domingo, 17 de agosto de 2025

LA "MALAKUZATIVO" AŬ PREDIKATIVO DE REKTA OBJEKTO

 

La predikativo de rekta objekto en Esperanto estas neakuzativa komplemento kiu rilatas al la rekta objekto de la frazo kaj priskribas ĝian staton aŭ econ. Ĝi respondas al la demando "kiel?" aŭ "kia?" rilate al la rekta objekto.

Ekzemploj:

  1. "Mi trovis lin malsana."
    (lin = rekta objekto; malsana = predikativo de rekta objekto)
  2. "Oni elektis ŝin prezidanto."
    (ŝin = rekta objekto; prezidanto = predikativo de rekta objekto)
  3. "La popolo nomis lin reĝo."
    (lin = rekta objekto; reĝo = predikativo de rekta objekto)
  4. “Hodiaŭ mi trovis tiun malkvietan knabon kvieta.”
    (tiun malkvietan knabon = rekta objekto; kvieta = predikativo de rekta objekto)

 

La plej oftaj verboj kiuj postulas predikativon de rekta objekto estas:

  • nomi
  • fari
  • elekti
  • konsideri
  • trovi
  • opinii

Grave estas noti, ke la predikativo de rekta objekto restas en la nominativo (sen la litero N), malgraŭ tio, ke ĝi rilatas al akuzativa objekto.

 

Identigu ĉiujn predikativojn de rekta objekto en la malsupra teksto:

 

Dum la paŭzo en la lernejo, la gelernantoj alkuris al la korto, por ludi, babili, distriĝi. Petro estis la unua, kiu alvenis tien kaj tuj kuris al sia preferata benko sub arbo. Sed, ho ve, la benko ne estis fidinda. Li trovis ĝin malseka, ĉar pluvis iom antaŭe. Do li restis staranta antaŭ ĝi, kaj poste iris babili kun sia bona amiko Paŭlo.

Sed ekvidante Paŭlon malĝoja, li surpriziĝis. 

— Paŭlo — li diris — mi opinias vin malĝoja kaj melankolia hodiaŭ. Kio okazas?

Paŭlo respondis: 

— Mi estas malĝoja, ĉar mi trovis Marian maleleganta hodiaŭ. Kutime ŝi estas eleganta, sed hodiaŭ mi trovis ŝin maleleganta, kun la uniformo iom ĉifita.

— Nu, mi konsideras la aferon normala — diris Petro. — Sed vidu ŝin bela, kiel ŝi nature estas, malgraŭ la ĉifita uniformo. Ĉu ne vere?

— Jes, vi pravas — diris Paŭlo. — Do, mi iros nun al la kantino. Mi esperas ĝui bongustan lunĉon hodiaŭ, ĉar hieraŭ mi opiniis ĝin malbongusta, malsimila al la aliaj tagoj.

Tiam Maria alproksimiĝis al ili, starigis sin apud ili kaj diris:

— Saluton, kolegoj! Mi vidas vin forte babilantaj hodiaŭ. Paŭlo, vi, kiu kutime ne multe babilas, kio okazas? Mi trovas vin tre parolema hodiaŭ. Petro estas nature parolema, sed vin mi kutime ne tiel vidas. Kio ŝanĝiĝis?

Petro kaj Paŭlo ridegis kaj diris: 

— Ni parolas pri hundo!

— Ĉu vere? — demandis Maria. — Mi vidis Paŭlon ege rigardanta min, kvazaŭ li forte pensis pri mi. Kaj vi diras, ke vi babilas pri hundo? Se Paŭlo tiel ege rigardis min, eble vi mensogis pri la temo de la babilo!

Petro diris: 

— Mi opinias vin tre observema nun. Kutime vi estas malobservema, sed hodiaŭ mi surpriziĝas vidi vin tiel atenta. Kial?

Maria diris: 

— Efektive hodiaŭ mi estas pli observema ol kutime. Sed nun mi lasos vin babilantaj, kaj mi iros al loko pli komforta. Sub la markezo estas tre agrabla sidloko. Tie estas ŝtona sofo en ombro. Mi iros sidi tie. Post kelkaj minutoj mi parolos kun Rita. Mi taksas ŝin pli ĝoja hodiaŭ ol kutime.

— Ĉu Rita estas pli ĝoja? Mi ne komprenas. Mi ĉiam trovas ŝin kutime malgaja — diris Paŭlo. — Mi iros konfirmi, kio okazas.

Kaj Maria forlasis la apudon de Petro kaj Paŭlo, kiuj observis ŝin de malproksime. 

— Kial Maria trovis Ritan pli ĝoja ol kutime? Ĉu ŝi estas enamiĝinta? — demandis Paŭlo.

— Bona demando — diris Petro. — Fakte, Rita estas aprobita en ok disciplinoj. Eble pro tio ŝi estas tiel feliĉa.

— Mi opinias ŝin tre inteligenta — diris Paŭlo. — Sed lastatempe mi trovas ŝin eĉ pli inteligenta. Mi ŝatas inteligentajn homojn. Kaj ŝi estas aparte saĝa, kun supera intelekto.

 


Nenhum comentário:

Postar um comentário