Videa bazo:
https://www.youtube.com/watch?v=KLk5YM5pvOs&t=246s
Modoj kaj Tensoj
- En
Esperanto estas tri verbaj modoj:
- Indikativo
(aŭ difinita tempo): Mi laboras en la oficejo.
- Kondicionalo
(aŭ kondiĉa tempo): Ŝi trinkus kafon, se ŝi havus tempon.
- Imperativo
(aŭ ordona tempo): Venu ĉi tien, mi petas.
- La modo
indikativo havas tri tensojn. Ili estas:
- Prezenco
(aŭ estanta tempo): La hundo bojas.
- Preterito
(aŭ pasinta tempo): Hieraŭ mi legis bonan mesaĝon.
- Futuro
(aŭ estonta tempo): Morgaŭ ni vizitos la avinon.
- Jen la
gramatikaj finiĝoj de la verbaj tensoj de la modo indikativo:
- PREZENCO
= -AS: Ŝi kantas tre bele.
- PRETERITO
= -IS: Mi dormis dum la tuta posttagmezo.
- FUTURO
= -OS: Ni aĉetos novan aŭton.
La Prezenco (aŭ AS-Tempo)
- Tiu
tenso rilatas al verba ago, kiu okazas aŭ okazadas en la nuntempo. Temas
pri ago atestebla, rimarkebla, observebla nun, en la estanta tempo.
- La
verbo en la prezenco povas esti sola, nedaŭra, nelonga ago.
- La kato
saltas sur la tablon.
- Tamen
la verbo en la prezenco povas esti ankaŭ ago aŭ agado kun longa daŭreco,
kun kontinueco aŭ kun reguleco.
- Li loĝas
en Parizo.
La Sufikso –AD-
- Se la prezenca
verba ago estas seria, kun sinsekvo, daŭro, ripeto, kutimo, oni povas uzi
la sufikson -ad, kiu donas la ideon de ripetado aŭ daŭrado.
- Dorotea frapadas ĉe la pordo.
La Prezencaj Participoj
- Por
doni ideon de momenta daŭreco aŭ de kontinua prezenco de unu sola verba
ago, ekzistas la participo -anta, kiu estas plej ofte uzata kune
kun la verbo ‘esti’.
- La infano
estas ludanta en la ĝardeno.
- Ĉar la
participo -anta estas adjektiva, ekzistas ankaŭ epitetoj kun -anta.
- La
kantanta birdo sidas sur la branĉo.
- -Anta
estas aktiva prezenca participo.
- Se
tamen la verbo estas en la pasiva voĉo, ekzistas la participo -ata,
plej ofte aperanta post la verbo ‘esti’ kaj ankaŭ rolanta kiel epiteto.
- La letero
estas skribata de mia amiko.
- Post la
liga verbo ‘esti’ aperas la participoj -anta aŭ -ata, en
prezencaj verbaj agoj de la subjekto.
- Tamen,
post netransitivaj kaj transitivaj verboj la aktiva prezenca participo
estas -ante kaj la pasiva prezenca participo estas -ate.
- -ante:
Ŝi
iras sur la strato, kantante feliĉe.
- -ate:
La
knabo sidas sur la planko, ĉirkaŭate de siaj ludiloj.
Respondu al la demandoj malsupre listitaj, por ekzerciĝi pri prezencaj
verboj kaj participoj, krom pri la sufikso –AD-.
SIMPLA PREZENCA TENSO (-AS)
- Ĉu la suno brilas pli forte ĉi-matene?
- Ĉu la homoj bezonas amon por vivi?
- Kiel la vento blovas tra inter la arboj?
- Ĉu la vero ĉiam venkas la malveron?
- Kial la infanoj ridas tiel laŭte?
- Ĉu bona instruisto paciencas kun la lernantoj?
- Kion la filozofo pensas pri la vivo?
- Ĉu la tempo pasas rapide, kiam oni amuziĝas?
- Kie la scio loĝas?
- Ĉu ni lernas ion novan ĉiutage?
- Kiom da horoj vi dormas kutime en la nokto?
- Ĉu la paco komenciĝas per kompreno?
- Kiu skribas la leĝojn de la naturo?
- Ĉu la mondo ŝanĝiĝas konstante?
- Kiel Caetano Veloso kreas siajn muzikojn?
- Ĉu la scienco klarigas ĉiujn misterojn?
- Pri
kio tiuj poetoj deklamas?
- Kio okazas, kiam la akvo bolas?
KONTINUA AŬ RIPETATA AGO (-AD-)
- Ĉu la pluvo faladas sur la tegmenton dum la
ŝtormo?
- Kio batadas ritme en la brusto?
- Ĉu la horloĝo tiktakadas senĉese?
- Kial la ondoj frapadas la bordon?
- Kiel la birdoj kantadas en la arbaro?
- Ĉu la infano demandadas pri ĉio?
- Kion la ventolilo blovadas en la ĉambro?
- Kie la maŝino bruadas la tutan tagon?
- Ĉu la martelo batadas la najlon?
- Ĉu tiu bona metiisto marteladas kun precizeco?
AKTIVA PREZENCA PARTICIPO (ESTAS ... -ANTA)
- Ĉu la mondo estas konstante ŝanĝiĝanta?
- Kiu estas staranta ĉe la pordo?
- Kion la sciencisto estas esploranta en la
laboratorio?
- Ĉu la kantisto estas kantanta belan melodion?
- Pri
kio la politikistoj estas
parolantaj?
- Ĉu la ekonomi-kresko estas malrapidiĝanta?
- Kial la hundo estas bojanta?
- Ĉu vi estas atendanta iun?
- Kiel la situacio estas pliboniĝanta?
- Ĉu la infano estas dormanta en sia lito?
AKTIVA PREZENCA PARTICIPO KIEL EPITETO (-ANTA -O)
- Ĉu ridanta vizaĝo estas agrabla?
- Kio estas la sono de fluanta rivero?
- Kiu helpas la falantan homon?
- Ĉu kreskanta arbo bezonas akvon?
- Kia estas la sento de amanta koro?
- Ĉu pensanta menso estas aktiva menso?
- Kiuj estas la defioj de ŝanĝiĝanta socio?
- Ĉu brulanta kandelo donas fortan lumon?
PASIVA PREZENCA PARTICIPO (ESTAS ... -ATA)
- Kio estas konstruata en tiu tereno?
- Ĉu la letero estas skribata de la direktoro?
- De
kiu la muziko estas komponata?
- Ĉu la manĝo estas preparata en la kuirejo?
- Kiel la problemo estas solvata de la teamo?
- Ĉu la vero estas serĉata de la filozofoj?
- Kial la regulo estas sekvata de ĉiuj?
- Ĉu la domo estas purigata ĉiusemajne?
- Per
kio la informo estas
disvastigata?
- Ĉu la pordo estas malfermata de iu?
PASIVA PARTICIPO KIEL EPITETO (-ATA –O, -ITA -O)
- Ĉu skribita letero estas formala komunikilo?
- Kio estas la valoro de rakontata historio?
- Ĉu bone farita laboro meritas laŭdon?
- Ĉu amata persono sentas sin sekura?
- Kie troviĝas la perdita trezoro?
- Ĉu fermita pordo signifas nepran rifuzon?
- Kiu estas la aŭtoro de la legata libro?
- Kia estas la gusto de tiu freŝe farita kafo?
AKTIVA PREZENCA ADVERBA PARTICIPO (-ANTE)
- Ĉu oni povas kanti, dancante samtempe?
- Kiel la studento respondas, hezitante?
- Ĉu la patrino laboras, pensante pri siaj
gefiloj?
- Kion oni vidas, rigardante tra la fenestro?
- Ĉu la atleto kuras, esperante venki?
- Kial li foriris, nenion dirante?
- Ĉu oni povas solvi problemon, trankvile
parolante?
- Kiu parolas, ĉiam ridetante?
- Ĉu la infano lernas, ludante?
- Kien la rivero fluas, portante belecon?
PASIVA PREZENCA ADVERBA PARTICIPO (-ATE)
- Ĉu la kastelo staras, ĉirkaŭate de arboj?
- Kiel la urbo aspektas, vidate de supre?
- Ĉu la sekreto restis kaŝita, bone gardate?
- Kio okazas, se regulo estas rompata, konsciate?
- Ĉu la tasko fariĝas pli facila, farate kune?
- Kial la kanto sonas malĝoja, kantate malrapide?
- Kiel la akuzito sentas sin, juĝate de la publiko?
- Ĉu la donaco estas pli valora, donite senatende?
- Kio estas la rezulto, kiam ideo estas akceptata
universale?
- Ĉu la manĝo estos bongusta, preparate kun amo?
REVIZIO KAJ MIKSAĴO DE GRAMATIKAJ KONCEPTOJ
- Ellaboru 20 demandojn kun respondoj pri tiuj tuj malsupraj bildoj, kun la prezencaj aktivaj kaj pasivaj adjektivaj kaj adverbaj participoj, krom epitetoj:
- Ĉu la parolanta instruisto estas aŭskultata de
la lernantoj?
- Ĉu la tempo pasas, nenion atendante?
- Kiel la kuko estas manĝata, farite el ĉokolado?
- Ĉu, legante libron, oni vojaĝas al aliaj mondoj kaj
tempoj?
- De
kiu la kreskanta planto estas
akvumata?
- Ĉu la decido, kiam
prenate rapide, estas ĉiam la plej bona?
- Kial la ploranta infano estas konsolata de sia
patrino?
- Ĉu la vojo estas videbla, lumigate de la luno?
- Kiu dancadas, aŭskultante la muzikon?
- Ĉu tiu konstruata ponto ligas du urbojn?
- Kion oni sentas, amate de multaj homoj?
- Ĉu la venkanta teamo estas aplaŭdata de la
spektantaro?
- Kiel la mondo ŝanĝiĝas, movate de novaj ideoj?
- Ĉu la suno subiras, pentrante la ĉielon per
koloroj?
- Kion faras la laborantaj abeloj?
- Kion Doktoro Esperanto estis esperanta, kiam, parolante Esperante, li lanĉis al la mondo la Lingvon Internacian, en la 26-a de Julio 1887?










