domingo, 14 de junho de 2026

BAZA KURSO DE ESPERANTO. LA 12-A LECIONO (LA KORELATIVOJ I-VORTOJ KAJ KI-VORTOJ)

   Para achar palavras, morfemas e expressões na página, tecle Ctrl+F.

 Plena Ilustrita Vortaro 

Vortaro Túlio Flores

 


A 12ª VIDEOAULA:
https://www.youtube.com/watch?v=j_TIe3CAHtA&t=2701s





EKZERCO 7.12
 

151. Kiu volos gliti sur la ruĝa deglitilo kun Alana morgaŭ?

152. Kion Edemo povus fari per la flava ludaŭto, se Hiroŝo permesus?

153. Kiajn ludojn Jozefo ŝatas ludi sur la sablo kun siaj geamikoj?

154. Kie Hiroŝo intencas kaŝi la grizan ŝtonon, kiu nun kuŝas sur la sablo?

155. Kiam Alana komencis gvidi la amuzan konversacion en la ludejo?

156. Kial Jozefo devus helpi Edemon purigi la bluan tornistron (aŭ dorsosakon) nun?

157. Kiel Hiroŝo povis movi la pezan ludaŭton tiel rapide hieraŭ?

158. Kiom da sablo Alana baldaŭ volos meti en la flavan ludilon?

159. Kies bela tornistro estas tiu, kiun Edemo portas en la momento?

160. Ĉu iu el la gajaj infanoj deziras sidi sur la flava ŝtuparo?

161. Ĉu io surpriza okazis tiam, kiam Alana subite montris la sablon?

162. Ĉu ia nova amiko alvenos, por ludi sur la malproksima verda herbejo poste?

163. Ĉu Hiroŝo lasis sian ludilan baskul-kamionon ie proksime de la deglitilo hieraŭ vespere?

164. Ĉu vi iam vidis Jozefon kuri tiel rapide al la blua lud-strukturo?

165. Ĉu Jozefo ial sidas trankvile rilate al la hundo, kiu foriris?

166. Kiun belan ludilon Hiroŝo elektos por doni al iu afabla knabino, kiun li konis en sia strato?

167. Kion la geinfanoj farus, se iu forta pluvo komenciĝus subite?

168. Kian grandan veturilon Edemo volos stiradi tiam, kiam li kreskos?

169. Kie Alana ludos, se la ruĝeta deglitilo fariĝos tro varma?

170. Kiam la kvar fidelaj geamikoj decidos kuri al io nova?

171. Kial Hiroŝo rigardas Alanan tro atente, dum ŝi klarigas ian gravan regulon de ludo?

172. Kiel la infanoj ekludus, se iu ajn malbona vetero aperus?

173. Kiom da gajaj horoj tiu kvaro jam pasigis en la lud-parketo?

174. Kies konsilon Edemo sekvis, por sidi tiel trankvile sur la sablo?

175. Ĉu vi pensas ke io bona okazos, se Jozefo komencos kanti gaje?

 



EKZERCO 6.12
 

126. Kiu mansalutas iujn, supre sur la ŝtuparo?

127. Al kiu Dorotea telefonas, ĉu vi povas diveni?

128. Kiu kaj kia aviadilo staras sur la aerodromo (aŭ aviadil-parkejo) de la flughaveno?

129. Kie la transportisto metos la sakojn kaj valizojn?

130. Kiam la stevardino fermos la pordon de la aeroplano?

131. Kial Paŭlo portas sian malhelan ĉapelon?

132. Kiel la homoj devas supreniri laŭ la ŝtuparo?

133. Kiom da pakoj povas enporti ĉiu pasaĝero?

134. Kies telefonon uzas la virino kun la nigra mansako?

135. Ĉu iu helpos porti la pezajn bagaĵojn?

136. Ĉu io malfacila okazos antaŭ la ekflugo?

137. Ĉu la soldato bezonas ian specialan dokumenton?

138. Ĉu oni povas sidi ie proksime de la aviadilo?

139. Ĉu iam vi flugos per tiu sama aviadilo?

140. Ĉu ial la piloto trarigardas la pasaĝerojn?

141. Ĉu oni povas iel akceli la eniron?

142. Kiom da tempo restas ĝis la ekflugo?

143. Ĉu ies valizo restas ankoraŭ sur la tero?

144. Kiu kontrolus la flugbiletojn, se la stevardino forestus?

145. Kion vi farus, se vi rimarkus ian problemon?

146. Kie vi atendus, se la flugo malfruus?

147. Kial la aeroplano ankoraŭ devas resti sur la grundo?

148. Kiel oni devas paroli dum la eniro?

149. Ene de la aviadilo, ĉu iu scias, en kiu loko devas lokiĝi la malgrandaj sakoj?

150. Ĉu io malhelpos al ni, ekflugi (aŭ deteriĝi) ĝustatempe?

 



EKZERCO 5.12
 

101. Kiu volas manĝi pufmaizon nun?

102. Kion Meera intencas tuj fari en la salono kun la hundo?

103. Kia roboto povus helpi al la familio purigi la domon? Ĉu tiu programita etulo?

104. Kie Henriko sidas por uzi sian poŝtelefonon?

105. Kiam Padma decidos viziti iun imponan kaj majestan luksejon, post kiam ŝi iros al frizosalono?

106. Kial Volfgango volas amike saluti la roboton?

107. Kial kaj kiel la hundo povus kuri, se iu lasus ĝin sola kun la aŭtomato?

108. Kiom da personoj ŝatas spekti ion en la televidilo? Ĉu la nuna televidaĵo estas alloga?

109. Kies tasko estos tio, instrukcii la roboton pri la hejmtaskoj en iu tago?

110. Ĉu iu infano volas legi libron, anstataŭ ludi?

111. Ĉu troviĝas io bongusta en la granda bovlo, kiu estas en la mano de Klaŭso?


112. Ĉu vi havas ian alternativan ideon por amuzi la infanojn?

113. Ĉu la roboto povus labori ie en la kuirejo?

114. Ĉu Klaŭŝo iam instruos la gefilojn instrukcii tian etan homsimilulon?

115. Ĉu Meera ial karesas la hundon tiel milde, aŭ ne? Kion ŝi faras?

116. Kiu povus helpi Volfgangon pli bone saluti la novan mekanikan amikon?

117. Kion Padma kaj Klaŭso rigardas tiel feliĉe?

118. Kial la hundo ne timas la roboton, nek bojas kontraŭ ĝi?

119. Kie la hundo plej ŝatas dormi dum la nokto?

120. Kiam la nova aŭtomato komencos fari ion utilan?

121. Kial Henriko preferas aŭskulti ion per la kap-aŭskultilo?

122. Kiel Meera povos instrui la hundon kunvivi trankvile kun la nova loĝanto de la domo?

123. Kiom da pufmaizo Padma volas preni el la bovlo?

124. Kies kapaŭskultilon Henriko decidis pruntepreni por aŭskulti muzikon?

125. Ĉu tiu eta aŭtomato estas iu androido, aŭ nur ia homsimilulo? Kiu estas la malsameco inter androido kaj homsimilulo?

 



EKZERCO 4.12
 

76. Kiu tenas ian trinkaĵon apud la naĝejo?

77. Kion iu knabo manĝas ĉe la akvo?

78. Kie sidas ies gepatroj sub la grandaj ombreloj?

79. Kiam iu amiko venis por ludi kun Ivano?

80. Kial la vivsavisto rigardas iel atente la naĝejon?

81. Kiel povas iu knabino kuri tiel rapide kun la flosilo (aŭ naĝobarelo)?

82. Kiom da ŝorbeto (ne glaciaĵo) manĝas iu infano ĉi tie?

83. Kies pli granda ombrelo staras apud la tablo, flanke de ia alia malpli granda ombrelo?

84. Iu vidis ion interesan; kio ĝi estas?

85. Ia nigre vestita klubanino banas sin apud la muro; kiu ŝi estas, ĉu vi scias?

86. Ie en la klubejo kuŝas ies mantelo; kie ĝi troviĝas, ĉu vi vidas?

87. Iam en la somero venos pli da klubanoj; kiam, kial kaj kiom da ili ĝuste?

88. Ial, iel kaj iom Akiro ridetas; kial li tiel ĝojas?

89. Iel Rita restas trankvile; kiam ŝi baniĝos?

90. Iom da trinkaĵo restas en la botelo de Rita; kiom  da ĝi ankoraŭ restas? Ĉu multo, aŭ malmulto?

91. Kiu trinkas akvon el kokoso, ĉu vi vidas?

92. Kion faras iu tuj apud Akleso?

93. Kiu kaj kia afero plej plaĉas al la infanaro ĉe la klubo?

94. Kie iu sidas profesie?

95. Kiam Izabela aĉetos ian malvarman trinkaĵon, kaj kiun trinkaĵon ŝi aĉetos?

96. Kial iu staras sola apud la muro?

97. Kiel alimaniere oni povas vidi ion malproksiman sen binoklo?

98. Kiom da manĝaĵoj alportis la vizitantoj?

99. Kies oranĝokolora naĝobarelo estas tiu de la knabino en oranĝokolora bankostumo?

100. Iu rakontis ion strangan pri la klubejo; kion vi aŭdis prie?

 



EKZERCO 3.12
 
51. Kiu lavis iajn telerojn en la kuirejo, antaŭ ol iu alia venis al la fronta pordo de la domo?

52. Kio estas io blanka en la botelo, kiun la laktovendisto liveras al la dommastrino?

53. Kia estus iu tago, se la laktovendisto iam ne venus?

54. Kie la dommastrino purigis iujn telerojn per ia purigilo?

55. Kiam iu pagis per io al iu por io?

56. Kial la dommastrino pagis iom da mono, se iu jam liveris ion?

57. Kiel la laktovendisto portis iom da lakto en iu korbo?

58. Kiom da boteloj iu ajn viro lasus apud ies pordo, se li havus ian kialon por tio?

59. Kies mono estas tiu en la mano de iu virino?

60. Ĉu iu scias, kial la dommastrino rigardas iun kun rideto?

61. Ĉu iu teleraro estis ie sur la lavujo, kiam iu frapis?

62. Se io danĝera okazus iam en la kuirejo, ĉu iu vokus iun?

63. Kiu ial, iam kaj iel donis ion blankan al iu?

64. Kio fariĝus, se iu plena botelo iam falus iel?

65. Kia homo estus la laktovendisto, se li iel forpasus subite sen ia ajn vorto?

66. Kie iu laktovendisto lasus iun botelon, se la dommastrino estus ie for?

67. Kiam iu dommastrino purigus iajn telerojn, se ŝi nun babilus kun iu aŭ iuj?

68. Kial iu persono ial staras ĉe la pordo, por liveri iom da io?

69. Kial la laktovendisto iel krie proponas ion de ekstere, kiam iu virino lavas ion ie interne?

70. Kiom da mono iu klientino donos, se ŝi ricevos ian pli grandan botelon da lakto?

71. Kies ideo estis, ke iu virino lavu iajn telerojn per iu flava spongo (aŭ purigilo)?

72. Ĉu io flava estas ia spongo, kiun iu dommastrino uzas ie?

73. Kiu volas iom da freŝa lakto, se iu laktovendisto alportas iom da ĝi nun?

74. Kio montras, ke iu dommastrino estas feliĉa, kiam ŝi parolas al iu ĉe la fronta pordo?

75. Kie la viro trovis ian korbon, se li iam bezonis ĝin por porti ion? 




EKZERCO 2.12
 

26. Ĉu iu helpis Manuelon aranĝi la legomojn frumatene?

27. Kio pli plaĉas al Hildegarda, ĉu la tomatoj, la karotoj, aŭ iu alia vegetaĵo sur la vendotablo?

28. Ĉu ia fremda persono venos aĉeti fruktojn poste hodiaŭ?

29. Kie iu povas trovi freŝajn kukurbojn en ĉi tiu libera foiro?


30. Kiam vi kutimas veni aĉeti ion en ĉi tiu loko?

31. Ĉu ial la hundo Doro kuŝas tiel trankvile apud la vendotablo? Ĉu ĝi avide atendas ion?

32. Kiel oni povas elekti la plej bonajn legomojn zorge kaj rapide?

33. Kiom da pomoj Kodjo volas aĉeti por sia familio hodiaŭ?

34. Kies estas la korbeto, kiun Lucia portas ĉe sia brako?

35. Ĉu iu vidis ie aĉeteblajn pizojn inter la varoj?


36. Kion Suĵina faros, se la suno fariĝos tro varma poste, antaŭ ol ŝi foriros?

37. Kiajn legomojn la familianoj de Nzuzi kutime preferas por la tagmanĝo?

38. Ĉu iam vi aĉetis ion el la varoj de Jano en ĉi tiu foirejo?

39. Kial Hildegarda gustumas la kivon, antaŭ ol decidi aĉeti aliajn tiajn fruktojn?

40. Kiel aspektus la salato, se oni aldonus iom pli da freŝaj karotoj kaj tomatoj?

41. Kiom da mono kostus unu kilogramon da variaj kapsikoj sur la tablo?


42. Ĉu ies infanoj kutime venas akompane, por elekti fruktojn kaj aliajn gustumaĵojn? Se jes, kies infanoj?

43. Kiu vendisto havas la plej freŝajn legomojn en ĉi tiu foiro?

44. Ĉu io malhelpis iun veni pli frue, por elekti la plej bonajn kaj freŝajn varojn?

45. Kia vetero estus plej taŭga, por konservi ĉiujn tiujn legomojn freŝaj dum pli longa tempo?

46. En la hejmo, kie oni povus meti la aĉetaĵojn, por ke ili ne malfreŝiĝu tro rapide?

47. Ĉu ial, iel kaj iom la vendistoj kovras siajn varojn per tolaĵoj dum la nokto?

48. Kiel vi ordigus la legomojn, por ke ili aspektu pli allogaj por la klientoj?

49. Kiom da specoj de legomoj iu povas trovi en la vendotablo de Jano?

50. Kies estas Tiko, nome la alia hundo, kiu kuŝas trankvile apud la piedoj de Nzuzi?





LA I-VORTOJ KAJ KI-VORTOJ 


Os correlativos do Esperanto são palavras formadas por radicais fixos (como ki-, ti-, i-, ĉi-, neni-) combinados com terminações que indicam função gramatical (como -u, -o, -a, -e, -am, -al, -el, -om, -es), conforme tabela acima exibida.

 

GLOSSÁRIO DA TABELA:

 

1. Primeira Coluna da Esquerda (Prefixos/Natureza)

1.      Nedifineco – Indefinição

2.      Demando/Rilato – Pergunta/Relação

3.      Demonstrativo – Demonstrativo

4.      Kolekto – Coletivo

5.      Neekzisteco – Inexistência

 

2. Primeira Linha Superior (Terminações/Propriedade)

1.      Difino – Definição (gênero, substância, conceito, profissão...)

2.      Kvalito – Qualidade

3.      Individuo – Indivíduo (individualidade, nome, título, espécie...)

4.      Loko – Lugar

5.      Maniero – Maneira

6.      Kaŭzo – Causa

7.      Tempo – Tempo

8.      Kvanto – Quantidade

9.      Posedo – Posse

 

Nesta lição vamos nos concentrar nos grupos I-vortoj e Ki-vortoj, com definições em português e exemplos em Esperanto.

 

I-vortoj (palavras indefinidas)

  • Iu (alguém) → Indikas nedifinitan identecon. (Indica identidade indefinida)
    • Iu kantas en la ĝardeno.
  • Io (algo) → Indikas nedifinitan objekton aŭ aferon. (Indica objeto ou coisa indefinida)
    • Io moviĝas sub la tablo.
  • Ia (algum tipo) → Indikas nedifinitan kvaliton aŭ specon. (Indica qualidade ou tipo indefinido)
    • Ŝi portas iajn librojn.
  • Ie (em algum lugar) → Indikas nedifinitan lokon. (Indica lugar indefinido)
    • Ie en la urbo estas bela parko.
  • Iam (algum tempo) → Indikas nedifinitan tempon. (Indica tempo indefinido)
    • Iam mi vizitos Mozambikon.
  • Ial (por alguma razão) → Indikas nedifinitan kaŭzon. (Indica causa indefinida)
    • Ial li ne venis.
  • Iel (de algum modo) → Indikas nedifinitan manieron aŭ metodon. (Indica modo ou maneira indefinida)
    • Iel ni solvos la problemon.
  • Iom (alguma quantidade) → Indikas nedifinitan kvanton aŭ nombron. (Indica quantidade ou número indefinida)
    • Mi volas iom da pano.
  • Ies (de alguém) → Indikas nedifinitan posedanton. (Indica posse indefinida)
    • Tio estas ies hundo.

 

Ki-vortoj (palavras interrogativas e relativas)

  • Kiu (quem/qual) → Indikas demandon aŭ rilaton pri individueco (Indica pergunta ou relação de individualidade)
    • Kiu venis hieraŭ?
  • Kio (o que) → Indikas demandon aŭ rilaton pri identigo, substanco. (Indica pergunta ou relação de identificação, substância)
    • Kio estas tio?
  • Kia (que tipo) → Demandas pri kvalito aŭ speco. (Pergunta sobre qualidade ou espécie)
    • Kia libro estas ĝi?
  • Kie (onde) → Demando pri loko. (Pergunta ou relação de lugar)
    • Kie vi loĝas?
  • Kiam (quando) → Demando pri  tempo. (Pergunta sobre tempo)
    • Kiam vi alvenos?
  • Kial (por quê) → Demando pri kaŭzo. (Pergunta sobre causa)
    • Kial vi ridetas?
  • Kiel (como) → Demando pri maniero. (Pergunta sobre maneira)
    • Kiel vi faris tion?
  • Kiom (quanto) → Demando pri kvanto, nombro. (Pergunta sobre quantidade, número)
    • Kiom da mielo vi volas?
  • Kies (de quem) → Demando pri posedo. (Pergunta sobre posse, pertença)
    • Kies kato estas tiu?

 

                    EKZERCO 1.12

 

Responda, com caneta ou lápis, às perguntas abaixo envolvendo as I-vortoj e KI-vortoj. 


  1. Kiu el la knaboj montras pomon, kaj ĉu iu alia vidas ion alian apud li?

  2. Kio estas apud la kato, kaj ĉu io tuj apud ĝi apartenas al ies familio?

  3. Kia besto estas la kato, kaj ĉu ĝi havas ian nekutiman koloron?

  4. Kie staras Johano, kaj ĉu ie antaŭ li troviĝas iaj koloraj pilkoj?

  5. Kiam Mei demandis pri io, ĉu Haruto respondis iel afable?

  6. Kial Sofia ridetas, kaj ĉu ŝi ial kaŝas ion?

  7. Kiel Haruto montrus la katon al sia fratino, se iu petus lin fari tion?

  8. Kiom da pilkoj estas apud la hundidoj?

  9. Kies estas la pafarko, kaj ĉu ies frato ĝin ricevos poste?

  10. Kiu rigardas tra lupeo, kaj ĉu iu ie serĉas ion?

  11. Kio aperis sub la lupeo, kaj ĉu io moviĝis iel strange?

  12. Kiaj veturiloj estas la aŭtoj, kaj ĉu iu kaj ia pli granda veturilo venos?

  13. Kie la horloĝo pendus, se ĝi estus en ies domo?

  14. Kiam Aja foriros por ripozi, kaj ĉu ŝi iam reludos per la pafarko?

  15. Kial iu kolektis iom da folioj, kaj ĉu ial necesis kompari ilin?

  16. Kiel la hundo Binu kuris, kaj ĉu ĝi iel helpis iun?

  17. Kiom da paŝoj Lia faris por admiri la floron, kaj ĉu ŝi iom laciĝis?

  18. Kies estas la pafarko, kaj ĉu ies kuzo ĝin uzis antaŭe?

  19. Kiu celas la rondan celtabulon, kaj ĉu iu bone instruis ŝin?

  20. Kio trafos la centron de la celtabulo, se io ne ŝanĝiĝos ĝis la trafo de la sago?

  21. Kia sago estus plej taŭga, kaj ĉu ia malpeza sageto sufiĉus?

  22. Kie la pilkoj ruliĝis, kaj ĉu ie restis io?

  23. Kiam la geinfanoj denove ludos kune, kaj ĉu ili iam kunvenos en la sama loko?

  24. Kial iu ne volus respondi tuj, kaj ĉu ial oni bezonus pripensi?

  25. Kiel vi respondus al tiuj demandoj, kaj ĉu vi iel uzus ĉiujn i-vortojn kaj ki-vortojn en la praktiko?

 



 

Novos exercícios suplementares aparecerão aqui mesmo nos próximos dias da semana, entre 7h e 8h da manhã pelo horário de Brasília (entre 12h e 13h pelo horário de verão de Greenwich).

 

domingo, 7 de junho de 2026

BAZA KURSO DE ESPERANTO. LA 11-A LECIONO (PARTIKULOJ KAJ KELKAJ ALIAJ HELPAJ VORTOJ)

  Para achar palavras, morfemas e expressões na página, tecle Ctrl+F.

 Plena Ilustrita Vortaro 

Vortaro Túlio Flores

 


A 11ª VIDEOAULA:

https://www.youtube.com/watch?v=DWSps7YSjxA





EKZERCO 7.11
 

151. Kio estas ankaŭ sur la tablo, antaŭe de Jaŝo, la bibliotekisto?

152. Ĉu ili ambaŭ - Toŝiko kaj Adelmo - sidas tre trankvile nun?

153. Se ne estas multaj seĝoj liberaj, kio estas pli oportune fari nur por Kaŭeo kaj Nigetiĉa?

154. Ĉu tiuj verkoj en la librobretoj estas pli malnovaj aŭ pli novaj?

155. Kio estas plej interesa en ĉi tiu biblioteko, ĉu la faklibroj aŭ la fikciaj rakontoj?

156. - Toŝiko, ĉu vi mem elektis tiun libron antaŭe, aŭ iu rekomendis ĝin al vi nun?

157. Jen la nova katalogo; ĉu ĝi montras ankaŭ librojn de antaŭ multaj jaroj?

158. [Kaŭeo demandas al Jaŝo] - Ĉu ni povas plu resti ĉi tie, aŭ la biblioteko baldaŭ fermiĝos?

159. Kiu legas malpli rapide ol via amiko, ĉu vi aŭ ŝi?

160. Ĉu preskaŭ ĉiuj gevizitantoj jam elektis  antaŭe sian legaĵon por hodiaŭ?

161. Ĉu eĉ la plej malgrandaj infanoj povas iri al la ĉambro pri raraj verkoj sen permeso?

162. Ĉu nur la bibliotekisto scias, kie trovi ajnan libron pri tiu temo?

163. Nu, ĉu vi ĵus finis legi, aŭ ankoraŭ plu legos?

164. Kio okazos poste, se oni ne redonos libron ĝustatempe?

165. Ĉu nek la tablo nek la breto estas sufiĉe grandaj por tiom da volumoj?

166. Ju pli vi legos atente, des pli vi komprenos la malfacilajn partojn, ĉu ne?

167. Malgraŭ la bruo ekstera, ĉu oni apenaŭ aŭdas ion interne?

168. - Nigetiĉa, ĉu tiu verko estas skribita de konata verkisto, aŭ de nekonata aŭtoro?

169. Ĉu vi nepre bezonos tiun libron morgaŭ, aŭ nur poste?

170. Kio estas pli utila por via laboro, ĉu vortaroj, romanoj, kompendioj, enciklopedioj, ktp?

171. Ĉu tro da legado sen ripozo malpliigas la kapablon memori bone?

172. Ĉu apenaŭ li eniris, li tuj komencis serĉi sian bezonatan libron?

173. Ĉu ĉi tiu katalogo montras ankaŭ verkojn el aliaj landoj, ekzemple el Eŭropo, Afriko, ktp?

174. Ĉu tiu helpisto de biblioteko scias, ĉu ni povas pruntepreni pli ol dek librojn samtempe?

175. Kio estas malpli grava por la leganto, ĉu la kovrilo de libro, aŭ ties enhavo mem?

 



EKZERCO 6.11
 

126. Kia estas la pilko apud Jaga, ĉu multkolora, aŭ nur nigra-blanka?

127. Ĉu Stefano nun eliras el la akvo tre rapide, aŭ ĉu li paŝas pli malrapide?

128. Kian plaĝopilkon Ngalula tenas en siaj manoj, ĉu ronda kaj ankaŭ plurkolora, aŭ profesia por futballudistoj?

129. Ĉu Mapenda trinkas aĉetitan sukon, aŭ ĉu ŝi mem tre lerte preparis sian sukon en la hejmo?

130. Kio estas la tro bone konstruita sablokastelo, ĉu palaco, aŭ fortikaĵo farita de Francisco?

131. Ĉu ambaŭ - Jaga kaj Stefano - jam ludis en la akvo antaŭe?

132. Kiu el la infanoj estas plej gaja nun, kaj kiu estas malplej brua?

133. Ĉu Joandra estas en boato, aŭ ĉu ŝi naĝas for de la bordo?

134. Se Sabina sidas en la maro, kion ŝi faros poste?

135. Kio estas la kolombo sur la sablo, ĉu birdo aŭ ajna alia besteto?

136. Ĉu Stanislavo ĵus aperis el la akvo, aŭ ĉu li estas ekster ĝi de kelka tempo?

137. Kiu havas pli da energio ol Ivo, kaj kiu havas malpli ol li?

138. Ĉu Jagŭareteo mem modlas la sablon, aŭ nur observas ĝin?

139. Kio estas Cezaria, ĉu tre diligenta konstruantino, aŭ nur rigardantino?

140. Ĉu multaj infanoj nun ludas, aŭ ĉu nur malmulte da ili restas sur la plaĝo?

141. Ĉu ju pli Stefano kuras, des pli Jaga ridas, aŭ silentas?

142. Ĉu Francisko nepre helpu Cezarian, malgraŭ sia propra ludado?

143. Kio estas tiu ĉi sablokastelo, ĉu nome domo, fortikaĵo, kc?

144. Ĉu Ngalula havas pli ol unu pilkon, aŭ malpli ol du?

145. Se Ivo ne kuras for, kion li baldaŭ faros?

146. Ĉu Sabina de nelonge estas en la akvo, aŭ ĉu ŝi jam longe ludadas en ĝi?

147. Kiu antaŭe longe sidis sur la sablo, sed poste, subite, tuj ekkuris?

148. Ĉu Joandra baldaŭ kantos kiel sireno, aŭ ĉu ŝi plu remos en la boato?

149. Ĉu nek Jaga nek Stefano tro lacas, malgraŭ multe da ludado?

150. Kio estas la plej ŝatata farado de la infanoj, ĉu naĝi, kuri, konstrui, ktp?

 




EKZERCO 5.11
 

101. Kio estas la nuna faro de Paŭlo, ĉu kurado aŭ promenado, kaj ĉu li ankaŭ aspektas tre vigla?

102. Ĉu Ivo mem estas pli alta ol Rut, aŭ ĉu li estas malpli alta, aŭ same alta kiel ŝi?

103. Se Rita ne estas la plej rapida kurantino, kia ŝi estas en tiu parko?

104. Ĉu Debora kuras nun? Ĉu ŝi antaŭe sidis apud la lago?

105. Kio estas Karlo, ĉu kuranto, aŭ tre atenta observanto de la natura parko?

106. Ĉu ambaŭ - Ivo kaj Rita - jam konas unu la duan de multaj jaroj en tiu naturejo?

107. Se Oto ne legas mesaĝojn en sia telefono, kion li faras nun?

108. Ĉu Marta estas pli-malpli same alta kiel Rita, aŭ ĉu ŝi estas multe pli malalta?

109. Kio estas tiu tre plaĉa loko, ĉu urba natura parko, aŭ botanika ĝardeno?

110. Ĉu ankaŭ Rut ŝatas promeni tie, aŭ ŝi kutimas pasi tie nur por iri al sia laborejo?

111. Se Paŭlo ne kuros plu, kion li faros poste?

112. Ĉu Debora kuras pli rapide ol Karlo, aŭ malpli rapide ol li?

113. Kio estas la plej trankvila agado tie, ĉu sidi, marŝi aŭ kuri?

114. Ĉu Oto jam legis multe da mesaĝoj, aŭ ĉu li apenaŭ komencis fari tion?

115. Se Marta ne estas tre parolema, kia ŝi estas, laŭ viaj observoj?

116. Ĉu jen Ivo kaj Rita babilas, aŭ ĉu temas pri aliaj ajn vizitantoj?

117. Kio estas la malplej brua faro en la parko, ĉu legado, parolado, aŭ kurado?

118. Ĉu Rut mem portis sian mansaketon tra tie, aŭ ĉu alia persono faris tion?

119. Se Debora ne estas antaŭe al Paŭlo sur la vojo, antaŭ kiu ŝi estas nun?

120. Ĉu multaj novaj homoj venos baldaŭ al tiu parko, se konsideri, ke hodiaŭ estas dimanĉo, aŭ nur malpli ol dek personoj?

121. Kio estas pli ol simpla ekzerciĝado por Paŭlo, ĉu ŝatokupo, aŭ vivmaniero?

122. Ĉu ju pli Karlo insistas kuri, des pli li fariĝas rezistema?

123. Se nek Ivo nek Rita organizis la renkontiĝon, kiu nome faris tion?

124. Ĉu Oto trinkus multe da akvo post la promenado, malgraŭ sia trankvila sidado?

125. Kiuj agadoj fare de la vizitantoj nepre estas farendaj tie? Ĉu respekti la naturon, nepre ne tro brui, ne malpurigi, ktp, ktp, do konservi la parkon?



EKZERCO 4.11

  1. Kio estas ĉi tiu ruĝa lumo ĉe la semaforeto (aŭ portransiranta semaforo), ĉu averto aŭ malpermeso?
  2. Ĉu Antono ankaŭ atendas pacience, aŭ ĉu li volas tuj transiri?
  3. Se la aŭtobuso ne estas la plej rapida veturilo, kio estas pli rapida ol ĝi?
  4. Kio estas la butono, ĉu helpilo por piedirantoj, aŭ alarmilo?
  5. Ĉu S-ino Eŭlalja mem donas ion al Antono, aŭ ĉu ŝi nur salutas lin?
  6. Kiu el la homoj estas la plej trankvila nun?
  7. Ĉu ambaŭ - Antono kaj S-ino Eŭlalja - jam rigardis la semaforon?
  8. Se la porveturila semaforo ne estas verda, kia ĝi estas nun?
  9. Kio estas ĉi tiu aŭtobuso, ĉu publika veturilo, aŭ turisma?
  10. Ĉu multaj homoj paŝas antaŭe kaj malantaŭe, aŭ malpli ol kvin?
  11. Kiu moviĝas pli rapide ol la piedirantoj?
  12. Ĉu la knabo havas multe da pacienco, aŭ tro malmulte?
  13. Kio okazis antaŭ kelkaj minutoj, ĉu la aŭtobuso ĵus alproksimiĝis?
  14. Ĉu iu ajn povus premi la butonon, aŭ nur S-ino Eŭlalja?
  15. Kio estas plej grava nun, ĉu sekureco, aŭ rapideco?
  16. Ĉu la ŝoforo plu atendos, aŭ baldaŭ forveturos?
  17. Se nek Antono nek S-ino Eŭlalja transiros, kiuj moviĝos al la alia flanko de la strato?
  18. Kiu aspektas tre zorgema, nome pri la infano?
  19. Ĉu eĉ la plej malpacienca homo nun obeas la semaforon?
  20. Ju pli la homoj atendas, ĉu des pli ili fariĝas trankvilaj?
  21. Ĉu la transirado fare de la piedirantoj devas okazi nepre nun?
  22. Kio estas ĉi tiu tre bonkora faro de S-ino Eŭlalja, ĉu donaco aŭ instrukcio?
  23. Ĉu preskaŭ ĉiuj homoj jam transiras la straton, malgraŭ ke la semaforeto ankoraŭ ne verdas por ili?
  24. Ĉu apenaŭ unu biciklanto pasis antaŭe, aŭ pli ol unu?
  25. Kio okazos tuj poste? Ĉu ĉiuj homoj transiros, aŭ kelke da ili plu atendos?


PARTÍCULAS CORRIQUEIRAS E DEMAIS EXPRESSÕES REFORÇATIVAS DE SENTIDO


Ankaŭ (também): acrescenta uma ideia, pessoa ou fato ao que já foi mencionado.

• Mi ankaŭ trinkas kafon matene.

• Ankaŭ Rita ŝatas promeni ĉe la maro.

Ambaŭ (ambos): refere-se a duas pessoas ou coisas ao mesmo tempo.

• Ambaŭ infanoj ludas en la ĝardeno.

• Mi konas ambaŭ ilin.

Jes (sim): resposta afirmativa.

• Ĉu vi venos morgaŭ? Jes, mi venos.

• Jes, la vendejo estas malfermita.

Ne (não): negação de uma pergunta ou afirmação.

• Ne, mi ne volas teon.

• Li ne laboras hodiaŭ.

Pli (mais (intensidade, quantidade)): indica aumento ou grau superior.

• Mi volas pli da akvo.

• Ada laboras pli rapide.

Malpli (menos (intensidade, quantidade)): indica diminuição ou grau inferior.

• Mi manĝas malpli da sukero.

• Hodiaŭ estas malpli varme.

Pli-malpli, pli aŭ malpli (mais ou menos): aproximadamente.

• Mi alvenos post pli-malpli unu horo.

• La libro kostas pli aŭ malpli dudek eŭrojn.

Plu (em mais tempo): continuação de uma ação ou situação no tempo.

• Mi ne plu fumas.

• Ĉu vi restos plu ĉi tie?

Ol (do que): usado em comparações; grau comparativo.

• Petro estas pli alta ol Sofia.

• Tiu vojo estas malpli longa ol la alia.

Plej (o mais): grau superlativo máximo.

• Ŝi estas la plej diligenta lernantino.

• Tio estas la plej bona solvo.

Malplej (o menos): grau superlativo mínimo.

• Li estas la malplej sperta laboristo.

• Tiu filmo estas la malplej bona, kiun mi spektis.

Pli ol (mais do que): quantidade superior a.

• En la salono estas pli ol kvindek homoj.

• Mi atendis pli ol unu horon.

Malpli ol (menos de): quantidade inferior a.

• La vojaĝo daŭris malpli ol du horojn.

• Restas malpli ol dek pomoj.

Mem (mesmo; próprio): enfatiza identidade ou participação direta.

• Mi mem preparis la vespermanĝon.

• La urbestro mem ĉeestis la eventon.

Jen (eis; aqui está): apresenta algo ou alguém.

• Jen via bileto.

• Jen venas la buso.

De (tempo) (desde): marca o início temporal.

• Mi loĝas ĉi tie de 2020.

• De la mateno pluvas.

Antaŭ (tempo) (há; antes de): indica tempo anterior.

• Mi alvenis antaŭ du horoj.

• Antaŭ la kunveno mi telefonis al ŝi.

Nu (bem; então): introduz observação ou continuação.

• Nu, kion ni faru nun?

• Nu, la afero estas komplika.

Ĉi (este; aqui): aproxima algo do falante.

• Mi ŝatas ĉi tiun urbon.

• Ĉi tiu kuko estas bongusta.

Antaŭe (antes; anteriormente; à frente): indica anterioridade temporal ou posição frontal.

• Mi antaŭe laboris en banko.

• Li staris antaŭe en la vico.

Poste (depois): indica posterioridade.

• Unue ni manĝos, poste ni promenos.

• Ŝi laboris kaj poste ripozis.

Nun (agora): refere-se ao momento presente.

• Nun mi studas Esperanton.

• Kion vi faras nun?

Jam (já): indica realização ou início anterior ao esperado.

• Mi jam finis la laboron.

• Ĉu vi jam matenmanĝis?

Eĉ (até; até mesmo): reforça uma ideia extrema.

• Eĉ la infanoj komprenis.

• Li laboris eĉ dimanĉe.

For (para longe): indica afastamento ou estar fora.

• Sinjoro Muteko estas for.

• La birdo flugis for.

Ajn (qualquer; seja qual for): dá sentido indefinido.

• Vi povas elekti kiun ajn koloron.

• Kiam ajn vi bezonos helpon, telefonu.

Ja (de fato; realmente): reforça uma afirmação.

• Tio ja estas vera.

• Mi ja konas lin.

Ktp, kc, ks (etc.; e semelhantes): abreviações para continuação de listas.

• Mi aĉetis pomojn, pirojn, bananojn ktp.

• En la kurso oni lernas gramatikon, vortaron ks.

Do (portanto; então): expressa consequência.

• Pluvas, do mi restos hejme.

• Vi finis la taskon, do vi povas ripozi.

Ĉu (partícula interrogativa): transforma uma frase em pergunta; também partícula de dúvida.

• Ĉu vi ŝatas muzikon?

• Mi ne scias, ĉu Fraŭlino Baradosova venos hodiaŭ.

Multe, multa, multaj, multe da (muito; muito (bastante); muitos (vários); muito (muita quantidade de)): indicam grande quantidade.

• Mi havas multe da laboro hodiaŭ.

• Multaj homoj ĉeestis la koncerton.

Tre (muito (intensidade)): partícula de intensidade de adjetivo e advérbio.

• La areo estas tre vasta.

• Mia amiko Ŝindlero parolas tre modele.

Tro (demais; excessivamente): indica excesso.

• La kafo estas tro varma.

• Sinjoro Davidovo laboras tro multe.

Tuj (imediatamente; rente numa sequência): sem demora.

• Mi tuj respondos al vi.

• Fraŭlino Haazeno loĝas tuj post la preĝejo.

Ĵus (acabou de): ação ocorrida há pouco.

• Mi ĵus alvenis hejmen.

• Ili ĵus foriris.

Ju pli... des pli... (quanto mais... tanto mais...): correlação proporcional.

• Ju pli mi ekzercas min, des pli sana mi fariĝas.

• Ju pli oni legas, des pli oni lernas.

Nepre (necessariamente; sem falta): exprime obrigação ou certeza.

• Vi nepre vizitu la kuraciston.

• Mi nepre telefonos morgaŭ.

Des pli, ke... / des pli, ĉar... (ainda mais porque...): reforça um motivo.

• Mi ĝojas, des pli ke vi venis.

• Ni devas rapidi, des pli ĉar jam malfruas.

Far... / Fare de... (por; feito por): indica a ação continuada por um agente, usada geralmente depois do sufixo -ADO.

• La konstruado de la domo fare de tiu masonisto malrapidas.

• La parolado far la oratoro estis kortuŝa.

Nek... nek... (nem... nem...): dupla negação coordenada.

• Mi ŝatas nek kafon nek teon.

• Nek la patro nek la filo ĉeestis.

Nome (isto é; a saber): introduz explicação ou especificação.

• Mi vizitis du urbojn, nome Salvadoron kaj Ĵoan-Pesoon.

• Li havas unu hobion, nome fotadon.

Nur (somente): restringe o significado.

• Mi havas nur dek minutojn.

• Nur ŝi konas la respondon.

Preskaŭ (quase): indica aproximação sem atingir o resultado.

• Mi preskaŭ maltrafis la buson.

• Estas preskaŭ la noktomezo.

Apenaŭ (nepre ne pli ol) (mal; não mais que): quantidade mínima.

• En la ĉambro estis apenaŭ dek homoj.

• Li gajnas apenaŭ sufiĉan monon.

Apenaŭ (tuj kiam) (mal acabara de; assim que): ação imediatamente seguida por outra.

• Apenaŭ mi eniris, la telefono sonoris.

• Apenaŭ ŝi sidis, oni vokis ŝin.

Apenaŭ (preskaŭ ne) (quase não): intensidade muito reduzida.

• Mi apenaŭ aŭdis la muzikon.

• Li apenaŭ dormis nokte.

Baldaŭ (em breve): dentro de pouco tempo.

• La filmo baldaŭ komenciĝos.

• Mi baldaŭ revenos.

Malgraŭ (apesar de): introduz superação à oposição.

• Malgraŭ la pluvo, ni promenis.

• Ŝi sukcesis, malgraŭ la malfacilaĵoj.

  




Novos exercícios suplementares aparecerão aqui mesmo nos próximos dias da semana, entre 7h e 8h da manhã pelo horário de Brasília (entre 12h e 13h pelo horário de verão de Greenwich).