segunda-feira, 25 de agosto de 2025

PARTICIPE KOLONIONTE MARSON


 
Participoj estas vortformoj derivitaj de verboj. Ili povas funkcii kiel adjektivoj, substantivoj aŭ adverboj, depende de sia finaĵo. Ekzistas ses participaj sufiksoj, laŭ voĉo (aktiva/pasiva) kaj tempo (nuna/pasinta/futura).

Voĉo

Tempo

Sufikso

Aktiva

Nuna

-ant-

(ago farita de la subjekto)

Pasinta

-int-

Futura

-ont-

Pasiva

Nuna

-at-

(ago ricevita de la subjekto)

Pasinta

-it-

Futura

-ot-


1. Adjektivaj Participoj (finaĵo -a)

Kun la finaĵo -a, participo funkcias kiel adjektivo. Ĝi priskribas substantivon kaj akordas kun ĝi (per -j kaj -n).

  • la manĝanta viro (la viro, kiu nun manĝas)
  • la manĝinta viro (la viro, kiu jam manĝis)
  • la manĝonta viro (la viro, kiu baldaŭ manĝos)
  • la manĝata pomo (la pomo, kiu estas nun manĝata)
  • la manĝita pomo (la pomo, kiu estas jam manĝita)
  • la manĝota pomo (la pomo, kiu baldaŭ estos manĝita)

2. Substantivaj Participoj (finaĵo -o)

Kiam participo ricevas la finaĵon -o, ĝi fariĝas substantivo, kiu nomas personon aŭ aĵon difinitan de la ago.

  • -anto: persono, kiu faras la agon.
    • Ekzemplo: La kantanto havas belan voĉon.
  • -into: persono, kiu faris la agon.
    • Ekzemplo: La venkinto ricevis medalon.
  • -onto: persono, kiu faros la agon.
    • Ekzemplo: La venonto devas esti kuraĝa.
  • -ato: persono, kiu ricevas la agon.
    • Ekzemplo: La akuzato neis la kulpon.
  • -ito: persono, kiu ricevis la agon.
    • Ekzemplo: La vundito estis portita al la hospitalo.
  • -oto: persono, kiu ricevos la agon.
    • Ekzemplo: La premio estos donita al la elektoto.

3. Adverbaj Participoj (finaĵo -e)

Kun la finaĵo -e, la participo fariĝas adverbo. Ĝi priskribas alian agon, kiun la fraza subjekto faras, indikante la tempan rilaton inter la du agoj.

  • -ante: ago samtempa kun la ĉefa ago.
    • Ekzemplo: Manĝante, mi legis libron. (Dum mi manĝis, mi legis libron.)
  • -inte: ago okazinta antaŭ la ĉefa ago.
    • Ekzemplo: Manĝinte, mi legis libron. (Post kiam mi manĝis, mi legis libron.)
  • -onte: ago okazonta post la ĉefa ago (aŭ intencata).
    • Ekzemplo: Manĝonte, mi lavis miajn manojn. (Antaŭ ol manĝi, mi lavis miajn manojn.)

Grave: La subjekto de la adverba participo estas ĉiam la sama kiel la subjekto de la ĉefa verbo. La pasivaj formoj (-ate, -ite, -ote) estas maloftaj en adverba uzo.


Uzo kun la verbo "esti" (Kunmetitaj Tempoj)

Oni ankaŭ uzas participojn kun la verbo esti por formi kompleksajn verboformojn.

  • Aktiva: La viro estas manĝanta. La viro estis manĝinta. La viro estos manĝonta.
  • Pasiva: La pomo estas manĝata. La pomo estis manĝita. La pomo estos manĝota.


===========================

Tiuj estis grandaj kaj ĝojigaj emocioj. Finfine estis alveninta la tiel atendita tago.

Estis kuranta la jaro 2033, kaj mi aparte estis pli ĝojanta, estante la sola brazilano, kiu estas kunkonsistigonta tiun novan volontularon transloĝiĝontan al Marso, celante kunkolonii la ruĝan planedon, kune kun aliaj deTeriĝintoj, kiuj jam estas translokiĝintaj tien antaŭe. Tiu ĉi spacoveturilo, per kiu ni estis alMarsirontaj, estis la dek unua.

Kiam mi estis alveninta al la propulsobazo, tiam mi estis surprizita, ke inter ĉiuj Ter-adiaŭontoj estas neniu infano, sed nur plenkreskintoj. Kaj jen unu raketano sin prezentis al ni, petante, ke ni tuj enraketeniru, ĉar ne longe poste estos anoncata la retronombrado.

Post vicigita enirado, kiam la raketanaro estis farantaj la lastajn preparojn, iu, kiu estis ŝajnanta la nova raketestro, aperis vid-inspektante la tutan raketfakon, kien ni, la Mars-loĝontoj, estis rest-lokitaj. Dirinte kuraĝigajn vortojn, li anoncis, ke li estas la nova estro de tiu homloĝata raketo, ĉar la antaŭa estro, neatendite, estis ribeliĝinta kaj foririnta de la Mars-koloniada misio, estante sendita al psikiatria hospitalo. Gapinte kaj mirigite, ĉiuj ni estis interrigardantaj unuj aliajn, kiam subite ekestis anoncata la retronombrado. Preskaŭ aŭtomate mi ekkredis, ke tiu subitaĵo estis urĝinta, por eventuale malkuraĝigi eblajn vojaĝo-rezignojn. Mi estis rigardanta lastfoje plankon de la Tero tra lukfenestreto, kiam mia koro ekbatis forte. Tiam, momente, mi sentis timon kaj deziron elraketiĝi kaj reiri hejmen. Tuj poste mi rezonis, kiel lernite, ke mia hejmo, aŭ mia nova hejmo, estas en Marso. “Ni estis teranoj, sed nun ni estas marsanoj”, mi ripetis mense la sloganon. Ni estis internigintaj tion en prepara kurso sur la Tero, por nun esti firme, kuraĝe kaj decide en kurso al Marso. 

Apuda sidanto diris al mi ion, kio rezonigis min konsole: 

- Almenaŭ io tre forte motivigas min en tiu aliplanediga transvojaĝo: mi estas transplanediĝonta, sed ne forironta de la sunsistemo. En la fino de la fino, certagrade mi estos restanta hejme.

Jen terapia ŝanĝo de filozofia mondvidado, aŭ, pli bone, kosmovidado.

Tuj poste estis okazinta la aktivigo de la propulso-sistemo. Kaj mia koro batis forte denove. Ho, mia kor’!

La raketego bruege deteriĝis. Mi ankoraŭ havis tempeton lastan fojon adiaŭi okule la lastajn vidaĵojn de la propulseja ĉirkaŭo, kvazaŭ ĝi reprezentis la tutan Teron en tiu momento. Mi levetis la manon, svinge salutante la eksteron, al neniu specife, al nenio aparte, sed nur simbolante, nur honorante mian finiĝantan teranan karakteron. 

Kaj, jam sentante min pli malpeza, mi krietis al mia apudulo: 

- Marso, atendu nin! Baldaŭ ni estos alvenantaj, trinkontaj varman kaj bongustan espreson, kiam ni estos elsaltintaj el ĉi tiu ekspreso!

Kaj ni ridegis, trankvilige kaj memkonsolante nin.


Nenhum comentário:

Postar um comentário