La
akuzativo de direkto montras la celon de movo. Oni uzas ĝin post prepozicioj,
kiam oni volas montri movon al nova loko:
- en → La kato saltis en la
domon (= al la interno)
- sur → Li metis la libron sur
la tablon
- sub → La muso kuris sub la
liton
- super → La birdo flugis
super la tegmenton
- antaŭ → Ŝi iris antaŭ la
spegulon
- malantaŭ → La infano kaŝiĝis
malantaŭ la arbon
- apud → Li sidiĝis apud la
tablon
Komparu:
Kiam oni ne montras movon, oni uzas nominativon:
- La kato estas en la domo
- La libro kuŝas sur la tablo
*******************
El tiu malsupra teksto, listigu unue la akuzativojn de rekta objekto kaj due, la akuzativojn de direkto.
En afrika urbo, kie okazis kontinenta esperantista renkontiĝo, estis inaŭgurita ekspozicio de spaca aŭ volumena geometrio por studado, vizitado, observado aŭ simpla kontemplado de scivolemuloj. Ĝi situis meze sur la centra parko de la urbo, kaj multlanda grupo de geesperantistoj profitis sian ĉeeston en la loko, por viziti tiun geometriejon.
Ifunanja
rapidis antaŭen por eniri en la geometriejon. Ŝi eniris
en la kubon, kiu estis la unua objekto staranta apud la enirpordo. Tuj poste venis Ĉukuemeko, kiu preferis salti sur la kubon, por rigardi la
malsupron de supre.
Abeba,
kiu estis adoleskantino, preferis salti super la cilindron, sed ne staris sur
ĝi. Ŝi nur saltis trans la cilindron, denove starigante sin sur la planko post
la cilindro.
Babatundo
fotis sin (aŭ memfotis) antaŭ la piramido, sed antaŭe li iris antaŭ la
piramidon por memorigi sin pri la piramido ekzistanta en sia naskiĝurbo.
Kolanio,
siavice, preferis kuri malantaŭ la sferon, kaj tie li saltis rekte sur tabulon,
kiu kuŝis apude.
Tuj poste Abeba eniris en la konuson, kaj tie ŝi sidis dum kelkaj minutoj sur
kubeto, en la cilindro. Do unue ŝi eniris en la konuson, poste ŝi sidiĝis sur la
kubeto kaj fine sidis sur ĝi.
Dum tio,
Ĉukuemeko kuris dekstren, apud la sferon, sed tuj antaŭe li paŝis antaŭen, en
la paralelepipedon, por tie interne fari pozon por foto de Ifunanja.
Ifunanja
estas tre inteligenta homo, kaj ŝategas fari fotojn ĉie, kaj post la lasta foto
farita, ŝi decidis alproksimiĝi al la piramido, kaj poste ŝi kuris al la konuso
kaj eniris en ĝin, ĉar tiu konuso estas unu el tiuj geometriaj objektoj, kiujn
ŝi plej ŝatas. Ŝi movis sin antaŭ la sferon.
Poste ŝi
kuris en la paralelepipedon, kiu estis dekstre de la ekspoziciejo, kaj tie ŝi
memfotis sin ridante.
Babatundo,
siavice, preferis sidiĝi antaŭ la cilindro, sed nelonge. Baldaŭ li stariĝis
kaj kuris super la kubon, kie li rigardis malsupren, kaj vidis la gesamideanojn
kurantaj tien kaj reen, por fari fotojn kaj ludi pli iomete.
Do, kiu
volis kuri antaŭ kaj en la piramidon nun? Tiu estis Ifunanja. Ŝi estas tre
scivolema kaj ankaŭ ĝojema homo.
Unue,
alveninte antaŭ la piramidon, ŝi decidis kuŝi sur la planko — jes, kuŝi sur la
planko, kuŝiĝinte antaŭe antaŭ ĝi.
Do,
Babatundo kuris malantaŭ la sferon, kaj de tie li saltis al la interno — la
interno de la konuso, kiu situis apude. En la konuson li eniris, kaj en ĝi li
trovis sfereton, kiu enhavis unu infanon. Tie li saltis dufoje sur la planko
por fari riton de sia kulturo.
Post tio,
ĉiuj foriris kontentaj pro siaj distraĵoj.

Nenhum comentário:
Postar um comentário