbeto, kiun Lucia portas ĉe sia brako?

35. Ĉu iu vidis ie aĉeteblajn pizojn inter la varoj?


36. Kion Suĵina faros, se la suno fariĝos tro varma poste, antaŭ ol ŝi foriros?

37. Kiajn legomojn la familianoj de Nzuzi kutime preferas por la tagmanĝo?

38. Ĉu iam vi aĉetis ion el la varoj de Jano en ĉi tiu foirejo?

39. Kial Hildegarda gustumas la kivon, antaŭ ol decidi aĉeti aliajn tiajn fruktojn?

40. Kiel aspektus la salato, se oni aldonus iom pli da freŝaj karotoj kaj tomatoj?

41. Kiom da mono kostus unu kilogramon da variaj kapsikoj sur la tablo?


42. Ĉu ies infanoj kutime venas akompane, por elekti fruktojn kaj aliajn gustumaĵojn? Se jes, kies infanoj?

43. Kiu vendisto havas la plej freŝajn legomojn en ĉi tiu foiro?

44. Ĉu io malhelpis iun veni pli frue, por elekti la plej bonajn kaj freŝajn varojn?

45. Kia vetero estus plej taŭga, por konservi ĉiujn tiujn legomojn freŝaj dum pli longa tempo?

46. En la hejmo, kie oni povus meti la aĉetaĵojn, por ke ili ne malfreŝiĝu tro rapide?

47. Ĉu ial, iel kaj iom la vendistoj kovras siajn varojn per tolaĵoj dum la nokto?

48. Kiel vi ordigus la legomojn, por ke ili aspektu pli allogaj por la klientoj?

49. Kiom da specoj de legomoj iu povas trovi en la vendotablo de Jano?

50. Kies estas Tiko, nome la alia hundo, kiu kuŝas trankvile apud la piedoj de Nzuzi?





LA I-VORTOJ KAJ KI-VORTOJ 


Os correlativos do Esperanto são palavras formadas por radicais fixos (como ki-, ti-, i-, ĉi-, neni-) combinados com terminações que indicam função gramatical (como -u, -o, -a, -e, -am, -al, -el, -om, -es), conforme tabela acima exibida.

 

GLOSSÁRIO DA TABELA:

 

1. Primeira Coluna da Esquerda (Prefixos/Natureza)

1.      Nedifineco – Indefinição

2.      Demando/Rilato – Pergunta/Relação

3.      Demonstrativo – Demonstrativo

4.      Kolekto – Coletivo

5.      Neekzisteco – Inexistência

 

2. Primeira Linha Superior (Terminações/Propriedade)

1.      Difino – Definição (gênero, substância, conceito, profissão...)

2.      Kvalito – Qualidade

3.      Individuo – Indivíduo (individualidade, nome, título, espécie...)

4.      Loko – Lugar

5.      Maniero – Maneira

6.      Kaŭzo – Causa

7.      Tempo – Tempo

8.      Kvanto – Quantidade

9.      Posedo – Posse

 

Nesta lição vamos nos concentrar nos grupos I-vortoj e Ki-vortoj, com definições em português e exemplos em Esperanto.

 

I-vortoj (palavras indefinidas)

  • Iu (alguém) → Indikas nedifinitan identecon. (Indica identidade indefinida)
    • Iu kantas en la ĝardeno.
  • Io (algo) → Indikas nedifinitan objekton aŭ aferon. (Indica objeto ou coisa indefinida)
    • Io moviĝas sub la tablo.
  • Ia (algum tipo) → Indikas nedifinitan kvaliton aŭ specon. (Indica qualidade ou tipo indefinido)
    • Ŝi portas iajn librojn.
  • Ie (em algum lugar) → Indikas nedifinitan lokon. (Indica lugar indefinido)
    • Ie en la urbo estas bela parko.
  • Iam (algum tempo) → Indikas nedifinitan tempon. (Indica tempo indefinido)
    • Iam mi vizitos Mozambikon.
  • Ial (por alguma razão) → Indikas nedifinitan kaŭzon. (Indica causa indefinida)
    • Ial li ne venis.
  • Iel (de algum modo) → Indikas nedifinitan manieron aŭ metodon. (Indica modo ou maneira indefinida)
    • Iel ni solvos la problemon.
  • Iom (alguma quantidade) → Indikas nedifinitan kvanton aŭ nombron. (Indica quantidade ou número indefinida)
    • Mi volas iom da pano.
  • Ies (de alguém) → Indikas nedifinitan posedanton. (Indica posse indefinida)
    • Tio estas ies hundo.

 

Ki-vortoj (palavras interrogativas e relativas)

  • Kiu (quem/qual) → Indikas demandon aŭ rilaton pri individueco (Indica pergunta ou relação de individualidade)
    • Kiu venis hieraŭ?
  • Kio (o que) → Indikas demandon aŭ rilaton pri identigo, substanco. (Indica pergunta ou relação de identificação, substância)
    • Kio estas tio?
  • Kia (que tipo) → Demandas pri kvalito aŭ speco. (Pergunta sobre qualidade ou espécie)
    • Kia libro estas ĝi?
  • Kie (onde) → Demando pri loko. (Pergunta ou relação de lugar)
    • Kie vi loĝas?
  • Kiam (quando) → Demando pri  tempo. (Pergunta sobre tempo)
    • Kiam vi alvenos?
  • Kial (por quê) → Demando pri kaŭzo. (Pergunta sobre causa)
    • Kial vi ridetas?
  • Kiel (como) → Demando pri maniero. (Pergunta sobre maneira)
    • Kiel vi faris tion?
  • Kiom (quanto) → Demando pri kvanto, nombro. (Pergunta sobre quantidade, número)
    • Kiom da mielo vi volas?
  • Kies (de quem) → Demando pri posedo. (Pergunta sobre posse, pertença)
    • Kies kato estas tiu?

 

                    EKZERCO 1.12

 

Responda, com caneta ou lápis, às perguntas abaixo envolvendo as I-vortoj e KI-vortoj. 


  1. Kiu el la knaboj montras pomon, kaj ĉu iu alia vidas ion alian apud li?

  2. Kio estas apud la kato, kaj ĉu io tuj apud ĝi apartenas al ies familio?

  3. Kia besto estas la kato, kaj ĉu ĝi havas ian nekutiman koloron?

  4. Kie staras Johano, kaj ĉu ie antaŭ li troviĝas iaj koloraj pilkoj?

  5. Kiam Mei demandis pri io, ĉu Haruto respondis iel afable?

  6. Kial Sofia ridetas, kaj ĉu ŝi ial kaŝas ion?

  7. Kiel Haruto montrus la katon al sia fratino, se iu petus lin fari tion?

  8. Kiom da pilkoj estas apud la hundidoj?

  9. Kies estas la pafarko, kaj ĉu ies frato ĝin ricevos poste?

  10. Kiu rigardas tra lupeo, kaj ĉu iu ie serĉas ion?

  11. Kio aperis sub la lupeo, kaj ĉu io moviĝis iel strange?

  12. Kiaj veturiloj estas la aŭtoj, kaj ĉu iu kaj ia pli granda veturilo venos?

  13. Kie la horloĝo pendus, se ĝi estus en ies domo?

  14. Kiam Aja foriros por ripozi, kaj ĉu ŝi iam reludos per la pafarko?

  15. Kial iu kolektis iom da folioj, kaj ĉu ial necesis kompari ilin?

  16. Kiel la hundo Binu kuris, kaj ĉu ĝi iel helpis iun?

  17. Kiom da paŝoj Lia faris por admiri la floron, kaj ĉu ŝi iom laciĝis?

  18. Kies estas la pafarko, kaj ĉu ies kuzo ĝin uzis antaŭe?

  19. Kiu celas la rondan celtabulon, kaj ĉu iu bone instruis ŝin?

  20. Kio trafos la centron de la celtabulo, se io ne ŝanĝiĝos ĝis la trafo de la sago?

  21. Kia sago estus plej taŭga, kaj ĉu ia malpeza sageto sufiĉus?

  22. Kie la pilkoj ruliĝis, kaj ĉu ie restis io?

  23. Kiam la geinfanoj denove ludos kune, kaj ĉu ili iam kunvenos en la sama loko?

  24. Kial iu ne volus respondi tuj, kaj ĉu ial oni bezonus pripensi?

  25. Kiel vi respondus al tiuj demandoj, kaj ĉu vi iel uzus ĉiujn i-vortojn kaj ki-vortojn en la praktiko?

 



 

Novos exercícios suplementares aparecerão aqui mesmo nos próximos dias da semana, entre 7h e 8h da manhã pelo horário de Brasília (entre 12h e 13h pelo horário de verão de Greenwich).

 

Nenhum comentário:

Postar um comentário