domingo, 21 de junho de 2026

BAZA KURSO DE ESPERANTO. LA 13-A LECIONO (PANORAMA VIDADO SUPER LA KORELATIVOJ)

    Para achar palavras, morfemas e expressões na página, tecle Ctrl+F.

 Plena Ilustrita Vortaro 

Vortaro Túlio Flores

 






EKZERCO 7.13
 

151. Kion faras Kenĝio Sato tiam, kiam li staras tie, antaŭ la mikrofono?

152. Kian voĉon tiu japana kantisto havas, por ke li povu kanti tiel klare?

153. Kie paroladas Kvamo Menso, kaj pri kio li diras ion gravan?

154. Kiu el tiuj homoj legas libron ie en la biblioteko?

155. Kiel Ĵiŭa Kima faras tiam, kiam ŝi parolas per sia telefono?

156. Kial Naleda Kumalo meditas, kaj ĉu ŝi faras tion ĉiam matene?

157. Kiom da tempo pasis, kiam Ĵasio Pataŝo parolis antaŭ la publiko?

158. Kies kulturan ornamon portas tiu indiĝena viro sur sia kapo?

159. Ĉu iu vidas, kie kuras Arĝuno Ŝarmo en ĉiu mateno?

160. Iam antaŭe, kion faris Samuelo Okoro, kiam li vizitis tiun lokon?

161. Ĉu ĉiu el ili havas ian kutimon, kiun li aŭ ŝi plenumas regule?

162. Kiel dancas Amina kaj Diala dum sia festa evento?

163. Ĉu ekzistas io, kion neniu el ili faras dum sia libera tempo?

164. Kiam kantis Kenĝio Sato en la lasta fojo, kaj nun ĉu li kantis ion novan?

165. Ĉu ĉie en la urbo oni konas tiun paroladiston, nome Kvamo Menso?

166. Pro kiu kialo Samuelo Okoro portas tiun sian blankan kapkovrilon?

167. Ĉu Naleda Kumalo sentas iom da paco tiam, kiam ŝi sidas tiel trankvile?

168. Ĉu neniam antaŭe iu vidis Ĵasio Pataŝo kun tia bela plum-krono?

169. Kies libro estas tiu, kiun legas Ŝjao Iua tie inter la bretaroj?

170. Ĉu ial Arĝuno Ŝarmo decidis kuri ĉiutage?

171. Ĉu neniu povas diri, kie Ĵiŭa Kima loĝas nun?

172. Kiamaniere Kvamo Menso diskursas antaŭ la aŭskultantoj?

173. Ĉu ĉies agado montras ian valoron por la komunumo?

174. Ĉu nenio povas malhelpi Amina kaj Diala ĝui sian feston tiel feliĉe?

175. Kiom da libroj Ŝjao Iua jam legis dum siaj studoj tie?

 





EKZERCO 6.13
 

126. Kiu la unua eniras tra la dekstra pordo?

127. Kie paŝas la knabo Ivo?

128. Kion portas Julio en sia sako?

129. Kiaj estas la muroj de la salono?

130. Kiel Rita helpas la infaninon Leda?

131. Kial la viro portis la skatolon al la malsupro?

132. Kiam Ana alvenis al la domo?

133. Kiom da ŝtupoj la viro malgrimpis kun la skatolo?

134. Kies estas la seĝo apud la fenestro?

135. Ĉu iu povis vidi ion sur la sofo de la supro dekstre, apenaŭ Julio eniris?

136. Ĉu ie estas alia loko por meti la skatolon?

137. Ĉu iel oni povas porti la skatolon pli facile?

138. Ĉu ial ni devas fari tion hodiaŭ?

139. Ĉu iam vi loĝis en tia domo?

140. Ĉu iom da akvo restas en la botelo?

141. Ĉu ies tapiŝo kuŝas sur la planko?

142. Ĉu ĉiu persono havas sian taskon hodiaŭ?

143. Ĉu ĉie en la domo estas sufiĉa lumo?

144. Ĉu neniu scias, kie estas la malgranda kuseno?

145. Ĉu nenio malhelpas onin eniri libere?

146. Ĉu nenia pordo restas fermita post la alveno de la enirantoj?

147. Ĉu nenie ni trovas alian lokon por la skatolo?

148. Ĉu nenial ni devas rapidi nun?

149. Ĉu neniam ni havas tian agrablan tagon?

150. Ĉu neniom da bruo venas el la ekstero? 

 




EKZERCO 5.13
 

101. Kion faras la roboto Bita en la salono (vizitĉambro) de tiu loĝdomo?

102. Kiajn taskojn povas plenumi tia aŭtomato hejme?

103. Kiu sidas sur la griza kanapo kaj rigardas sian telefonon?

104. Kie troviĝas la plantoj kaj la mebloj en la salono?

105. Kiel Bolinga aplikas la ŝminkon sur la vizaĝon de Klaŭdja?

106. Kial Suzana ne helpas purigi la plankon mem?

107. Kiam Bita finos sian purigan laboron hodiaŭ?

108. Kiom da tempo daŭras tia purigado de la tuta ĉambro?

109. Kies penikon uzas Bolinga por la ŝminkado en tiu frizosalono?

110. Ĉu ion alian utilan povas fari Bita, krom purigi?

111. Ĉu ia speco de ŝminko estas plej taŭga por tiu okazo?

112. Ĉu ankaŭ iu alia volos lerni fari tian profesiecan ŝminkadon?

113. Ĉu ie oni povas aĉeti tian purigan ilon por la roboto?

114. Ĉu iel oni povas agordi la roboton por labori pli rapide kaj pli efike?

115. Ĉu ial Suzana restas tiel trankvila dum la laboro de la aŭtomato?

116. Ĉu iam Bolinga faris ŝminkon (ŝminkan substancon) ankaŭ por aliaj personoj? Ĉu ŝi estas profesiulino?

117. Ĉu iom da lumo sufiĉas, por bone vidi dum la ŝminkado?

118. Ĉu ies alia hejmo estas pli facile purigebla, ol tiu ĉi?

119. Ĉu ĉiu roboto povas plenumi tiom da hejmaj taskoj?

120. Ĉu ĉie en la domo la roboto povas moviĝi sen malhelpo?

121. Ĉu la ŝminkita vizaĝo ĉiam restas tiel bela dum longa tempo?

122. Ĉu nenio malhelpas Bita plenumi sian laboron ĝuste?

123. Ĉu post dek jaroj neniu plu preferos purigi la domon per siaj propraj manoj? Kion la homoj kutime faros en siaj domoj?

124. Ĉu neniam la peniko difektiĝas dum la ofta uzado?

125. Ĉu neniom da kosto alportas la uzado de tia roboto?  







EKZERCO 3.13
 

76. Kion faras Amiro per la sapveziketo?

77. Kia ludo plaĉas al la infanoj en tiu placa ludejo?

78. Kiu el la infanoj blovas la bobelojn (aŭ aerveziketojn, sapveziketojn)?

79. Kie troviĝas la deglitiloj kaj la aliaj ludiloj de la ludejo?

80. Kiel Amiro sukcesas krei tiel grandajn bobelojn?

81. Kial Hanaka kaj la aliaj rigardas lin kun intereso?

82. Kiam tiu kvaro kutime venas por ludi en tiu loko?

83. Kiom da aerveziketoj povas esti samtempe en la aero?

84. Kies sapvezikigilo estas tiu, kiun tenas Amiro?

85. Ĉu io alia pli amuza atendas ilin tie?

86. Ĉu ia vento helpas porti la sapveziketojn al plia malproksimo?

87. Ĉu iu el la aliaj infanoj jam scias fari tion tre bone?

88. Ĉu ie oni povas aĉeti pli grandan tian bobelon?

89. Ĉu iel oni povas fari bobelojn pli fortajn?

90. Ĉu ial la sapvezikoj malaperas tiel rapide?

91. Ĉu iam vi ankaŭ ludis per aerveziketoj tiele?

92. Ĉu iom da akvo sufiĉas por prepari la likvaĵon de tia ludilo?

93. Ĉu ies ludo estas pli interesa, ol tiu ĉi?

94. Ĉu ĉiu infano tie ŝatas rigardi la flugantajn sapveziketojn?

95. Ĉu ĉie en la parko oni povas bobeli sen malhelpo?

96. Ĉu nenio povas rompi la aerveziketojn, kiam ili flugas?

97. Ĉu neniu el ili volas provi bobeli nun, krom Amiro?

98. Ĉu neniam la ludo kun sapveziketoj fariĝas enuiga?

99. Ĉu neniel oni povas konservi la aerveziketojn pli longe?

100. Ĉu neniom da sapo restas en la ujo post la ludo? 

  




EKZERCO 3.13
 

51. Kio verŝas akvon sur la planton?

52. Kian ilon oni uzas por akvumi la planton?

53. Kiu infano sur la herbejo flugigas la kajton?

54. Kie Donato kuras, kiam li tenas la ŝnuron de la kajto?

55. Kiel Donato tenas la ŝnuron de la kajto?

56. Kial Donato ŝatas ludi per la kajto?

57. Kiam Dinora malfermas la kurtenon apud la fenestro?

58. Kiom da lumo eniras tra la fenestro post la malfermo?

59. Kies malgranda aŭto ludas Francisko kun Gina?

60. Kion faras Francisko, por amuzi la infanon?

61. Ĉu iu helpas akvumi la planton en la poto?

62. Ĉu ie oni povas trovi pli grandan akvumilon tie?

63. Ĉu iel oni povas akvumi la planton pli rapide?

64. Ĉu ial la folioj de la planto aspektas freŝaj?

65. Ĉu iam Donato lernis flugigi kajton antaŭe?

66. Ĉu iom da vento sufiĉas por levi la kajton?

67. Ĉu ies ludo estas pli agrabla, ol tiu de Donato?

68. Ĉu tio, kion Dinora vidas tra la fenestro, estas bela?

69. Ĉu tia ludo kun la aŭto plaĉemas al ĉiaj infanoj?

70. Ĉu tiu loko estas sekura por kuri kaj ludi?

71. Ĉu tie oni povas resti trankvila dum la tuta tago?

72. Ĉu tiel oni devas teni la kajton, por ke ĝi ne falu?

73. Ĉu tial (pro la ofta akvumado) la planto kreskas tiel sana kaj verda?

74. Ĉu ĉiu infano ŝatas ludi ekstere en bela vetero?

75. Ĉu nenio malhelpas ilin amuziĝi tie en tiuj ejoj? 

 



EKZERCO 2.13
 

26. Kion Marko ektuŝas sur sia vizaĝo?

27. Kie Marko staras kaj rigardas sin en la spegulo?

28. Kiu marŝas sub ombrelo sur malseka strato?

29. Kial Svetlana portas mantelon hodiaŭ?

30. Kiel aspektas la koltuko, kiun oni tenas en la mano?

31. Kies koltuko estas tiu, tiel ŝika kaj bela?

32. Kia vetero regas tie, kie Svetlana paŝas?

33. Dum kiom da tempo Nikolao ripozas sur tiu mola sofo?

34. Kiam Marko sentas iom da malkomforto pro siaj haŭtaj ŝanĝiĝoj?

35. Ĉu iu povos prunti pli grandan ombrelon al Svetlana, se ŝi bezonos?

36. Ĉu io povas malhelpi Nikolaon trankvile plu ripozi tie?

37. Ĉu ie estas loko pli seka en la urbo por promeni en tiu tago?

38. Kiel oni povas konservi tian koltukon mola kaj varma?

39. Kial neniu restas longe ekstere tiam, kiam la pluvo falas forte?

40. Ĉu iam Marko uzos ian kremon por siaj aknoj (haŭtaj makuloj)?

41. Ĉu ial Nikolao decidis ne eliri el sia domo hodiaŭ? Kial?

42. Kiom da varmo donas tia dika koltuko en malvarmaj tagoj?

43. Ĉu ĉiu persono povas trovi ion utilan en tiuj bildoj?

44. Kie neniu povas resti seka sen taŭga protekto kontraŭ pluvo?

45. Ĉu nenio ĝenas Markon tiam, kiam li rigardas siajn haŭtajn makulojn en la spegulo?

46. Kiel tia trankvila ripozo helpas al Nikolao post laciga tago?

47. Ĉu iel oni povas fari la koltukon ankoraŭ pli varma?

48. Ĉu ties ombrelo sufiĉas por protekti du homojn samtempe?

49. Ĉu neniam Svetlana forgesas preni sian ombrelon, antaŭ ol eliri el la domo?

50. Ĉu ĉio, kion ni vidas tie, respondas al ia bezono de tiuj homoj?





A 13ª VIDEOAULA:

https://www.youtube.com/watch?v=ZaLSRksAlY0

 

VISÃO PANORÂMICA DOS CORRELATIVOS

 

Na gramática do Esperanto, correlativos são junções de dois morfemas, que viram uma só partícula com significado combinado lógico e preciso, conforme mostrado na tabela abaixo:

 


GLOSSÁRIO DA TABELA:

 

1. Primeira Coluna da Esquerda (Prefixos/Natureza)

 

1.      Nedifineco – Indefinição

2.      Demando/Rilato – Pergunta/Relativo

3.      Demonstrativo – Demonstrativo

4.      Kolekto – Coletivo

5.      Neekzisteco – Inexistência

 

2. Primeira Linha Superior (Terminações/Propriedade)

 

1.      Difino – Definição substantival

2.      Kvalito – Qualidade adjetival

3.      Individuo – Indivíduo identificado

4.      Loko – Lugar

5.      Maniero – Maneira

6.      Kaŭzo – Causa

7.      Tempo – Tempo

8.      Kvanto – Quantidade

9.      Posedo – Posse



EXEMPLÁRIO

 

Correlativos em I-

 

io = indefinição de coisa (algo, alguma coisa)

· Io odoras bone en la kuirejo. (Algo cheira bem na cozinha.)

· Mi volas manĝi ion antaŭ la filmo. (Quero comer algo antes do filme.)

ia = indefinição de qualidade (um, uma, no sentido de algum tipo de, alguma espécie de)

· Mi serĉas ian simplan recepton por la vespermanĝo. (Estou procurando uma receita simples para o jantar.)

· Ŝi portis ian strangan ĉapelon al la festo. (Ela usou algum chapéu estranho para a festa.)

iu = indefinição de indivíduo (alguém, algum, alguma)

· Iu frapas la pordon. (Alguém está batendo à porta.)

· Mi pensas, ke iu telefonis al li matene. (Acho que alguém telefonou para ele de manhã.)

ie = indefinição de lugar (em algum lugar)

· Miaj ŝlosiloj estas ie sur la slabo. (Minhas chaves estão em algum lugar sobre a laje.)

· Ni povas sidi ie pli trankvile en la kafejo. (Podemos sentar em algum lugar mais tranquilo no café.)

iel = indefinição de maneira (de algum modo, jeito; de alguma maneira)

· Ni iel finos la laboron hodiaŭ. (Vamos terminar o trabalho de algum jeito hoje.)

· Li sukcesis iel ripari la biciklon sen helpo. (Ele conseguiu de algum modo consertar a bicicleta sem ajuda.)

ial = indefinição de causa (por algum motivo; por alguma razão)

· Ŝi ial ne respondis mian mesaĝon. (Por algum motivo, ela não respondeu à minha mensagem.)

· Mi ial vekiĝis tre frue hodiaŭ. (Por algum motivo, acordei muito cedo hoje.)

iam = indefinição de tempo (algum dia, em algum momento)

· Ni iam vizitos tiun novan restoracion. (Algum dia visitaremos aquele restaurante novo.)

· Mi iam lernos kuiri pli bone. (Algum dia aprenderei a cozinhar melhor.)

iom = indefinição de quantidade (alguma quantidade, um pouco)

· Bonvolu aldoni iom da sukero al la kafo. (Por favor, adicione um pouco de açúcar ao café.)

· Mi havas iom da tempo antaŭ la kunveno. (Tenho um pouco de tempo antes da reunião.)

ies = indefinição de posse (de alguém)

· Jen ies ombrelo apud la sofo. (Aqui está o guarda-chuva de alguém ao lado do sofá.)

· Mi hazarde prenis ies tason en la oficejo. (Peguei por engano a xícara de alguém no escritório.)

 

Correlativos em KI-

 

kio = pergunta/relação de coisa (o que, aquilo que)

· Kio estas en tiu skatolo? (O que há naquela caixa?)

· Mi ne komprenas, kio okazis hieraŭ. (Não entendo o que aconteceu ontem.)

kia = pergunta/relação de qualidade (que tipo de, como)

· Kia teo plaĉas al vi? (Que tipo de chá você gosta?)

· Ŝi demandis, kia estis la nova instruisto. (Ela perguntou como era o novo professor.)

kiu = pergunta/relação de indivíduo (quem, qual)

· Kiu volas teon? (Quem quer chá?)

· Mi ne scias, kiu lasis la fenestron malfermita. (Não sei quem deixou a janela aberta.)

kie = pergunta/relação de lugar (onde)

· Kie estas la pano? (Onde está o pão?)

· Ĉu vi scias, kie estas la plej proksima apoteko? (Você sabe onde fica a farmácia mais próxima?)

kiel = pergunta/relação de maneira (como, de que maneira)

· Kiel vi faras tiun kukon? (Como você faz esse bolo?)

· Li montris al mi, kiel uzi la novan kafmaŝinon. (Ele me mostrou como usar a nova máquina de café.)

kial = pergunta/relação de causa (por que, por qual motivo)

· Kial vi malfruis hodiaŭ? (Por que você se atrasou hoje?)

· Ŝi klarigis, kial ŝi nuligis la renkontiĝon. (Ela explicou por que cancelou o encontro.)

kiam = pergunta/relação de tempo (quando)

· Kiam alvenos la buso? (Quando o ônibus chegará?)

· Diru al mi, kiam vi estos hejme. (Diga-me quando você estará em casa.)

kiom = pergunta/relação de quantidade (quanto)

· Kiom kostas tiu jogurto? (Quanto custa esse iogurte?)

· Mi volas scii, kiom da lakto restas en la fridujo. (Quero saber quanto leite resta na geladeira.)

kies = pergunta/relação de posse (de quem, cujo)

· Kies jako kuŝas sur la seĝo? (De quem é a jaqueta que está na cadeira?)

· Mi demandas min, kies telefono sonoras. (Pergunto-me de quem é o telefone que está tocando.)

 

Correlativos em TI-

 

tio = demonstrativo de coisa (isso, aquilo)

· Tio estas mia plej ŝatata taso. (Essa é minha xícara favorita.)

· Mi ne atendis tion de li. (Eu não esperava isso dele.)

tia = demonstrativo de qualidade (desse tipo, tal)

· Mi neniam vidis tian grandan kukon. (Nunca vi um bolo de tal tamanho.)

· Ŝi ne ŝatas tiajn bruajn lokojn. (Ela não gosta desse tipo de lugares barulhentos.)

tiu = demonstrativo de indivíduo (esse, essa, aquele, aquela)

· Tiu knabo estas mia najbaro. (Aquele menino é meu vizinho.)

· Mi volas aĉeti tiun libron sur la breto. (Quero comprar aquele livro na prateleira.)

tie = demonstrativo de lugar (aí, ali, lá)

· Metu la sakon tie apud la pordo. (Coloque a bolsa ali ao lado da porta.)

· Ni ofte manĝas tie post la laboro. (Nós frequentemente comemos lá depois do trabalho.)

tiel = demonstrativo de maneira (assim, desse modo)

· Tiel oni preparas bonan supon. (É assim que se prepara uma boa sopa.)

· Ne parolu tiel kun via fratino. (Não fale assim com sua irmã.)

tial = demonstrativo de causa (por isso, por essa razão)

· Mi estis laca, tial mi enlitiĝis frue. (Eu estava cansado, por isso fui dormir cedo.)

· La butiko estis fermita, tial ni revenis hejmen. (A loja estava fechada, por isso voltamos para casa.)

tiam = demonstrativo de tempo (então, naquele momento)

· Mi estis en la duŝejo; tiam la telefono sonoris. (Eu estava no chuveiro; então o telefone toucou.)

· Ni loĝis en alia urbo tiam. (Nós morávamos em outra cidade naquela época.)

tiom = demonstrativo de quantidade (tanto, essa quantidade)

· Ne metu tiom da salo en la supon. (Não coloque tanto sal na sopa.)

· Mi neniam trinkas tiom da kafo vespere. (Eu nunca bebo tanto café à noite.)

ties = demonstrativo de posse (daquele, daquela, desse, dessa, disso)

· Mi konas ties domon, sed ne la proprietulon. (Conheço a casa daquela pessoa, mas não o proprietário.)

· Ties koloro estas tro malhela por mia ĉambro. (A cor disso é escura demais para o meu quarto.)

 

Correlativos em ĈI-

 

ĉio = coletivo de coisa (tudo)

· Ĉio estas preta por la pikniko. (Tudo está pronto para o piquenique.)

· Mi metis ĉion en la dorsosakon. (Coloquei tudo na mochila.)

ĉia = coletivo de qualidade (de todo tipo, de toda espécie)

· En tiu merkato oni vendas ĉiajn fruktojn. (Nesse mercado vendem-se frutas de todo tipo.)

· Mia avo rakontas ĉiajn interesajn historiojn. (Meu avô conta todo tipo de histórias interessantes.)

ĉiu = coletivo de indivíduo (cada um, todo, toda)

· Ĉiu lernanto ricevis taskon. (Cada aluno recebeu uma tarefa.)

· Mi salutas ĉiun najbaron matene. (Cumprimento cada vizinho de manhã.)

ĉie = coletivo de lugar (em toda parte, por toda parte)

· Post la festo estis glasoĉapoj ĉie. (Depois da festa havia tampinhas por toda parte.)

· Printempe floroj aperas ĉie en la parko. (Na primavera, flores aparecem por toda parte no parque.)

ĉiel = coletivo de maneira (de todo modo, de todas as maneiras)

· Li provis ĉiel malfermi la blokitan tirkeston. (Ele tentou de todo jeito abrir a gaveta emperrada.)

· Mi ĉiel klopodas helpi miajn amikojn. (Eu me esforço de todo modo para ajudar meus amigos.)

ĉial = coletivo de causa (por todo motivo, por todas as razões)

· La infano ploris ĉial dum la mateno. (A criança chorou por qualquer motivo durante a manhã.)

· Ŝi dankas sian avinon ĉial. (Ela agradece à avó por tudo.)

ĉiam = coletivo de tempo (sempre)

· Mi ĉiam trinkas akvon post la kurado. (Eu sempre bebo água depois da corrida.)

· Li ĉiam perdas siajn ŝtrumpetojn. (Ele sempre perde as meias.)

ĉiom = coletivo de quantidade (toda a quantidade, tudo quanto)

· Manĝu ĉiom, kio estas sur via telero. (Coma tudo o que está no seu prato.)

· Li elspezis ĉiom por ripari la aŭton. (Ele gastou tudo para consertar o carro.)

ĉies = coletivo de posse (de todos(as))

· La parko estas por ĉies ĝuo. (O parque é para o desfrute de todos.)

· Ni devas respekti ĉies opinion en la grupo. (Devemos respeitar a opinião de todos no grupo.)

 

Correlativos em NENI-

 

nenio = inexistência de coisa (nada)

· Estas nenio en la fridujo por la vespermanĝo. (Não há nada na geladeira para o jantar.)

· Mi aŭdis nenion dum la nokto. (Eu não ouvi nada durante a noite.)

nenia = inexistência de qualidade (de nenhum tipo)

· Mi havas nenian ideon pri tiu programo. (Não tenho nenhuma ideia sobre esse programa.)

· Ŝi montris nenian intereson pri la ludo. (Ela não demonstrou nenhum interesse pelo jogo.)

neniu = inexistência de indivíduo (ninguém, nenhum, nenhuma)

· Neniu venis al la kunveno hodiaŭ. (Ninguém veio à reunião hoje.)

· Mi konas neniun en tiu nova kvartalo. (Não conheço ninguém naquele bairro novo.)

nenie = inexistência de lugar (em nenhum lugar)

· Mi trovas mian monujon nenie. (Não encontro minha carteira em lugar nenhum.)

· En tiu malgranda urbo estas nenie por naĝi. (Naquela pequena cidade, não há lugar nenhum para nadar.)

neniel = inexistência de maneira (de nenhum modo)

· Mi povas neniel kompreni tiun instrukcion. (Não consigo de modo algum compreender essa instrução.)

· Li neniel sukcesis ŝalti la malnovan komputilon. (Ele de modo nenhum conseguiu ligar o computador velho.)

nenial = inexistência de causa (por nenhum motivo)

· Vi nenial devas krii kontraŭ la infano. (Por motivo nenhum você deve gritar com a criança.)

· Mi nenial konsentus vendi tiun familian foton. (Eu não concordaria de jeito nenhum em vender aquela foto de família.)

neniam = inexistência de tempo (nunca, jamais)

· Mi neniam trinkas kafon post noktomezo. (Eu nunca bebo café depois da meia-noite.)

· Ŝi neniam forgesas la naskiĝtagojn de siaj amikoj. (Ela nunca esquece os aniversários de seus amigos.)

neniom = inexistência de quantidade (nenhuma quantidade, nada)

· Restas neniom da pano por la matenmanĝo. (Não resta nenhum pão para o café da manhã.)

· Mi havas neniom da pacienco por tia bruo hodiaŭ. (Não tenho nenhuma paciência para esse tipo de barulho hoje.)

nenies = inexistência de posse (de ninguém)

· Tiu sako estas nenies en nia familio. (Essa bolsa não é de ninguém da nossa família.)

· La kato dormas sur nenies lito, nur sur la sofo. (O gato não dorme na cama de ninguém, apenas no sofá.)

 

[Como já pré-vimos em aula anterior, pergunta ou relativo iniciado por KION, KIUN, KIAN... pede objeto direto como resposta ou complemento.]                    



                         

                        EKZERCO 1.13

 

Responda, com caneta ou lápis, às perguntas abaixo envolvendo os correlativos, em cotejo com o presente mosaico:


1. Kiu kantas belegan kanton sur la granda scenejo de la kadro 1?

2. Kion Petro skribas tiel atente en sian novan kajeron nun?

3. Kie Emilia sidas trankvile por legi tiun interesan libron?

4. Kial Isao ridas tiom gaje en tiu tradicia japana strato?

5. Kian ĉapelon Adejemio portas hodiaŭ dum tiu popola manifestacio en Niĝerio?

6. Kiom da goloj Ezeo volas fari en la hodiaŭa futbala ludo?

7. Kiel Meja dancas kun sia ruĝa ventumilo en tiu ĉina strata festo?

8. Al kie Adana kuras tiel ritme matene, por plibonigi sian sanon, laŭ tiu arbara vojo?

9. Kiam Hildegarda meditas silente apud tiu trankvila lago?

10. Kies voĉo estus la plej bela, se vi aŭskultus ĉiun personon?

11. Kiajn librojn Emilia nepre legus, se ŝi irus al granda biblioteko?

12. Ĉu Petro skribis ion gravan por sia venonta lerneja ekzameno?

13. Kiu el la naŭ homoj kantas gaje kun iu mikrofono en la mano?

14. Kial Adejemio marŝas tie inter tiom da entuziasmaj samurbanoj?

15. Kial Ezeo ludas tiel bone, kiel neniu alia infano povas imiti?

16. Kia homo dancus tiel gaje, se ĉio estus tute perfekta?

17. Kion Isao manĝos, se li iros al iu tradicia japana restoracio?

18. Kie Adana sportumas ĉiam, kiam la vetero estas sufiĉe favora?

19. Kiam Hildegarda finos sian meditadon, por fari ion alian?

20. Kiom da mono Petro elspezis, por aĉeti tiun skribilon el oro?

21. Kial Maria neniam kantas malĝojan kanton dum siaj koncertoj?

22. Kies ruĝa robo plaĉas al ĉiu partoprenanto de la strata festo?

23. Al kie vi unue veturus, se vi povus viziti ĉiujn belajn lokojn en la bildo?

24. Kiel vi klarigas, ke neniu persono en la bildo laboras en malhela oficejo?

25. Kion vi konsilus al Ezeo, se li petus iom da helpo pri tio, kiel ludi pli bone, por fariĝi prefesiulo pri piedpilko (aŭ futbalo) en la estonteco kaj ludi en iu Pokalo de la Mondo?


 

 


Novos exercícios suplementares aparecerão aqui mesmo nos próximos dias da semana, entre 7h e 8h da manhã pelo horário de Brasília (entre 12h e 13h pelo horário de verão de Greenwich).

 

Nenhum comentário:

Postar um comentário