Video-bazo: https://www.youtube.com/watch?v=zB3iGSzGXOg&t=650s
1. La Futuro (aŭ
os-tempo)
La futuro
en Esperanto estas uzata por priskribi agojn, kiuj ankoraŭ ne okazis, sed kiuj
okazos. Ĝi formiĝas tre simple, aldonante la finaĵon -os al la verba
radiko.
·
Ekzemplo: Morgaŭ mi legos la
tutan libron.
2. Netransitiva Futura
Ago
Ĝi
rilatas al futura ago, kiun la subjekto faros per si mem, sen bezono de rekta
objekto. La ago ne "transiros" al io alia.
·
Ekzemplo: La glacio fandiĝos pro
la varmo.
3. Transitiva
Futura Ago kun la Kaŭzativo (-ig)
Oni uzas
ĝin, kiam la subjekto kaŭzas aŭ igas, ke la ago okazu al objekto. La sufikso -ig-
(kaŭzativo) estas aldonata antaŭ la futura finaĵo -os.
·
Ekzemplo: La instruisto klarigos
la lecionon al la studentoj.
4. Terminologia
Distingo
La video-bazo faras gravan distingon:
·
Prezenco, Preterito, Futuro: Ili estas teknikaj
gramatikaj terminoj uzataj por aludi al la verbaj tensoj de la indikativa modo.
·
Estanteco, Pasinteco (aŭ Estinteco), Estonteco: Estas la ĝeneralaj nomoj
por la tempaj periodoj: la nuntempo, la pasinteco kaj la estonteco.
o Ekzemplo: Ni devas plani por la estonteco.
5. Futuraj
Participoj
Esperanto
posedas riĉan sistemon de participoj, kiuj povas esti kombinitaj kun diversaj
verbaj tempoj. La video-bazo fokusiĝas sur tiuj, kiuj
esprimas ideon pri estonteco, tuja, proksima aŭ malproksima.
Aktivaj Futuraj Participoj (Agoj farotaj de la
subjekto)
·
-os ... -anta (Prezenca Aktiva Adjektiva Participo en la
Estonteco): Ĝi priskribas subjekton, kiu estos faranta agon en la estonteco.
o Ekzemplo: La kantisto, kiu morgaŭ estos kantanta sur la scenejo,
estas tre talenta.
·
-os ... -ante (Prezenca Aktiva Adverba Participo en la estonteco): Ĝi priskribas duarangan
agon, kiun la subjekto estos faranta samtempe kun la ĉefa ago
(kiu estas en estonteco).
o Ekzemplo: Li lernos Esperanton, esperante vojaĝi tra la mondo.
·
-os ... -inta (Preterita Aktiva Adjektiva Participo en la
estonteco - Futuro Perfekta): Ĝi priskribas subjekton, kiu jam estos fininta agon en specifa momento de
la estonteco.
o
Ekzemplo: Kiam vi alvenos, mi
estos jam manĝinta la vespermanĝon.
·
-os ... -inte (Preterita Aktiva Adverba Participo en Futuro): Priskribas agon, kiun la
subjekto estos fininta antaŭ ol fari la ĉefan
agon en la estonteco.
o Ekzemplo: Fininte la hejmtaskon, la infano ludos ekstere.
·
-onta (Futura Aktiva Adjektiva Participo): Ĝi priskribas iun aŭ ion,
kiu baldaŭ faros aŭ intencas fari ion.
o Ekzemplo: La forironta trajno baldaŭ ekmoviĝos.
·
-onte (Futura Aktiva Adverba Participo): Ĝi indikas la intencon aŭ
la baldaŭecon de ago antaŭ la ĉefa ago.
o Ekzemplo: Manĝonte la supon, li prenis kuleron.
·
-onto (Futura Aktiva Substantiva Participo): Ĝi rilatas al "tiu,
kiu faros" la agon.
o Ekzemplo: La venkonto en la konkurso ricevos oran medalon.
Pasivaj Participoj (Ago ricevita de la subjekto)
·
-os ... -ata (Prezenca Pasiva Adjektiva Participo en la
estonteco): Ĝi priskribas ion, kio estos farata de iu en estonta momento.
Ø Ekzemplo: La domo estos purigata en la venonta sabato.
·
-os ... -ate (Prezenca Pasiva Adverba Participo en la estonteco): Ĝi priskribas pasivan
agon, kiu okazos estantece kun la ĉefa ago en la estonteco.
Ø Ekzemplo: La raporto estos prezentata, detale klarigate de la
direktoro.
·
-os ... -ita (Preterita Pasiva Adjektiva Participo en la
estonteco - Futuro Perfekta Pasiva): Ĝi priskribas ion, kio jam
estos farita en specifa momento de la
futuro.
Ø Ekzemplo: Post unu horo, la pordo estos jam ŝlosita.
·
-os ... -ite (Preterita Pasiva Adverba Participo en la estonteco): Ĝi priskribas pasivan
agon, kiu estos finita antaŭ la ĉefa ago.
Ø Ekzemplo: Konstruite el fortaj materialoj, la ponto eltenos la
ŝtormon.
·
-ota (Futura Pasiva Adjektiva Participo): Ĝi priskribas ion, kio
baldaŭ estos aŭ kiu estos la objekto de ago.
Ø Ekzemplo: Jen la libro legota de la klubo venontmonate.
·
-ote (Futura Pasiva Adverba Participo): Ĝi indikas estontan celon,
por kiu io estas uzata aŭ uzita.
Ø Ekzemplo: La faruno estas aĉetata, uzote por baki
kukon.
·
-oto (Futura Pasiva Substantiva Participo): Ĝi rilatas al "tio,
kio estos farita".
Ø Ekzemplo: La kontraktoto subskribos la kontrakton morgaŭ matene.
Jen 100 demandoj uzantaj "ĉu" kaj "ki-vortojn"
alterne, kun fokusoj sur la futuron kaj diversajn participojn. Respondu ilin
per simpla formo kaj ankaŭ per participa formo, kiam eble, preferinde per
skribo kaj per parolo.
1.
Ĉu la mondo ŝanĝiĝos multe en la venonta
jarcento?
2.
Kion la homaro lernos el siaj pasintaj
eraroj?
3.
Ĉu la morgaŭa tago estos pli bona ol la
hodiaŭa?
4.
Kiel la teknologio influos nian vivon
estontece?
5.
Ĉu la infanoj, kiuj nun lernas, estos
saĝaj plenkreskuloj?
6.
Kiam la paco finfine regos sur la Tero?
7.
Ĉu vi, leginte ĉi tiun libron, havos novajn
ideojn?
8.
Kiu estos la prelegonto post la venonta
prelego?
9.
Ĉu la konstruota ponto estos sufiĉe forta?
10.
Kial la homoj ĉiam esperas pri pli bona
estonteco?
11.
Ĉu la solvo al la problemo estos trovita
baldaŭ?
12.
Kion la sciencistoj malkovros en la sekvaj
jaroj?
13.
Ĉu la malnova domo estos malkonstruita
venontmonate?
14.
Kiel oni memoros nian generacion post
mil jaroj?
15.
Ĉu la planedo resaniĝos, se ni agados
respondece?
16.
Kiom da tempo pasos, antaŭ ol teranoj
kolonios Marson?
17.
Ĉu la retmesaĝo skribita hieraŭ alvenos
ĝustatempe al sia adresato?
18.
Kiu estas la amoto de la ĉefrolulo en
la filmo?
19.
Ĉu la kantota kanto fariĝos tre populara?
20.
Kial la vero ne estos facile akceptata
de la familio?
21.
Ĉu la vojaĝonto memoros paki sian pasporton
en la aĉetota valizo?
22.
Kion vi faros, atendante la trajnon?
23.
Ĉu la promeso, farita de li, estos plenumita?
24.
Kie la gefianĉoj loĝos, estante geedziĝontaj?
25.
Ĉu la tasko estos finita antaŭ la limdato?
26.
Kiel la estonteco estos imagata de niaj
nepoj?
27.
Ĉu vi estos studanta la tutan nokton por
la ekzameno?
28.
Kiam la decido, pri kiu ni diskutis, estos
anoncita?
29.
Ĉu la manĝaĵo preparota por la festo estos
bongusta?
30.
Kiun verkon la verkisto estos skribinta
antaŭ sia morto?
31.
Ĉu la arbo, plantita hodiaŭ, donos fruktojn
post multaj jaroj?
32.
Kio estos la ĉefa celo de la homaro en
la estonteco?
33.
Ĉu post la planeda transiro la socio estos
pli justa por ĉiuj homoj?
34.
Kiel oni estos solvinta la problemon de
la tutmonda varmiĝo?
35.
Ĉu la vero, kaŝita dum jaroj, finfine
estos malkaŝita?
36.
Kiom da libroj estos legitaj de vi ĝis
la fino de la jaro?
37.
Ĉu la infano estos dormanta tiam, kiam
ni alvenos?
38.
Kion tiu artefarita intelektulo pentros
sur la preparota tolo?
39.
Ĉu la rakonto rakontota de la avino estos
interesa?
40.
Kial la laboro, komencita pasintsemajne,
ne estos finita morgaŭ?
41.
Ĉu la pordoj de la muzeo jam estos malfermitaj
al la publiko?
42.
Kies ideoj formos la filozofion de la
estonteco?
43.
Ĉu li, alvenonte al la stacidomo, tuj
aĉetos la bileton?
44.
Kion la politikistoj promesos dum la venonta
elektada kampanjo?
45.
Ĉu la medicino progresos sufiĉe por kuraci
ĉiujn malsanojn?
46.
Kiel la lingvoj de la mondo evoluos kun
la tempo?
47.
Ĉu la nova leĝo proponita de la registaro estos unuvoĉe akceptita de la parlamento?
48.
Kiu estos la ricevonto de la plej grava
premio?
49.
Ĉu la domo aĉetota de ili bezonos multajn
riparojn?
50.
Kial la memoro aŭ scio gravos por la estontaj
generacioj?
51.
Ĉu la paco estos daŭranta aŭ nur portempa?
52.
Kion la instruisto estos instruinta al
la instruatoj en la fino de la kurso?
53.
Ĉu la urbo estos multe pli granda post
dudek jaroj?
54.
Kiel la novaj kvantumaj komputoroj estos
uzataj, ĉu efike aŭ neefike?
55.
Ĉu la sekretoj de la universo iam estos
plene komprenitaj?
56.
Kiom da steloj la robotoj povos kalkuli,
kiam la ĉielo estos klara?
57.
Ĉu la farota decido influos multajn homojn?
58.
Kiu estos la elektoto en la venontaj elekto-kampanjoj?
59.
Ĉu la maljusteco estos tute venkita en
la estonteco?
60.
Kial la homoj ĉiam serĉos la feliĉon?
61.
Ĉu la plantoj bone kreskos, akvumate regule?
62.
Kion oni faros por protekti la naturon?
63.
Ĉu la mesaĝo, sendota per la letero, estos
klara?
64.
Kiel oni instruos historion al la ankoraŭ
naskiĝontaj terloĝontoj?
65.
Ĉu la pontoj, konstruitaj antaŭ longe,
estos ankoraŭ uzataj?
66.
Kiam la mondo estos tute libera de militoj?
67.
Ĉu la filmo spektota de ni gajnis iun
premion?
68.
Kiu estos la faronto de la unua granda
malkovro en la estonta Tero?
69.
Ĉu la problemoj diskutataj nun estos solvitaj
poste?
70.
Kial la scio estos la plej valora havaĵo
en la estonteco?
71.
Ĉu la donacoj aĉetitaj por la infanoj
estos ŝatataj?
72.
Kion la robotoj-arkeologoj trovos en la
elfosota loko?
73.
Ĉu la estonteco estos tia, kia ni imagas
ĝin?
74.
Kiel la homaj-robotaj rilatoj ŝanĝiĝos
per la sociaj retoj 5D?
75.
Ĉu la urbo detruita de la milito estos
plene rekonstruita?
76.
Kiam la nova generacio komencos gvidi
la mondon?
77.
Ĉu la kuko bakota por la naskiĝtago havos
ĉokoladon?
78.
Kiu estos la pacperonto inter la du malamikaj
landoj?
79.
Ĉu la maŝinoj, kiujn ni uzadas, estos
iam plene intelektaj?
80.
Kial estos grave lerni pri aliplanedaj
kulturoj?
81.
Ĉu la vero dirita sincere ĉiam helpos?
82.
Kion la vojaĝantoj vidos, kiam ili estos
alvenintaj al la nekonata lando?
83.
Ĉu la paciento estos resanigota per la
alvenonta kuracilo?
84.
Kiel la laboro estos organizata en la
socio de la estonteco?
85.
Ĉu la kantoj de la pasinteco estos kantataj
de la estontaj generacioj?
86.
Kiam la infanoj estos sufiĉe aĝaj por
kompreni la mondon?
87.
Ĉu la leciono lernota morgaŭ estos malfacila?
88.
Inter nunaj beboj, kiu estos la solvonto
de ĉi tiu malnova mistero?
89.
Ĉu la konstruaĵo estos finita ĝis la venonta
somero?
90.
Kial la revoj de la junuloj formos la
estontecon?
91.
Ĉu la manĝaĵo jam preparita estos manĝata
malvarme?
92.
Kion la patro retmesaĝas al sia filo,
baldaŭ revidonte lin?
93.
Ĉu la plantoj estos akvumataj ĉiutage
por ne velki?
94.
Kiel la homoj interkomunikos sen lingvaj
baroj?
95.
Ĉu la tradicioj estos konservataj, aŭ
forgesitaj?
96.
Kiam la scienco povos finfine elklarigi
la originon de la vivo?
97.
Ĉu la farota tasko postulos multan atenton?
98.
El tiuj studentoj pri literaturo, kiu
estos la verkonto de romanoj?
99.
Ĉu la mondo lasota de ni estos bona loko
por la naskiĝontoj?
100. Kiel la homoj vivos, kiam ili estos atingintaj la eternan
junecon?

Nenhum comentário:
Postar um comentário