quarta-feira, 20 de agosto de 2025

VOJAĜANTE AKUZATIVOLANDON PER “MALPREPOZICIOJ”


 Krom la rekta objekto, la kazo akuzativo povas montri direkton aŭ movon al iu loko, ligante la direktan verbon rekte al la celloko, anstataŭ uzi la prepozicion "al", aŭ direktajn prepoziciojn (en, sur, sub, super, trans...).

  • Mi iras la lernejon. (= Mi iras al la lernejo)
  • Li kuras la parkon. (= Li kuras al la parko)
  • Ŝi vojaĝos Parizon. (= Ŝi vojaĝos al Parizo)

Kun prepozicioj kiel "en" aŭ "sur", oni uzas la akuzativon por montri direkton:

  • La kato saltis sur la tablon. (= moviĝis sur)
  • La birdo flugis en la neston. (= moviĝis en)

Aŭ oni povas uzi samajn frazojn sen la prepozicioj, surbaze de la regulo de ebla anstataŭigo de prepozicioj per la litero N de la kazo akuzativo.

  • La atleto kuros la vilaĝon (anstataŭ “al la vilaĝo”, aŭ “en la vilaĝon”)
  • La birdo flugis la neston (anstataŭ “al la nesto”, aŭ “en la neston”)

 

El tiu malsupra teksto, listigu unue la akuzativojn de rekta objekto, due, la akuzativojn de direkto, kaj, trie, la akuzativojn de anstataŭigo de prepozicioj. 


 Mi estas internacia vojaĝa komizo. Mi vendas multajn varojn je grandaj entreprenoj, kiuj estas kunaj en iu trusto, kies fako estas la fabrikado kaj vendegado de IC-oj de kvantumaj komputiloj, kaj ankaŭ ĝi ekfabrikas personajn hejmajn kvantumajn komputiletojn. [Baldaŭ vi povos akiri la vian malaltkoste. ☺]

 Do, mi ĉiam estas vojaĝanta la tutan planedon. Pasintjare, en 2029, mi veturis Japanion tri fojojn, por firmigi promesplenan negocegon. Alveninte tien la lastan fojon, mi aĉetis krudmaterialojn, kiujn nur la japanoj havas, por pligrandigi la fabrikopovon de IC-oj en la trusto, al kiu mi servas.

 La pasintan semajnfinon mi vojaĝis en Germanion, por vendi serion da porteblaj kvantumaj komputiletoj. Mi vendis, nome de la trusto, ĉirkaŭ dek mil tiajn kvantumaĵojn. [Ni, la trustanoj, jam ne plu parolas pri bitaj komputiloj. Nun la temo en nia laborado estas nur kvantumaj komputiloj.☺]

 Kaj en la venonta lundo mi devos veturi Egiptujon, en Afriko, por intertrakti kun lokaj negocistoj de la grandindustrio pri la reprezentado de la trusto en tiu lando, tiel ke egiptoj mem vendos niajn produktojn naci-skale en la tuta tero de la piramidoj.

 Venontan mardon mi vojaĝos en Kolombion, en Sudameriko, por trakti pri pogranda mendego, kiam mi devos antaŭvendi aŭ rezervi la vendadon de dek mil IC-oj por kvantumaj komputiloj, ĉar ankaŭ la kolombianoj volas penetri tiun merkaton.

 Kaj la ĵaŭdon mi iros Aŭstralion. Enironte ĝin, mi devos prepariĝi por paroli kun la grandteknikaj magnatoj de la lando, ĉar nur ili kapablas aĉeti niajn varojn larĝskale. Ili aĉetus niajn produktojn pogrande, por poste revendi al malgrandaj komercistoj de la sektoro. Mi ne scias, kiel la aŭstralianoj faros tion, sed ili havas siajn merkatikajn taktikojn por disvendi niajn varojn.

 En la posta sabato, mi vojaĝos en Francion, por fari demonstradon pri la funkciado de niaj IC-oj en ico-fabriko, kiu situas ĝuste en Parizo. Mi tre ŝatas vojaĝi Parizon, ĉar tie mi gastas ĉe esperantistaj amikoj, kiuj ofte bonvolas promeni kun mi, montrante kaj remontrante allogajn parizaĵojn, kiaj Luvro, la Turo Ejfelo, la Katedralo Nia Sinjorino el Parizo, la Kampoj Elizeaj, la Arko de la Triumfo, la Baziliko de la Sankta Koro, la Kastelo de Versajlo... Tie mi interparolos rekte kun fabrikantoj de IC-oj kaj komputiloj, montrante al ili niajn freŝaĵojn, esperante kontentigi ilin.

 En la sekvonta mardo mi vojaĝos en Hispanion, specife la urbon Ĝironon, en Katalunio, kie ni havas filion de la ĉefa entrepreno de la trusto kaj kie ni disponigos kelkajn modelojn de niaj kvantumaj IC-oj kaj komputiletoj, por ke la samtrustaj ĝironaj industriistoj adaptu siajn produktojn al la kvantuma teknologio.

 En la merkredo mi flugos Tanzanion, denove en Afriko, por kapti novajn klientojn el la komput-industrio, esperante, ke ili interesiĝos pri niaj ĵusaĵoj en la kampo de la kvantuma teknologio. Mi ne scias, ĉu mi sukcesos konvinki ilin, ĉar la tanzanianoj jam debutis antaŭe en tia faka produktado, per malaltkosta procedado. Krom tio, ili havas industrion sufiĉe fortan en la farado de aliaj kvantumaĵoj, do transmigri en la kvbitan aferon ne estos tutnove al ili. Espereble ili ankoraŭ volos aĉeti niajn kvantummekanikaĵojn, aldonante ilin al sia produkta rultapiŝo, kaj povos aktualigi siajn proprajn produktojn per niaj novaj solvoj. Cetere, mi celas koni la tanzaniajn tiajn fakaĵojn, por vidi ĉu eble ili havas iniciataĵojn aŭ teknikojn tute novajn, kiajn ni ne konas kaj kiujn ni povus kontrakte importi al nia trusto, por plibonigi nian propran produktaron.

 Post Tanzanio, mi veturos Rusujon, kie estas alia fakfirmao apartenanta al nia trusto. Apenaŭ mi eniros en Rusion, mi tuj iros al Sankt-Peterburgo, kie mi kontaktos persone la lokan trust-reprezentanton, kiu jam atendos min ĉe la flughaveno, kondukos min al kvinstela hotelo kaj, la sekvan matenon, al la komputor-fabriko. La rusaj samtrustanoj havas potencan kaj grandan fabrikon de IC-oj kaj komputiloj de la plej nova generacio, sed ili ankoraŭ fabrikadas neniajn kvantumfizikaĵojn. Unuafoje ili ricevos niajn novaĵojn por aldoni al siaj propraj specialaĵoj. Espereble, ĉio iros glate, sukcese kaj profite por ambaŭ flankoj (kiuj, fakte, agadas sur sama flanko (☺)). Post tio mi flugos Dubajon, por pasigi miajn feriojn.

 

Nenhum comentário:

Postar um comentário