sexta-feira, 22 de agosto de 2025

12¨¨. LA AKUZATIVOJ DE DIREKTO, DE SUBSTITUO AL PREPOZICIOJ KAJ DE MEZUROJ


 Video-bazo: https://www.youtube.com/watch?v=_WTeNZxXlxc&t=16s


1. La Akuzativo de Direkto

La akuzativon (kun finaĵo -n) oni uzas ankaŭ, interalie, por montri direkton aŭ movon al iu loko, persono aŭ objekto. Ĝi respondas la demandon "Kien?". Estas la prepozicio AL, kiu, kompreneble, jam estas per si mem direkta, do, ne postulanta la komplementan cel-lokon kun N.

Ekzemploj el la video-bazo:

  • Marŝante tiel malrapide, eble Hektoro alvenos al la urbo nur en la noktomezo.
  • Marŝante tiel malrapide, eble Hektoro alvenos en la urbon nur en la noktomezo.
  • Kaŭano direktas sin al la alta maro.
  • Kaŭano direktas sin sur la altan maron.
  • Tiu sinjorino ĵus diris al tiu infano, ke ŝi donos al li bonegan edukadon, se li transloĝiĝos kun ŝi al ŝia lando.
  • Tiu sinjorino ĵus diris al tiu infano, ke ŝi havigos al li bonegan edukadon, se li transloĝiĝos kun ŝi en ŝian landon.
  • La staranto predikas al la sidantoj.
  • Takaŝio kisas al Sakura la frunton.
  • Lorenzo tuj donos al Paloma rozon.
  • Ksenia faras (aŭ donas) donacon (aŭ donacas) al Aninka, kiu estos tre danka al ŝi.
  • La ĉapelo iras super la kapon.
  • La ĉapelo iris sub la rondan tablon.
  • La sfero eniras en la kubon.
  • La puŝintino plonĝigis la puŝiton en la naĝejon.
  • Tiu leterportisto ĵetas leteron internen (aŭ en la internon) de tiu domo.
  • Antaŭe ĉerkisto metis la korpon de mortinto en la ĉerkon. Nun tombisto ĵus enmetis la ĉerkon sur la fundon de la tombo kaj nun surmetas teron sur ĝin.
  • Pruntepreninte ilin en la biblioteko, Danuva tuj portos tri librojn en sian domon.
  • Laj Hongo estas rapidanta en la urbon. Ŝi estas alvenonta ankoraŭ frue en la lernejon.
  • La kato iras eksteren de la trapezo.
  • La kato moviĝas al la maldekstro (aŭ en la maldekstron).

Pliaj ekzemploj:

  • La birdo flugis sur la tegmenton.
  • Mi vojaĝos Parizon venontmonate.
  • La infanoj kuris eksteren por ludi.
  • Ĉu vi ŝatos vojaĝi en Marson, por kunkolonii ĝin?
  • Aŭdinte sian nomon, Petro Tolstojo rigardis malantaŭen, trans la ŝultron.
  • Naĝinte trans la riveron kaj poste marŝinte trans la rivero, Anna Kvasova kuras apud la rivero, apud la arbegon, por ripozi kaj poste reveni cis (maltrans) la riveron.

2. La Akuzativo anstataŭ Prepozicioj

Klarigo: En kelkaj okazoj, precipe por esprimi mezurojn, aŭ daŭron de tempo, la kazo akuzativo ankaŭ povas anstataŭi prepoziciojn (kiel "dum" kaj “en” por tempo, aŭ "je" por prezo/mezuro). Tio igas la frazon pli konciza.

Ekzemploj el la video-bazo:

  • Dum kiom da tempo vi restos for? Mi ankoraŭ ne scias, sed mi forestos longan tempon (= dum longa tempo).
  • Du horojn antaŭe (= antaŭ du horoj) tiu sinjorino invitis tiun infanon transloĝiĝi kun ŝi en ŝian landon.
  • La libro “Kvindek Jarojn Poste” (aŭ Post Kvindek Jaroj), de Emmanuel, estas tre leginda.
  • La doktorino Katlena deĵoris la tutan nokton (= en/dum la tuta nokto) en la hospitalo. Nun ŝi reiros hejmen (= la hejmon, en la hejmon, al la hejmo), por ripozi almenaŭ ses horojn (= dum ses horoj).
  • Abimbolo veturadas multajn jarojn (= de multaj jaroj) preskaŭ la tutan Mozambikon (= en la tuta Mozambiko), kiel vojaĝa komizo.

 

Pliaj ekzemploj:

  • Marŝante tiel malrapide, eble Hektoro alvenos la urbon nur en la noktomezo.
  • Mi laboris dek horojn senpaŭze.
  • La libro kostas dudek eŭrojn.
  • La muro altas tri metrojn.
  • Kion vi preferus veturi, se vi havus monkondiĉon, ĉu Saharon, Japanujon, aŭ la Lunon?

3. Participoj kaj la Akuzativo

La direkta akuzativo estas uzata ankaŭ post verboj en participo (verboformoj finiĝantaj per -anta, -inta, -onta, -ata, -ita, -ota), kiam tiuj esprimas movon aŭ direktitan agon, sammaniere.

Ekzemploj el la video-bazo:

  • La sfero estas suririnta la kubon.
  • Nun la globo estas eniranta en la kubon.
  • Oni estas blovanta ĝin eksteren, aŭ ĝi estas blovata eksteren.
  • Nun oni estas blovanta la globon malantaŭ la kubon.
  • Tiu ŝipo estas kondukata trans la Pacifikon.
  • Ĉu Georgo estas invitinta Flora-n en sian hejmon, aŭ en la kinejon?
  • Kien (aŭ sur kion) la kokino estas demetinta la tri ovojn? Ĝi estas demetinta, lasinta aŭ metinta tri ovojn sur la pajlon.
  • Tiu bilardisto estas lerte ruligonta bilardglobojn en poŝojn de la bilardotablo.
  • Nun li estas ruliganta la globojn en la poŝojn.

[Ĝenerale, la subjekto mem povas iri ion, ne uzante prepozicion. Tamen, se li irigas objekton al io, li ne maluzas prepozicion, sed li alternative uzemas direktan prepozicion kaj akuzativigitan cellokon.]

Pliaj ekzemploj:

  • La letero estas sendota al la direktoro.
  • Mi estas iranta la panvendejon, por aĉeti panon.
  • Kelkaj pakoj, multaj bankpagiloj kaj du leteroj estis ĵus metitaj sur la tablegon de la kurieroj, kiuj tuj foriros la stratojn, por la liverado.

4. La Akuzativo ĉe Mezuro-Unitoj (Adverba Akuzativo de Mezuro)

Klarigo: La akuzativon (kun finaĵo -n) oni uzas ĉe substantivoj esprimantaj mezuron (de tempo, distanco, pezo, prezo, ktp.) por modifi adjektivon aŭ adverbon. Ĝi respondas demandojn kiel "Kiel longa?", "Kiel peza?", "Dum kiom da tempo?", "Kiel aĝa?". Esence, la mezur-unito kondutas kvazaŭ adverbo, kaj tial en multaj okazoj ricevas la akuzativon.

Ekzemploj el la video-bazo:

  • Ĉu vi scias, ke la rivero Nilo estas 6.853 kilometrojn longa? (= longas je 6.853 kilometroj? Aŭ havas 6.853 kilometrojn da longo?)
  • La terglobo estas 5,9 kvadrilionojn da tunoj peza. (=havas 5,9 kvadrilionojn da tunoj da pezo).
  • Kiom da jaroj da vivo havis Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiam li lanĉis la Unuan Libron, en 1887? Tiam la Majstro estis 27 jarojn aĝa.
  • La 844 jarojn aĝa Turo de Pizo estas 55,86 metrojn alta (= havas la altecon de 55,86 metroj).
  • Ĉu vi povas kredi, ke tiu serpento povas iĝi du metrojn alta (aŭ povas altiĝi ĝis du metroj), sen apogo?
  • Kiel vi peza estas (= kiom da pezo vi havas, kiom peza vi estas)? 
  • Ĉu vi estas pli, aŭ malpli, ol 70 kilogramojn peza? (= Ĉu vi havas pli, aŭ malpli, ol 70 kilogramojn da pezo? Ĉu vi pezas pli, aŭ malpli, ol 70 kilogramojn?)
  • Kiel larĝa estas la 77 kilometrojn longa kanalo de Panamo? (= la kanalo je 77 kilometroj da longo de Panamo? Aŭ la kanalo de Panamo havanta 77 kilometrojn da longo?)

Pliaj ekzemploj:

  • La infano dormis la tutan tagon.
  • Mi pagis dek dolarojn por tiu ĉemizo.
  • La turo estas cent metrojn alta.
  • La temperaturo estas dek celsiajn gradojn sub nulo malalta.

 

Jen 100 demandoj, kiuj alternas inter "ĉu" kaj "ki-demandoj", koncernajn al la gramatikaj konceptoj de la leciono. Respondu ĉion per skribo kaj per parolo, ŝanĝante la respondojn al akuzativaj aŭ senakuzativaj formoj.


1.     Ĉu vi tuj reiros la hejmon post la laboro?

2.     Kien la birdoj flugas dum la vintro?

3.     Ĉu la letero skribita hieraŭ estas sendota Parizon?

4.     Kiom da horoj vi kutime dormas ĉiunokte? (aŭ po kiom da horas vi dormas nokte?)

5.     Ĉu la viro iranta al la foirejo (aŭ en la foirejon) aĉetos fruktojn?

6.     Kial tiuj homoj ofte vojaĝas en malproksimajn landojn?

7.     Ĉu tiu turo estas cent metrojn alta?

8.     Kiu estas la studento legonta la libron la tutan semajnfinon?

9.     Ĉu vi marŝis du kilometrojn, por atingi la stacidomon?

10.  Kion vi metis sur la tablon?

11.  Ĉu infano, ludanta en la parko, povas lerni pri la naturo?

12.  Kiel oni povas vojaĝi la tutan mondon sen multe da mono?

13.  Ĉu la pako sendita de via amiko jam alvenis en vian domon?

14.  Kiam vi intencas sendi la respondon al la direktoro?

15.  Ĉu la rivero fluas orienten, aŭ okcidenten?

16.  Kiom da mejloj longa estis via vojaĝo?

17.  Al kiu tiu junulo portis florojn en la lernejon?

18.  Kies libron legatan de vi vi trovas plej interesa?

19.  Ĉu la hundo kuris sub la liton, kiam ĝi ektimis?

20.  Kien la kato sidinta sur la muro saltis?

21.  Ĉu vi restos en la biblioteko la tutan posttagmezon?

22.  Kion la instruisto klarigonta la lecionon skribos sur la nigran tabulon?

23.  Ĉu la pakego metita sur liajn ŝultrojn estas multajn kilogramojn peza?

24.  Kial la sciencisto ne sendis la esplor-rezultojn al la universitato?

25.  Ĉu vi kunkondukos vian filon en la kinejon, por spekti la novan filmon?

26.  Kiom da kilometroj vi estas for de via celo?

27.  Ĉu la reĝo sendos sian mesaĝiston en la najbaran regnon?

28.  Kiu estas la arkitekto irinta tra la ponto trans la riveron?

29.  Ĉu la infano plorinta la tutan tempon fine ricevis la ludilon?

30.  Kien la suno malaperas ĉiun vesperon?

31.  Ĉu la tasko farenda morgaŭ postulos plurajn horojn da laboro?

32.  Kiel la esploristo vojaĝis profunden en la ĝangalon?

33.  Ĉu vi iam grimpis sur altan monton?

34.  Kiom da jaroj aĝa estas la plej malnova arbo en tiu botanika ĝardeno?

35.  Ĉu la soldatoj marŝis dek mejlojn antaŭ ol ripozi?

36.  Kion la artisto pentronta la pejzaĝon metos sur la tolon?

37.  Ĉu la pordo fermita de la vento malfermiĝos denove kelkan tempon poste?

38.  Kien la rivero portas la falintajn foliojn?

39.  Ĉu tiu turismofakulo gvidos la turistojn la tutan urbon?

40.  Kial la kato ĉiam saltas sur la plej altan breton?

41.  Ĉu vi pagos dek dolarojn por tiu bileto?

42.  Kiu estas la vojaĝanto alveninta hejmen post longa foresto?

43.  Ĉu la fiŝkaptisto ĵetis la reton profunden en la maron?

44.  Kiom da futoj profunda estas la lago?

45.  Ĉu la scio akirata dum la tuta vivo kondukas nin al saĝeco?

46.  Kien viaj pensoj flugas, kiam vi silentas?

47.  Ĉu la muro konstruota venontsemajne estos tri metrojn alta?

48.  Kion vi esperas trovi fine de la vojo kondukanta translimen?

49.  Ĉu la planto kreskis du colojn dum unu nokto?

50.  Kiel la aglo povas flugi super la nubojn?

51.  Ĉu la infano ĵetinta la pilkon trans la barilon povos ĝin retrovi?

52.  Kiam vi komencos vian vojaĝon al la nordo?

53.  Ĉu la maljunulo marŝis unu horon ĉiun matenon?

54.  Kiom da paĝoj longa estas la libro legata de vi nun?

55.  Ĉu tiu jaktego naviganta al Manaŭso estas multajn tunojn peza?

56.  Kien oni devas meti la rubaĵon?

57.  Ĉu la lumo de la matena suno eniras la ĉambron?

58.  Kial la homaro revas vojaĝi al la steloj?

59.  Ĉu la ponto konstruita antaŭ cent jaroj estas unu kilometron longa?

60.  Kiu estas la persono alportinta la novaĵojn en nian vilaĝon?

61.  Ĉu la kuracisto konsilis al vi promeni po duonhoron tage?

62.  Kien la tempo perdita en vanaj diskutoj malaperis?

63.  Ĉu vi kredas, ke la amo povas konduki homon al la feliĉo?

64.  Kiom da monatoj daŭros la projekto?

65.  Ĉu la infano juna unu jaron jam povas paroli?

66.  Kion la poeto, serĉante inspiron, rigardas en la ĉielon?

67.  Ĉu la domo vendota al la nova familio situas proksime al la lernejo?

68.  Kien vi direktas viajn paŝojn en la vivo?

69.  Ĉu vi povas salti du metrojn alten?

70.  Kial la rivero ĉiam fluas al la maro?

71.  Ĉu la laboristo fosanta la teron esperas trovi trezoron?

72.  Kiom da jarcentoj staras tiu katedralo?

73.  Ĉu la rakonto rakontita de la avino portas la infanon en mondon de revoj?

74.  Kien la vento blovas la semojn de la floroj?

75.  Ĉu la vojo antaŭen estas longa kaj malfacila?

76.  Kiel la sono vojaĝas tra la aero, trans la muron?

77.  Ĉu la arbo kreskis dek futojn pli alta ol mi?

78.  Kiu estas la forto puŝanta nin al niaj celoj?

79.  Ĉu la paco dezirata de ĉiuj pacamantoj iam alvenos sur la Teron?

80.  Kien kondukas la vojo de la scivolemo?

81.  Ĉu la muzikisto ludonta la koncerton vojaĝis multajn mejlojn?

82.  Kiom da tagoj vi bezonas por fini la taskon?

83.  Ĉu la espero estas la lumo gvidanta nin tra la mallumo?

84.  Kion oni metas en la koron por forgesi la malĝojon?

85.  Ĉu la monto estas mil metrojn pli alta ol la valo?

86.  Kial la infano kuris en la brakojn de sia patrino?

87.  Ĉu la promeso, farita antaŭ longe, estas ankoraŭ valida?

88.  Kien la artisto verŝas sian animon?

89.  Ĉu la vojaĝo daŭranta tri semajnojn estis laciga?

90.  Kiu estas la unua homo paŝinta sur la lunon?

91.  Ĉu la libro metita sur la breton restos tie multajn jarojn?

92.  Kiom da gutoj da akvo plenigas la oceanon?

93.  Ĉu la vortoj diritaj kun amo povas vojaĝi rekte al la koro?

94.  Kien la fumo de la fajro supreniras?

95.  Ĉu la arbo plantita de mia avo nun estas dudek metrojn alta kaj dek jarojn aĝa?

96.  Kiel oni povas sendi mesaĝon trans la montojn?

97.  Ĉu tiu maljuna maratonisto kuris ĉiujn kvardek du kilometrojn?

98.  Kien la studento, studinte la tutan nokton, fine iris por dormi?

99.  Ĉu la patro, portanta sian filon sur la ŝultroj, iras al la foiro?

100.      Ĉu nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan?

Nenhum comentário:

Postar um comentário