segunda-feira, 7 de abril de 2025

3 ¨¨. O ADJETIVO E SUAS FORMAS DE EXPRESSÃO E PERGUNTA // LA ADJEKTIVO KAJ ĜIAJ FORMOJ DE ESPRIMO KAJ DEMANDO



Em esperanto o adjetivo, ou seja, a palavra que qualifica o substantivo, no singular termina com a letra –A.

O verbo que mais aparece antecedendo o adjetivo é o verbo ESTI (ser, no sentido de ter tal qualidade, e estar, no sentido de estar com tal qualidade), que, conjugado, pode ser ESTAS, no presente; ESTIS, no pretérito; ESTOS, no futuro; ESTUS, no condicional ou futuro do pretérito; e ESTU, no imperativo, para todas as pessoas e números.

As formas de perguntas típicas sobre o adjetivo são:

KIA ESTAS –O?

KIA ESTAS TIO?

KIA ESTAS TIU?

KIA ESTAS TIU –O?

KIA ESTAS TIA –O?

ĈU TIO ESTAS –A?

ĈU TIU -O ESTAS –A?

ĈU TIA -A ESTAS –A?


Para se trabalhar com o adjetivo há várias expressões. Eis algumas corriqueiras abaixo listadas:

Tre = muito, bastante, bem (sempre no sentido de intensidade). Ex.: Everaldo estas tre forta. (Everaldo é muito forte).

Mal = prefixo indicativo de contrário (kontraŭo), antônimo (antonimo). Ex.: granda (grande), malgranda (pequeno); ĝentila (gentil), malĝentila (grosseiro); rapida (rápido), malrapida (devagar).

Tia = tal, de tal qualidade. Ex.: Kia estas tia marbordo? (Como é tal orla?)

Ĉu vi scias, ĉu (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? (Em Esperanto, sempre com vírgula entre tais orações) = você sabe se substantivo A é adjetivo X? Ex.: Ĉu vi scias, ĉu tiu frukto estas dolĉa? (Você sabe se essa fruta é doce?)

Kiu estas (adjektivo)-a, ĉu (substantivo)-o A, (substantivo)-o B? = quem é adjetivo X, substantivo A, ou substantivo B? Ex.: Kiu estas danĝera, ĉu leono, aŭ kato? (Quem é perigoso, leão ou gato?)

Nigra-blanka = forma alternativa a nigra kaj blanka (preto e branco), quando as duas cores caracterizam simultaneamente algo. Ex.: La anaso de Petro estas nigra-blanka. (O pato de Pedro é preto e branco.)

Sed = conjunção adversativa redirecional, ou seja, que não se opõe necessariamente ao termo antecedente, mas apenas mostra a veracidade do termo sucedente. Ex.: Tiu domo ne estas verda, sed ĝi estas blua. (Aquela casa não é verde, mas é azul.)

Tamen conjunção adversativa opositiva, em que a oração sucedente faz forte oposição à oração antecedente. Ex. La pluvo estas forta, tamen la vetero estas varma. (A chuva está forte, contudo o tempo está quente.)

Epiteto (epiteto) = adjetivo que antecede diretamente um substantivo. Ex.: bela domo (bela casa), granda arkitekto (grande arquiteto).

Pli-malpli = forma alternativa de pli aŭ malpli (mais ou menos). Mia malnova klimatizilo estis pli-malpli efika. (Meu velho condicionador de ar era mais ou menos eficaz.)

Kiu estas pli (adjektivo)-a, ĉu (substantivo A)-o, (substantivo B)-o? = quem é mais adjetivo X, substantivo A ou substantivo B? Ex.: Kiu estas pli forta, ĉu Everaldo, aŭ Stefano? (Quem é mais forte, Everaldo, ou Estêvão?); Kiu estas pli nova, ĉu la televidilo de Ivanova, aŭ tiu de Stefanino? (Quem é mais novo, o televisor de Ivanova, ou o de Estefânia?)

Pli ol, Malpli ol (comparativo de superioridade ou inferioridade) = mais que, menos que. Ĉu (substantivo A)-o estas pli (adjektivo)-a, ol (substantivo B)-o? Ĉu (substantivo B)-o estas malpli (adjektivo)-a, ol (substantivo A)-o? Ex.: Ĉu leporo estas pli rapida, ol testudo? (Lebre é mais rápida do que tartaruga?) Ĉu testudo estas malpli rapida, ol leporo? (Tartaruga é menos rápida do que lebre?). Obs.: Embora não seja rigidamente obrigatório, normalmente usa-se vírgula antes do OL em oração comparativa entre dois substantivos.

Se (substantivo)-o A estas pli (adjektivo)-a ol (substantivo)-o B, kompreneble (obviamente) (substantivo)-o B estas malpli (adjektivo)-a ol (substantivo)-o A. Ex.: Se li estas pli alta ol ŝi, ĉu ŝi estas malpli alta ol li? (Se ele é mais alto do que ela, ela é menos alta (ou, no português coloquial, mais baixa) do que ele?) É uma alternativa conclusiva.

Plej = o superlativo “o mais”, entre mais de dois comparados. Ex.: Jupitero estas la plej granda planedo de la sunsistemo. (Júpiter é o maior planeta do sistema solar.)

Malplej = o superlativo “o menos”, entre mais de dois comparados. Ex.: Merkuro estas la malplej granda inter la planedoj de la suna sistemo. (Mercúrio é o menor entre todos os planetas do sistema solar.)

Ĉu vi opinias, ke tia (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? = Você acha/acredita que tal substantivo A é adjetivo X?

Ĉu vi trovas, ke tia (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? = Você acha que tal substantivo A é adjetivo X?

Ĉu vi kredas, ke tia (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? = Você acredita que tal substantivo A é adjetivo X?

Ĉu vi pensas, ke tia (substantivo)-o estas (adjektivo)-a? = Você pensa que tal substantivo  A é adjetivo X?

Por mi = Para mim, no sentido de em meu favor, mas também para mim, no sentido de a meu ver, sob meu ponto de vista.

Al mi = Para mim, no sentido de destinado a mim, direcionado a mim.

Ĉu vi konsentas kun tio? = Você concorda com isso?

Estu atenta = Esteja atento, preste atenção.

Ŝajnas = Verbo parecer no presente.

Ŝajnas, ke = Parece que.

Ankaŭ = Também.

Ankoraŭ = Ainda.


Eis uma relação de adjetivos do dia a dia:

bela (belo/bela)

bona (bom/boa)

bruema (barulhento/barulhenta)

dika (gordo/gorda, volumoso/volumosa)

enuiga (entediante, chato/chata)

facila (fácil)

feliĉa (feliz)

forta (forte)

granda (grande)

grava (importante)

ĝoja (alegre, feliz, contente)

inteligenta (inteligente)

interesa (interessante)

juna (jovem, novo/nova, para pessoas e animais, embora às vezes também para objetos e abstrações)

konata (conhecido/conhecida)

kutima (costumeiro, comum, usual)

la lasta (o último/a última; por último (em relação a outros))

la unua (o primeiro/a primeira; por primeiro (em relação a outros))

libera (livre)

longa (longo/longa)

malbela (feio/feia)

malbona (mau/má, ruim, de má qualidade, estragado)

maldika (magro/magra, delgado/delgada, fino/fina)

malfacila (difícil)

malfeliĉa (infeliz)

malforta (fraco/fraca)

malgranda (pequeno/pequena)

malĝoja (triste)

maljuna (velho/velha, para pessoas e animais, embora às vezes também para objetos)

mallonga (curto/curta)

malmultekosta (barato/barata, de baixo custo)

malnova (velho/velha – para objeto ou abstração)

malpura (sujo/suja)

malrapida (lento/lenta, devagar)

malriĉa (pobre)

malsana (doente)

malutila (prejudicial)

malvarma (frio/fria)

multekosta (caro/cara, de alto custo)

negrava (não importante)

nekonata (desconhecido/desconhecida)

nekutima (incomum/inusual)

nova (novo/nova – para objeto ou abstração)

okupita (ocupado/ocupada)

ordinara (comum, de qualidade simples)

plena (cheio/cheia)

privata (privado/privada)

publika (público/pública)

pura (limpo/limpa)

rapida (rápido/rápida)

riĉa (rico/rica)

sana (saudável)

senutila (não útil, sem utilidade)

simpla (simples)

stranga (estranho/estranha)

stulta (estúpido/estúpida)

saĝa (sábio/sábia, inteligente, prudente, sensato/sensata)

trankvila (tranquilo/tranquila, calmo/calma)

utila (útil)

varma (quente).

 

Para fim de encerebramento, abaixo seguem cem perguntas envolvendo as fórmulas de expressão exemplificadas lá em cima, ficando as sugestões de lê-las em voz alta, copiá-las e respondê-las também em voz alta e por escrito.

  1. Kia estis la aktoro Val Kilmer?
    Modelo de respondo: Tiu aktoro estis tre kompetenta.
  2. Ĉu komponisto estas pli riĉa, ol kantisto?
    Modelo de respondo: Por mi dependas de la komponisto kaj de la kantisto.
  3. Kiu estas pli rapida, ĉu tigro, aŭ leono?
    Modelo de respondo: En mallonga distanco tigro estas pli rapida, kaj leono estas malpli rapida, sed en longa distanco leono estas pli rapida, ol tigro.
  4. Kio estas ‘kompetenta’ en la portugala lingvo?
  5. Ĉu tia juna papago estas nigra-blanka, aŭ verda-flava?

  6. Kiu estas pli granda, ĉu elefanto, aŭ kamelo?
  7. Ĉu tiu kolora televidilo estas multekosta?

     
  8. Kia estas tia stranga tondilo?

  9. Ĉu tiu tre inteligenta kantisto estas konata de vi?

  10. Ĉu vi scias, ĉu tiu glaso estas pura?

  11. Kiu estas malpli juna, ĉu Nejmaro, aŭ Kristiano Ronaldo?
  12. Ĉu via tre moderna kompufono estas pli-malpli utila, malutila, senutila, aŭ tre utila?
  13. Ĉu tiu malforta kaj maldika ĉevalo estas malsana?


  14. Kiu estas plej rapida inter hipopotamo, tigro kaj ĉevalo?
  15. Kiu estas la traduko de ‘ruĝa’ en la portugala lingvo?
  16. Ĉu tiu nova komputilo estas malmultekosta?

  17. Kiu estas pli trankvila, ĉu kato, aŭ serpento?
  18. Tiu malnova balailo en la mano de la viro ne estas bela, tamen ŝajnas, ke ĝi estas tre utila, ĉu vi konsentas kun tio?

  19. Ĉu tiu publika lukto de kapoejro estas interesa, aŭ malinteresa al vi?

  20. Kiu estas pli malfacila, ĉu teniso, aŭ handbalo?
  21. Ĉu tia malgranda sofo estas pli-malpli komforta, malkomforta, aŭ tre komforta? Kiu estas via opinio?

  22. Ĉu vi scias, ĉu tiu malfeliĉa homo estas malriĉa?

  23. Kiu estas pli bruema, ĉu papago, aŭ kanario?
  24. Kiu vorto estas ‘saĝa’ en la portugala?
  25. Por vi, ĉu tiu stulta krokodilo estas danĝera?

     
  26. Ĉu vi kredas, ke tiu mola lito estas komforta?

  27. Kiu estas pli libera, ĉu birdo, aŭ kato?
  28. Ĉu tiu malnova kaj luksa forko de la marko Rogers Bros estas multekosta?

  29. Kia estas tia plasta kulero?
  30. Kiu estas plej malnova inter radiofono, televidilo kaj komputilo?
  31. Mi opinias, ke Richard Chamberlain estis tre granda usona aktoro, ĉu ankaŭ vi konsentas kun tio?
  32. Ĉu en via urbo estas nekonata aktoro tre talenta?
  33. Kiu estas pli facila por vi, ĉu kurado, aŭ naĝado?
  34. Ĉu la malrapida testudo ŝajnas saĝa besto?
  35. Ĉu vi opinias, ke tiu privata skermo-leciono estas multekosta?

  36. Kiu estas pli enuiga por vi, ĉu futbalo, aŭ teniso?
  37. Ĉu estas grava komponisto de klasika muziko tre konata en via urbo?
  38. Ĉu vi scias, ĉu Niccolò Paganini, tiu maldika, saĝa, itala violonisto, estis sana?

  39. Kia glaso estas sur la malgranda tablo?

  40. Kiu estas pli uzata en via domo, ĉu tranĉilo, aŭ tondilo?
  41. Ĉu tiu malnova seĝo estas senutila, aŭ malutila? Ĉu jes, ne, aŭ ĉu tio dependas?

  42. Ĉu vi kredas, ke televidilo kun kristallikva  ekrano estas tre multekosta? Ĉu jes, ne, aŭ dependas de la marko?
  43. Kiu estas pli uzata en via domo, ĉu glaso, aŭ taso?
  44. Ŝajnas, ke malbona lito ne estas tre utila, sed ĝi estas malmultekosta, ĉu ne? Kiu estas via opinio?
  45. Ĉu vi scias, ĉu la genia B. B. King estis feliĉa gitaristo?

  46. Kiu estas pli inteligenta, ĉu elefanto, aŭ delfeno?
  47. Ĉu malforta ĉevalo estas pli rapida ol azeno?
  48. Mi pensas, ke tiu luksa kaj neordinara kompufono estus multekosta, se ĝi estus sen tarifo de importada imposto. Ĉu ankaŭ vi opinias, ke jes?

  49. Ĉu vi opinias, ke publika parko ŝajnas pli trankvila en dimanĉo?  dependas de la loko?
  50. Kiu estas plej malpeza inter forko, kulero kaj tranĉilo? Aŭ ĉu dependas de la materialo?
  51. Ĉu vi scias, ĉu tiu juna afrika virino estas riĉa?

  52. Ĉu tia longa serpento anakondo estas tre danĝera?

  53. Kiu estas pli interesa al vi, ĉu bokso, aŭ skermo?
  54. Ĉu vi opinias, ke mallonga kurado estas pli-malpli facila? Aŭ dependas de la rapideco?
  55. Kio estas ‘blua’ en la portugala?
  56. Kiu estas pli bela por vi, ĉu tigro, aŭ leono?
  57. Ŝajnas, ke tiu ĝoja infano estas tre feliĉa, ĉu vi konsentas?


  58. Ĉu vi scias, ĉu tiu nova komputilo estos tre utila por mi?

  59. Ĉu via socia reto estas tre utila al vi?
  60. Kiu estas pli stulta, ĉu kamelo, aŭ ĉevalo?
  61. Ĉu tiu varma taso estas plena?

  62. Ŝajnas, ke tiu antikva ŝranko estas senutila, ĉu vi kredas, ke ĝi ankoraŭ estas utila?

  63. Kiu estas pli malmultekosta, ĉu tiu uzata sofo, aŭ la antikva ŝranko?

  64. Kiu estas la traduko de ‘pavo’ en la portugala?

     
  65. Ĉu vi pensas, ke la trankvila pavo ŝajnas pli bela, ol la maltrankvila?
  66. Ŝajnas, ke, elefanto estus tre malutila, se ĝi estus malpli peza, ĉu vi konsentas?
  67. Kiu estis pli rapida en kurado, ĉu tigro, aŭ motorbiciklo? Aŭ dependas?
  68. Ĉu tia partio de teniso de tablo estas enuiga, aŭ tre interesa? Al mi ĝi estas interesa. Ĉu ankaŭ al vi?

  69. Ĉu vi pensas, ke la malfacila handbalo estas malpli interesa, ol la facila basktebalo? Aŭ ĉu ĝi estas pli interesa?
  70. Kiu estas plej maldika inter krokodilo, serpento kaj kamelo?
  71. Ĉu vi scias, ĉu la saĝa Betoveno estis ĝoja, aŭ malĝoja klasika komponisto?
  72. Ĉu la malvarma temperaturo estas sana al vi?
  73. Kia estas la temperaturo en via urbo hodiaŭ? Ĉu pli alta, malpli alta, pli malalta, malpli malalta? Kia?
  74. Kiu kompreneble estas pli moderna, ĉu poŝtelefono, aŭ kompufono?

  75. Ĉu vi kredas, ke tia klasika tranĉilo ankoraŭ estas utila?

  76. Ĉu la aktoro Vito Pirbazari, de Netflikso, estis konata de vi?
  77. Kiu estos pli libera en la arbaro, ĉu la papago, aŭ la kato?
  78. Ĉu vi konsentas, ke malnova balailo estas malbona?
  79. Ĉu vi scias, ĉu tiu bela basketbalo de Harlem Globetrotters estas tre fama en la tuta planedo?

  80. Ĉu vi opinias, ke tiu rozkolora malgranda tondilo de infano ŝajnas sendanĝera?

  81. Estu atenta al la demando: kiu estas pli rapida, ĉu kurado, aŭ naĝado? Aŭ ĉu tio dependas?
  82. Por vi, ĉu la belga aktorino Émilie Dequenne estis tre talenta?
  83. Ĉu tiu tre longa kaj tre multekosta aŭtomobilo estas tre komforta? Kiu estas via opinio?

  84. Estu atenta kaj respondu: kiu estas malpli dika, ĉu adolta homo, aŭ adolta gorilo?
  85. Ĉu tia lukto de bokso estas interesa, aŭ malinteresa por vi?

  86. Ĉu vi scias, kio estas “alegre” en Esperanto?
  87. Kiu estas pli senutila, ĉu malnova kaj malplena domo, aŭ antikva kastelo?
  88. Por vi, ĉu la konata futbalisto Vinicius Júnior, de Realo Madrido, estas la plej bona ludisto de la mondo? Aŭ ĉu estas alia ludisto ankoraŭ pli bona, ol li?
  89. Ĉu tiu malnova komputilo estas malmultekosta? Ĉu ĝi ankoraŭ estas bona kaj utila?

  90. Ĉu estas olimpika naĝejo en via urbo? Se jes, ĉu ĝi estas publika, aŭ privata?

  91. Kiu estas plej malrapida inter ĉevalo, dromedaro kaj elefanto?
  92. Ĉu vi scias, ĉu la granda brazila aktoro Ney Latorraca estis tre riĉa?
  93. Ĉu tia trankvila malgranda kato estas bela? Kia ĝi estas por vi? Estu sincera.

  94. Kiu estas pli danĝera, ĉu tigro, aŭ leono?
  95. Ĉu vi scias, kiu estas la traduko de la adjektivo ‘kolora’ en la portugala?
  96. Kiu estas pli facila por vi, ĉu teniso, aŭ skermo?
  97. Ĉu malforta homo estas malsana? Aŭ dependas?
  98. Estu atenta al la filozofia demando: ĉu vi trovas, ke tia homoida roboto estos tre utila,  ĉu ĝi estos malutila?
  99. Ĉu tiu akrobatino estos fama en la cirko?

  100. Kiu estas pli utila por vi, ĉu tre inteligenta artefarita intelekto, aŭ kompetenta, saĝa kaj sperta homa laboristo?

 ================
Para reforço de dosagem:

https://www.youtube.com/watch?v=D0e_eeaqvcc&t=518s


Para basear a próxima aula, prevista para 15.04.25:

https://www.youtube.com/watch?v=rze_zgL0p4I&t=44s

Nenhum comentário:

Postar um comentário