Para achar palavras e expressões, tecle Ctrl+F.
8ª videoaula:
https://www.youtube.com/watch?v=OlYhk73dfeM
EKZERCO 7.8
151. Ĉu oni diras, ke puni pro eraroj plibonigas diagnozojn de AI? Ĉu vere?
152. Kiu estas literskribe 2543, ĉu du mil kvincent kvindek tri?
154. Kial oni bezonas la orelojn por aŭskulti?
156. Kial la 14-a de Aprilo 1917 estas memorinda dato en la tutmonda Esperanto-movado?
159. Kiu estas la oka monato de la jaro? Kaj kiuj venas antaŭ ĝi kaj post ĝi?
160. Ĉu oniaj manoj povas ankaŭ tiri kaj puŝi?
162. Kiam vi eliros, ĉu je la 7-a matene? Aŭ antaŭe? Aŭ poste?
164. Kiom estas 33 + 7 - 20 en cifera kaj ankaŭ en litera respondoj?
166. Kiam reciproke Xi Jinping devos viziti Usonon, ĉu vi scias?
167. Kiel en principo onia vivo povas esti utila al aliaj?
168. Oni diras, ke la nafta energio en Kubo estas kriza, ĉu estas vere? Ĉu vi havas nombrojn?
169. Je kiu horo vi telefonos al ŝia amikino, por paroli pri lia frato, ĉu je la 3-a posttagmeze?
170. Ĉu 607 litere estas sepcent sep?
171. Kial Dio donos prosperon al onies vivo, se oni multe laboros kun optimismo?
173. Kiom da ciferoj havas 3921 kaj kiel skribi ĝin per literoj?
174. Kial Karmena Miranda portis fruktojn sur sia kapo dum la prezentadoj?
175. Se vi povos, ĉu vi kunvojaĝos por loĝatigi la Lunon post kelkaj jaroj?
****
EKZERCO 6.8
126. Kiu estis, en la semajno, la deka tago de Majo 2026?
127. Ĉu oni povas kompreni parolon aŭ kanzonon sen klara aŭskultado?
128. Kies festo okazas en la 24-a de Junio en Brazilo?
129. Kiam Zamenhof naskiĝis, ĉu en la dek-kvina de Decembro mil okcent kvardek naŭ? Skribu cifere lian veran naskiĝdaton.
131. Kiom literskribe estas 111, ĉu cent dudek unu?
132. Ĉu via kompreno pri la mondo, aŭ mondvidado, helpas vin en tiu ĉi fazo de planeda transformiĝo?
133. Kial la Tero havas naturan sateliton?
134. Ĉu oniaj manoj servas ankaŭ por montri kaj adiaŭi?
136. Je kiu (aŭ je kioma) horo komenciĝos la matena kunveno de la direktoroj?
139. Kion oni multe konsilas pri la financa kontrolo de malgranda entrepreno?
140. Kies grandaj urboj transformos la planedon Teron post kelkaj jaroj, ĉu vi scias?
141. En la foto, kiam la planedo Tero estas sub la astronaŭto?
142. Ĉu 71 literskribe estas sesdek unu?
143. Kial la gelernantoj de la foto ŝatas siajn instruistinojn?
145. Kiom estas 7 plus 3 minus 4 per litera skribo?
146. Ĉu via fido estas sufiĉe forta pri la estonteco?
149. Ĉu oniaj manoj povas skrapi kaj froti?
150. Por vi (aŭ en via opinio), ĉu la dosieroj pri NIFOJ (Neidentigitaj Flugantaj Objektoj) (UFOs, OVNIs, UAPs) diskonigitaj de NASA markos la jaron 2026 kiel tre gravan en la nifologia tutmonda kalendaro?
****
EKZERCO 5.8
101. Kiu tago de la semajno estas hodiaŭ, la 14-a de Majo?
102. Ĉu oni povas vidi per la okuloj sen lumo?
104. Kiam okazis la Universala Esperanto-Kongreso en Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio?
106. Kiom estas litere 492, ĉu kvincent naŭdek du?
107. Ĉu via urbo havas metropolan grandon?
109. Ĉu oniaj manoj povas ankaŭ masaĝi kaj knedi?
111. Je kiu horo estos la alveno, ĉu je la 2-a kaj 30 minutoj, aŭ je la 3-a?
113. Dum kiom da minutoj post la tagmezo ni manĝos?
114. Ĉu oni flaras per la nazo ĉiujn odorojn?
116. Kiam la astronaŭto ŝvebas, ĉu tiam li havas la Teron sub si?
117. Kiom estas cent malpli naŭdek naŭ (100 - 99)?
118. Kial Magda kaj Kamila estas kompetentaj instruistinoj?
120. Kiom estas litere 25 + 25?
121. Ĉu via hejmo ricevis multe da filoj?
124. Ĉu oniaj manoj povas fermi kaj malfermi?
125. Kiu tago de la semajno estos la lasta dato de 2026?
EKZERCO 4.8
76. Ĉu oni diras la veron pri la loterioj?
77. Kio estas 3296 per litera skribo, ĉu tri mil ducent okdek ses?
78. Ĉu ŝia poŝtelefono malaperis definitive?
79. Kial oni bezonas aŭskulti klare por kompreni?
81. Kial la 26-a de Julio 1887 estas grava dato por Esperantujo?
82. Kiom da steloj ili havas super si dum ili amantas?
83. Ĉu via skutilo estas nova?
84. Kiu estas la tria tago de la semajno?
85. Ĉu oniaj manoj servas por teni kaj porti?
87. Kiam vi telefonos, ĉu je la 5-a kaj 10 minutoj matene?
89. Kio estas 16 per litera skribo?
90. Ĉu Ronaldo fidas al sia forto en sumoo?
92. Ĉu onia vivo bezonas esti trankvila?
94. Je kioma horo estos la eliro, ĉu je la 9-a vespere?
95. Ĉu 222 litere estas ducent tridek du?
96. Kial niaj preĝoj devas esti fervoraj?
98. Kiom da ciferoj havas la nombro 1887, kaj kiel skribi ĝin per literoj?
99. Ĉu Karmena Miranda portas fruktojn sur si dum la prezentadoj?
100. Kies natura satelito estas la Luno?
EKZERCO 3.8
51. Kiu estis la lasta tago de Februaro en 2026, ĉu la 28-a, aŭ la 29-a?
52. Ĉu oni povas bone flari per la nazo, se oni estas forte gripita?
53. Kies filo Alfredo estas, ĉu via?
54. Kiam vi intencas iri al la plaĝo, ĉu en la 1-a de Junio, aŭ dum la somero?
55. Ĉu la kurado de gazelo estas tiel rapida kiel tiu de gepardo?
56. Kiel litere skribi 108589237-a?
57. Ĉu via kompreno pri tiu geopolitiko estas profunda?
58. Kial la Luno estas la natura satelito de la Tero?
59. Ĉu onia vivo devas esti utila kaj sekura?
60. Kies ĉefurbo Belhorizonto estas?
61. Kiu horo estas nun, ĉu la 10-a matene, aŭ poste?
63. Dum kiom da minutoj post la 2-a ni kunvenos?
64. Ĉu oni parolas per la buŝo en ĉiuj lingvoj?
65. Kies nova domo estas apud la evangelikala preĝejo, ĉu via?
66. Kiam la astronaŭto ŝvebas, ĉu la Tero estas sub li, aŭ sub si? Kiu estas la ĝusta pronomo?
67. Ĉu 400 estas kvarcent en Esperanto?
68. Kial Magda instruas kompetente al siaj gelernantoj?
70. Kiom estas 77 plus 23?
71. Ĉu via vivo estas intime feliĉa?
73. Kie estas la frato de Monika, ĉu apud Eva?
74. Ĉu oniaj manoj povas aplaŭdi kaj fajfi?
75. Kiu dato estas la naskiĝtago de Zamenhof?
EKZERCO 2.8
26. Kiam Suzana telefonis, ĉu tiam ŝi diris, ke ŝi alvenos je la 2-a kaj 25 minutoj matene, aŭ vespere?
28. Kiel skribi cifere kvincent kvardek tri?
29. Ĉu oni ne povas kompreni, se oni ne aŭskultas?
30. Kial Vilma pardonas al si? Ĉu pro tio, ke ŝi estas forta?
31. Ĉu nia fido bezonas esti forta?
32. Kies muzik-instrumentoj estas la tamburoj de la video?
33. Je kioma horo komenciĝos la kunveno, ĉu je la 8-a, aŭ poste?
34. Ĉu la kolo de ĝirafo estas tre longa, aŭ ne tre longa?
35. Kiom da filoj Dio donis al Adamo kaj Eva?
37. Kie okazis la universala kongreso de Esperanto en 2025?
38. Ĉu oniaj manoj povas tuŝi, premi kaj saluti?
40. Kiam Haroldo vojaĝis al Seulo, ĉu en la 22-a de Julio 2017?
41. Ĉu la gepardo kaj la gazelo havas komunan habitaton?
42. Kiom estas 888 plus 111?
44. Kiu planedo havas la Lunon kiel naturan sateliton?
45. Ĉu niaj preĝoj estu fervoraj?
46. Kies bankoj havas multe da mono?
47. Kial oni diras, ke Esperanto estas nia komuna lingvo?
48. Ĉu la 31-a de Decembro 2016 estis speciala dato?
49. Kiom da ciferoj havas 2.864.751.963?
****
O PRONOME ONI. OS NUMERAIS. OS POSSESSIVOS. O PRONOME REFLEXIVO “SI”
ONI: PRONOME GERAL, REFERENTE A UMA PESSOA NÃO PRECISA (OU PESSOAS NÃO PRECISAS).
“ONI” REFERE-SE A ALGUMAS, A MUITAS PESSOAS OU AOS HUMANOS EM GERAL, A GENTE IMPESSOAL.
Oni diras (Diz-se, estão dizendo...), ke S-ro Karlo gajnis en la loterio.
Oni ne povas bone kompreni (Não se pode compreender bem... a gente não pode compreender bem...), se li (oni) ne aŭskultas klare.
Oni (A gente...) parolas per la buŝo, vidas per la okuloj, aŭskultas per la oreloj kaj flaras per la nazo.
OS NUMERAIS BÁSICOS:
Segundo o sistema árabe de representação de números, os numerais básicos são:
0 (nulo), 1 (unu), 2 (du), 3 (tri), 4 (kvar), 5 (kvin), 6 (ses), 7 (sep), 8 (ok), 9 (naŭ), 10 (dek), 100 (cent), 1000 (mil), 1.000.000 (unu miliono), 1.000.000.000 (unu miliardo)…
AS COMBINAÇÕES DOS NUMERAIS:
A partir das combinações dos numerais vêm outros números.
Ekzemple, en 23 estas la ciferoj 2 kaj 3.
Do, ĝi estas la nombro 23 (dudek tri).
Jen aliaj ekzemploj de nombroj kun du ciferoj:
34 (tridek kvar)
44 (kvardek kvar)
58 (kvindek ok)
62 (sesdek du)
77 (sepdek sep)
83 (okdek tri)
99 (naŭdek naŭ)
25 (dudek kvin)
16 (dek ses)
33 (tridek tri)
71 (sepdek unu)
57 (kvindek sep)
EXEMPLOS DE NÚMEROS COM TRÊS ALGARISMOS:
111 (cent dek unu)
543 (kvincent kvardek tri)
607 (sescent sep)
888 (okcent okdek ok)
492 (kvarcent naŭdek du)
108 (cent ok)
400 (kvarcent)
222 (ducent dudek du)
EXEMPLOS DE NÚMEROS COM QUATRO ALGARISMOS:
1111 (mil cent dek unu)
2543 (du mil kvincent kvardek tri)
3296 (tri mil ducent naŭdek ses)
1887 (mil okcent okdek sep)
2017 (du mil dek sep)
UM EXEMPLO DE NÚMERO COM DEZ ALGARISMOS:
2.864.751.963
(du miliardoj okcent sesdek kvar milionoj sepcent kvindek unu mil naŭcent sesdek tri)
O PRONOME SI:
“Si” é um pronome reflexivo usado pela terceira pessoa (li, ŝi, ĝi, ili), referindo-se à própria terceira pessoa.
O reflexivo mostra que a ação do sujeito vai para o próprio sujeito como objeto, ou se refere ao próprio sujeito como objeto que sofre a sua própria ação verbal. Por isso o nome 'reflexivo'.
La kuraĝa kaj brava knabo fidas al si.
Vilma pardonas al si, ĉar ŝi estas forta.
Karmena Miranda portas multe da fruktoj sur sia kapo.
Dum ili amantas, ili havas tre multe da steloj super si.
La astronaŭto ŝvebas en la Spaco, kun la tuta planedo Tero sub si.
OS NUMERAIS ORDINAIS:
Os numerais ordinais consistem nos numerais básicos com a letra “a” no final.
Eles são usados principalmente para horas e para os dias das datas.
OS NUMERAIS ORDINAIS DE UM A DEZ:
1-a (unua)
2-a (dua)
3-a (tria)
4-a (kvara)
5-a (kvina)
6-a (sesa)
7-a (sepa)
8-a (oka)
9-a (naŭa)
10-a (deka)
NOS DEMAIS NUMERAIS ORDINAIS, A LETRA “A” ESTÁ NO FINAL APENAS DO ÚLTIMO ALGARISMO, E, NA ESCRITA, HÁ TRAÇOS (-) ENTRE OS ALGARISMOS.
EXEMPLOS:
5-a (kvina)
37-a (tridek-sepa)
88-a (okdek-oka)
245-a (ducent-kvardek-kvina)
617-a (sescent-dek-sepa)
3921-a (tri-mil-naŭcent-dudek-unua)
EXEMPLOS DE HORAS:
10:00 = La 10-a matene
05:10 = La 5-a kaj 10 minutoj matene
20:07 = La 8-a kaj 7 minutoj vespere
14:00 = La 2-a ptm (posttagmeze)
Em informação sobre hora de ocorrência de algo, usa-se “je la” antes da hora.
EXEMPLOS:
Konstancio eliris el la biblioteko je la 9-a vespere.
Suzana telefonis, ke ŝi alvenos je la 2-a kaj 25 minutoj matene.
EXEMPLOS DE DATAS:
La 15-a de Decembro 1859
La 26-a de Julio 1887
La 14-a de Aprilo 1917
La 31-a de Decembro 2016
[Em Esperanto, o nome dos meses deve ser escrito sempre com inicial maiúscula, em observância ao FUNDAMENTO DE ESPERANTO.]
Em informação sobre data, usa-se “en” antes da data.
EXEMPLOS:
Mi intencas iri al la plaĝo en la 1-a de Januaro.
Haroldo informis, ke li vojaĝis, en la 22-a de Julio 2017, al la universala kongreso de Esperanto, en Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio.
OS POSSESSIVOS:
Os pronomes possessivos consistem nos pronomes pessoais com a letra “a” no final. Simples.
EIS OS PRONOMES POSSESSIVOS DO ESPERANTO:
MIA
VIA (SINGULARA)
LIA
ŜIA
ĜIA (NEŬTRA)
NIA
VIA (PLURALA)
ILIA (ĜENERALA PLURALO)
SIA (REFLEKSIVA)
ONIA (ĜENERALA, POR NE SPECIFIKA PERSONO)
EXEMPLOS:
MIA:
Mi sonĝas, ke tiu aŭtomobilo estas de mi.
Mi sonĝas, ke tiu aŭtomobilo estas mia.
Bone, ke mia sonĝo estas senpaga!
MIAJ:
Tiuj tabulkomputiloj estas de mi.
Ili, do, estas miaj.
Ĉu vi opinias, ke miaj tabulkomputiloj estas modernaj?
MIA:
Tiu bela kampodomo ne apartenas al mi.
Ĝi ne estas mia kampodomo.
VIA:
Ĉu tiu skutilo estas de vi?
Ĉu tiu skutilo estas via?
VIA:
Ĉu la urbo de vi estas granda?
Ĉu via urbo estas metropolo?
VIA, ĜIA:
Ĉu vi scias, al kiu apartenas tiu flugroboto?
Ĉu ĝi estas de tiu roboto?
Ĉu ĝi estas ĝia?
Ĉu tiu roboto estas via?
LIA:
La barbo de li estas blanka.
Lia barbo estas blanka.
Ĉu la ĉapelo de li estas blanka?
Ĉu lia ĉapelo estas moderna?
LIA, VIA:
Ĉu tiu komputilo estas de li, aŭ de vi?
Ĉu tiu komputilo estas lia, aŭ via?
LIA:
Ĉu tiu poŝtelefono apartenas al li, aŭ al lia fratino?
ŜIA:
Ŝi diris, ke ŝia poŝtelefono malaperis.
Mi scias, ke la frato de ŝi estas kun ĝi.
Ĝi ne apartenas al ŝia frato, sed al ŝi.
ŜIA:
La nomo de ŝi estas Margareta.
Ŝia nomo estas Margareta.
Eva estas amikino de Hanso kaj Monika.
Hanso estas frato de Monika.
Monika estas fratino de Hanso.
ŜIA:
Eva staras apud la frato de Monika, aŭ apud ŝia frato.
ŜIA, LIA:
Eva staras apud la fratino de Hanso, aŭ apud lia fratino.
ĜIA:
La mastro de ĝi estas Luko.
Li estas ĝia mastro.
ĜIA:
La kolo de ĝi estas tre longa.
Ĝia kolo estas tre longa.
Ĉu tiu arbo apartenas al ĝi?
Ĉu ĝi estas ĝia?
ĜIA:
Ĝi estas la Luno.
Ĝi estas la planedo Tero.
Ĝi, la Luno, estas la natura satelito de ĝi, la Tero.
Ĝi estas ĝia natura satelito.
Ĝi estas ĝia planedo.
NIA:
Esperanto estas la komuna lingvo de ni.
Esperanto estas nia komuna lingvo.
NIA:
Li estas filo de ni.
Li estas nia filo.
MIA, NIA, ŜIA:
Ŝi estas la filino de mi kaj de mia edzino.
Ŝia nomo estas Sofia.
Ŝi estas nia filino.
LIA, ŜIA:
Ni estas en kunveno en la domo de li kaj de ŝi.
La kunveno okazas en la domo lia kaj ŝia.
VIA:
La kompreno de vi pri tiu afero estas tre grava.
Via kompreno pri tiu afero estas tre grava.
Estu atentaj!
VIA:
Mi esperas, ke la vivo de vi (aŭ via vivo) estos tre feliĉa kaj prospera, kaj ke Dio donos multe da filoj al la hejmo de vi (aŭ al via hejmo).
VIA, VIAJ:
La fido de vi (aŭ via fido) bezonas esti tre forta!
La preĝoj de vi (aŭ viaj preĝoj) estu fervoraj!
ILIA, MIAJ:
Ili estas miaj onkloj.
Mi estas nevino de ili.
Mi estas ilia nevino.
ILIAJ:
La du infanoj estas filoj de la viro kaj la virino.
Ili estas filoj de ili.
Ili estas iliaj filoj.
NIAJ, ILIAJ:
Ili estas amikinoj de ni.
Ili estas niaj amikinoj.
Ni estas iliaj amikinoj.
ILIA:
Tiuj bankoj havas multe da mono.
Ilia mono estas multa.
ILIA, ILIAJ:
Gepardo kaj gazelo kuras rapide.
La kurado de ili (aŭ ilia kurado) estas rapida.
Ilia habitato estas komuna, sed iliaj sciencaj nomoj estas tre diferencaj.
ILIA:
Ni estas en kunveno en la domo de li kaj de ŝi.
La kunveno okazas en ilia domo.
ILIA, ILIAJ:
Tiuj muzikistoj muzikas tre forte kaj vigle.
Iliaj muzik-instrumentoj estas japanaj tamburoj.
O POSSESSIVO ONIA:
A regra sobre o possessivo (acréscimo da letra “a” no final) vale também para o pronome geral “oni”.
ONIA:
Onia vivo bezonas esti sekura kaj trankvila, krom utila.
ONIAJ:
Oniaj manoj servas por preni, premi, tuŝi, saluti, karesi, stiri, frapi, bati, skrapi, froti, grati, lavi, puŝi, treni, tiri, meti, montri, aplaŭdi, fajfi, teni, porti, adiaŭi, fermi, malfermi, skui, turni, masaĝi, knedi…
O POSSESSIVO SIA:
A regra sobre o possessivo (acréscimo da letra “a” no final) vale igualmente para o pronome reflexivo “si”.
SIA:
En tiu lukto pri Sumoo, ĉu la knabo fidas al sia forto, aŭ al kompato de la granda sumoisto?
SIA:
Karmena Miranda portas multe da fruktoj sur sia kapo.
SIA:
Ronaldo komunikiĝas kun la mondo nur per braceleto-telefono.
SIAJ:
Vanesa festas la novjariĝon kun siaj amikinoj.
SIAJ:
Magda kaj Kamila instruas en lernoĉambro.
Ili estas tre kompetentaj kaj lerte instruas al siaj lernantoj kaj lernantinoj.
SIAJ:
Multaj homoj, kun siaj familianoj, parencoj kaj amikoj, omaĝis al la alveno de 2017, la jaro de Lazaro Ludoviko Zamenhof, laŭ UNESKO.
EKZERCO 1.8
Responda, a caneta, às perguntas com ĈU e KI-demandoj abaixo, relativas às categorias gramaticais da lição.
1. Ĉu oni jam scias, ke Karlo gajnis en la loterio?
2. Kioma horo estas nun, ĉu la 3-a posttagmeze, aŭ jam la 4-a vespere?
5. Ĉu oni povas bone kompreni sen aŭskulti klare?
6. Kiom da minutoj estas post la 5-a matene, laŭ via intelekta horloĝo?
9. Kiam Konstancio eliris el la biblioteko, ĉu je la 9-a kaj triono vespere?
10. Ĉu onia vivo bezonas esti sekura kaj trankvila?
13. Kiel skribi 23 per literoj, ĉu dudek tri?
16. Per kiuj sentumoj (aŭ sensoj) oni parolas kaj vidas? Ĉu oni parolas per la buŝo kaj vidas per la okuloj?
18. Ĉu via urbo estas metropolo?
20. Kiom da ciferoj havas la nombro 1111?
22. Kiu dato estas hodiaŭ, ĉu la 10-a de Majo 2026?
23. Ĉu oniaj manoj servas por multaj agoj?
Novos exercícios suplementares aparecerão aqui mesmo nos próximos dias da semana, entre 7h e 8h da manhã pelo horário de Brasília (entre 12h e 13h pelo horário de verão de Greenwich).





Nenhum comentário:
Postar um comentário