sábado, 23 de agosto de 2025

AKUZATIVIGANTE MEZUROJN PODETALE



La akuzativo de mezuro estas speciala uzo de la finaĵo "-n" en Esperanto. Ĝi ne indikas la rektan objekton de verbo, sed anstataŭe respondas al demandoj kiel: kiom?, kiel longa?, kiel alta?, kiel peza?, kiel kosta?, ktp. kaj iliaj varioj en -an kaj -e, depende de la antaŭa verbo.

Oni uzas ĝin por indiki dimension, daŭron, distancon, pezon, prezon, aĝon, ktp., kutime sen prepozicio, sed kun la akuzativo ĉe la mezurunuo kaj koncerna mezureca adjektivo, rekta objekto aŭ adverbo.

Observoj:

Se la postakuzativa mezureca komplemento kvalifikas la predikativ-kunigan verbon esti, ĝi estu nominativa adjektivo. Ekzemplo: Karlo estas dudek jarojn aĝa.

Se la postakuzativa mezureca komplemento kvalifikas transitivan verbon, ankaŭ ĝi estu akuzativobjekta aŭ akuzativodirekta: Ekzemplo: Anatolo levis halteron 20 kilogramojn pezan.

Se la postakuzativa mezureca komplemento kvalifikas netransitivan verbon, ĝi estu adverba: Ekzemplo: La stando de Jozefo ampleksas ok futojn longe kaj ses larĝe.

Simpla ekzemplo: La turo estas alta. Kiom alta? La turo estas cent metrojn alta.

Jen listo de la mezurunuoj kaj ekzemploj trovitaj en la malsupra teksto:


Mezurunuoj kaj Ekzemploj el la Teksto

1. Tempo (Daŭro kaj Aĝo)

·       Horo: ...la tempo estis du horojn kaj tridek minutojn longa.

·       Jaro: ...kvin jarojn malnova...

·       Jarcento: ...preskaŭ unu jarcenton longa...

2. Longo kaj Alto (Dimensio)

·       Metro: ...en la unu metron altan ĉarumon.

·       Centimetro: ...la dudek centimetrojn altan liston...

·       Centimetro: Unu 43 centimetrojn longan paron da sportŝuoj...

3. Areo

·       Kvadrata Metro: ...superbazaro cent metrojn kvadratajn area.

·       Hektaro: ...nia tuta bieno, kiu estas cent hektarojn area.

4. Volumeno

·       Kuba Metro: ...du metrojn kubajn volumena.

·       Litro: ...la ujo [...] estis kvin litrojn volumena.

5. Pezo kaj Maso

·       Gramo: ...ducent gramojn pezaj...

·       Kilogramo: Ĝi estas 75 kilogramojn peza...

6. Prezo / Kosto

·       Speso: Ĝi estis 100 spesojn kosta...

7. Fizikaj kaj Teknikaj Mezuroj

·       Decibelo (Laŭteco): ...voĉo ŝajne 80 decibelojn laŭta.

·       Volto (Tensio): ...110 voltojn tensia...

·       Vato (Potenco): ...5000 vatojn potenca...

·       Ampero (Kurento/Kapacito): ...ĉirkaŭ 45 amperojn kapacita...

·       Celsia Grado (Temperaturo): ...en temperaturo nul celsiajn gradojn malalta.

8. Abstrakta Mezuro

·       Intelek-kvociento: ...mia 130 intelek-kvocienton inteligenta filo.


************


Antaŭhieraŭ, la tutan matenon mi iris la urbon kun miaj du filoj, por fari aĉetojn en superbazaro cent metrojn kvadratajn area. Mi bezonis duonhoron por inspekti la var-sekciojn de la cent metrojn kvadratajn area ĉiovendejo, post kiam mi komencis meti la aĉetitaĵojn en la unu metron altan ĉarumon.

Du horojn poste mi kompletigis la aĉetadon kaj tiam direktiĝis al unu el la kasoj, por la pago. Se mia edzino estus akompaninta nin, ŝi bezonus unu jaron, por preni la samajn aferojn, kaj tri ĉarumojn aldone, por elĉerpi sian propran aĉetan liston.

Ĉirkaŭ tri monatojn antaŭe, mi donis al ŝi dek-centimetran liston de aĉetotaĵoj kaj petis ŝin iri kune kun sia patrino por fari la aĉetojn. Ŝia restado interne de la granda podetalejo estis preskaŭ unu jarcenton longa, por ne diri jarmilan. En vero ŝi restis la tutan tagon, prenante ne nur la listerojn, sed ankaŭ sian propran senlistan aĵaron, kiu estis du metrojn kubajn volumena. Nur por pagi la tuton ĉe la elirejo, la tempo estis du horojn kaj tridek minutojn longa.

Mi ne plu faris la stultaĵon, peti ŝin denove iri tien sola kun mia bopatrino. Mi mem iris fari aĉetojn.

Mi ree ekzamenis la dudek centimetrojn altan liston faritan de mi kaj rimarkis, ke mi aĉetis, krom ĉio el la listo, nur du aferojn. Mi bezonis nur kvin minutojn por aldoni la ekstraĵojn en la rulpakujon. Kaj la ŝparita mono estis notinda, laŭ mia 130 intelek-kvocienton inteligenta filo.

Unu 43 centimetrojn longan paron da sportŝuoj mi aĉetis, pro surpriza proponita rabato anoncita per mikrofonita voĉo, kiu sonis ŝajne 80 decibelojn laŭte. Ĝi estis 100 spesojn kosta, do mi ne povis perdi la oportunon, pro tio mi enĉarumigis ĝin. Kaj kelkaj importitaj persikoj, ducent gramojn pezaj, estis alia improvizita aĉetitaĵo.

Reirante hejmen, mi haltis ĉe fuel-stacio, por aĉeti unu litron da dizeloleo, por reprovizi nian generatoron, kiam necese. Ĝi estas 75 kilogramojn peza, kvin jarojn malnova, 110 voltojn tensia, 5000 vatojn potenca kaj ĉirkaŭ 45 amperojn kapacita, sufiĉa por energiigi nian tutan bienon, kiu estas cent hektarojn area. La ujo de la dizeloleo aĉetita estis kvin litrojn volumena. Mi decidis gardi ĝin en kongelujo ekster la domo, ĉar tiele ĝi estos pli efika, se tenata en temperaturo nul celsiajn gradojn malalta.

Kun multa postrestinta mono en la poŝo, mi alvenis en la hejmon tre feliĉe.

Nenhum comentário:

Postar um comentário