sexta-feira, 1 de maio de 2026

BAZA KURSO DE ESPERANTO. LA 7-A LECIONO (LA PREPOZICIOJ)

    Para achar palavras e expressões, tecle Ctrl+F.


7ª videoaula:

          https://www.youtube.com/watch?v=6HqP--vFfhg&t=31s







                                    EKZERCO 7.7


151. Ĉu vi konfirmis, ĉu la ŝlosiloj estas en la poŝo, antaŭ ol foriri al la gimnazio? 

152. Ĉu vi plu loĝas ĉe viaj gepatroj kun via edzo? 

153. Ĉu vi iros al la kuracisto pro la doloro ĉe la kola vertebraro

154. Ĉu vi kutimas promeni kun viaj nevoj  en la zoologia ĝardeno po unu fojo monate? 

155. Ĉu vi sidas sub sunombrelo ĉe la plaĝo? 

156. Ĉu vi venos el la oficejo antaŭ la sesa, por iri frue al la gimnastikejo? 

157. Ĉu vi skribas pri viaj tagoj en taglibro? 

158. Ĉu vi aĉetas fruktojn krom legomoj en la foirejo? 

159. Ĉu vi restas malgraŭ la pluvo ekster la domo? 

160. Ĉu vi iras preter la lernejo al la cirko? 

161. Ĉu vi scias, kiu estas la aŭtoro de la bildo sur la muro, apud la ŝranko? 

162. Ĉu vi sidos inter viaj gefratoj dum la vespermanĝo? 

163. Ĉu vi sendis mesaĝon al via estro je la oka? 

164. Ĉu vi restis ĉe via onklino dum la tuta semajnfino? 

165. Ĉu estas via la statuo sub la markezo, kontraŭ la muro? 

166. Ĉu vi bakas panetojn el fromaĝo per mikroonda fornelo por viaj gastoj? 

167. Kial vi iras al la gimnazio kun botelo da akvo? 

168. Ĉu vi staras ĉe bus-haltejo anstataŭ en la metrostacio? 

169. Ĉu vi vendas bombonojn malantaŭ la preĝejo, apud la gimnazio, meze inter la arboj? 

170. Ĉu vi povas kuri ĝis la vendejo sub la pluvo? 

171. Ĉu vi parolas kun via najbaro pri la ĝardeno de lilioj? 

172. Ĉu vi manĝas ĉe la tablo sen telefono apud vi?

173. Ĉu vi biciklas laŭ la strato, aŭ de unu flanko al la alia flanko de la strato?

174. Kial vi ŝatas bicikli trans la nova placo, anstataŭ tra la malnova placo? 

175. Je kioma horo antaŭ la noktiĝo vi alvenos, por instrui pri algoritmoj al mia nepo?

 

**** 



                                                EKZERCO 6.7


126. Ĉu vi laboras por via familio kun granda peno, eĉ antaŭ la 15-a jaro da vivo? 

127. Ĉu vi restos ekster la hejmo dum la tuta nokto, por partopreni en la festo sur la placo? 

128. Ĉu vi venos al la hejmo tuj post la kunveno en la kafejo, ankoraŭ antaŭ la noktiĝo, aŭ nur post la 7-a vespere? 

129. Ĉu vi sidas apud la fajro kune kun viaj amikoj, dum tiu ĉi vintra nokto, por pli bone toleri la malvarmon? 

130. Ĉu vi pasas per via motorciklo sub la monto, tra la tunelo, al la alia flanko? 

131. Ĉu via mono estas en la profunda poŝo de via pantalono, por sekureco? 

132. Ĉu vi staras post la pordo kune kun via fratineto, por kaŝi vin de la vakcinistino? 

133. Ĉu vi aĉetas ion por via fratino en la bazaro, aŭ ĉe la stratvendisto? 

134. Ĉu vi skribos al via familio pri la ekskurso trans la oceano, tra Eŭropo, antaŭ ol vi vojaĝos al Azio? 

135. Ĉu vi tagmanĝas en tiu restoracio apuda al la fakultato, kune kun viaj kamaradoj? 

136. Ĉu tiu lampo super la tablo en la kuirejo estas difektita? 

137. Ĉu vi eliris pli frue el la lernejo, por partopreni en la bankedo, laŭ peto de via avo? 

138. Ĉu vi donos po unu pomon al ĉiu lernanto, dum la lernopaŭzo? 

139. Ĉu vi marŝas kun la ombrelo malfermita kontraŭ la pluvo, por ne rompi ĝin? 

140. Ĉu via biciklo restos apud la ekstera blua muro post via alveno? 

141. Ĉu vi ŝatas komentarii pri la novaĵoj dum la matenmanĝo, en la daŭro de la teleĵurnalo, antaŭ la televidilo? 

142. Ĉu vi ankoraŭ vivas trans la rivero, apud la kaverno, en la dometo inter la du malnovaj grandaj arboj? 

143. Ĉu vi restis sen vifio dum la tuta mateno, antaŭ ol vi foriris por plendi en la telefonkompanio? 

144. Ĉu vi kutimas trinki glason da akvo antaŭ la dormo (aŭ antaŭ ol dormi, aŭ antaŭ ol vi dormas)? 

145. Ĉu vi iros per buso al la urbocentro, por aĉeti la amperometron (aŭ ampermezurilon)? 

146. Ĉu vi sidas sur la planko kun la infanoj? 

147. Ĉu vi povos reveni al la klaso tuj post la lernopaŭzo, por komenci la ekzamenon? 

148. Ĉu vi laboras laŭ la plano kun via teamo de teknikistoj pri artefarita intelekto? 

149. Ĉu vi staros antaŭ la kliniko, en tiu longa vico, eĉ dum la pluveto, ĝis ĝi malfermiĝos? 

150. Ĉu vi legos pri historio en la nova biblioteko apud la liceo de artoj kaj oficoj?

  

 ****



                                        EKZERCO 5.7

 

101. Ĉu viaj ŝuoj jam estas sub la lito, antaŭ via dormo (aŭ antaŭ ol vi dormos)? 

102. Ĉu vi prenu akvon el la fridujo por la gasto el la ĉambro 22? 

103. Ĉu vi iru al la banko post la ofico, por depreni monon el nia komuna konto? 

104. Kial vi sidas en la ĝardeno sub la arbo, malapud la malnova fontano? 

105. Ĉu vi loĝos ĉe viaj gepatroj nur dum ĉi tiu jaro, aŭ tra la jaroj senfine? 

106. Ĉu vi venas ofte de Brazilo al Eŭropo tra la oceano, aŭ super ĝi?  

107. Ĉu vi kuros kun viaj geamikoj tra inter la altaj arboj ĉirkaŭ la parko? 

108. Ĉu jam estas la floroj sur la tablo por la vespermanĝo? 

109. Ĉu vi parolos kun via patrino, per Vacapo, dum la tuta vojaĝo? 

110. Ĉu vi ŝatas kuri laŭ la strato, kontraŭ la vento, aŭ laŭ la vento? 

111. Ĉu vi atendas ĉe la stacidomo ĝis la eksprestrajno alvenos, aŭ ĝis la komenciĝo de la futballudo en la televidilo? 

112. Ĉu vi laboros kun la kvantuma komputilo  en via oficejo trans la rivero, aŭ en via kontoro cis (maltrans) la rivero? 

113. Ĉu vi kutimas legi sur la lito antaŭ la dormo (aŭ antaŭ ol dormi, aŭ antaŭ ol vi dormas)? 

114. Ĉu vi sidas apud la fenestro kun taso da teo sen sukero en la mano? 

115. Ĉu vi iras al la kvartala vendejo anstataŭ al la butikcentro? 

116. Sur la plaĝo, ĉu vi ŝatas kuŝi por rosti vin sub la suno antaŭ, aŭ post la tagmezo? 

117. Ĉu vi ofte promenas ĉirkaŭ la lago kun via familio, sur tiu verda greso? 

118. Ĉar pluvas, ĉu vi surmetu la jakon antaŭ ol eliri el la domo? 

119. Ĉar vi estas en la foirejo, ĉu vi aĉetu botelon da suko por la pikniko? 

120. Ĉar pluvas forte, ĉu vi prenu la ombrelon, antaŭ ol vi eliros el la domo? 

121. Ĉu vi sidas sur la ruĝa sofo, sub la lustro, inter la du lignaj seĝoj ĉe la tablo? 

122. Kial vi volas paroli pri laboro ĉe la tablo, antaŭ ol fini la vespermanĝon? 

123. Ĉu vi rapidos ĝis la stratangulo, por renkontiĝi kun ŝi, antaŭ ol ŝi malaperos? 

124. Ĉu vi preferas dormi kun la fenestro  tute malfermita tra la noktoj de la somero? 

125. Ĉu vi preferas kuri trans la rivero, tra inter tiuj arboj, aŭ cis la rivero, tra inter ĉi tiuj fostoj? 


    ****


 

                                     EKZERCO 4.7


76. Ĉu vi ricevus leteron de li post la skandalo pri la ŝtelo de la juvelo en la domego de la markizo?

77. Dum kio vi kantus senpage?

78. Ĉu vi restus ekster la urbo dum la tuta libertempo, sen mono kaj sen gastdomo?

79. Ĉu vi elirus el la aŭto, se okazus elektromagneta tempesto super la ŝoseo?

80. Kie vi estus, se vi ne promenus tra la urbo hodiaŭ?

81. Ĉu vi promenos tra la stratoj de la urbo, aŭ laŭ la rivero inter la montoj?

82. Ĉu vi preferus kuri inter la arboj, aŭ sur la bordo de la maro?

83. Ĉu vi iros al la lernejo kun via frato, aŭ sen kompanio? 

84. Kial vi ne trinkas kafon kun sukero ĉe la tablo? 

85. Ĉu vi ankoraŭ loĝas apud la parko en la grandurbo? 

86. Ĉu vi venas de la oficejo ĝis la hejmo piede, sola sur la stratoj? 

87. Ĉu vi ŝatas sidi inter viaj parolemaj amikoj en la kinejo? 

88. De kiu estas tiu libro sur la tablo, apud la lampo, inter la du kandeloj? 

89. Ĉu vi promenis kun via hundo tra la parko

90. Ĉu vi atendas, antaŭ la domo, por la alveno de la laktovendisto? 

91. Ĉu vi laboras en la tuta mateno ĝis post la tagmezo? 

92. Ĉu vi komentarios pri la filmo kune kun viaj gepatroj? 

93. Ĉu vi kuiras por la familio per nova pato? 

94. Ĉu vi ripozos sur la sofo post la laboro, antaŭ la dramserio de la 8-a? 

95. Ĉu vi venas al la festo kun donaco? 

96. Ĉu vi aĉetas panon ĉe la panvendisto, por la matenmanĝo? 

97. Ĉu vi iras per biciklo al la universitato, preter la rivero, aŭ laŭ la avenuo? 

98.  Dum la pluvo, ĉu vi restis en la propra hejmo, aŭ ĉe viaj gepatroj? 

99. Ĉu vi parolos al via instruisto pri la ekzameno, eĉ se li ne parolos kun vi? 

100. Ĉu vi sidas kun kombilo en la mano antaŭ la spegulo


****





EKZERCO 3.7

 

51. Ĉu vi restus en la laboratorio kune kun la kolegoj krom la instruisto?

52. Ĉu vi ludus kun la tigro laŭ la kutimoj de via cirka familio?

53. Laŭ kio vi agus por peti al la ŝoforo antaŭ vi, ke vi volas pasi preter li?

54. Malantaŭ kio vi kaŝus vin, se la brava leono de la cirko fuĝus kaj pasus preskaŭ preter vi?

55. Ĉu vi kuros malgraŭ la forta pluvo, por stari sub tiu markezo trans la strato?

56. Ĉu vi skribus leteron per plumo, pro peto de via praavo?

57. Po kiom da floroj vi donos al ĉiu patrino  el via laborejo, en ilia tago?

58. Ĉu vi aĉetos luksan donacon por via patrino?

59. Post kio vi ripozos, kiam vi alvenos de la laboro?

60. Ĉu vi pasus preter la tombejo ĉirkaŭ je la noktomezo?

61. Pri kio vi parolus unue antaŭ viaj lernantoj, en la muzeo pri religia arto?

62. Ĝis kiam vi atendus interne de la domo pro la malvarmo ekstere?

63. Ĉu vi vivus sen amikoj, kvankam kun multe da kolegoj kaj amaso da parencoj?

64. Sub kio vi kaŝus vin de hajla pluvo?

65. Ĉu vi starus super la domo?

66. Sur kio vi sidiĝus?

67. Ĉu vi sidus kontraŭ la maro dum longa tempo, por miri la ŝipojn?

68. Kial vi marŝas tre rapide laŭ la ponto por esti trans la rivero?

69. Ĉu vi irus kun mi al la kinejo hodiaŭ, post la ofico, por spekti filmon kaj manĝi pufmaizon?

70. Anstataŭ kiu vi instruos morgaŭ pri artefarita intelekto al la klaso, en la liceo?

71. Ĉu vi aĉetu glaciaĵon antaŭ ol alveni antaŭ la tagmanĝo hodiaŭ?

72. Apud kiuj vi ludus kun ĝojo en la nuna brazila selektitaro de futbalo?

73. Po kiom da filmoj vi spektas monate en la kinejo?

74. Ĉu vi vojaĝus ĉirkaŭ la mondo per diversaj veturiloj, sen multa mono, sed kun multaj kuraĝo kaj tempo?

75. Kion vi trinkus, se akvo ne estus disponebla en la kamparo kie vi estas je laboro?


**** 




EKZERCO 2.7

 

26. Preter kio vi pasus sen halti?

27. Ĉu vi parolus antaŭ la inĝenieroj pri via plano?

28. Pro kio vi restis ĉirkaŭ via ĉefo dum la tuta deĵoro?

29. Sen kio vi vivus kun via edzo?

30. Ĉu vi kaŝus vin sub la tablo, se okazus invado de rabisto al via domo?

31. Super kio la flugroboto flugis, ĝis ĝi surteriĝis (pousou)?

32. Ĉu vi sidiĝus sur la seĝo de la Papo, se vi povus, eĉ dum kelkaj sekundoj?

33. Tra kio vi preferus marŝi en via tago de libertempo?

34. Se vi povus, ĉu vi vivus trans la rivero, en tiu luksa domego apud la preĝejo?

35. Kun kiu vi irus al la lernejo sen la permeso de viaj gepatroj?

36. Se la ĉefo petus, ĉu vi restus anstataŭ li en la oficejo ĝis post la 8-a vespere?

37. Antaŭ kio vi protestus por pli bonaj laborkondiĉoj por la laboristoj?

38. Apud kiuj vi sidiĝus por dialogi pri filozofio?

39. Ĉu vi preferas vendi viajn bombonojn en,  ekster, antaŭ, malantaŭ aŭ ĉirkaŭ la teatro?

40. Ĉirkaŭ kio vi marŝus por ekzerciĝi dimanĉe en la mateno?

41. Ĉu vi trinkus glason da suko el pasifloro sen sukero?

42. De kiu vi ricevus, kun ĝojo, mesaĝon de paco?

43. Ĉu vi kantus per via soprana voĉo dum la vojaĝo per la eksprestrajno de la noktomezo?

44. Ĉu vi restus ekster la lernejo ĝis la tagmezo, se oni ne permesus al vi eniri malfrue?

45. El kio vi elirus kun plezuro?

46. Kie vi estus en la stadiono por spekti la ludon? Ĉu sur balkono, aŭ en loĝio?

47. Ĉu vi atendus ĝis la fino de la koncerto, apud la kuliso, por paroli al la tenorulo?

48. Inter kiuj vi starus, por diskursi pri homaj rajtoj?

49. Ĉu vi pensas multe pri la pasinteco, aŭ preferas atenti pri via estonteco?

50. Kontraŭ kio vi protestus en la stratoj, kune kun aliaj homoj?

 

****




PRÉ-LIÇÃO:

Como estamos antecipando frases com o objeto direto antes da sua lição propriamente dita, eis uma definição sobre essa categoria sintática, para fins pré-didáticos, a priori: o caso acusativo de objeto direto é a forma que mostra quem ou o que recebe a ação do verbo, funcionando como uma marca que indica o alvo da ação. Em Esperanto, essa marca é gráfica ou literal; aparece com a terminação -n, que ajuda a evitar confusões e torna a frase mais precisa, mostrando de modo simples quem faz (caso nominativo) e quem sofre a ação (caso acusativo), inclusive sem uso de preposição.


Outra regra que já exsurgiu naturalmente até agora é a dos pronomes possessivos, que se formam apenas com o acréscimo da terminação adjetiva -A aos pronomes pessoais.

 

LA 7-A LECIONO (LA PREPOZICIOJ)

 

Preposição é a palavra que serve para ligar outras palavras dentro de uma frase, mostrando relações como lugar, tempo, causa ou companhia. Por exemplo, quando dizemos “o livro está sobre a mesa”, a preposição “sobre” mostra a posição do livro em relação à mesa. Pode-se pensar nas preposições como “pontezinhas” que conectam ideias e ajudam a explicar onde, quando ou como algo acontece.

Em Esperanto, as preposições funcionam de forma bem clara e fixa: cada uma tem um sentido específico, como indicar posição (“sur” = em cima de, “sub” = debaixo de), companhia (“kun” = com), causa (“pro” = por causa de), ou direção (“al” = para, “ĝis” = até). Algumas delas marcam apenas a posição estática, como “ĉe” (junto de), enquanto outras podem indicar movimento ou direção, como “al” (para) ou “tra” (através de). Isso torna o uso das preposições em Esperanto bastante lógico, previsível e até intuitivo, ajudando a construir e criar frases que mostram exatamente onde ou como algo acontece.

Algumas preposições servem também para anteceder acusativo de direção, a exemplo de EN, SUR, TRANS, APUD..., o que veremos detalhadamente na lição própria.

É de se destacar, também, que algumas preposições são transformadas em adjetivo, verbo, advérbio etc, conforme o contexto, adotando a concernente terminação gramatical, a exemplo de anstataŭe, antaŭa, apuda, ĉirkaŭas, dume, ekstere, ene, peri...

Destaque-se que, a depender do contexto, algumas preposições atuam como conjunções, quando ligam duas orações e não apenas duas palavras, a exemplo de DUM, ANSTATAŬ, ĜIS...

 

GLOSSÁRIO BÁSICO DAS PREPOSIÇÕES:

 

al (a, para)

anstataŭ (em vez de, no lugar de)

antaŭ (antes de (no sentido espacial e temporal), diante de)  

apud (junto a, ao lado de (sem toque))

cis (do lado de cá de, do lado de cá de algo, aquém de) 

ĉe (em, junto de, na casa de, dentro da ambiência)

ĉirkaŭ (ao redor de, cerca de)

da (de — no sentido de medida de quantidade)

de (de (no sentido de pertencimento), desde (no sentido de início no tempo))

dum (durante)

ekster (fora de, do lado de fora)  

el (de dentro de, fora de, feito de, originado de)

en (em, dentro de)

ĝis (até, no tempo e no espaço)

inter (entre)

je (preposição indefinida, usada em casos especiais: em, a, por)

kontraŭ (contra)

krom (além de (no sentido de algo ou alguém a mais, que deve ser incluso na contagem), exceto)

kun (com (com sentido de acompanhamento), contra (ocasionalmente))

laŭ (segundo, de acordo com, conforme (uma certa fonte, um autor...))

malantaŭ (atrás de, na parte de trás)

malgraŭ (apesar de)

per (por meio de, com (no sentido de instrumento))

po (por — em distribuição: “po unu” = “um para cada”)

por (para, em favor de, para favorecer ou surpreender algo ou alguém)

post (depois de, que vem depois de (numa ordem), daqui a (no tempo ou no espaço)

preter (passando em frente, ao lado... além de)

pri (sobre, no sentido de a respeito de)

pro (por causa de)

sen (sem)

sub (sob, debaixo de, com ou sem contato)

super (sobre, acima de (sem contato))

sur (sobre, em cima de, com contato)

tra (através de, passando (no tempo ou no espaço) por entre ou por cima de algo, por dentro ou por cima de)

trans (no outro lado de, além de, do lado de lá de algo)

  

EKZERCO 1.7

 

 Responda, a caneta, às perguntas abaixo, com ĈU e KI-demandoj, usando mesmas preposições nas respostas.

 

1. Al kie vi irus hodiaŭ, se estus ferio?

2. Anstataŭ kiu vi restus en la laboro ĝis malfrue?

3. Kiam (en kiu dato) vi alvenus, se vi povus?

4. Apud kiu vi ne sidiĝus dum la leciono?

5. Kie vi estus nun, se vi ne estus sur la monto?

6. Ĉu vi marŝus ĉirkaŭ la lago kun mi?

7. Ĉu vi preferas trinki sukon el oranĝo, aŭ el mandarino?

8. De kiu vi ricevis tiun libron?

9. Ĉu vi kantus dum la festo, kun tiu via voĉo baso?

10. Kie vi restus, se vi ne estus apud la parko?

11. El kio vi elirus tuj, se vi havus sufiĉan monon?

12. Ĉu vi estus en la ĝardeno hodiaŭ, eĉ sen mono?

13. Ĝis kiam vi atendus en la fino de la vico?

14. Ĉu vi starus inter la seĝoj, kun tiu forta lampo super vi, ĝis vi povus kuŝi sub la tablo, sur la tapiŝo?

15. Pri kio vi pensas antaŭ la preĝejo?

16. Kontraŭ kio vi protestus por pli bonaj vivkondiĉoj?

17. Ĉu vi restus en laboro dum la semajnfino, krom viaj kolegoj?

18. Kun kiuj vi vojaĝus por spekti la partiojn de la tutmonda futbal-pokalo?

19. Ĉu vi agus laŭ la reguloj, eĉ se ili ne estus laŭ la justeco?

20. Malantaŭ kio vi kaŝus vin de eksterteranoj, se ili aperus proksime de vi?

21. Ĉu vi ridus malgraŭ la malfacilaĵoj de tiu situacio?

22. Per kio vi skribus pri la rivero, trans ĝi?

23. Po kiom da pomoj vi donus al ĉiu infano?

24. Por kiu vi aĉetus donacon?

25. Ĉu vi studos tuj post la hejmofico, antaŭ la vespermanĝo?








Novos exercícios suplementares aparecerão aqui mesmo nos próximos dias da semana, entre 7h e 8h da manhã pelo horário de Brasília (entre 12h e 13h pelo horário de verão de Greenwich).

Nenhum comentário:

Postar um comentário