domingo, 31 de maio de 2026

BAZA KURSO DE ESPERANTO. LA 10-A LECIONO (LA PREFIKSOJ)

 Para achar palavras, morfemas e expressões na página, tecle Ctrl+F.



A 10ª VIDEOAULA:

https://www.youtube.com/watch?v=LA08JXVdiM0





EKZERCO 7.10

151. Kio estas tiuj maljunaj geparencoj, kiuj volas promeni inter la floroj? Ĉu ili estas grandaĝaj geavoj, aŭ altaĝaj gepraavoj?
152. Ĉu tiuj malrapidaj gehomoj kuris rapide al malantaŭ la praarbo, aŭ ĉu ili marŝis malrapide al la herbejo?
153. Se via bopatro ne estas la bopatro de via edzino, kio ŝia li estas?
154. Ĉu la ĉefĝardenisto laboras hodiaŭ, aŭ ĉu li ripozas? 
155. Kio estas la semoj, kiujn la vento dissemas, ĉu ili estas disaj folioj, aŭ disaj floroj?
156. Ĉu la gebirdoj ekflugis for, aŭ ĉu ili ekŝvebis super la praarboj?
157. Se tiuj geviroj ne plu estas geedzoj, kio ili estas nun individue, sen geeco?
158. Kiu estas la vojo, kiun la geturistoj devus eviti en la praarbaro?
159. Ĉu viaj prauloj promenis ofte en ĉi tiu botanika parko antaŭ cent jaroj, aŭ ĉu ili nur vizitis ĝin unu fojon?
160. Ĉar ekpluvas, kia estas la reiro de tiuj gehomoj al sia loĝejo?
161. Kial la gelernantoj volas danci gaje apud la fontano, post la leciono pri prahistorio? 
162. Se la malvarma akvo ne estas tro malvarma, kia ĝi estas? Ĉu ĝustas diri, ke ĝi estas varma, aŭ ke ĝi estas malvarmeta?
163. Kio estas la boparencino, kiu admiras la rozojn, ĉu via bopatrino, aŭ via boonklino?
164. Ĉu la ĉefarbo en la parko estas alta kaj dika, aŭ malalta kaj maldika?
165. Kiam la geinfanoj diskuros en diversajn direktojn, ĉu ili disiĝos rapide aŭ haste, aŭ ili disiros malrapide aŭ lante?
166. Ĉu la ekpluvo komencis subite, aŭ unue la vento ekblovis forte?
167. Se la eksprezidanto jam ne plu estas prezidanto, kio li estas, se li daŭre estras sian politikan partion?
168. Kiu inter tiuj geinfanoj miskomprenis la instrukciojn pri la zorgado de la tulipoj?
169. Ĉu la prapatroj de nia tribo kutimis planti tiujn antikvajn praarbegojn, aŭ ĉu ili plantadis nur la semojn?
170. Kiel la gepatroj reiru al siaj hejmoj, ĉu piede, aŭ bicikle?
171. Kiaj estas la geviroj, kiuj ĵus kuris rapide laŭ la padoj? 
172. Se la malfermita pordego ne estas tute malfermita, kio ĝi estas? Ĉu ĝi estas duonfermita, duonmalfermita, misfermita, mismalfermita?
173. Kio estas boparencoj inter la du familioj, ĉu ili estas bogepatroj, aŭ bogeonkloj?
174. Ĉu la ĉefvojo kondukas rekte al la lageto, aŭ ĉu ĝi kondukas al la monteto?
175. Kiu disĵetis la foliojn sur la teron, ĉu la ekvento, aŭ la geĝardenistoj?



                    EKZERCO 6.10


126. Kiu estas la ĉeftemo de la paroliga sesio en la kongreso?

127. Ĉu tiu maljuna akademiano volas traduki al Esperanto la poezian ĉefverkon de mia bofilo?

128. Se la gekongresanoj de tiu karavano ne partoprenos en la proksima evento, kiu estos alternativa programero por ĉeesti en la sama horo?

129. Kio estas la bofilo de Maria, ĉu ankaŭ  esperantisto, aŭ nur la sekurigisto de la kongresejo?

130. Kio estas la plej grava aspekto de la brazila esperantista movado, ĉefe nun, kun la apero de la revuo Brazila Esperantisto en formato PDF kaj la defioj de la artefarita intelekto?

131. Ĉu tiu eksprezidanto de ŝtata asocio ankoraŭ partoprenos en la kongreso por prelegi?

132. Se ni disvastigus la kongresajn informojn tra la publikaj retoj, kion tio povus rezultigi?

133. Ĉu la ekparolantoj komencu bazan kurson ankoraŭ hodiaŭ, aŭ tuj post la kongreso?

134. Kial tiuj kvar oomotaj geesperantistoj miskomprenas la portugalan, sed komprenegas tre bone kaj klare la lingvon Esperanton?

135. Ĉu la prauloj aŭ pioniroj de nia kara Internacia Lingvo kreige kaj sindediĉe inspiris la novajn generaciojn?

136. Se homa aŭ artefarita reviziisto ne korektus la tradukon de tiuj geinstruistoj, kiuj estus la ĉeferaroj korektendaj en tiu artikolo?

137. Kiuj estas la ĉefprofitoj por la partoprenantoj en la dumkongresaj terapiaj kolektivaj gimnastikoj?

138. Kiuj estus la ĉefavantaĝoj de la ekinkluzivigo de la lingvo Esperanto en la municipaj publikaj lernejoj?

139. Ĉu la ĉeforganizanto bone preparigis la tagmanĝon por ĉiuj gekongresanoj?

140. Se la bofratino de la ekskomandanto miskomprenus tiun gramatikan regulon, kiu didaktika strategio povus helpi ŝin?

 141. Kion tiu KER-ekzamenito faras ĉe la  klaso de la baza kurso de Esperanto? 

142. Kiu estas la praekzemplo de daŭre viva kaj efika instrumetodo en la Esperanta pedagogio?

143. Ĉu la gepoetoj parkerigu (aŭ enmemorigu) la poemojn dum la mateno, por brile deklami ilin en la vespero?

144. Se la prapatroj (fondintoj de familio, grupo...) de tiu geinstruista familio parolus Esperanton, kia estus la lingva heredaĵo hodiaŭ?

145. Se okazos remisprezento de tiu artaĵo, kio estos la rereago de la aŭskultantaro en la aŭditorio?

146. Kiel la gekandidatoj devos preparadi sin por trapasi la KER-ekzamenon dum la kongreso?

147. Pri kio la ĉefpreleganto festparoladis en la malfermo de la kongreso?

148. Se tiuj maljunaj geinstruistoj ĉesus instrui subite, kia estus la malutilo por la loka Esperanto-movado?

149. Ĉu tiuj ekgelernantoj bezonas helpon pri la traduko de la paroliga sesio, aŭ ili eklernu Esperanton tuje, por komprenadi kaj partopreni en estontaj dialogoj?

150. Kiuj estas la malbona kutimo, kiun oni devas tuj eviti, por ekparoli flue en Esperanto jam en la ekstudo?



EKZERCO 5.10


101. Ĉu vi estas en Ĵoan-Pesoo, la ĉefurbo de la nordorienta ŝtato Paraibo, por la brazila kongreso de Esperanto de 2026?

102. Ĉu malvarma vetero estos agrabla por spekti la matĉojn (aŭ partiojn, aŭ ludojn) de la mondpokalo de 2026, aŭ ne? 

103. Se bonevo ne estas via samsanga nevo, kio estas lia liga parenceco kun vi?

104. Kio estas ĉefurbo de lando aŭ federacia ŝtato, ĉu la plej granda urbo aŭ la centro de la registaro?

105. Ĉu disdoni informojn rapide estas utile en internaciaj aferoj, aŭ danĝere?

106. Kiu ago estas pli grava: ekkuri por helpi, aŭ atendi sen fari ion?

107. Ĉu eksprezidento ankoraŭ havas oftan potencon, aŭ nur memoron de politika pasinteco?

108. Se okazis miskompreno pri klaŭzo de kontrakto, kion oni devas tuj fari, antaŭ ol subskribi ĝin?

109. Kio estas praboonklo, ĉu malproksima parenco en la genealogia arbo, aŭ antikva ekstera branĉo?

110. Ĉu revidi samideanojn en esperantista kongreso estas ĝojige?

111. Kio estas gekongresanoj, ĉu viroj kaj virinoj kune, aŭ nur viroj, aŭ virinoj solaj?

112. Ĉu malfacila tasko postulas pli da tempo, aŭ malpli da lerteco?

113. Se bonepino ne estas onies biologia nepino, kio ŝi estas por oni?

114. Kio estas la ĉefcelo de la mondpokalo  de futbalo, ĉu ludi bele, aŭ venki ĉiam?

115. Ĉu disiĝi de amikoj en la infaneco estas necese por kreski sane, aŭ malutile?

116. Kiam ekpluvas subite, ĉu vi ekkuras rapide al ŝirmejo, aŭ restas trankvile sub la ekpluvo?

117. Ĉu ekslaboristo povas ree labori en sama laborejo, en nova kontrakto, aŭ ĉu li ĉiam restos eksdungito?

118. Se okazas misuzo de rimedoj, ĉu oni pagu punon, aŭ ricevu helpon?

119. Kio estas la prahistorio, ĉu tempo antaŭ la invento de la skribo, aŭ la lastaj jarcentoj?

120. Ĉu refari la saman agon donas pli bonan rezulton, aŭ la samon kiel antaŭe?

121. Kio estas gejunuloj, ĉu knaboj kaj knabinoj kune, aŭ nur plenkreskuloj?

122. Ĉu malmulte da komerco inter landoj estas bona por la paco, aŭ malbona?

123. Se bofilo ne estas via vera aŭ laŭsanga aŭ biologia filo, kio li estas de viaj gepatroj?

124. Kio estas la ĉefproblemoj en nia tempo, ĉu la klimataj krizoj, aŭ la geopolitikaj nestabilecoj?

125. Ĉu Grazo, kie okazos la universala kongreso de Esperanto en 2026, estas la ĉefurbo de Aŭstrujo (aŭ Aŭstrio), aŭ nur granda urbo en tiu lando? Se ne, kiu estas la ĉefurbo de Aŭstrio?

 



EKZERCO 4.10


76. Kio individue estas la paro 'gepatroj', se konsideri la gean prefikson?  

77. Kiu estas la malsameco inter maljuna avo kaj praavo?  

78. Se via frato ne estas via bofrato, kio via estas lia edzino? Kaj kio gee estas via frato kaj lia edzino?  

79. Ĉu la ĉefministro estas ordinara ministro, aŭ la landestro (en la parlamentisma reĝimo)?  

80. Kio estas disdoni librojn, ĉu doni ilin al unu sola persono, aŭ distribue doni ilin al multaj?  

81. Kio estas ekdormi post la tagmanĝo?  

82. Ĉu eksedzo nun estas edzo?  

83. Se la filo ne mislegis la mesaĝon, kiel li legis ĝin?  

84. Ĉu praavo estas patro de la avo, aŭ avo de la avo? Kio pra-prefikse estas unu kaj la alia?

85. Kio estas reveni al la hejmo, ĉu reveni, aŭ reiri?  Aŭ ĉu dependas de tie, kie oni ekiras?

86. Kio senprefikse estas gefratoj, se estas ok da ili en sama familio?  

87. Ĉu malbela verko por iu generacio povas esti bela por alia?  

88. Se via patro ne estas via bopatro, kio boe li estas de via edzino, kaj kio boe vi estas de ŝia laŭsanga patrino?  

89. Ĉu ĉefverko estas verko, aŭ ordinaraĵo en kolekto de artaĵoj?  

90. Kio estas disiri el la salono? Ĉu eliri unuope, individue, aŭ eliri dise, en multaj, diversaj direktoj?  

91. Kio estas eklegi la novaĵojn matene?  

92. Ĉu eksprezidanto ankoraŭ estas prezidanto (aŭ prezidento, se de respubliko)?  

93. Se vi ne miskalkulis la prezon, kia estas la prezo, kiun vi kalkulis?  

94. Kio estas la patro de onies praavo?  

95. Kio estas reskribi mesaĝon, ĉu skribi denove, aŭ skribi unuafoje?  

96. Kio estas pranepo, se li ne estas antikva parenco?

97. Kia estas malgrasa bofratino?  Ĉu dika, aŭ maldika?

98. Se onies bofilo ne estas onies vera filo, kion gee la bofilo formas kun onies filino?  

99. Ĉu morgaŭ la ĉeforatoro bone parolados denove, aŭ ĉu li staros antaŭ la mikrofono por malplaĉi?  

100. Kio estas "revenu al la domo!", ĉu ordono, aŭ invito de iu, kiu estas interne de la domo, al iu, kiu estas ekstere?  Kaj kiu devus esti la verbo, se ankaŭ la ordono okazus ekstere?





EKZERCO 3.10


51. Kio estas geamikoj laŭ prefiksa vidpunkto?
52. Ĉu estas facile, aŭ malfacile scii, ke malfacila estas la malo de facila?
53. Se bofratino ne estas onies vera fratino, kiu difine estas tiu boa parenco?
54. Ĉu ĉefstrato estas mallarĝa vojo, aŭ la plej grava vojo de strataro?
55. Kio estas disvoko, ĉu voko al unu homo, aŭ voko al ĉiuj  homoj de medio, reto, aŭ ejo?
56. Kio estas ekkuri, kompare al longedaŭra kurado?
57. Ĉu eksdungito ankoraŭ laboras en la koncerna laborejo?
58. Se miskompreno ne estas ĝusta kompreno, kio difine estas miskompreno?
59. Ĉu praarbo estas tre malnova planto, aŭ tre juna kaj ĵus kreskinta?
60. Kio estas resendi, ĉu sendi unuan fojon, aŭ sendi ion denove?
61. Kio estas geinstruistoj, gesciencistoj kaj geastronaŭtoj en koncernaj grupoj de pli ol dek membroj?
62. Ĉu malrapide estas la malo de rapide?
63. Se bokuzo ne estas parenco laŭ sango, kio difine estas tiu boa parenco?
64. Ĉu ĉefkuracisto estas ordinara kuracisto, aŭ la estro de la malsanulejo, aŭ de la kuracista skipo?
65. Kio estas disvidi, ĉu vidi nur unu flankon, aŭ vidi aferojn de ĉiuj flankoj?
66. Kio estas infano, rilate al la edzino de sia patro, konsiderante, ke li estas vera filo de sia patro, sed ne estas vera (aŭ samsanga) filo de la virino?
67. Ĉu tiu eksludisto ankoraŭ ludos en la venonta ĉampioneco?
68. Se ŝi misgardis la ŝlosilon, kie ŝi nun serĉu ĝin unue?
69. Ĉu prapatroj vivis antaŭ tre longa tempo, aŭ antaŭ nur kelkaj jaroj?
70. Kio estas revidi, ĉu vidi ion unuafoje, aŭ vidi ion denove?
71. Kio estas geinstruistoj en la sama lernejo?
72. Ĉu malkuraĝa estas la mala signifo de kuraĝa homo?
73. Se bopatro ne estas via patro laŭ sango, kio difine estas tiu boa parenco?
74. Ĉu dispaŝi estas paŝi en multaj malsamaj direktoj, centrifuge, aŭ, pri du homoj, simple disiĝi unu de la dua?
75. Kio estas rebrili, ĉu brili unu fojon, aŭ brili denove kaj denove?

 




EKZERCO 2.10


26. Kio estas geonkloj? Kiuj parencoj formas ilin?

27. Kiu estas la diferenco inter malbona papajfrukto kaj malbona viro?

28. Se bopatro ne estas via vera patro, kio estas bopatro?

29. Ĉu ĉefpastro estas ordinara kristano, aŭ la plej grava gvidanto de kristanejo?

30. Kio estas disdono, ĉu unuopa donaco, aŭ disdivido inter multaj homoj?

31. Kio estas ekalveno kompare al plena alveno?

32. Ĉu eksministro ankoraŭ laboras en la registaro?

33. Se misdigesto ne estas bona aŭ ĝusta metabola procezo, kio estas misdigesto?

34. Ĉu la dinosaŭroj vivis en la praepoko, aŭ en la antikva tempo de la mezepoko?

35. Kio estas reverkado, ĉu tute nova verkado, aŭ plena ŝanĝo de jam skribita verko?

36. Kio estas gefiloj, genevoj kaj genepoj?

37. Ĉu maldika estas la mala signifo de dika formo?

38. Se boavino ne estas via samsanga avino, kio estas boavino?

39. Ĉu ĉeforatoro estas ordinara paroladisto, aŭ la plej grava paroladisto?

40. Kio estas dissido, ĉu dissido kuna, aŭ malkuna?

41. Ĉu eksido egalas al sidiĝo, aŭ al sido? Bonvolu klarigi.

42. Ĉu eksprezidento ankoraŭ estras la landon?

43. Se vi kuras erare aŭ malĝuste kaj tial ne atingas la celon, kiun agon vi faris per la prefikso mis-?

44. Ĉu praonklo estas tre malproksima parenco, aŭ tre proksima parenco en la genealogia arbo?

45. Kio estas reiri, ĉu foriri de starta loko, aŭ reveni al la komenca starta punkto?

46. Kio estas gekuzoj, kiuj kune ludas, se estas nur du kaj se estas multaj?

47. Ĉu malbela verko estas la malo de bela artaĵo? Kiu malaĵo ĝi estas?

48. Se bonepo ne estas vera parenco (aŭ parenco laŭ sango), kio estas bonepo? Kaj kiu estas lia boa parenco?

49. Ĉu disflugo estas kolektiva kompakta flugo, aŭ moviĝo de la grupo al ĉiuj direktoj?

50. Kio estas redanco, ĉu unua danco, aŭ ripeta danco?



 

OS PREFIXOS OFICIAIS DO ESPERANTO

 

Os prefixos são morfemas ou fragmentos de palavras em posição anterior à raiz (ou radical). Assim como os sufixos, também os prefixos funcionam como ferramentas de economia linguística, permitindo que uma única raiz gere dezenas de novas palavras que tenham a ver com a raiz. Além de enriquecer o vocabulário de um idioma, os prefixos ajudam quem fala a deduzir o significado de termos desconhecidos, apenas pela análise de seu morfema inicial antes da raiz.

No Esperanto, os prefixos desempenham um papel ainda mais central, lógico e criativo, sendo um dos pilares da regularidade da língua. Eles são perfeitamente invariáveis e podem ser combinados livremente com qualquer raiz ou podem ser usados individualmente como palavras autônomas, eliminando a necessidade de memorizar milhares de palavras isoladas, tornando o aprendizado lexical extremamente rápido e intuitivo.

 

GLOSSÁRIO DOS PREFIXOS A MANEJAR     

NA PRESENTE LIÇÃO:

 

ge- (associa os dois sexos, masculino e feminino, juntos, geralmente em grupos pequenos)

mal- (indica o contrário, antônimo ou oposto de algo)

bo- (indica parentesco por casamento ou afinidade conjugal)

ĉef- (significa o principal, o mais importante ou alguém que está na chefia)

dis- (indica ação de espalhar, dividir ou mover-se em várias direções)

ek- (indica o início exato de uma ação ou movimento, ou ação superficial, bem de leve)

eks- (indica condição anterior, algo ou alguém que deixou de ser o que a raiz indica)

mis- (indica ação feita de forma errada, inadequada ou ruim)

pra- (indica algo muito antigo, primitivo, ou parentesco muito distante)

re- (indica repetição de uma ação, ou retorno a um estado/lugar anterior)

 

GLOSSÁRIO DAS FORMAS-BASE A MANEJAR NA PRESENTE LIÇÃO:

 

agi – agir / fazer

avo – avô

bela – belo

bona – bom

digesti – digerir

dika – grosso / gordo

doni – dar

dormi – dormir

edzo – esposo

eksplodo – explosão

epoko – época

filo – filho

flugi – voar

frato – irmão

iri – ir

juna – jovem

kalkuli – calcular

kolonio – colônia

kristano – cristão

kuri – correr

kuzo – primo

legi – ler

manĝi – comer

ministro – ministro

nepo – neto

onklo – tio

oratoro – orador

pastro – padre 

patro – pai

preni – pegar / tomar

prezidanto – presidente

salono – salão

skribi – escrever

stari – estar de pé

veni – vir

verko – obra

 

PREFIXOS A UTILIZAR NA PRESENTE LIÇÃO:

 

GE- (Associa os dois sexos, masculino e feminino, juntos, geralmente em grupos pequenos)

MAL- (Indica o contrário, antônimo ou oposto de algo)

BO- (Indica parentesco por casamento ou afinidade conjugal)

ĈEF- (Significa o principal, o mais importante ou alguém que está na chefia)

DIS- (Indica ação de espalhar, dividir ou mover-se em várias direções)

EK- (Indica o início exato de uma ação ou movimento, ou ação superficial, bem de leve)

EKS- (Indica condição anterior, algo ou alguém que deixou de ser o que a raiz indica)

MIS- (Indica ação feita de forma errada, inadequada ou ruim)

PRA- (Indica algo muito antigo, primitivo, ou parentesco muito distante)

RE- (Indica repetição de uma ação, ou retorno a um estado/lugar anterior)

 


GE-

Definição: Alude aos sexos masculino e feminino juntos. Em geral, é usado para dois ou mais seres humanos ou animais de sexos diferentes, reunidos num pequeno espaço, ambiente ou pequeno grupo.

Exemplos:

• Marta é filino, e Rafaelo é filo. Ili estas gefiloj.

• “Tiu estas mia patro kaj tiu estas mia patrino.” Ili estas gepatroj.

• Genealogia: geavoj, gepatroj, geonkloj, gefratoj, gekuzoj.


MAL-

Definição: Refere-se ao contrário, ao antônimo, ao oposto.

Exemplos:

Stan estas maldika, Oliver estas dika.

Bela kaj bona pomo, malbela kaj malbona pomo.

Hodiaŭ ili estas maljunaj, sed antaŭe ili estis junaj.


BO-

Definição: Parentesco por casamento/afinidade conjugal. Usado para sogros, genros e noras.

Exemplos:

Li kaj ŝi estas geedzoj. Lia patro estas ŝia bopatro, lia patrino ŝia bopatrino.

Gepatroj da edzo/edzino = bogepatroj.


ĈEF-

Definição: Significa principal, o mais importante, o chefe.

Exemplos:

En Fortalezo, la ĉefpastro deklaris, ke la ĉefverko de Kristanismo estas la Biblio.

En la universitato, la ĉeforatoro paroladis en la ĉefa salono.

En Parlamentarismo, la ĉefministro estas la ĉefo de la registaro.


DIS-

Definição: Espalhar, dividir ou ir em muitas direções.

Exemplos:

Pro eksplodo, la sagoj disflugos.

La hom-amaso diskuris rapide ĉe la plaĝo.


EK-

Definição: Indica o começo exato de uma ação.

Exemplos:

La bebo ekdormas.

Olavo ekskribas.

Li sidasposte li ekstaras.


EKS-

Definição: Indica que alguém já não é mais aquilo que o radical substantivo indica.

Exemplos:

Mário Soares estis eksprezidento de Portugalujo.

Eksedzo kaj eksedzino restas gepatroj de siaj filoj.

Brazilo fariĝis ekskolonio de Portugalujo en 1822.


MIS-

Definição: Algo feito mal, inadequadamente, erroneamente.

Exemplos:

Se oni manĝas sen bona maĉado, oni mismanĝasmisdigestado.

Muhamado diris, ke 416 + 721 = 1147. Li miskalkulis.

Madongo promesis ne misagi en 2017.


PRA-

Definição: Algo antiquíssimo ou muito antigo; parentes muito distantes.

Exemplos:

La Universo komenciĝis pro la praeksplodo.

Dinosaŭroj vivis en la praepoko.

Prageavoj, pranepoj.


RE-

Definição: Repetição de uma ação ou retorno ao lugar/tempo inicial.

Exemplos:

Komencofinoirasrevenas.

Redonas, reprenas, relegas.


                        EKZERCO 1.10

 

Responda, com caneta ou lápis, às perguntas abaixo envolvendo os prefixos. 


1. Kio (aŭ kiuj homoj) kunkonsistigas la gepatrojn, la geavojn kaj la geonklojn?

2. Ĉu tiu malbela konstruaĵo estas vere malnova?

3. Se la bofrato ne estas parenco laŭ sango, kio li estas?

4. Ĉu la ĉefministro estas grava, aŭ ordinara publika servisto?

5. Kio estas la disdono, ĉu individua donaco, aŭ disdivido aŭ distribuado?

6. Kio estas la ekdormo kompare al plena dormado?

7. Ĉu la eksprezidanto ankoraŭ havas registaran potencon?

8. Se miskalkulo ne estas ĝusta respondo, kio ĝi estas?

9. Ĉu la praepoko estas tre malnova aŭ antikva tempo, aŭ tre nova, moderna aŭ nuntempa?

10. Kio estas la reveno, ĉu foriro, aŭ reiro al la komenco?

11. Kio estas la geedzoj en unu familio?

12. Ĉu maldika estas la malo de dika?

13. Se la boavo ne estas via vera avo, kio li estas?

14. Ĉu la ĉefpastro estas la plej grava, aŭ ordinara pastro?

15. Kio estas la disflugo, ĉu unuflanka flugo, aŭ fluga moviĝo al ĉiuj direktoj?

16. Kio estas ektuŝo?

17. Ĉu la eksoratoro ankoraŭ parolas ĉe publikaj kunvenoj?

18. Se vi mismanĝas, kaj la manĝaĵo ne bone digestiĝas, kion vi faris?

19. Ĉu la praavo estas tre malnova parenco, aŭ juna parenco?

20. Kio estas la reskribo, ĉu nova skribo, aŭ ripeto de skribo?

21. Kio estas la gekuzoj kune kunvenintaj?

22. Ĉu malbona estas la mala signifo de bona?

23. Se la bonepo ne estas via nepo laŭ sango, kio li estas?

24. Ĉu la disstaro estas starado kuna, aŭ disiĝado de unu el grupo?

25. Kio estas la reeksplodo, ĉu unua eksplodo, aŭ ripetita eksplodo?


 

Novos exercícios suplementares aparecerão aqui mesmo nos próximos dias da semana, entre 7h e 8h da manhã pelo horário de Brasília (entre 12h e 13h pelo horário de verão de Greenwich).

Nenhum comentário:

Postar um comentário